Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dovĵenko Oleksandr (ukraine Олександр Петрович Довженко; ruse Александр Петрович Довженко 11-an de septembro 1894 [ 29-a de aŭgusto laŭ la Julia kalendaro ], Ĉernigova gubernio, la Rusia imperio — la 25-an de novembro 1956, Peredelkino, Moskva provinco, RSFSR, Sovetunio) estis sovetia ukraina kino-reĝisoro, scenaristo, verkisto. Naskiĝis en Ĉernihiva provinco, finis pedagogian instituton, poste lernis en Ukraina Arta akademio (Kievo), plialtigis profesian nivelon en Berlino. Fondinto de ukraina kinematografio. La filmo "Tero" estis inkludita en la listo de la 12 plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj kaj nacioj laŭ la versio de la Monda Ekspozicio en Bruselo.[1]
Laboris kiel pentristo, de 1926 - reĝisoro de Odesa kinostudio, de 1929 - Kijiva kinofabriko (nun - Dovĵenka Nacia kinostudio). Dum la Dua mondmilito laboris en dokumenta kaj propaganda ĝenro. Pro konflikto kun partiaj aŭtoritatuloj li estis ekzilita de Ukrainio en Moskvon, kie laboris en kinostudio "Mosfilm" (ekde 1946). Dum pli ol 20-jara kariero estris produktadon nur de 20 filmoj, el kiuj la plej konataj estas:
Por Ukraina antologio estas esperantigata lia novelo "Ĥato".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.