Remove ads
sporto From Wikipedia, the free encyclopedia
Surfado aŭ ondorajdado (havaje heʻe nalu [ˈhɛʔɛ ˈnɐlu], angle surfing [ˈsɝfɪŋ]) estas sporto, sur grandaj tabuloj kaj sen plia helpo subengliti grandajn marajn ondojn. La sporto devenas de la insuloj de Havajo kaj angle nomiĝas surfing, kio gvidis al la sinonima esperanta vorto surfado.
Surfado | |
---|---|
speco de sporto • olimpika sporto • ŝatokupo | |
akvosporto • tabulsporto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
De multaj jarcentoj la havajaj junuloj tiel amuzis sin kaj komparis siajn fortojn kaj kapablojn teni la ekvilibron en laŭeble perfekta prognozo de la ondada evoluo. Post kiam kristanaj misiistoj dum la 19-a jarcentoj preskaŭ komplete ekstermis la sporton, ĝi dum la 1950-aj jaroj denove tre populariĝis, kiam multaj junaj usonanoj, vivantaj ĉe oceana bordo, malkovris la sporton por si. De tie la entuziasmiĝo atingis ankaŭ la marbordojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio kaj la aliaj mondopartoj. Nuntempe organiziĝas multaj regionaj, naciaj kaj internaciaj konkursoj, en kiuj surfantoj povas kompari siajn kapablojn. Tre bonaj apudmarbordaj lokoj por surfado ne nur estas en Havajo, Kalifornio aŭ Aŭstralio, sed ankaŭ en Eŭropo multnombraj apudplaĝaj regionoj kun perfektaj ondoj, kaj same en difinitaj lokoj de la aliaj mondaj regionoj. Bezonatas nur surfotabulo aŭ "surfobreto", surfa vakso, specifa ŝnuro de ĉirkaŭ 2 metroj da longo por ligi la tabulon al unu maleolo, kaj eventuale frostoprotekta vesto el neopreno.
Ondorajdado aŭ surfado en sia praformo aĝas preskaŭ 4000 jarojn. Pro la vojaĝoj de la polinezianoj la sporto disvastiĝis ĉie en la regiono de la suda Pacifika Oceano. Sian kulminon la sporto havis en la insularo de Havajo, kie ĝi estis grava spirita kaj kultura elemento de la socia vivo. Pro la pli postaj okcidentaj influoj al la havajanoj do ne nur estis "rabita" la surfado, sed preskaŭ la tuta tradicia kulturo.
La unua formo de surfado probable estis la "korpo-surfado", do subenglitado de altaj ondoj sen tabulo aŭ ajna helpilo, nur per la propra korpo. Sekve faskoj da plantoj, etaj arbotrunkoj, lignaj bretoj aŭ pintoj de kanuoj uziĝis kiel helpiloj. En tiu formo la surfado estis konata ĉie en Polinezio, kaj ankaŭ en iuj proksimaj ĉirkaŭaj regionoj. Ĉefe sur la insulo Tahitio evoluis la sporto de staranta surfado sur tabulo. Virinoj kaj viroj de ĉiuj sociaj klasoj kaj aĝogrupoj tie praktikis la sporton.
Laŭ la setligo de orienta Polinezio ekde Tahitio en tiu formo venis al la Markiza Insularo, al Novzelando, Rapao, sur la Paskinsulon kaj al Havajo. Sur la havaja insularo pluevoluiĝis la sporta tekniko ĝis la diagonala subenglitado. La socian signifon de surfado substrekis la tradicioj, ke la golfetoj kun la plej altaj kaj el surfa vidpunkto "plej bonaj" ondoj estis rezervitaj por la havajaj reĝoj kaj por la ceteraj loĝantoj estis markitaj per tabuo. Unufoje jare en Havajo okazis la Makahiki-festo: La laboro interrompiĝis por tri monatoj, por ĝui distron, sporton, dancadon kaj festenojn. Apartan signifon en la festado havis la surfaj konkursoj, kiuj allogis milojn da spektantoj. Surfado klare estis la nacia sporto de Havajo.
Duke Kahanamoku estis havaja usona konkursa naĝisto, kiu koniĝis ankaŭ kiel aktoro, policano, plaĝa flugpilkisto, kaj komercisto, kiun oni rekonas kiel tiun, kiu unue disvastigis la sporton de surfado ekster Havajo.
Ankaŭ en Mikronezio (ekzemple la insularo Fiĝio, Novgvineo) kaj Melanezio (ekzemple la Marŝala kaj Karolina Insularoj) praktikiĝis surfado, tamen nur tie kie fortis la polinezia influo.
Apogflugila ventsurfado estas formo de surfado, per kiu oni estas pelata sur surfotabulo per plenblovebla kajto aŭ flugilo. La tabulo ŝvebas proksimume 50 ĝis 90 cm super la akvo per flugilkonstruaĵo. La ligo inter la flugilo kaj la tabulo (= la masto) determinas precize kiom alte oni eliras el la akvo. Sur enlandaj akvoj masto de 75 cm sufiĉas kaj sur la maro 90 cm estas pli bone. Male al ventsurfado, apogflugila ventsurfado ne postulas, ke oni kapablas ventsurfi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.