La 5-a de aŭgusto estas la 217-a tago de la jaro (la 218-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 148 tagoj restas.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 5-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 642: Reĝo de Mercia Penda venkis en la batalo de Maserfield (Shropshire) la reĝon Oswald de Northumbria
- 1068: Armeo de normandoj komencis 3-jaran sieĝon de Bari - la lasta fortikaĵo de Bizanca Imperio en suda Italio
- 1100: Henriko la 1-a kroniĝis en abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio
- 1192: Tria krucmilito finiĝis per la batalo de Jafo - Jafo iĝis sekura por pilgrimuloj
- 1305: Skota nacia heroo William Wallace estis kaptita en Glasgovo kaj mortkondamnita pro ŝtatperfido kontraŭ sia reganto, krimoj kaj sakrilegio
- 1358: Pollando: Będzin ricevis urborajton
- 1403: Kroat-hungara reĝo Ladislao la 1-a estis kronita en Zadar, la lasta reĝo kronita sur kroata grundo
- 1435: Ŝiparo de Ĝenovo frakasis ŝiparon de Aragono en mara batalo de Ponza
- 1460: Dum 13-jara milito kun Ordeno de germanaj kavaliroj pola armeo rekonkeris la urbon Malbork
- 1473: Leonardo da Vinci faris sian plej malnovan konatan desegnon
- 1506: Venko de pola-litova armeo super la tatara en batalo de Kleck (nun en Minska regiono) — 7 mil soldatoj liberigis 40 000 tatarajn malliberigitojn kaj akiris 30 000 ĉevalojn
- 1543: Sieĝo de Nico komenciĝis per aliancitaj fortoj francaj-turkaj
- 1583: Humphrey Gilbert oficiale proklamis Novlandon angla kolonio - la unua en Nordameriko
- 1600: Reĝo de Francio Henriko la 4-a nuptis Katerinon de Mediĉo
- 1646: Ferdinando la 4-a estis kronita kiel ĉeĥa reĝo
- 1666: Dua angla-nederlanda milito: venko de angloj en marbatalo apud North Foreland (insulo Thanet)
- 1716: Eŭgeno de Savojo venkis turkojn apud Danubo en batalo de Petrovaradin
- 1730: Konfliktita kun patro Frederiko Vilhelmo la 1-a, posta reĝo de Prusio Frederiko la 2-a estis kaptita dum provo de fuĝo el la lando kaj, agnoskita kiel dizertinto, malliberigita en fortikaĵo Kostrzyn ĉe Odro
- 1735: Usona defendanto de preslibereco John Peter Zenger estis liberigita de akuzoj
- 1772: Unua dispartigo de Pollando-Litovio: en Sankt-Peterburgo la Rusia Imperio, Reĝlando Prusio kaj Habsburga monarkio subskribis tri aneksajn traktatojn, kies ĉefa motivo estis "restarigi la regionan povekvilibron de Orienta Eŭropo" — la Respubliko de Ambaŭ Nacioj perdis 211 kvadratajn kilometrojn kaj 4,5 mln da loĝantoj
- 1789: Franca Konstitucifara asembleo akceptis leĝon pri egaleco de ĉiuj kaj abolis privilegiojn
- 1804: Pollando: incendio de Nidzica
- 1858: Inter Eŭropo kaj Ameriko oni sendis la unuan telegramon
- 1860: En Oslo Karolo la 15-a kroniĝis kiel reĝo de Svedio kaj Norvegio
- 1864: Kongresa Pollando: sur deklivoj de Varsovia citadelo estis pendumita Romuald Traugutt, gvidanto de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia imperio, kune kun kvar liaj kunbatalantoj, ministroj de la Nacia Registaro
- 1872: Kongregacio de Filinoj de Virgulino Mario Helpantino fondiĝis
- 1884: Nov-Jorko: sur Insulo Libereco oni metis la unuan ŝtonon por starigo de la Statuo de Libereco
- 1888: Bertha Benz per Benz Patent-Motorwagen vojaĝis longdistance de Mannheim ĝis Pforzheim kaj reen - Itinero memoriga pri Bertha Benz ekde 2008
