La 2-a de oktobro estas la 275-a tago de la jaro (la 276-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 90 tagoj restas.
Je la 2-a de oktobro okazis, interalie:
- -48: Julio Cezaro alvenis al Aleksandrio
- 829: Post morto de bizanca imperiestro Mikaelo la 2-a ekregis lia filo Teofilo
- 1187: Armeo de ajubidoj, komandata de Saladino, konkeris Jerusalemon post 88 jaroj de regado de krucmilitantoj
- 1283: Pollando: Żerków iĝis urbo
- 1349: Karolo la 4-a garantiis senpunecon por la urbo Nurenbergo kaze de juda pogromo
- 1373: Karolo la 4-a akiris Brandenburgion de la princo de Margraflando Brandenburgio
- 1413: Unio de Horodło konfirmis komunan politikon inter la Krono de la Regno de Pollando kaj la Grandprinclando Litovio, kies ĝismorta grandprinco iĝis Vytautas kun kreo de vojevodio Vilno kaj vojevodio Trakai
- 1527: Marburg: teologia disputo inter Marteno Lutero kaj Zvinglo
- 1535: Franca esploristo Jacques Cartier malkovris Kanadon - dum esplorado de la rivero Sankt-Laŭrenco atingis indianan vilaĝon de Haudenosaunee (nun Montrealo)
- 1552: Rusa carlando: caro Ivano la Terura konkeris Kazan kaj aneksis al Grandprinclando Moskvo la Ĥanlandon de Kazan
- 1601: Naŭjara milito (Irlando): komenciĝis sieĝo de Kinsale (sude de Cork)
- 1678: Traktato de Nijmegen ĉesigis francan-nederlandan militon
- 1686: Buda estis konkerita de aŭstra armeo
- 1700: Seninfana reĝo Karlo la 2-a verkis testamenton, en kiu li transdonis hispanan tronon al Filipo la 5-a, nepo de Ludoviko la 14-a, kio kaŭzis militon de hispana sukcedo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: pola generalo Jan Henryk Dąbrowski venkis prusojn en la batalo apud Bydgoszcz
- 1795: Rusia imperio kaj Aŭstrio interkonsentis kun Reĝlando Prusio pri ties partopreno en la 3-a dispartigo de Pollando
- 1809: Brita ŝiparo venkinte la francan okupis insulojn Zakinto, Kefalonio kaj Kitero
- 1845: Pollando: en Przemyśl fondiĝis Grek-Katolika Animzorga Seminario
- 1865: Latvio: malpermeso presi librojn per latinaj literoj ekvalidis en Latgalio, komencante rusigan politikon de la cara registaro
- 1871: Unuiĝo de Italio: Romo iĝis ĉefurbo de unuigita Italio
- 1899: Usona astronomo Edwin Foster Coddington malkovris asteroidon Edno
- 1901: Oni surakvigis unuan britan submarŝipon
- 1910: Itala astronomo Vincenzo Cerulli malkovris asteroidon Interamnia
- Unua Mondmilito
- 1920: Ukrainio: en Starobilsk Nestor Maĥno alianciĝis kun Ruĝa Armeo, kio daŭris preskaŭ du monatojn
- 1922: Litovio: enkonduko de litova lido
- 1925: Skota inventisto John Logie Baird sukcese elsendis unuan grizan televidan bildon
- 1926: Dua Pola Respubliko: unua registaro de Józef Piłsudski establiĝis
- 1928: Madrido: José María Escrivá de Balaguer fondis Opus Dei
- 1935: Dua ital-etiopa milito: faŝisma Italio atakis Etiopion
- 1937: Granda Teroro: en Sovetunio maksimuma malliberigo plilongiĝis de 10 ĝis 25 jaroj
- Dua Mondmilito
- 1945: József Mindszenty estis nomumita ĉefepiskopo de Esztergom kaj primaso de Hungario
- 1947: Brazilo: malfermo de la Arta Muzeo de San-Paŭlo
- 1948: Hesio: radiostacio kaj televida sendostacio Hessischer Rundfunk estis fondita
- 1949: En Federacia Respubliko Germanio germanaj nazioj fondis Socialisman Partion de Nazia Germanio (malfondita en 1952)
