La 22-a de majo estas la 142-a tago de la jaro (la 143-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 223 tagoj restas.
Je la 22-a de majo okazis, interalie:
- - 334: Aleksandro la Granda komencis konkeri Persion, baldaŭ venkante en la batalo de Graniko, en nord-okcidenta Anatolio
- 853: Arab-bizancaj militoj: ŝiparo de Bizanca imperio rabatakis Damieton, egiptan urbon en la Nildelto
- 1054: En Quedlinburg okazis kunveno de pola kaj ĉeĥa princoj Kazimiro la Renoviganto kaj Břetislav la 1-a sub gvido de la romia-germana imperiestro Henriko la 2-a, kiu donis al Pollando rajton al Silezio sub la kondiĉo pagi al Ĉeĥio ĉiujaran tributon - oni interkonsentis landlimojn
- 1176: Dua nesukcesinta atenco de asasinoj kontraŭ Saladino dum sieĝo de Azaz
- 1200: Malsupra Normandio: subskribo de franca-angla pactraktato de Goulet - reĝoj Filipo la 2-a kaj Johano repaciĝis
- 1364: Reĝo de Pollando Kazimiro la Granda donis urborajton al Skawina
- 1455: Britio: Unua batalo de St Albans - interdinastaj militoj de rozoj komenciĝis kaj daŭris 30 jarojn - flanke de lankastroj kaj jorkoj
- 1526: En franca urbo Cognac fondiĝis katolika Sankta Ligo, direktita kontraŭ germana-romia imperiestro Karlo la 5-a
- 1542: Papo Paŭlo la 3-a per buleo kunvokis Koncilion de Trento - komenco de kontraŭreformacio
- 1614: Reĝo de Danio Kristiano la 4-a fondis urbon Kristianstad en la hodiaŭa suda Svedio
- 1621: Nederlanda juristo, filozofo kaj diplomato Hugo Grotius fuĝis de la Kastelo Loevestein en kofro kun libroj
- 1629: Tridekjara milito: oni subskribis pactraktaton en Lubeko laŭ kiu Danio forlasis kontraŭhabsburgan koalicion
- 1762: Sepjara milito: en Hamburgo prusa-sveda pactraktato subskribiĝis
- 1762: En Romo oni inaŭguris la barokan fontanon Trevi - fare de la papo Klemento la 13-a
- 1768: Oceanio: unuaj eŭropanoj alvenis kun ekspedicio de la franca admiralo Louis Antoine de Bougainville al la Pentecost-insulo, hodiaŭ en Vanuatuo
- 1808: Ĉeĥio: en ĉirkaŭaĵo de vilaĝo Stonařov apud Jihlava falis pluvo da meteorŝtonoj
- 1809: Milito de la Kvina Koalicio: trupoj de Napoleono malvenkis en la batalo de Aspern-Essling kontraŭ Aŭstria imperio
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Nur (proksime al Ostrów Mazowiecka)
- 1844: Báb komencis konverti islamanojn al babismo
- 1848: Du monatojn post la revolucio en Germanio en la Kantakademio de Berlino kunvenis la prusa nacia asembleo
- 1856: Germana astronomo kaj pentristo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Dafno
- 1871: Komenco de Sanga Semajno - fina epizodo de la Pariza Komunumo, dum kiu ĝi estas dispremita kaj ties membroj ekzekutitaj
- 1900: Germanaj astronomoj Max Wolf kaj Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Bruksalio
- 1909: Flago de Aŭstralio oficialiĝis
- 1910: Pollando: post ŝtelo oktobre 1909 de kronoj el la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo oni denove kronis ĝin per la kronoj donacitaj de papo Pio la 10-a
- 1911: En Parizo fondiĝis Internacia Cinologia Federacio
- 1911: En Lvovo kaj Kolomeo aperis unuaj kvar skoltaj taĉmentoj, fonditaj interalie de Andrzej Małkowski - komenco de pola skoltismo
- 1912: En tombejo Powązki en Varsovio estis entombigita la pola verkisto Bolesław Prus
- 1915: Kalifornio: erupcio de vulkano Monto Lassen en la Kaskada Montaro