- 1900: Pogromo de judoj en Odesa
- 1912: Unuaj taksioj estis enkondukitaj en Japanio
- 1914: Ohio: en Klevlando ekfunkciis unuaj elektraj trafiklumoj
- Unua Mondmilito
- 1914: Germana armeo atakis la urbon Lieĝo kun fortikigitaj postenoj starigitaj ĉirkaŭ la urbo
- 1915: Germana armeo okupis Varsovion, forlasitan de la rusia post 102 jaroj
- 1916: Brita imperio komencis Militkampanjon en Sinajo kaj Palestino post venko en tritaga batalo de Romani (egipta urbo apud Sueza kanalo) - armeo de Otomana Imperio, komandata de Friedrich Kress von Kressenstein, komencis retiriĝi de Sinajo
- 1919: Post repatriigo de la restintaj soldatoj al Usono, ANREF, kiu batalis ekde septembro 1918 kiel parto de la Nord-Rusia interveno en la Rusia Enlanda milito, estas oficiale malfondita
- Soveta-Pola Milito
- 1920: Malvenko de polaj trupoj en la batalo de Ostrołęka,kies defendado kontribuis al pretigo de kontraŭofensivo de la rivero Wieprz; antaŭ bolŝevika invado en Pollandon la papo Benedikto la 15-a direktis al episkopoj de la mondo specialan mesaĝon Pri kompato de Dio super malfeliĉa Pollando - alvokante preĝi por la venko de Pollando per la vortoj: Nun temas pri la plej gravaj aferoj. Nun estas endanĝerigita ne nur la nacia ekzisto de Pollando, sed al la tuta Eŭropo minacas kruelecoj de la nova milito
- 1922: En Krakovo komenciĝis unua kunveno de Polaj Legioj (1914-1918), komencitaj de la Unua Kadra Kompanio
- 1924: En Turkio, laŭ iniciato de Mustafa Kemal Atatürk, oni malpermesis poliginion
- 1925: Partio de Kimrujo formiĝis kun la celo disvastigi scion pri la kimra lingvo, kiu tiutempe estis minacita malaperi
- 1931: Funikularo Žaliakalnis en Kaŭno ekfunkciis en Litovio
- 1937: Komenco de la Granda Teroro, laŭ ordono de NKVD n-ro 00447 ekvalidis rezolucio de la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio "Pri kontraŭsovetiaj elementoj"
- 1939: Hispanio: en Madrido 13 rozoj estis mortpafitaj
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Pollando germanaj regopovoj enkondukis validajn de la 1-a de aŭgusto du monpagojn por salajrataj poloj, kiuj kompare al germanoj de nun ricevis pomonate 10-30% malpli; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Latvio estis aneksita de Sovetunio; Londono — kadre de la germana-soveta pakto Ribbentrop-Molotov kun sekreta aldona protokolo: Winston Churchill, Edward Wood, 1st Earl of Halifax kaj Władysław Sikorski, August Zaleski subskribis polan-britan militistan pakton — Kazimierz Sosnkowski skribis al la Ĉefkomandanto, ke unu el taskoj de la polaj armitaj fortoj estas senpere helpi al la lando, kiam la kondiĉoj permesos, ke aparte grava afero estas kreo de mutobskuruloj; Liverpoolon forlasis pola ŝipo "Batory", kiu interalie transportis 480 britajn infanojn al Aŭstralio
- 1941: Germana polico pafekzekutis pli ol 2 000 judojn de Tykocin; germanoj deportis de Białystok-regiono 57 familiojn, nombrantaj 169 personojn, el kiuj 29 ili pafmortigis; Volina provinco: en Ołyka taĉmento de Sicherheitsdienst de Lucko kaj ukraina polico pafmortigis sur juda tombejo 682 virojn; Orienta Fronto: trupoj de Suda Fronto komencis retiriĝon malantaŭ la rivero Dnepro, defendkomenco de Odeso; Atlantiko: batalo pri konvojo SL-81 - oni sinkigis 7 ŝipojn
