Toni Morrison

usona verkistino From Wikipedia, the free encyclopedia

Toni Morrison

Toni MORRISON (origine Chloe Anthony WOFFORD; naskiĝis la 18-an de februaro 1931 en Lorain, Ohio — mortis la 5-an de aŭgusto 2019 en Novjorko[1]) estis usona verkistino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Toni Morrison
Nobel-premiito
Thumb
Persona informo
Chloe Ardelia Wofford
Naskonomo Chloe Ardelia Wofford
Naskiĝo 18-an de februaro 1931 (1931-02-18)
en Lorain
Morto 5-an de aŭgusto 2019 (2019-08-05) (88-jaraĝa)
en Bronkso
Mortis pro Naturaj kialoj vd
Mortis per Pneŭmonito vd
Tombo South-View Cemetery (en) vd
Religio katolikismo vd
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Sirakuso Lorain Nov-Jorko Ohio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lorain High School (en) (1949)
Universitato Howard - Bakalaŭro de Artoj
Universitato Cornell - Magistro de Artoj vd
Subskribo Thumb
Familio
Edz(in)o Harold Morrison (en) (19581964) vd
Parencoj Cecilia Rouse (en) (bofilino) vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto
verkisto de porinfana literaturo
rakontisto de sonlibroj
universitata instruisto
romanisto
libretisto
redaktoro vd
Laborkampo Poezio, literaturo, Afrik-Usona literaturo kaj literaturo de Usono vd
Verkado
Verkoj The Bluest Eye 
Sula 
Song of Solomon 
Beloved 
Tar Baby 
Jazz 
Paradizo 
Love 
A Mercy 
Home 
God Help the Child vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

La verkaro de Toni Morrison konsistas ĉefe el romanoj temantaj i.a. pri la rasaj problemoj en la patrujo de la aŭtorino. Gajninte la Premion Pulitzer (1988) kaj la Premion Nobel de Literaturo (1993)[2][3] ŝi intertempe apartenas al la plej gravaj reprezentantoj de la afrik-amerika literaturo.

Stilo

La libroj de Morrison multe traktas afrik-amerikanan socion en Usono, kun homoj, precipe afrik-amerikanaj virinoj, kiuj spertis hontigon kaj subpremon de rasisma socio kaj ene de la familio.

Ŝia unua libro, The Bluest Eye (La plej blua okulo), publikigita en 1970. Ĝi estas la historio de knabino, kies vivo estis detruita pro la rasisma kaj perforta socio, en kiu ŝi vivas.

Ŝi publikigis la libron Song of Solomon (Kanto de Salomono) en 1977. Ĉi tiu libro gajnigis al ŝi la Usonan Nacian Libro-Premion, metante ŝin ĉe la avangardo de verkistoj en Usono. Jen la historio de etburĝa viro, kiu atingas memkonscion malkovrante siajn kamparajn afrik-amerikanajn radikojn.

La libro Beloved (Amata), publikigita en 1987, gajnigis al ŝi la prestiĝan Premion Pulitzer unu jaron poste, same kiel la Anisfield-Lupan Premion por 1988. La libro akre diskutas patrinan amon, murdon kaj subpremon dum la periodo de nigra sklaveco en Usono. En 1992, ŝi publikigis la libron Jazz pri amo kaj murdo en la distrikto Harlem en la 1930-aj jaroj.

Ŝi verkis (kun sia filo Slade) ankaŭ infanlibrojn, teatraĵon titolitan Dreaming Emmett (Revanta Emmett) surscenejigitan en 1986, aron da kantoj titolitan Honey and Me (Mielo kaj mi) aperintan en 1992 kaj ankaŭ operon titolitan Margaret Garner en 2003.

Thumb
Stratarto en Vitoria, Hispanio, kiu montras la kapon de Motrison.

Beletra verkaro

  • The Bluest Eye (romano, 1970)
  • Sula (romano, 1973)
  • Song of Solomon (romano, 1977)
  • Tar Baby (romano, 1981)
  • Beloved (romano, 1987)
  • Jazz (romano, 1992)
  • Playing in the Dark: Whiteness and the Literary Imagination (eseoj, 1992)
  • Paradise (romano, 1998)

Ne-beletra verkaro

  • Birth of a Nation'hood: Gaze, Script, and Spectacle in the O.J. Simpson Case, (1997), ISBN 9780307482266.
  • Remember: The Journey to School Integration (April 2004). ISBN 9780618397402.
  • What Moves at the Margin: Selected Nonfiction, edited by Carolyn C. Denard (April 2008). ISBN 9781604730173.
  • Editor (2009), Burn This Book: PEN Writers Speak Out on the Power of the Word. ISBN 9780061878817.
  • The Origin of Others – The Charles Eliot Norton Lectures; Foreword by Ta-Nehisi Coates (2017). Harvard University Press. ISBN 9780674976450.
  • The Source of Self-Regard: Essays, Speeches, Meditations (2019). New York: Alfred A. Knopf, ISBN 9780525521037. Brita eldono Mouth Full of Blood: Essays, Speeches, Meditations (2019), London: Chatto & Windus, ISBN 978-1784742850.

Filmo

(en) Beloved (1998) - reĝisoro Jonathan Demme, prilumas la psikologiajn sekvaĵojn de sklaveco.

Bibliografio

(en) Linda Wagner-Martin: Toni Morrison : a literary life, Basingstoke [k. a.] : Palgrave Macmillan, 2015, ISBN 978-1-137-44669-5

Eksteraj ligiloj

(it) Toni Morrison, en: Enciklopedia Treccani, Istituto dell'Enciclopedia Italiana
(en) Toni Morrison, en: Enciclopedia Britannica
(it) Toni Morrison, en: Enciclopedia delle donne (enciklopidio pri virinoj)
(en) Toni Morrison, en: Nobelprize.org, Nobel Media AB
(en) Verkoj deToni Morrison, en: Malfermita Biblioteko (Open Library), Internet Archive
(en) Toni Morrison, en: Interreta filma datumbazo, IMDb.com. Modifica su Wikidata

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.