From Wikipedia, the free encyclopedia
Banato (hungare Bánság, rumane, germane Banat, serbe Банат) estas historia regiono inter la Sudaj Karpatoj, Danubo, Tiso kaj Mureş, kiu inter 1876 kaj 1918 estis la teritorio de komitatoj Torontál, Temes kaj Krassó-Szörény de Hungario. Hodiaŭ ĝi apartenas al tri landoj: Rumanio (Orient-Banato 18.945 km²), Serbio, pli precize Vojvodino (Okcident-Banato 9.307 km²) kaj Hungario (sennoma norda parto 217 km²). Hodiaŭ la parton apartenantan al Rumanio oni rigardas kiel parto de Transilvanio.
Banato | ||
rumane Banat, hungare Bánát, serbe Банат, germane Banat | ||
teritorio | ||
Gârnic (Gernik) en la rumana Banato | ||
|
||
Ŝtatoj | Rumanio Serbio Hungario | |
---|---|---|
Kontinento | Sudorienta Eŭropo | |
Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Banata respubliko | |
Parto de | Transilvanio | |
Montaro | Sudaj Karpatoj | |
Gravaj urboj | 8
| |
Riveroj | Danubo, Tiso, Mureș | |
Areo | 28 469,0 km² (2 846 900 ha) | |
- Rumana Banato | 18 945 km² (1 894 500 ha) | |
- Serba Banato | 9 307 km² (930 700 ha) | |
- Hungara Banato | 217 km² (21 700 ha) | |
Horzono | MET (UTC+2) | |
- somera tempo | MET (UTC+3) | |
Riveroj kaj montoj en Banato
| ||
Rumana, serba kaj hungara Banatoj nun
| ||
Vikimedia Komunejo: Banat | ||
Banato estas alimaniere regiono de la riveroj Timiş kaj Bega.
Post la mezepoko la turkoj okupis grandan parton de Hungara reĝlando. La turkoj formis tie administran unuon, kies centro estis Temesvár, dume iom da orienta parto apartenis al princlando Transilvanio. En 1686 la Habsburgoj forpuŝis la turkojn el Hungario, escepte de Banato, kiu restis Turka Imperio. La Habsburgoj akiris ankaŭ ĝin en 1718, sed ili ne redonis ĝin al Hungario, sed formis apartan regionon apartenantan rekte al Habsburga Imperio. Nur germanoj, rumanoj kaj serboj rajtis alveni, kiuj formis militan defendan zonon. Inter 1741-1848 Banato redoniĝis al Hungario. Poste ĝis 1860 la Habsburgoj forprenis ĝin de Hungario kaj formiĝis Vojvodino-Banuslando Temes. En 1918 estiĝis rajto por Serbio akiri la regionon. Formiĝis aparta respubliko, dume Rumanio komencis okupi partojn. Anglio kaj Francio promesis Banaton al ambaŭ landoj, sekve iĝis konflikto, fine ili interkonsentis. Dum la 2-a mondmilito la serba parto estis okupita de germanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.