Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La neŭtrala vidpunkto estas unu el kvin fundamentaj principoj por kontribuantoj de Vikipedio. Ĝi ne estas aserto metafizika pri la vero sed politiko praktika. Vidu ankaŭ: Kategorio:Vikipedio:Politiko.
Kiel: Por skribi kaj redakti artikolon laŭ la neŭtrala vidpunkto, vi skribu sen partiemeco. Vi skribu pri faktoj aŭ pri faktoj pri opinioj, sed ne asertu opinion kiel fakton. "Ni volas havi pli ol 100.000 artikolojn" estas opinio, estas aserto disputita, sed "Uzanto:LudovikoZamenhofo deziras, ke la projekto grandiĝu" estas fakto, estas aserto nedisputita. "La blanka raso estas la mastra raso" estas opinio, sed "Hitlero diris, ke la arjoj estas la mastra raso" estas fakto.
Kial: La vikipedio estas la kunlaboro de multaj homoj tra la mondo de diversaj kredoj, ideologioj kaj opinioj pasiaj. Tial la vikipedio ne povas teni aŭ prediki iun ajn ideologion. Kiel homoj, ni kredas kaj opinias, ofte pasie, sed kiel vikipediistoj (kaj kiel ĝentilaj homoj), ni devas adopti vidpunkton neŭtralan. Alie la Vikipedio fariĝos senĉesa milito inter redaktistoj kaj tio forlogos multajn legantojn kaj kontribuantojn.
La vikipedio estas resumo de la nuna stato de homa scio. Sed scio ne estas kredo aŭ opinio. Scio estas aro de faktoj.
Rilate al la neŭtrala vidpunkto, ni difinas fakton kaj opinion kiel:
- fakto: aserto ne grave disputata
- opinio: aserto disputata
"La Tero iras ĉirkaŭ la Suno", ekzemple, nun estas fakto. Sed en 1600 ĝi ne estis fakto, sed nur opinio, ĉar la aserto tiam estis disputata. Tio estas la naturo de homa scio. Homa scio kreskas, disvolviĝas. Fakto hieraŭa estas opinio hodiaŭa kaj fabelo morgaŭa. Aŭ inverse. Homa scio estas laboro progresanta kaj maturiĝanta. Scio ne estas vero: scio estas la vojo, vero la celo.
Ekzemplo: la artikolo pri Jesuo Kristo. Ĝi rakontas la faktojn pri Jesuo -- la asertoj ne grave disputitaj pri li -- kaj tiam ĝi priskribas la diversajn opiniojn pri li -- ne kiel faktojn, sed kiel kredojn atribuitajn al diversaj grupoj: kristanoj, gnostikoj, judoj, islamanoj, ktp. "Jesuo estas la Filo de Dio" estas opinio, sed "Kristanoj kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio" estas fakto. Tia estas la maniero de la neŭtrala vidpunkto.
Kaj tia estas ankaŭ la maniero de bona filozofo aŭ profesoro: priskribi senpartie laŭeble la diversajn flankojn de ideo aŭ disputo. Tio estas necesa por bona kompreno kaj bona penso. Kaj, por ni, tio estas necesa por bona vikipedio.
Se vi trovas neneŭtralan artikolon, sed ne sentas vin kapabla forigi la neneŭtralecon, aldonu {{Malneŭtraleco}} supre en la paĝo, por ke aperu la ŝablono pri neneŭtraleco, tiel ke aliaj estos avertitaj kaj baldaŭ iu plibonigos la artikolon.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.