- 1942: Operaco Reinhardt: en Varsovio germanoj likvidis Domon de Orfoj gvidatan de Janusz Korczak, infanaron kun prizorgantoj forveturigis al koncentrejo Treblinka (200 pereos sekvatage); germana polico pafmortigis en Skała 100, en Radom 60 judojn kaj en Malew (nun en Minska regiono) 40 personojn; Jan Piekałkiewicz iĝis Landa Delegito de la pola ekzila registaro konfirmante kreon de la Konsilantaro por Helpo al Judoj kaj rekomendante registron de germanaj krimoj; Norda Kaŭkazio: apud Kubano germanoj konkeris Kropotkin
- 1943: Germana polico pafmortigis, pendumis aŭ vivbruligis en Skalbmierz 104 personojn; germanaj regopovoj arestis en Lucko 50 reprezentantojn de pola intelektularo kune kun loka episkopo; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Świętocin (nun en Volina provinco) 48 polojn; de Varsovio germanoj sendis al koncentrejo Auŝvico 74 virojn kaj 59 virinojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo nokte de la 5-a/6-a de aŭgusto liberigis de malliberejo en Jasło 66 politikajn enprizonitojn kaj 67 aliajn; dum la batalo ĉe Kursko la Ruĝa Armeo liberigis Orjol kaj Belgorodon — en Moskvo okazis unua artileria saluto honore al la 4 frontoj; Itala Fronto: 13-a Armea Korpuso de brita 8-a Armeo okupis Paterno, Misterbianco kaj Katanio; en "Dagens Nyheter" opozicia finna grupo alvokis prezidenton Risto Ryti eliri de la milito (alvoko de 33); nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Brjansk, Ĥarkiv kaj stacidomon Karaĉev kaj aerodromojn de la malamiko
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): aliancaj aviadiloj, kiuj alvenis de Brindizio nokte de la 4-a/5-a de aŭgusto ĵetis por ribelantoj armilojn kaj aliajn artiklojn; bataliono de la Pola Enlanda Armeo Zośka liberigis germanan ekstermejon Gęsiówka, t.e. KL Warschau, ellasante 348 judojn de diversa nacieco (en tio 24 virinoj) - parto da ili aliĝis al la ribelantoj; industria genocido de Wola komenciĝis: SS-taĉmentoj, la Rusa Liberiga Armeo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov kaj RONA (la Rusa Liberiga Popola Armeo), batalanta kadre de Waffen-SS kune kun sovetaj militkaptitaj kozakoj kaj azeroj, komencis 3-tagan ekstermadon, la unuan tagon mortpafinte per mitraloj ĉirkaŭ 40 mil homojn amasigitajn sur grandaj placoj (kuracisto kaj profesoro Janusz Zeyland murdita en malsanulejo inter 60 kuracistinoj kaj flegistinoj kaj pli ol 300 malsanuloj, krome oni murdis ĉ. 1000 tramistoj); Respubliko de Pińczów: germanaj-ukrainaj puna ekspedicio 900 membra murdis en Skalbmierz 64 personojn - kun helpo al la urbo venis la Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj la Popola Armeo (kun 2 sovetiaj tankoj); apud Varsovio finiĝis batalo, en kiu la Ruĝa Armeo perdis duonon da tankoj kaj kirasitaj kanonoj (425); Lvova provinco: 1-a Gvardia Armeo liberigis Stryj; Porajmos: al koncentrejo Buchenwald venis transporto kun 918 ciganoj de Aŭŝvico, en tio 105 infanoj en aĝo de 9-14 jaroj; Okcidenta Fronto: en Bretonio 15-a Armea Korpuso liberigis Mayenne
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: nokte de la 4-a/5-a de aŭgusto en Kielce taĉmento de la Pola Enlanda Armeo gvidata de generalo Antoni Heda frakasis malliberejon kun 354 homoj
