La 24-a de aŭgusto estas la 236-a tago de la jaro (la 237-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 129 tagoj restas.
Je la 24-a de aŭgusto okazis, interalie:
- 79: Erupcio de Vezuvio detruis Pompejon, Herkulanon kaj Stabiae (nun apud Castellammare di Stabia) - priskribita de Plinio la Juna (eventuale la 24-an de oktobro)
- 367: Graciano, filo de Valentiniano la 1-a, estis titolita Augustus en la aĝo de ok jaroj
- 410: Alariko la 1-a fronte de visigotoj konkeris Romon kaj tri tagojn rabis kaj detruis la urbon
- 1109: Komenciĝis defendo de Głogów dum dispartigonta invado en Pollandon de germana reĝo Henriko la 5-a, helpata de ĉeĥa princo - malvenko de la reĝo, tragedio kaj heroeco de polaj infanoj alligitaj al sieĝoturoj
- 1185: Normandoj post sieĝo konkeris Tesalonikon
- 1200: Bordeaux: Reĝo de Anglio Johano edziĝis al Izabela de Angulemo
- 1203: Přemysl Otakar la 1-a kroniĝis en Merseburg kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1215: Papo Inocento la 3-a opiniis nevalida la Magnan Cartan de Johano (Anglio)
- 1266: Batalo de Mari: mamelukoj venkis armenojn
- Pogromoj
- 1456: Majenco: unua presado pere de presmaŝino de la Biblio de Gutenberg finiĝis
- 1482: Angla armeo konkeris skotan fortikaĵon Berwick-upon-Tweed
- 1499: Hispanaj velistoj iĝis unuaj eŭropanoj kiuj atingis la golfon de Venezuelo kaj lagon Marakajbo
- 1511: Portugalio transprenis kontrolon pri la urbo Malako kaj Malaka Markolo
- 1526: Hungara ĉefepiskopo kaj militestro Paŭlo Tomori venkis turkan protektaton, tamen iom poste en la Batalo de Mohács pereis
- 1572: Parizo: katolika pogromo de hugenotoj konata kiel la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago komencita — defenestrigo de admiralo Gaspard de Coligny
- 1598: Bardo estis indundita pro kanjona terglito de apuda rivero
- 1643: Nederlanda ekspedicio alvenis al enfluejo de rivero Valdivia, kie nun estas Ĉilio, por establi novan kolonion sur ruinoj de forlasita hispana setlejo Valdivia, fondita de Pedro de Valdivia
- 1675: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski venkis rapidege duoble pli grandan armeon de tataroj en batalo apud Lvovo
- 1689: Franca armeo bruligis germanan urbon Baden-Baden
- 1690: Brita Orienthinda Kompanio establis filion ĉe la orienta riverbordo de Huglo - ekesto de la urbo Kolkato en Hindio
- 1704: Milito de hispana sukcedo: la plej granda senrezulta marbatalo apud Malago
- 1741: Militoj inter Rusio kaj Svedio: plia milito komenciĝis, venka por atakitaj rusoj — paco en Turku
- 1814: Britoj konkeris Vaŝingtonon, kie ili bruligis Blankan Domon, Kapitolon de Usono kaj aliajn konstruaĵojn, venĝe pro bruligo de publikaj konstruaĵoj en Jorko (nun Toronto)
- 1821: Subskribo de la pakto de Córdoba: Hispanio agnoskis sendependecon de Meksiko
- 1831: Charles Darwin estis invitita vojaĝi sur HMS Beagle
- 1862: Giuseppe Garibaldi komencis marŝon al Romo
- 1866: En Vieno eksplodis epidemio de ĥolero, kiu kaŭzis morton de 15 mil personoj
- 1867: Usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Minervo
- 1904: Rusa-japana milito: batalo de Ljaojan komenciĝis
- 1904: Korpa puno estis aboliciita en la Rusia Imperio
- Unua Mondmilito
- 1919: Unua Silezia Ribelo pri Supra Silezio, daŭranta 8 tagojn, finiĝis malsukcese por poloj, kiujn ne povis apogi armeo de la Dua Pola Respubliko partoprenanta en la Soveta-Pola Milito