- Unua mondmilito
- 1919: Pola-ukraina milito: ukraina armeo finis sieĝon de Lvovo pro ofensivo de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko kaj retiriĝis orienten
- 1920: Ŝtono pri Rigaj Martiroj estis dediĉita por memorfesti protestantajn klerikojn, kiuj estis mortigitaj dum Latva milito de sendependeco kaj estona-bolŝevika milito
- 1922: Konsiderata patro de nuntempa klimatizado usonano Willis Carrier montris agadon de nova malvarmigilo kun kunpremilo decentrokura
- 1923: Oni likvidis ekzistantan de la fino de 1920 polan-litovan neŭtralan zonon – senarmiligan zonon inter Centra Litovio, posta Dua Pola Respubliko kaj Litovio
- 1923: Britio: unua registaro de Stanley Baldwin ekfunkciis
- 1927: Ĉinio: apud Sinino okazis granda tertremo (magnitudo 8,3), kiu mortigis 200 000 homojn
- 1937: Granda teroro: en Kujbiŝev oni arestas marŝalon Miĥail Tuĥaĉevskij kun riproĉo de spionado kaj partopreno en kontraŭkomunisma organizaĵo
- 1939: Germanio kaj Italio subskribis en Berlino t.n. politik-armean ŝtalan pakton direktitan kontraŭ okcidentaj landoj - antaŭsigno de la Akso Berlino-Romo-Tokio
- Dua mondmilito
- 1945: Postmilito: fermo de la ŝtatlimo inter Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio
- 1947: Usono: prezidento de Usono Harry Truman konfirmis la programon de eksterlanda politiko, laŭ kiu Usono devas helpi al landoj minacitaj de komunismo — la doktrino de Truman ekfunkciis
- 1948: Pollando: Armea Regiona Juĝejo en Varsovio pro ŝajna kunlaborismo kun germanoj, spionado kaj provo renversi „demokratian reĝimon de Pollando” kondamnis Prezidion de Nacia Partio al multjara mallibero, ĝisviva kaj mortpuno (verdikto ne plenumita)
- 1948: En Litova Soveta Socialisma Respubliko komenciĝis Operaco Printempo — dutaga deportado de la loĝantaro, oficiale celinta Arbarajn fratojn — laŭ sovetaj donitaĵoj ĝi ampleksis 39,7 mil homojn
- 1960: Valdivia: Granda Ĉilia Tertremo kun cunamo kaŭzis damaĝojn en Havajaj Insuloj, Japanio kaj Filipinoj
- 1971: Dum tertremo en la provinco de Bingol en Orienta Turkio pereis ĉirkaŭ mil personoj
- 1972: Srilanko iĝis respubliko (samtempe ŝanĝis nomon el Cejlono)
- 1980: Namco enmarketigis videoludon arkado - Pac-Man
- 1990: Unuiĝo de Jemeno el Jemena Araba Respubliko kaj Jemena Popola Demokratia Respubliko ĉirkaŭ la prezidento Ali Abdula Saleh
- 1992: Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio kaj Slovenio aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1992: Prezidentoj Lech Wałęsa kaj Boris Jelcin subskribis pola-rusian traktaton pri amikeco kaj najbara kunlaboro
- 1995: Kun unutaga pilgrimo al Pollando, de landlima Olomouc (Ĉeĥoslovakio), alvenis papo Johano Paŭlo la 2-a, celebris meson en Skoczów kaj partoprenis du mallongajn renkontojn kun kredantoj en Bielsko-Biała kaj Żywiec
- 1996: Unesko asignis 100 milojn da usonaj dolaroj por efektivigi projektojn de litovaj muzeoj, esploraj institucioj kaj kulturaj centroj
- 2000: Israelo retirigis armeon el suda Libano
- 2002: Inaŭguro de la Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago
- 2004: Manmohan Singh iĝis ĉefministro de Barato (danke al gajnita parlamenta baloto kaj rezigno de Sonia Gandhi)
- 2004: Madrido: en la Katedralo de la Almudeno okazis nupto inter hispana tronheredonto Filipo de Burbono kaj Grekio kaj ĵurnalistino Letizia Ortiz