- 1947: Slovakio: 18 ĉeĥoslovakoj estis venkitaj de pli forta grupo de banderanoj en la tiel nomata batalo de Partizánska Ľupča
- 1949: Tertremo en Ekvadoro detruis 50 urbojn mortigante 6 000 homojn en Ambato
- 1953: Premiero de la usona filmo El ĉi tie al eterneco
- 1955: En Wolfsburg produktiĝis miliona ekzemplero de Volkswagen Tipo 1
- 1960: Burkino (tiam Voltalando) fariĝis sendependa de Francio
- 1962: Nelson Mandela, kontraŭ-apartisma batalanto, ekmalliberigita ĝis 1990
- 1964: Usonaj bombaviadiloj komencis ataki Nord-Vjetnamion
- 1963: Malvarma milito: Usono, Britio kaj Sovetunio subskribis pakton pri malpermeso de atombombaj testoj en atmosfero, kosma spaco kaj sub akvo
- 1965: Barat-Pakistana Milito komenciĝis
- 1966: Oni komencis konstrui World Trade Center en Nov-Jorko
- 1966: Muzikalbumo Revolver de The Beatles aperis
- 1967: Unua studialbumo The Piper at the Gates of Dawn de Pink Floyd aperis
- 1971: Pacifikinsula Forumo estis fondita en Velingtono
- 1973: 2 palestinaj teroristoj el la organizaĵo „Nigra septembro” pripafis pasaĝerojn sur aviadilejo en Ateno mortiginte 3 kaj vundinte 55 personojn
- 1974: Vjetnama milito: Usona kongreso atribuis $1 bilionon da usonaj dolaroj por militista helpo al Sud-Vjetnamio
- 1979: Usona kosmosondilo Voyager 2 finis observadon de Jupitero
- 1981: Prezidento de Usono Ronald Reagan maldungis 11 359 strikantajn kontrolistojn de flugo
- 1992: Krizostato deklarita en Belorusio pro arbaraj incendioj
- 1993: Oni anoncis malkovron de bazalta steleo de Tel Dan - eksterbiblia fonto en aramea lingvo kun nomo de venkita reĝo Davido el Izraela reĝlando
- 1994: Restarigo de la distriktoj de Litovio komenciĝis
- 1995: Proklamo de konstitucio de Armenio
- 2001: Talibana registaro arestis 8 fremdlandajn laboristojn en Afganio, akuzitajn pri disvastigado de kristanismo inter islamanoj
- 2005: László Sólyom iĝis prezidento de Hungario
- 2009: Mohamed Ould Abdel Aziz iĝis prezidento de Maŭritanio (ĵurigita)
- 2009: Hispanlingva Vikipedio atingis 500 000 artikolojn
- 2010: Ĉilio: Mineja akcidento de San José: en kupro- kaj or-minejo 33 ministoj estis malliberigitaj
- 2011: Kosmoesploro: lanĉo de usona kosmosondilo Juno, planata artefarita satelito de Jupitero ĝis 2021
- 2016: La 31-a Somera Olimpiko komenciĝis en Rio-de-Ĵanejro
- 2017: Maŭritanio decidis referendume pri aldono al la flago de Maŭritanio de du strioj simbolantaj elverŝitan sangon flanke de batalantoj pri sendependeco (de Francio)
- 2018: Indonezio: 563 personoj pereis kaj 1477 vundiĝis rezulte de tertremo sur la insulo Lomboko
- 2021: Pola ŝakisto Jan-Krzysztof Duda venkis la rusian grandmajstron Sergej Karjakin en kandidata ŝakturniro por la Monda Ŝaka Ĉampionumo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 163-a tago de rusa agreso: Pasinttage en Ĥersona provinco rusoj perdis 38 armeanojn, 4 raketajn sistemojn S-300, radaran observejon, 9 kamionojn kaj batalveturilojn, 3 municistokojn; de Ĉornomorsk elnavigis 3 ŝipoj kun 57 tunoj de maizo; Rusio transdonis donitaĵojn pri la perdoj de Ukraina Armeo — 261 aviadiloj, 145 helikopteroj, 1 685 senpilotaj aviadiloj, 361 kontraŭaviadaj sistemoj 4 254 tankoj kun aliaj kirasitaj veturiloj, 789 raketelpafaĵoj, 3 267 artileriaj sistemoj, 4 716 specialaj transportiloj (ukraina flanko prisilentas siajn perdojn); Rusio forigis 14 laborantojn de bulgara diplomatio — Bulgario ĉesis doni vizojn por rusiaj turistoj; rusaj raketoj falis apud nuklea centralo en Zaporiĵo, regata de rusiaj trupoj, — Rusio kaj Ukrainio akuzis unu la alian
