Odeso
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Odeso[1] aŭ Odessa aŭ Odesa (ukraine Одеса, ruse Одесса, jide אָדעסאַ) estas ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco. Neoficialaj nomoj de la urbo estas: perlo de Nigra Maro, Odeso-panjo (ruse Одесса-мама [odesa-mama]), Suda Palmira.
Odeso | |||
ukraine Одеса (latinlitere: Odesa), ruse Одесса | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Одеса | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Odesa provinco | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Konata loko | Potjomkina ŝtuparo | ||
Situo | Odesa | ||
- alteco | 40 m s. m. | ||
- koordinatoj | 46° 28′ 18″ N 30° 42′ 37″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 65 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | −4,2 m s. m. | ||
Areo | 236,9 km² (23 690 ha) | ||
Loĝantaro | 1 010 537 (2022) | ||
Denseco | 4 265,67 loĝ./km² | ||
Maro | Nigra Maro | ||
Fondita | 2-a de septembro 1794 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 65000–65480 | ||
Kodo | +380 48 | ||
OKATO | 5110100000 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo rilate al Nigra Maro
| |||
Vikimedia Komunejo: Odessa | |||
Retpaĝo: www.odessa.ua | |||
Odeso situas ĉe norda bordo de la Nigra Maro. Apud la urbo troviĝas tri estuaroj: Kujalnik, Haĝibejskij, Suhoj.
La klimato de Odeso estas kontinenta kun milda vintro kaj varma somero. Mezjara temperaturo estas 10,3 °C.
La urbo fondiĝis en 1794 per reskripto de Katerina la 2-a. Post centjaro Odeso transformiĝis el modesta urbeto en la kvaran plej grandan urbon de la Rusa Imperio.
En 1920 komencis soveta potenco en la urbo.
Dum la Dua Mondmilito en Odeso la soveta armeo batalis kontraŭ pli forta malamiko dum 73 tagoj de la 5-a de aŭgusto ĝis la german-rumana venko je la 16-a de oktobro 1941. La soveta armeo liberigis Odeson la 10-an de aprilo 1944. En 1945 Josif Stalin donis al la urbo la titolon Urbo-Heroo.
La Haveno de Odeso[2] (ukraine Одеський морський торговельний порт) estas la plej grandaj havenoj en Ukrainio kaj unu el la plej gravaj havenoj en la baseno de Nigra Maro, kun kapacito de totala ĉiujara trafiko de 40 milionoj da toneloj (15 milionoj da toneloj de solida kargo kaj 25 milionoj da toneloj de likva kargo). La haveno havas tujan aliron al fervojoj kiuj permesas rapidan transporton de kargo de maraj itineroj al surtera transporto.
Nacio | Kvanto de homoj, mil (%) |
---|---|
Ukrainoj | 622,9 (61,6 %) |
Rusoj | 292,0 (29,0 %) |
Bulgaroj | 13,3 (1,3 %) |
Judoj | 12,4 (1,2 %) |
Moldavoj | 7,6 (0,7 %) |
Belorusoj | 6,4 (0,6 %) |
Armenoj | 4,4 (0,4 %) |
Poloj | 2,1 (0,2 %) |
Sume | 1 010,3 |
Plejmulte odesanoj estas ortodoksanoj.
Ekzistas ankaŭ rimarkeblaj komunumoj de katolikoj, judoj kaj islamanoj, kiuj, tamen, antaŭe estis pli nombraj ol nuntempe.
|
|
|
|
En Odeso estas okazinta la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj.[6]
La ĉefa ĉiujara esperanta aranĝo en Odeso estas Esperanto Humurino.
En Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-Objektoj[7]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.