From Wikipedia, the free encyclopedia
František Ignác Antonín Tůma (naskiĝis la 2-an de oktobro 1704 en Kostelec nad Orlicí - mortis la 30-an de januaro 1774 en Vieno) estis elstara ĉeĥa komponisto de la transira periodo inter baroko kaj klasikismo. En liaj verkoj la baroka patoso jam miksiĝas kun romantisma sentado.
František Ignác Tůma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1704 en Kostelec nad Orlicí |
Morto | 30-an de januaro 1774 (69-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto viol player (en) dirigento orgenisto |
Filo de orgenisto, studis supozeble ĉe jezuitoj en Prago. Li estis disĉiplo de Bohuslav Matěj Černohorský kaj plejparte vivis kaj verkis en Vieno, kiel kapelestro kaj kortega komponisto de la ĉeĥa kanceliero Kinský kaj sekve de la imperiestrino Elizabeto, patrino de Maria Teresia.
Aŭtoro de precipe preĝeja medita muziko (mesoj, Stabat Mater, Magnificat, Rekviemo, Miserere, Litanie Lauretanae) kaj de jam klasikisme konceptitaj suitoj, partitoj kaj simfonioj.
KLINKA, Theodore M.: The choral music of Franz Ignaz Tuma. With a practical edition of selected choral works. Bell & Howell, Ann Arbor, Mich. 1975 (Dissertation, University of Iowa, 1975)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.