- Mondreago: EU de la 11-a de marto kunorganizis 1000 medicinajn evakuojn de ukrainoj al 18 eŭropaj malsanulejoj en Germanio, Francio, Irlando, Italio, Danio, Svedio, Rumanio, Luksemburgo, Belgio, Hispanio, Portugalio, Nederlando, Aŭstrio, Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥio kaj Litovio; Deutsche Post AG ĉesigis sian agadon en Rusio; Berlino rifuzis ekspozicion de frakasitaj rusiaj tankoj
- 2023: Pasinttage ukraina armeo eliminis el batalo pli ol 600 rusiajn soldatojn; nokte al Ĥersono falis 63 rusaj pafaĵoj, kaj apud Krimeo estis damaĝita rusa cisternoŝipo; Ukrainio anoncis 6 rusiajn marhavenojn zono de milita minaco: Anapa, Novorossijsk, Gelenĝik, Tuapseo, Soĉi kaj Tamana; rusaj raketoj trafis producenton de aviadil- kaj helikoptermotoroj kaj de industriaj turbinoj, kaj aviada bombo la centron de sangodonado en Kupjansk
- Mondreago: "Welt" analizis realigon de promesoj faritaj de Olaf Scholz: pli ol 90% de promesitaj printempe tankoj ne atingis Ukrainion, kaj neniu armilaro el germana helpofasko valora pli ol 2,4 mld da eŭroj; Sauda Arabio: en Ĝido komenciĝis interparoloj pri realigo de paca plano de Ukrainio kun partopreno de 42 landoj (sen Rusio); Britio diras pri "serioza bato" al Nigramara floto de Rusio pere de ukraina senpilota mara aviadilo en la haveno de Novorossijsk — "Financial Times": Atako al Novorossijsk estas minaco al la rusa eksporto de nafto
Esperantujo
- 1905: Francio: la 1-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis en Boulogne-sur-Mer laŭ iniciato de loka advokato Alfred Michaux
Naskiĝoj
- 1199: Ferdinando la 3-a, reĝo de Kastilio kaj de Leono (m. 1252)
- 1262: Ladislao la 4-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio, murdita (m. 1290)
- 1397: Guillaume Dufay, flandra komponisto, kantisto kaj muzikteoriisto, kunfondino de la franc-flandra skolo (m. 1474)
- 1461: Aleksandro Jagiellon, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio posedanta la litovan lingvon (m. 1506)
- 1540: Joseph Justus Scaliger, franca renesanca sciencisto, klasika filologo, transirinta mondon de la greka historio kaj antikva romia historio inkluzivante la persan, babilonian, judan kaj antikvan egiptan historion (m. 1609)
- 1631: Adam Adamandy Kochański, pola matematikisto, mekanikisto, filozofo, fizikisto, horloĝisto kaj bibliotekisto (m. 1700)
- 1681: Vitus Bering, dana esploristo en la rusa servo (m. 1741)
- 1694: Leonardo Leo, itala komponisto (m. 1744)
- 1730: Georg Joachim Zollikofer, svisa-germana teologo kaj verkisto (m. 1788)
- 1737: Johann Friedrich Struensee, germana medicinisto kaj dana politikisto (m. 1772)
- 1758: Go-Momozono, imperiestro de Japanio (m. 1779)
- 1802: Niels Henrik Abel, norvega matematikisto, esploristo de serioj kaj elipsaj integraloj, konata de la Abel-Premio (m. 1829)