- 1949: Sovetunio kiel unua lando en la mondo agnoskis Ĉinan Popolan Respublikon kaj starigis kun ĝi diplomatiajn rilatojn
- 1950: Bildstrio: anglalingva serio Peanuts de Charles M. Schulz aperis
- 1955: En Usono oni ĉesis uzi komputilon ENIAC (unu el la unuaj komputiloj en la mondo, ensekretigitaj)
- 1955: En Rumanio Gheorghe Gheorghiu-Dej estis anstataŭigita de Chivu Stoica kiel ĉefministro
- 1956: Sovetunio transdonis al Pollando pli ol 12 mil artaĵojn, kiuj depost la Dua mondmilito troviĝis en Sovetunio
- 1956: Unua atoma horloĝo de la mondo estis montrita en Novjorko
- 1957: Premiero de milittema filmo La ponto trans rivero Kwai
- 1958: Franca kolonia imperio: Gvineo proklamis sendependecon de Franca Okcidenta Afriko
- 1968: Meksikurbo: Masakro de Tlatelolco sur Placo de la Tri Kulturoj - pereis pli ol 300 studentoj
- 1971: Soveta kosmosondilo Luna 19 eniris orbiton de la Luno
- 1979: Papo Johano Paŭlo la 2-a parolis en la forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko
- 1981: Ali Ĥamenei gajnis prezidentan balotadon en Irano
- 1983: Bangladeŝo: Muhammed Yunus fondis Gramin-Bankon
- 1984: Elisabeth Kopp iĝis unua virino en la Federacia Konsilio de Svislando
- 1990: Forkondukita ĉina Boeing koliziis dum surterigo en aviadilejo en Kantono kun du aliaj aviadiloj - 132 personoj pereis
- 1990: Japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro iĝis unua civilulo eniranta la kosmostacion Mir
- 1992: En Romo antaŭ Itala Parlamento okazis protestaj manifestacioj favore al agnosko de Nord-Makedonio
- 1993: Pollando: forlasita de Ruĝa Armeo Borne Sulinowo iĝis urbo
- 1996: Konsilio de Okcident-Eŭropa Unio decidis fini embargon kontraŭ Jugoslavio pri Danubo
- 1997: Membroŝtatoj de Eŭropa Unio subskribis Traktaton de Amsterdamo
- 2000: Simetria ĉifro AES estis akceptita de NIST
- 2009: Irlandanoj en dua referendumo akceptis la Traktaton de Lisbono
- 2012: Islamaj teroristoj de Boko Haram nokte de la 1-a/2-a de oktobro eniris studentan domon en Mubi, kie ili murdis 27 studentojn
- 2016: Etiopio: dum festivala dankotago en Oromio sekurecaj fortoj mortigis kelkdekon de oromoj
- 2017: Pollando: Muzeo al Anatemitaj Soldatoj en Ostrołęka kreiĝas
- 2018: Saud-arabia ĵurnalisto Ĝamal Ĥaŝokĝi estis murdita post eniro al saudia konsulejo en Istanbulo
- 2018: En Gdynia okazis solena reentombigo de pola admiralo Józef Unrug
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Rusio: Ukrainio festas Tagon de Teritoria Defendo
- 971: Mahmud de Gazni, sultano de Gaznavida Imperio (m. 1030)
- 1327: Baldo degli Ubaldi, itala juristo, profesoro de la Universitato de Bolonjo (m. 1400)
- 1452: Rikardo la 3-a, reĝo de Anglio (m. 1485)
- 1470: Isabel de Hispanio, princino de Asturio, reĝino de Portugalio (m. 1498)
- 1538: Karlo Boromeo, itala kleriko, ĉefepiskopo de Milano, katolika sanktulo (m. 1584)
- 1616: Andreas Gryphius, germana verkisto kaj dramaturgo (m. 1664)
- 1688: József Inczédy, hungara verkisto, tradukisto kaj juĝistmajstro (m. 1750)
- 1704: František Ignác Tůma, ĉeĥa komponisto (m. 1774)
- 1754: Louis de Bonald, franca filozofo kaj publicisto (m. 1840)
- 1768: William Carr Beresford, brita politikisto kaj portugala marŝalo (m. 1854)
- 1798: Karlo Alberto de Savojo, reĝo de Sardio, duko de Savojo (m. 1849)
- 1800: Nat Turner, usona gvidanto de sklava ribelo, ekzekutita (m. 1831)