- 2005: Nambaryn Enĥbajar fariĝis prezidento de Mongolio
- 2010: 158 pereis kaj 8 vundiĝis en katastrofo de Boeing 737 de barata flugkompanio Air India en Mangaloro
- 2011: Misurio: pro trapaso de tornado super Joplin mortis 161 personoj kaj ĉirkaŭ 900 vundiĝis
- 2014: 43 personoj (en tio 4 atakantoj) pereis kaj pli ol 90 vundiĝis dum atako kun eksplodaĵoj ĵetataj en la bazaron en Urumĉio, la ĉefurbo de loĝata ĉefe de ujguroj aŭtonoma regiono Ŝinĝango en okcidenta Ĉinio
- 2017: Incidento por terorista bombo en Manchester Arena post koncerto de Ariana Grande
- 2021: Pola futbalisto Robert Lewandowski rompis legendan rekordon de Gerd Müller iĝante golreĝo de la unua germania ligo de futbalo - dum unu sezono 1920/1921 li gajnis 41 poentojn
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1772: Ram Mohan Roy, barata verkisto, publicisto, socia kaj religia reformisto, poligloto, spertulo pri religioj, fondinto de monoteisma komunumo de la disĉiploj de Brahmo (m. 1833)
- 1783: William Sturgeon, angla fizikisto kaj inventisto de elektromagneto kaj uzebla elektromotoro (m. 1850)
- 1796: Károly Hodor, hungara reĝa juĝisto kaj historiisto (m. 1881)
- 1807: Károly Brocky, hungara pentristo vivanta en Anglio (m. 1855)
- 1808: Gérard de Nerval, franca poeto, eseisto, teatra kritikisto, tradukisto, framasono (m. 1855)
- 1813: Richard Wagner, germana komponisto, dirigento, teoriisto de la romantisma muziko, konata aŭtoro de la operoj Lohengrin, Tristano kaj Izoldo, Parsifalo kaj La ringo de la Nibelungo (m. 1883)
- 1840: Marko Kropivnickij, ukraina verkisto, dramaturgo kaj teatra aktoro, unu el fondintoj de profesia ukrainlingva teatro en la Rusia Imperio (m. 1910)
- 1841: Catulle Mendès, franca poeto kaj dramaturgo, reprezentanto de la parnasa skolo (m. 1909)
- 1844: Mary Cassatt, usona artistino vivanta en Francio (m. 1926)
- 1856: François Gonnessiat, franca astronomo, direktoro de la observatorio en Kito (m. 1934)
- 1858: Oskar Meyer, aŭstra politikisto kaj inĝeniero (m. 1943)
- 1859: Arthur Conan Doyle, skota verkisto, framasono, spiritisto, kuracisto, kies ĉefa romanheroo estas detektivo Sherlock Holmes; esperantigata de pluraj tradukistoj kaj legebla rete (m. 1930)
- 1874: Daniel François Malan, ĉefministro de Sudafriko, teologo, pioniro de la afrikanera naciismo, defendanto de la afrikansa lingvo (m. 1959)
- 1880: Josef Bick, germana kaj aŭstra klasika filologo kaj biblioteka direktoro
- 1881: Antoni Józef Śmieszek, pola lingvisto kaj egiptologo esploranta la alfabeton de Sinajo (m. 1943)
- 1884: Mary Cassatt, usona impresionisma pentristino kaj grafikistino (m. 1926)
- 1884: József Willer, rumania hungara politikisto, redaktoro, muzikisto (m. 1972)
- 1885: Giacomo Matteotti, itala socialista politikisto, kontraŭfaŝisma aktivulo, aŭtoro de la libro Senmaskigitaj faŝistoj. La jaro de faŝisma dominado, murdita (m. 1924)
- 1891: Johannes R. Becher, germana politikisto kaj poeto verkinta laŭ ekspresionisma stilo, aŭtoro de la vortoj de GDR-a himno (m. 1958)
- 1897: Robert Neumann, aŭstra verkisto elmigrinta al Britio kaj poste vivanta en Svisio (m. 1975)
- 1901: Lajos Puskás, rumanihungara historiisto, pedagogia verkisto, tradukisto (m. 1982)
- 1904: Uno Lamm, sveda elektroinĝeniero kaj inventisto, nomata "patro de altpotenca rekta kurento", liberala kontraŭkomunisto (m. 1989)