- 1919: Simon Petljura sendis telegramon al stabo de Aktiva Armeo de Ukraina Popola Respubliko por malhelpi batalon kun Volontula Armeo de Anton Denikin
- 1921: Rusa poeto Nikolaj Gumilov mortkondamnita pro kontraŭrevolucia agado
- 1929: Mandata Palestino: dutaga pogromo en Hebron finiĝis - araboj murdis 67 judojn, en tio trionon de studentoj, 65 vundiĝis (19 arabaj familioj kaŝis 263 judojn)
- 1931: Francio kaj Sovetunio subskribis pakton pri neŭtraleco
- 1936: Antarkta Teritorio pretendata de Aŭstralio kreiĝis
- 1939: Pollando: ĝenerala mobilizo kontraŭ atendata invado de Tria Regno sekrete anoncita (por ne kolerigi germanojn laŭ konsiloj de Britio kaj Francio, kiuj post nelonge perfidis atakitan Pollandon)
- 1939: Usono antaŭtagmeze ekkonis jam la antaŭtagan tekston de sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj tuj sciigis Brition per depeŝo (Pollando ne estis informita ankaŭ de aliaj sciantoj)
- Dua Mondmilito
- 1940: germana batalŝipo Bismarck ekservis en Kriegsmarine
- 1941: Germana polico en kelkaj urboj de Ĝenerala Gubernio kaptis surstrate homojn por kontroli ĉu ili ne evitas laboron; en Grjazovec okazis unua inspekto de la militkaptitoj de NKVD, liberigitaj de soveta mallibero, fare de generalo Władysław Anders kreanta la Polan Armeon en Sovetunio; Adolf Hitler oficiale ordonis fini Aranĝon T4, t.e. eŭtanazion de psikaj malsanuloj kaj de malkapabluloj, kvankam ilia mortigado daŭris sekrete ĝis fino de la milito
- 1942: Fina solvo: kadre de Operaco Reinhardt en ekstermejo Chełmno germanoj murdis ĝis tiu ĉi tago 2 622 judojn de Łask, kaj likvidis judan geton en Zduńska Wola; en Dresdeno oni gilotinis kvin katolikajn junulojn, arestitajn en Poznań de Gestapo, kun akuzo pri aparteno al sekreta politika organizaĵo; aviada-mara batalo de orientaj Salomonoj komenciĝis - la postan tagon venkis usona ŝiparo kontraŭ la japana
- 1943: Al koncentrejo en Aŭŝvico foriris de Varsovio transporto de 875 viroj kaj 141 virinoj; kelkmonata batalo de Dnepro komenciĝis
- 1944: Ribelo de Varsovio: bataloj pri la Malnova Urbo - germanoj okupis malsanulejon Johano de Dio, sed poloj retenis fabrikon de Fiat; poeto Zbigniew Jasiński verkis faman poemon "Żądamy amunicji" (Ni postulas municion); germana polico transportis 239 judojn de Lodza geto al Aŭŝvico; al koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto de 1105 polinoj el Varsovio; Pola Komitato de Nacia Liberigo enkondukis, sur okupitaj de Ruĝa Armeo terenoj, presitajn en Moskvo monbiletojn kun nomo de ankoraŭ neekzistanta Nacia Pola Banko;
- 1945: En Koreio sovetaj trupoj de la 1-a For-Orienta Fronto eniris al Pjongjango; en Ĉinio al Luŝun venis per fervojo sovetaj trupoj de la gvardia 6-a Kirasita Armeo
- 1945: En Pollando fondiĝis Politekniko kaj Universitato de Vroclavo, kaj en Toruń Universitato Koperniko
- 1949: Nord-Atlantika Traktato ekvalidis - establiĝo de NATO
- 1953: Registaro de Pola Popola Respubliko rezignis pri reparacioj de Germana Demokratia Respubliko
- 1954: Prezidento de Brazilo Getúlio Vargas, devigita de armeo demisii, sinmortiĝis
- 1961: Unua fuĝonto dispafita dum provo transsalti la Berlinan Muron
- 1963: Unua germania ligo de futbalo kreiĝis
- 1963: Budhana krizo: Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj diplomatie telegramis al sia ambasadoro por kuraĝigi oficirojn de la armeo de Vjetnama respubliko kontraŭ Ngô Đình Diệm se li ne forigos Ngo Dinh Nhu de lia eksterofica povo