- 1811: Ambroise Thomas, franca operkomponisto (m. 1896)
- 1813: Ivar Aasen, norvega poeto kaj lingvisto, iniciatinto de novnorvega nynorsk (m. 1896)
- 1815: Hermann Köchly, germana filologo, pedagogo, profesoro kaj politikisto (m. 1876)
- 1827: Marian Langiewicz, pola generalo, gvidanto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (m. 1887)
- 1827: Deodoro da Fonseca, prezidento de Brazilo, gvidanto de puĉo, kiu detronigis imperiestron Petro la 2-a (m. 1892)
- 1831: Gerő Szász, hungara reformita pastro, poeto (m. 1904)
- 1842: Ferdinand von Keller, germana ĝenra kaj historia pentristo (m. 1922)
- 1844: Ilja Jefimoviĉ Repin, rusia pentristo, membro de grupo Peredviĵniki (m. 1930)
- 1850: Guy de Maupassant, franca verkisto (m. 1893)
- 1862: Joseph Merrick, anglo kun deformita korpo (m. 1890)
- 1866: Béla Nagy, hungara apotekisto (m. 1940)
- 1872: Oswaldo Cruz, brazila kuracisto, bakteriologo kaj epidemiologo (m. 1917)
- 1873: Pál Bodor, hungara teatromecenato (m. 1944)
- 1884: Modesto Eugenio Carolfi, itala franciskano kaj pioniro de Esperanto, prezidanto de Itala Esperantista Federacio kaj fondinto de la itala sekcio de IKUE (m. 1958)
- 1892: János Csiky, hungara kuracisto (m. 1979)
- 1898: Gustav Adolf Canaval, aŭstra ĵurnalisto kaj eldonisto el Salcburgo, viktimo de koncentrejoj (m. 1959)
- 1899: Boris Antonenko-Davidoviĉ, ukraina verkisto kaj tradukisto, batalanto kontraŭ rusigo (m. 1984)
- 1899: Rudolf Weber, germana skulptisto (m. 1990)
- 1900: Jesekiel David Kirszenbaum, franca pentristo kaj karikaturisto
- 1905: Wassily Leontief, rusia, usona Nobelpremiita ekonomikisto (m. 1999)
- 1906: John Huston, usona filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 1987)
- 1908: László Bartha, hungara pentristo laborinta en Tihany kaj Kőszeg (m. 1998)
- 1908: Roger Bernard, franca lingvisto, slavisto kaj profesoro (m. 1997)
- 1910: Ferenc Incze, rumania hungara pentristo (m. 1988)
- 1911: Imre Révész, rumania hungara poeto (m. 1944)
- 1912: Henri Grouès (Abbé Pierre), franca katolika pastro kaj helpinto de malriĉuloj kaj rifuĝintoj (m. 2007)
- 1914: Stjepan Šulek, kroata komponisto kaj dirigento (m. 1986)
- 1915: András Bodor, rumanihungara historiisto, klasika filologo, tradukisto, profesoro (m. 1999)
- 1917: Arne Flekstad, norvega (film-)arĥitekto
- 1920: Srdjan Flego, Esperanto-aktoro kaj reĝisoro, gvidanto de Internacia Arta Teatro, ĉefrolinta en la filmo Angoroj (m. 1986)
- 1925: László Csák, rumania hungara lingvisto, vortaristo kaj redaktoro de "Lingvaj- kaj Literatursciencaj Komunikaĵoj"
- 1926: Per Wahlöö, sveda verkisto de krimromanoj (m. 1975)
- 1930: Neil Armstrong, usona astronaŭto, la unua homo sur la Luno en la misio Apollo 11 (m. 2012)
- 1931: Janusz Majewski, pola filmreĝisoro, scenaristo, dramisto kaj rektoro
- 1937: Brian G. Marsden, angla-usona astronomo okupiĝanta pri ĉiela mekaniko kaj astrometrio (m. 2010)
- 1941: Airto Moreira, brazila ĵaza frapinstrumentisto
- 1948: Gábor Varga, rumania hungara verkisto
- 1951: István Erdei, rumania hungara pentristo, skulptisto
- 1959: Csaba Fazakas, rumania hungara/hungara pentristo
- 1960: Mariusz Kazana, pola diplomato, viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1968: Marine Le Pen, franca politikistino, prezidantino de Front National
