Remove ads
mezurunuo de longo difinita kiel la longo, kiun lumo trairas dum unu jaro From Wikipedia, the free encyclopedia
Unu lumjaro[1] estas la distanco, kiun trairas lumo en vakuo dum unu jaro. Analoge ankaŭ ekzistas la unuoj lumhoro, lumsekundo ktp.
La mallongigo de “lumjaro” estas lj.
La longo de lumjaro dependas de la elektita difino por jaro. Unu kalendara Gregoria jaro egalas 365,2425 tagojn de po 86 400 sekundoj, dum unu sidera jaro (tempo de unu sun-rondiro de la Tero, rilate al la steloj) egalas 365,256 363 051 tagojn. La Internacia Astronomia Unio rekomendas uzon de unu Julia jaro, t.e. 365,25 tagoj po 86400 sekundoj, kio donas la ekzaktan distancon
En astronomio, por indiki longegajn distancojn, oni plej ofte uzas la unuon parseko egalan al proksimume 3,26 lj. La parseko pli proksime rilatas al astronomiaj observoj. En sciencopopularigaj verkoj la plej ofta unuo tamen estas la lumjaro.
Ekzemploj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.