- 1964: En Duseldorfo finiĝis unua proceso de militkrimuloj de koncentrejo en Treblinka
- 1968: Franca Polinezio: en atolo Tuamotuoj estis eksplodigita unua franca atombombo
- 1981: Mark David Chapman estis kondamnita je longviva puno pro murdo de John Lennon
- Revolucioj de 1989
- 1992: Uragano Andrew, la plej detrua en historio de Usono, damaĝis sudan Floridon
- 1995: Konstitucio de Kartvelio estis aprobita de la parlamento
- 1995: Premiero de la operaciumo Windows 95
- 1998: RFID, Radio-Frekvenca IDentigo: unua homa enplantado por sentuŝa aŭtomata identigo, aplikita en Britio
- 2002: Estonlingva vikipedio estis lanĉita
- 2004: Moskvo: ĉeĉenaj teroristoj-sinmortigintinoj forflugante de internacia flughaveno Domodedovo eksplodigis du privatajn pasaĝerajn aviadilojn en la regionoj de Rostov-na-Donu kaj Tula — pereis ĉirkaŭ 90 personoj
- 2006: Internacia Astronomia Unio ŝanĝis difinon de planedo dum la Internacia Astronomia Kongreso en Prago - Plutono iĝis nanoplanedo laŭ kriterio de orbita domineco
- 2011: Steve Jobs rezignis kiel ĉefa gvidanta oficulo de Apple
- 2012: Norvega ekstremisto Anders Behring Breivik estis kondamnita al 21 jaroj de enprizonigo pro du atakoj kaj mortigo de 77 personoj en 2011
- 2012: Usona vetkura biciklisto Lance Armstrong estis ekskludita pro dopado
- 2012: Siria enlanda milito: siria armeo komencis masakron de civiluloj kaj ribelantoj en konkerita urbo Daraija (en gubernio Rif Dimaŝk) - ĝis 400 personoj povis perei
- 2013: La 13-a Internacia Motorcikla Volontula Ekspedicio al Katin startis de Varsovio, de la monumento omaĝe al viktimoj de la Katina murdo starigita de kolonelo Ryszard Kukliński, por trapasi memorlokojn en Litovio, Belorusio, Rusio kaj Ukrainio
- 2016: Tertremo de Centra Italio: en Latio, Umbrio kaj Markio 299 personoj pereis kaj 388 vundiĝis
- 2016: Malkovro de la plej proksima ekzoplanedo Proksimo b estis anoncita - ĝi orbitas sian sunon Proksima Centaŭro, ruĝan nanon
- 2017: Sankta Koncilio de Episkopoj de la Pola Ortodoksa Eklezio elektis kvar novajn episkopojn
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 182-a tago de rusa agreso: Pasinttage en Donbaso pereis 30 rusiaj soldatoj kaj estis detruita tanko, en la suda fronto estis detruita municistoko, haŭbizo, 3 armeaj veturiloj kaj pereis 13 rusiaj soldatoj; Rusia Armeo 80-foje pripafis per raketoj Sumian provincon, kaj Dnipropetrovskan provincon, kie en stacidomo bruliĝis 4 vagonoj (22 pasaĝeroj mortis, preskaŭ 50 estis vunditaj), ankaŭ aerodromo en Mirhorodo estis damaĝita; en plejparte okupata Zaporiĵa provinco eksplodis rusia municiejo — en Miĥajlivka pereis en bombaŭto reprezentanto de kunlaboristoj; direkte al Ĥarkivo ukraina armeo likvidis subtaĉmenton de speciala rusa polico — pereis 30 personoj, 40 estis vunditaj; Kazik Staszewski kaj Serhij Ĵadan surbendigis komunan kanton "Ukrainio"; oni informis, ke en Ukrainio pereis soldato el Nov-Zelando; Amasa pripafo de Ukrainio dum la Festo de Sendependeco estas laŭvica manifesto de terorisma karaktero de la barbaruloj - diris prezidenta konsilisto