- 1805: Josef Dürlinger, aŭstra pastro, historiisto kaj teologo (m. 1867)
- 1809: Charles Delescluzes, franca ĵurnalisto kaj politikisto, aganto de Pariza Komunumo (m. 1871)
- 1818: Károly Éjszaki, hungara inĝeniero kaj verkisto (m. 1907)
- 1832: Edward Tylor, angla kvakero, arkeologo, antropologo kaj etnologo (m. 1917)
- 1835: Dezső Halász, hungara oficisto kaj poeto (m. 1910)
- 1847: Paul von Hindenburg, germana oficiro kaj politikisto, prezidento de Vajmara Respubliko (m. 1934)
- 1851: Ferdinand Foch, marŝalo de Francio kaj de Pollando, kampa marŝalo de Britio, ĉefo de Ĝenerala Stabo, prezidanto de la Milita Konsilio de Triopa Entento, supera komandanto de aliancitaj armitaj fortoj (m. 1929)
- 1852: William Ramsay, skota Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de noblaj gasoj, patrona komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperanta (m. 1916)
- 1856: Virgil Groder, aŭstra pentristo (m. 1924)
- 1856: János Csengery, hungara klasikfilologo, tradukisto (m. 1945)
- 1856: Károly Révai, hungara poeto, tradukisto (m. 1923)
- 1869: Mahatmo Gandhi, barata juristo, politikisto, filozofo, gvidanto de la hindia sendependiga movado (m. 1948)
- 1879: Wallace Stevens, usona poeto kaj eseisto (m. 1955)
- 1887: Béla Lukács, hungara operkantisto (baritono) (m. 1935)
- 1889: György Dávid, rumania hungara historiisto, vortaristo (m. 1949)
- 1904: Graham Greene, angla verkisto (m. 1991)
- 1906: Ivan Bahrjanij, ukraina poeto kaj prozisto (m. 1963)
- 1906: Tomáš Pumpr, ĉeĥa juristo, ĉeftradukisto por Ĉeĥoslovaka antologio, Esperanto-verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj membro de la Akademio de Esperanto (m. 1972)
- 1912: Dezső Balogh, hungara instruisto, folkloristo (m. nekonata)
- 1914: Jan Nowak-Jeziorański, pola politologo kaj ĵurnalisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, kuriero, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, direktoro de Radio Libera Eŭropo (m. 2005)
- 1914: Endre Senkálszky, rumania hungara aktoro, reĝisoro, pedagogo, teatrestro (m. 2013)
- 1917: János Harmatta, hungara klasika filologo, lingvisto, profesoro (m. 2004)
- 1920: István Kovács, hungara futbaltrejnisto (m. 1995)
- 1932: Ferenc Pálosi, rumania hungara fotisto
- 1934: Béla Hary, hungara komponisto, dirigento (m. 2011)
- 1935: Paul Goma, rumana verkisto, disidento (m. 2020)
- 1936: Antonio Gala, hispana verkisto (m. 2023)
- 1941: Előd Kincses, rumania hungara juristo, publicisto
- 1948: Siim Kallas, ĉefministro de Estonio, membro de Eŭropa Komisiono
- 1951: Sting, brita muzikisto kaj komponisto
- 1954: Elvira Oláh-Gál, rumania hungara ĵurnalistino
- 1960: Joe Sacco, malta-usona ĵurnalisto kaj verkisto de bildstrioj
- 1961: Blanche Barton, usona verkistino pri la Eklezio de Satano
- 1963: Maria Ressa, filipina ĵurnalistino, Nobelpremiito pri paco 2021
- 1968: Jana Novotná, ĉeĥa tenisistino, kungajnintino de Hopman-Pokalo (m. 2017)
- 1970: Maribel Verdú, hispana aktorino
- 1973: Andreo Danilko, ukraina kantisto kaj aktoro
- 1982: Amber Lee Ettinger, usona aktorino kaj modelo
- 1264: Urbano la 4-a, papo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1517: Johannes Murmellius, nederlanda klerulo, filologo, poeto kaj humanisto (n. 1480)
- 1530: Hermann von Neuenahr, la maljuna, humanisto, teologo, ŝtatestro, naturalisto kaj kanceliero de la Universitato de Kolonjo (n. 1492)
