From Wikipedia, the free encyclopedia
Sofia GUBAJDULINA (naskiĝis la 24-an de oktobro 1931 en Ĉistopol, Sovetunio) estas rusa komponistino. Ŝiaj muzikverkoj ofte inkludas malkutimajn kombinojn de instrumentoj.
Sofia Gubajdulina | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1931 (93-jaraĝa) en Ĉistopol |
Lingvoj | hispana • rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (1954–1963) Kazan Conservatory (en) (–1954) |
Okupo | |
Okupo | komponisto filmkomponisto pianisto |
Verkoj | The Deceitful Face of Hope and Despair Johannes-passio (Gubaidulina) |
Gubajdulina naskiĝis en Ĉistopol, Tatarstano. Estante junulino, ŝi ofte en kampoj apud ŝia domo preĝis, ke ŝi iam iĝu komponistino. Ĉe la konservatorio de Kazan ŝi studis la fortepianon kaj muzikon, kaj gradiĝis en 1954. Poste Gubajdulina entreprenis pluan muziklernadon en Moskvo, instruite de Nikolai Pejko ĝis 1959 kaj de Vissarion Ŝebalin ĝis 1963. Gubajdulina plifamiĝis eksterlande en la komencaj 1980-aj jaroj, plejparte kiam la violonisto Gidon Kremer ekinteresiĝis pri ŝia violonkonĉerto.
En la Sovetunio ŝia muziko estis mallaŭdata kiel "malrespondeca" pro ties disonancemo kaj nekutimeco; tamen Dmitri Ŝostakoviĉ, evaluante ŝian finekzamenon, kuraĝigis Gubajdulinan daŭri laŭ la "malvera vojo". Malgraŭ tio, la komponistino estis permesata esprimi sian modernismon per kelkaj muzikaĵoj skribataj por dokumentaj filmoj.
Gubajdulina estas ortodoksa kristanino, kaj religio influis ŝian verkaron. En intervjuo ŝi diris, ke muziko por ŝi estis eskapo el la "terura" sociopolitika atmosfero de Sovetunio.
Ekde 1992 Gubajdulina loĝas ĉe Hamburgo, Germanujo. Ŝi estas ano de la frankfurta kaj hamburga muzikakademioj kaj la Reĝa Sveduja Akademio de Muziko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.