- Mondreago: Usono liveros al Ukrainio la plej grandan ĝis nun armen helpon kun suma valoro de preskaŭ 3 mld da dolaroj — anoncis Blanka Domo en la Festo de Sendependeco de Ukrainio; britaj diplomatoj traveturas ĉefurbojn de Eŭropo por konvinki al plia helpo al Ukrainio; en pluregaj landoj apogantaj Ukrainion okazis manifestacioj: en placo antaŭ Reĝa Kastelo de Varsovio amasiĝis pli ol 20 mil personoj, en Roma marŝo partoprenis mil personoj, i.a. diplomatoj — oni portis sloganojn Stopigi la genocidon kaj 7 mil ukrainaj militkaptitoj - kie ili estas?, centoj da personoj preĝis en la centro de Prago; Okcidento bojkotis baratan konzernon de nafta rafinejo, kiu komercas kun Rusio — "Le Monde": franca konzerno TotalEnergies liveras brulaĵon al rusaj ĉasaviadiloj; Boris Johnson la trian fojon renkontiĝis kun prezidanto de Ukrainio en Kievo, precize duonjaron post la rusia invado, kaj portugala ministro pri eksteraj aferoj vizitis Kievon; septembre ĉ. 180 mil ukrainaj infanoj kaj junuloj daŭrigos lernojaron en Pollando — ukrainaj infanoj el Distrikto Częstochowa preĝis en Jasna Góra; Ŝtata Arkivo en Stokholmo prezentis unuan ukrainan konstitucion de Filip Orlik
- 1113: Gotfredo la 5-a, grafo de Anĵuo, duko de Normandio (m. 1151)
- 1198: Aleksandro la 2-a, reĝo de Skotlando (m. 1249)
- 1358: Johano la 1-a, reĝo de Kastilio (m. 1390)
- 1393: Arturo la 3-a, konestablo de Francio, duko de Bretonio (m. 1458)
- 1487: Bartholomäus Bernhardi, aŭstra luterana predikisto kaj reformisto (m. 1551)
- 1536: Matthäus Dresser, germana filologo, historiisto kaj pedagogo (m. 1607)
- 1613: Bartholomäus Holzhauser, germana teologo kaj ordenfondinto, gvidanto de komunuma spirita vivo (m. 1658)
- 1669: Alessandro Marcello, itala nobelo, komponisto de baroko, poeto, filozofo kaj matematikisto (m. 1747)
- 1698: Erik Pontoppidan, dana historiisto, profesoro pri teologio kaj ornitologo (m. 1764)
- 1750: Maria Letizia Ramolino, patrino de Napoleono Bonaparte (m. 1836)
- 1759: William Wilberforce, angla evangelia protestanto kaj kontraŭulo de sklaveco (m. 1833)
- 1772: Vilhelmo la 1-a, reĝo de Nederlando, grandduko de Luksemburgo (m. 1843)
- 1776: Józef Hoene-Wroński, pola matematikisto, fizikisto, astronomo, ekonomikisto kaj juristo, reprezentanto de la pola mesianismo (m. 1853)
- 1780: Ferdinand Jagemann, germana pentristo konata kiel portretisto (m. 1820)
- 1787: James Weddell, angla malkovrinto kaj fokĉasisto (m. 1834)
- 1856: Rhodes Marriott, angla ŝak-ĉampiono kaj esperantisto, tradukisto, dumviva membro de UEA (m. 1932)
- 1858: Wacław Sieroszewski, pola verkisto kreanta lime de kvar epokoj (pozitivismo, Juna Pollando, intermilita periodo kaj nuntempo), vojaĝisto kaj etnografo pri Siberio, porsendependa aganto (m. 1945)
- 1864: Andrej Petroviĉ Andrejev, rusia, sovetia lingvisto kaj esperantisto, aŭtoro de Revolucio en la Lingvoscienco (m. nekonata)
- 1872: Wijtze Nutters, nederlanda tipografo kaj pioniro de Laborista Esperanto-movado, ĵurnalisto, redaktoro de "Internacia Socia Revuo" kaj "Laborista Esperantisto" (m. 1926)
- 1874: Karel Hlaváček, ĉeĥa poeto (m. 1898)
- 1877: William S. Benson, usona osteopato, konata de la Universala Esperanto-Metodo (m. 1945)
- 1882: Béla Balla, rumania hungara pentristo (m. 1965)
- 1885: Václav Špála, ĉeĥa pentristo, grafikisto kaj ilustristo (m. 1946)
- 1886: Károly Haják. hungara komponisto, dirigento (m. 1970)
- 1890: Duke Kahanamoku, usona naĝisto, unua disvastiganto de ondorajdado (m. 1968)
- 1897: Jenő Gyulai, hungara scenaristo, filmreĝisoro (m. 1921)