- 1588: Bernardino Telesio, itala naturfilozofo kaj matematikisto (n. ĉirkaŭ 1509)
- 1629: Antonio Cifra, itala komponisto (n. 1584)
- 1709: Ivan Mazepa, hetmano de ukrainaj kozakoj (n. ĉirkaŭ 1939)
- 1726: Johann Heinrich Kindervater, germana teologo kaj regionhistoriisto (n. 1675)
- 1761: Kelemen Mikes, hungara verkisto (n. 1690)
- 1804: Nicolas-Joseph Cugnot, franca milita inĝeniero kaj inventisto (n. 1725)
- 1853: François Arago, franca fizikisto, matematikisto, astronomo kaj politikisto (n. 1786)
- 1892: Ernest Renan, franca verkisto, filozofo, filologo, historiisto kaj orientalisto (n. 1823)
- 1912: Jan Beyzym, pola jezuito, misiisto inter lepruloj en Madagaskaro, beatigita (n. 1850)
- 1920: Max Bruch, germana komponisto kaj violonisto (n. 1838)
- 1927: August Svante Arrhenius, sveda Nobelpremiita kemiisto, kunkreinto de fizika kemio, esploristo de acidoj (n. 1859)
- 1935: Béla Lukács, hungara operkantisto (baritono) (n. 1887)
- 1946: Ignacy Mościcki, pola kemiisto, inventisto, rektoro, prezidento de Pollando (n. 1867)
- 1946: Eduard Bass, ĉeĥa ĵurnalisto, kabaredisto kaj verkisto (n. 1888)
- 1947: Pjotr Uspenskij, rusa filozofo kaj esoterulo (n. 1878)
- 1951: István Kozma, hungara vicgeneralo, profesoro de militakademio, ekzekutita kaj rehonorigita (n. 1896)
- 1953: Ernő Szép, hungara poeto, dramisto, verkisto (n. 1884)
- 1966: Anna Lesznai, hungara poetino, artistino (n. 1885)
- 1968: Marcel Duchamp, franca-usona artisto (n. 1887)
- 1970: Sándor Kőrösi-Krizsán, hungara politikisto, ĵurnalisto (n. 1896)
- 1970: Grethe Weiser, germana aktorino kaj kantistino (n. 1903)
- 1971: Bola de Nieve, kuba kantisto, komponisto kaj pianisto (n. 1911)
- 1971: René Marčić, kroata kaj aŭstra juristo, publicisto kaj filozofo (n. 1919)
- 1973: Paavo Nurmi, finna longdistanca kuristo, 9-foja olimpika ĉampiono (n. 1897)
- 1974: Vasilij Ŝukŝin, soveta verkisto, reĝisoro, kaj aktoro (n. 1929)
- 1985: Rock Hudson, usona aktoro (n. 1925)
- 1987: Peter Brian Medawar, angla Nobelpremiita kuracisto kaj biologo, esploristo de imuna sistemo (n. 1915)
- 1991: Maria Aurèlia Campany, kataluna verkistino, pedagogo, literatursciencistino (n. 1918)
- 1998: Lili Zografu, greka ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1922)
- 2000: Erich Scholz, germana arĥitekto kaj kantaŭtoro
- 2002: Tibor Oláh, rumania hungara komponisto, profesoro (n. 1928)
- 2003: Gunther Philipp, aŭstra kuracisto kaj kabareda aktoro (n. 1918)
- 2004: Luděk Kopřiva, ĉeĥa aktoro (n. 1924)
- 2007: Christopher Derrick, brita katolika eseisto (n. 1921)
- 2008: Choi Jin Sil, sudkorea aktorino, sinmortigintino (n. 1968)
- 2008: László Csiki, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1944)
- 2009: Marek Edelman, pola kuracisto, politikisto, komandanto de la Ribelo en varsovia geto (n. 1919)
- 2014: György Lázár, ĉefministro de Hungario (n. 1924)
- 2019: Giya Kancheli, kartvela filmomuzika komponisto (n. 1935)
- 2020: Eugène de Zilah, hungara-franca filozofo, lanĉinta kun edzino Madeleine de Zilah esperantlingvan mondkulturan revuon "La Gazeto'", esperanta beletristo, eseisto (n. 1939)
- 2021: Ioanis Paleokrasas, greka politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1934)
La 2-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):