- 1971: Valdis Dombrovskis, ĉefministro de Latvio, membro de Unueco
- 1973: Attila Keresztes, rumania hungara aktoro, reĝisoro
- 1975: Kajol, barata aktorino aperanta en Bolivudo
- 1977: Soraya Jiménez, meksika halterlevistino (m. 2013)
- 1984: Helene Fischer, germana kantistino
- 1997: Olivia Holt, usona aktorino kaj kantistino
Mortoj
- 465: Libio Severo, romia imperiestro influata de Ricimero
- 642: Oswald, reĝo de Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 604)
- 882: Ludoviko la 3-a, reĝo de Okcidenta Frankio (n. 863)
- 1638: Peter Minuit, valona direktoro de Nova Nederlando (m. 1580)
- 1668: Anna Bornemisza, edzino de Apafi la 1-a, reganto de Transsilvanio (n. ĉirkaŭ 1630)
- 1678: Juan García de Zéspedes, meksikia komponisto, kantisto, vjolisto kaj instruisto (n. ĉ. 1619)
- 1692: Anton Nuck, nederlanda profesoro pri anatomio (n. 1650)
- 1729: Thomas Newcomen, angla forĝisto kaj inventisto de vapormaŝino (n. 1663)
- 1800: Johann Georg Büsch, germana teologo, publicisto kaj ekonomikisto (n. 1728)
- 1807: Jeanne Barret, franca botanikistino kaj esploristino, unua virino ĉirkaŭnaviginta la mondon sur ŝipoj (n. 1740)
- 1815: János Abáts, hungara reformita episkopo (n. 1745 aŭ 1746)
- 1845: Magdaléna Dobromila Rettigová, ĉeĥa patriotisma verkistino kaj kuiristino (n. 1785)
- 1848: Nicola Vaccai, itala komponisto kaj muzikinstruisto (n. 1790)
- 1852: František Ladislav Čelakovský, ĉeĥa poeto, profesoro de slavistiko (n. 1799)
- 1863: Adolph Hesse, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1809)
- 1864: Gvidantaro de la pola Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, pendumita sur deklivoj de Varsovia citadelo (la lasta gvidanto kun 4 ministroj):
- Józef Toczyski, pola politikisto, sekciestro de trezoro ĉe Nacia Registaro (n. 1826)
- Romuald Traugutt, pola generalo, politikisto, diktatoro de la ribelo (n. 1826)
- Jan Jeziorański, pola politikisto, direktoro pri komunikado de Nacia Registaro (n. 1834)
- Rafał Krajewski, pola arkitekto, politikisto, direktoro pri internaj aferoj de Nacia Registaro (n. 1834)
- Roman Żuliński, pola matematikisto, politikisto, membro de Nacia Registaro (n. 1837)
- 1872: Lajos Láng, hungara aktoro, kantisto, teatrestro, koregrafo (n. 1799)
- 1878: Johannes Arnold Barop, germana pedagogo
- 1884: András Gáspár, hungara liberecbatalista oficiro (n. 1804)
- 1889: Fanny Lewald, germana verkistino kaj feministino
- 1895: Friedrich Engels, germana filozofo, sociologo, politikisto, ekonomikisto kaj teoriulo de komunismo, kunorganizanto kaj gvidanto de la Unua kaj Dua Internacioj, kreinto de la nocio dialektika materiismo, rete legebla en esperanto (n. 1820)
- 1895: Ferenc Kovács, hungara politikisto, juristo, mecenato, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1823)
- 1897: Sándor Kozma, hungara juristo, parlamentano, politikisto, juĝisto prokuroro (n. 1825)
- 1897: Albert Marth, germana astronomo, malkovrinto de 583 nebulozoj (n. 1828)
- 1908: Walery Antoni Wróblewski, pola generalo, partoprenanto de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio kaj de la Pariza Komunumo (n. 1836)
- 1929: Millicent Fawcett, angla virina balotrajtistino (n. 1847)
