William Sol BENSON (naskita en 24-an de aŭgusto 1877 en Kievo, en tiama Rusio; mortis la 20-an de oktobro 1945 en la Kantono Essex, Nov-Ĵerzejo, Usono) estis usona esperantisto.
William Sol Benson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1877 en Kievo |
Morto | 20-an de oktobro 1945 (68-jaraĝa) en Irvington, Kantono Essex, Usono |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Kenilworth (en) |
Lingvoj | Esperanto • jido • rusa • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | osteopato (1918–) esperantisto |
Verkoj | Universala Esperanto-Metodo |
Biografio
Benson interesiĝis pri lingvoj kiel infano en Rusio. De tie li migris al Usono kiel 12-jarulo en 1889.
Li poste edukiĝis al osteopato kaj komencis labori tiufake en 1918[1] kaj iam poste laboris kiel kuracisto en Newark, Nov-Ĵerzejo.
Benson estis membro de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj.
Verkoj
Doktoro Benson estis aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de Esperanto kaj posedanto de Benson School of Esperanto. Li verkis 10 kajerojn de Universala Esperantistigilo, 1925-1927 kaj la grandiozan Bensona Universala Esperanto-Metodo, 1932, eldonitan en tiu eldonejo.
Listo de verkoj
- Benson School of Esperanto (22 p.)
- Dr. Benson's personal mail course practical Esperanto
- Universala Esperantistigilo (1925)
- Universala Esperanto-metodo (1932) (nun ekskopirajta kaj havebla rete kaj skanite kaj en teksta TTT-versio)
- Practical Esperanto by Dr. Benson (1925-1932)
- Universala propagandilo: specimena leciono (1928, 22 p., ilustr.)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.