- 1899: Jorge Luis Borges, argentina verkisto, poeto, eseisto kaj tradukisto (m. 1986)
- 1899: Ruth Schaumann, germana verkistino kaj artistino, membrino de Revivigo katolika (literaturo) (m. 1975)
- 1901: Viktor Gertler, hungara reĝisoro, scenaristo, instruisto kaj profesoro (m. 1969)
- 1902: Fernand Braudel, franca historiisto, reprezentanto de la Skolo de analoj (m. 1985)
- 1905: Dezső Kováts, hungara dramisto, fondinto de Nacia Teatro Trupo Tompa Miklós de Târgu Mureș (m. 1986)
- 1910: Andor Bánhidi, hungara pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de socialisma realismo (m. 1964)
- 1916: Léo Ferré, franca anarĥisto, poeto kaj kantisto de francaj kanzonoj (m. 1993)
- 1917: Vilmos Várterész, hungara kuracisto, radibiologo (m. 1972)
- 1919: Benny Moré, kuba kantisto interpretanta son-montunon, mambon kaj boleron (m. 1963)
- 1920: Elsa Salovaara, finna esperantistino, aŭtorino de originala esperantlingva literaturo, i.a. de noveloj Kie boacoj vagadas pri la vivo en Laponia gubernio (m. 2004)
- 1921: Paulo Amorim Cardoso, brazila profesoro, aktivulo de Esperanto-movado en Cearao, delegito de UEA, kreinto de logozofio (m. 2018)
- 1922: Howard Zinn, usona historiisto kaj politikologo (m. 2010)
- 1924: Ahmadou Ahidjo, unua prezidento de Kameruno (m. 1989)
- 1929: Jaser Arafat, gvidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, Nobelpremiita prezidento de Palestina Aŭtonomio (m. 2004)
- 1936: Antal Kicsi, hungara literaturhistoriisto (m. 1980)
- 1938: Halldór Blöndal, islanda politikisto, membro de Sendependecpartio
- 1946: Sándor Técsy, rumania hungara aktoro (m. 2011)
- 1947: Paulo Coelho, brazila verkisto kaj poeto
- 1948: Jean Michel Jarre, franca elektronika muzikisto, reprezentanto de Novepoka muziko
- 1953: Sergej Lochthofen, rusigermana ĵurnalisto
- 1955: Mike Huckabee, usona politikisto, guberniestro de Arkansaso
- 1957: Stephen Fry, angla aktoro, komediisto, filmreĝisoro, verkisto
- 1961: István Miklós Koszti hungara pentristo, grafikisto instruinta en Miercurea Ciuc
- 1963: Kojima Hideo, japana videoluda entreprenisto
- 1965: István Ertl, hungara tradukisto, Esperanto-verkisto, redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo", "Kontakto" kaj "Esperanto", kunfondinto de "Libera Folio", redakciano de "Literatura Foiro", kunredaktoro de "Beletra Almanako", kunlaboranto de "La Ondo de Esperanto", kaj kontribuanto al "Monato", estrarano de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, aŭtoro i.a. de la satira romano La Postdomo, teamano de esplorprojekto Militrakonto
- 1976: Yang Yang, ĉina rapidsketada sportistino
- 1977: Robert Enke, germana golgardisto
- 79: Plinio la Maljuna, romia verkisto, historiisto, geografo kaj poeto (n. 23)
- 672: Kobun, imperiestro de Japanio (n. 648)
- 1313: Henriko la 7-a, germana-romia imperiestro de Luksemburga dinastio (n. ĉirkaŭ 1275)
- 1367: Gil Álvarez de Albornoz, hispana nobelo, arkiepiskopo de Toledo, kardinalo (n. ĉirkaŭ 1310)
- 1542: Gasparo Contarini, itala kardinalo-laiko kaj diplomato (n. 1483)
- 1572: Gaspard de Coligny, franca admiralo, gvidanto de hugenotoj, murdita (n. 1519)
- 1724: Andreas Kneller, germana komponisto, reprezentanto de Nordgermana Orgenskolo (n. 1649)
- 1745: Oleksa Dovbuŝ, ukraina popola heroo, hucula rabisto (n. 1700)
- 1747: Johann Georg Schröter, germana orgenkonstruisto (n. 1683)