- 1932: Dezső Jakab, hungara arkitekto, sekvanto de secesistila nacia konstruado (n. 1864)
- 1935: Margaret Lilly Blaise, angla lernejestrino, Esperanto-instruistino, membrino de Lingva Komitato kaj de la Loka Kongresa Komitato de UK 1930 (n. 1878)
- 1944: Mortfalintoj en la Ribelo de Varsovio:
- Stefan Ossowiecki, pola inĝeniero kaj klarvidanto, murdita (n. 1877)
- Janusz Zeyland, pola kuracisto kaj profesoro, murdita (n. 1896)
- 1946: Wilhelm Marx, regna kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1863)
- 1955: Carmen Miranda, portugala sambo-kantistino (n. 1909)
- 1960: Arthur Meighen, dufoja ĉefministro de Kanado (n. 1874)
- 1961: Hanns Seidel, germana politikisto, prezidanto de Kristan-Sociala Unio en Bavario (n. 1901)
- 1962: Marilyn Monroe, usona aktorino kaj fotomodelo, seksosimbolo, afiŝulino, kies kariero rompiĝis post la fimo La neadaptitoj kaj la morton vualas konspiraj teorioj (n. 1926)
- 1963: Vladas Butkus, litova instruisto, partoprenanto de UK 1923, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj de Kaŭna Esperanto-Societo, kunlaboranto de "Litova Stelo" kaj de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1897)
- 1963: Salvador Bacarisse, hispana operkomponisto, membro de la Komunista Partio de Hispanio (n. 1898)
- 1964: Moa Martinson, sveda verkistino; enestanta en Sveda novelaro (n. 1890)
- 1965: Aksel Sandemose, dana verkisto norveglingva, konata de Varulven kaj la Regularo de Jante (n. 1899)
- 1975: Klára Győri, hungara popola fabelrakontantino kaj aŭtobiografiistino (n. 1899)
- 1984: Jerzy Zagórski, pola poeto, eseisto, tradukisto, diplomato, justulo inter la popoloj (n. 1907)
- 1984: Sir Richard Burton, kimra aktoro (n. 1925)
- 1984: Rudolf Hagelstange, germana verkisto kaj sportisto
- 1990: Ivan Blatný, ĉeĥa poeto, esperantisto, konata de Verda Stacio (n. 1919)
- 1998: Todor Ĵivkov, ŝtatestro de Popola Respubliko Bulgario kaj Bulgario (n. 1911)
- 2000: Sir Alec Guiness, brita aktoro (n. 1914)
- 2000: Rüdiger Eichholz, kanada esperantisto, edzo de Vilma Sindona Eichholz, fondinto de Esperanto Press, membro de la Akademio de Esperanto, konata de Esperanta Bildvortaro (n. 1922)
- 2001: Vjaĉaslaŭ Adamĉik, sovetia, belorusa verkisto, filmscenaristo kaj ĵurnalisto (n. 1933)
- 2007: Jean-Marie Lustiger, franca kardinalo, ĉefepiskopo de Parizo (n. 1926)
- 2015: Ellen Vogel, nederlanda televido-, kino- kaj teatro-aktorino (n. 1922)
- 2017: Dionigi Tettamanzi, itala kardinalo, ĉefepiskopo de Milano kaj Ĝenovo, partopreninto de la episkopaj sinodoj en Vatikano, esperantisto (n. 1934)
- 2019: Toni Morrison, usona Nobelpremiita verkistino, feministino (n. 1931)
- 2022: Issey Miyake, japana modosesegnisto (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Maria de la Neĝo: konsekro de la Baziliko Sankta Maria la Granda - la granda baziliko en Romo
- Oswald de Northumbria, anglosaksa sanktulo
- Ĉilio, Tuvalo: Nacia Tago de Infano
- Burkino: Tago de la sendependiĝo (1960)
- Kroatio: Tago de Venko kaj Ŝtata Fiero
- Internacia Tago de Biero - kanada iniciato de 2007
Tagoj de semajno
La 5-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096:
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.