Erich Scholz
germana arkitekto kaj kantverkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
germana arkitekto kaj kantverkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Erich SCHOLZ (naskiĝinta la 18-an de majo 1911 en Tarnowskie Góry, mortinta la 2-an de oktobro 2000 en Rimbach) estis germana arĥitekto kaj kreanto de multaj kantoj por junuloj, ofte sub la pseŭdonimo Olka.
Post trapaso de la abiturienta ekzameno je Katowice li ekstudis en Gdansko geodezion; tion li interrompis por studi arkitekturon inter 1936 kaj 1938 ĉe la Teknika altlernejo en Charlottenburg; tiutempe li transprenis la gvidon de la Grupo Polujo ene de la Ligo de Eksterregnaj Germanoj. Fine de 1938 li diplomiĝis inĝenierece; poste li laboris en arkitekta buroo. La germanan ŝtatanecon li ricevis en 1938, en kiu jaro li membriĝis al SS. En 1941 li libervole iĝis ano de Waffen-SS. De 1942 Scholz kunlaboris ĉe ofica grupo C (aferoj rilataj al konstruado) ene de la SS-ekonomika centro WVHA kaj en la kadro de ĝenerala plano perforte germanigi la eoston de Eŭropo.
Inter septembro 1942 kaj februaro 1945 estis li adjudanto ĉe SS-brigadestro kaj ŝtata konsilisto Schieber en la oficejo pri armil-liverado de la Regna ministerio pri armigo kaj municio. En januaro 1943, dum la stalingrada katastrofo, li mallonge ordoniĝis al frontbatalo. Komence de 1945 Scholz fariĝis komandanto de la konstrubrigado de Ellrich-Juliushütte. Kiam li gvidis en aprilo evakuan marŝon, li estis arestita fare de la Usona Armeo. Restinte ĝis 1948 je Dachau en usona internigejo, li eklaboris ĉe BASF. Tiam li fariĝis membro de Socialdemokratia Partio de Germanio.
Aljuĝon de la Eichendorff-literaturpremio al li malhelpis historiistoj berlinaj atentigataj pri la agoj de Scholz en Nazia Germanio. Kaj antaŭ kaj post la Dua mondmilito li agadis en diversaj grupoj de organizitaj junuloj Bündnische Jugend. Antaŭ 1933 estis li membro de la enpoluja germana movado Jungdeutsche Erneuerungsbewegung in Polen; tiam li eldonis kun aliaj la gazeton "Zelte im Osten" kie tekstoj, kantoj kaj desegnoj de li publikiĝis. Scholz estis gvida membro de Deutsche Jungenschaft en Polujo. Post kiam la samideano Eberhard Koebel aniĝis ĉe KPD, Scholz aliĝis al Deutsche Jungentrucht de Karl Christian Müller. Inter 1933 kaj 1936 Scholz ŝajne gvidis plotonon de Hitlera Junularo. Kiam en 1959 la grupo Jungentrucht renaskiĝis, Scholz tuj membriĝis engaĝiĝante por kunfando de Jungentrucht kun Jungwandervogel kaj Jungenschaft al la ligo Bund deutscher Jungenschaften (BdJ) en 1960.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.