- 1759: Ewald Christian von Kleist, germana verkisto kaj oficiro, diskonigata de Kleist-muzeo (n. 1715)
- 1791: Antal Károlyi, hungara soldato, filo de Ferenc Károlyi (n. 1732)
- 1832: Sadi Carnot, franca fizikisto formulinta la duan leĝon de termodinamiko (n. 1796)
- 1838: Ferenc Kölcsey, hungara poeto kaj politikisto, aŭtoro de la hungara nacia himno (n. 1790)
- 1852: Oszkár Asbóth, hungara lingvisto kaj profesoro, slavisto (m. 1920)
- 1856: William Buckland, angla pastoro, geologo kaj palentologo, kiel la unua science priskribis dinosaŭron (n. 1784)
- 1864: Jakob Lorber, aŭstra-slovenia muzikisto, verkisto, mistikulo kaj teozofo (n. 1800)
- 1888: Rudolf Clausius, germana fiziko-kemiisto, matematikisto kaj pastoro enkondukinta koncepton pri entropio, konata de la Ekvacio de Clausius-Clapeyron (n. 1822)
- 1914: Dani Molnár, hungara skulptisto de bestoj kaj poeto (n. 1864)
- 1917: Alexei Mateevici, rumana poeto de Besarabio, kies poemo Nia lingvo estas nacia himno de Moldavio, ligita kun Kiŝinevo (n. 1888)
- 1919: Friedrich Naumann, germana liberala politikisto kaj teologo (n. 1860)
- 1921: Nikolaj Gumilov, rusa poeto, specialisto pri arĝenta epoko de la rusa literaturo, afrikisto, ekzekutita (n. 1886)
- 1924: Albert Deák, hungara juristo, verkisto kaj kunfondinto de la "Orienta Ĵurnalo" (n. 1864)
- 1940: Paul Gottlieb Nipkow, germana inĝeniero, inventinto de la Nipkov-disko (n. 1860)
- 1943: Simone Weil, franca mistikulino kaj filozofino, adeptino de Libera Francio (n. 1909)
- 1954: János Bodrogi, hungara historiisto kaj publicisto (n. 1869)
- 1954: Getúlio Vargas, plurfoja prezidento de Brazilo (n. 1882)
- 1956: Mizoguchi Kenji, japana filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1898)
- 1964: Anakreon Stamatiadis, greka kuracisto, esperanto-aktivulo en Samoso kaj Istanbulo, kie li fondis societon kaj gazeton "Bizantio", kaj en Ateno Helenan Esperanto-Asocion, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de pluraj libroj kiel Gramatiko, Ekzercoj, Historio de Esperanto kaj Nova Gramatika Libro, ano de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1868)
- 1966: Tadeusz Komorowski, unua komandanto de la Pola Enlanda Armeo kaj ĉefministro de la pola ekzila registaro, decidinto pri eksplodo de la insurekcio de Varsovio (n. 1895)
- 1972: Don Byas, usona ĵaz-tenorsaksofonisto (n. 1912)
- 1976: Hans Brismark, sveda idisto, prezidanto de ULI (n. 1889)
- 1986: Katarzyna Szymon, pola stigmatita mistikulino kaj viziistino spertinta paranormalecon (n. 1907)
- 1987: András Csorba, rumania hungara aktoro, profesoro kaj teatrestro (n. 1927)
- 1992: André Donner, nederlanda juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (n. 1918)
- 2002: Cornelis Johannes van Houten, nederlanda astronomo (n. 1920)
- 2004: Elisabeth Kübler-Ross, svis-usona psikiatrino okupiĝinta pri morto kaj funebro (n. 1926)
- 2006: Ervin Acél, hungara dirigento instruinta en Vieno (n. 1935)
- 2014: Richard Attenborough, angla aktoro, reĝisoro kaj produktoro (n. 1923)
- 2014: Leonid Stadnik, ukraina bestokuracisto, plej alta homo en la mondo (n. 1971)
- 2016: Walter Scheel, germana politikisto, prezidanto de Germanio (n. 1919)
- 2016: Michel Butor, franca verkisto (n. 1926)
- 2021: Hissène Habré, prezidento de Ĉadio 1982-1990 (n. 1942)
- 2021: Charlie Watts, drumisto de The Rolling Stones (n. 1941)
La 24-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):