- 1904: Dezső Diószegi, rumania hungara teknika oficisto kaj poeto (m. nekonata)
- 1907: Laurence Olivier, brita aktoro kaj reĝisoro (m. 1989)
- 1907: Hergé, belga kreinto de bildstriaj gazetoj (m. 1983)
- 1914: Sun Ra, usona avangarda ĵazmuzikisto, poeto kaj filozofo (m. 1993)
- 1919: Paul Vanden Boeynants, ĉefministro de Belgio (m. 2001)
- 1924: Charles Aznavour, franca kantisto kaj kantverkisto, ambasadoro de Armenio en Svislando (m. 2018)
- 1924: László Darkó, rumania hungara pentristo, restarigisto (m. 1970)
- 1925: Lídia Fülöp, hungara verkistino kaj poetino vivanta en Lugoj
- 1927: George A. Olah, usona Nobelpremiita kemiisto esplorinta metanolon kiel alternativan fontenergion (m. 2017)
- 1927: Jenő Módy, rumania hungara kuracisto, biokemiisto (m. 1999)
- 1930: Harvey Milk, usona politikisto, konata de biografia filmo Milk, murdita (m. 1978)
- 1932: Tavo Burat, itala ĵurnalisto, verkisto, poeto, ekologo kaj politikisto protektanta lingvoinsulon de la piemonta lingvo (m. 2009)
- 1932: Benno Schmidt, germana ekonomikisto kaj rekorda Brocken-grimpisto
- 1936: Magda Zalán, hungara ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino
- 1937: Facundo Cabral, argentina kantisto kaj kantaŭtoro, murdita (m. 2011)
- 1937: Katalin Nagy, rumania hungara operkantistino (mezosoprano), filino de Borbála Nagy
- 1941: Caitlín Maude, irlandlingva poetino kaj kantistino (m. 1982)
- 1942: Theodore Kaczynski, usona matematikisto kaj teroristo
- 1942: Alpár Nagy, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto
- 1946: George Best, nord-irlanda futbalisto ludinta en Manchester United (m. 2005)
- 1946: Ljudmila Ĵuravljova, soveta kaj ukraina astronomino, laborantino en la Krimea astrofizika observatorio, malkovrinta pli ol 200 asteroidojn
- 1949: Imre Pászka, hungara sociologo, universitata profesoro
- 1959: Steven Morrissey, brita kantisto, antaŭulo de la sendependa roko
- 1965: Árpád P. Buzogány, rumania hungara verkisto, poeto
- 1970: Naomi Campbell, brita fotomodelino kaj aktorino
- 1974: Tamás Marosán, rumania hungara verkisto, humuristo, redaktoro, eldonisto
- 1974: Arsenij Jacenjuk, ukraina politikisto, estinta ministro de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo, ekonomikisto, entreprenisto kaj ĉefministro
- 1975: Endre Farkas Wellmann, rumania hungara verkisto, poeto
- 1979: Maggie Q, usona aktorino
- 1981: Bassel Ĥartabil, palestina-siria libera programisto
- 1987: Novak Đoković, serba tenisludisto, partopreninta finalojn de la ATP-Mondturneo
- 337: Konstantino la Granda, imperiestro de la Romia Imperio, sanktulo de la Ortodoksa Kristana Eklezio (n. 272)
- 987: Ludoviko la 5-a, reĝo de Francio, la lasta el dinastio Karolidoj (n. ĉirkaŭ 967)
- 1115: Leono de Ostia, itala monako kaj kardinalo, historiisto pri la abatejo de Monto Kasino (n. 1046)
- 1447: Rita de Cascia, itala stigmatita monaĥino, sanktulino (n. 1381)
- 1545: Ŝer Ŝah Suri, fondinto de Suria Imperio en Norda Barato (n. 1486)
- 1667: Aleksandro la 7-a, papo kontraŭbatalanta nepotismon kaj 5 tezojn de jansenismo, permesinta al jezuitaj misiistoj en Ĉinio la lokan riton kun rezigno de latino (n. 1599)
- 1746: Thomas Southerne, irlanda verkisto redaktinta teatraĵojn (n. 1660)
- 1752: Johann Alexander Thiele, germana pentristo kaj akvafortisto (n. 1685)
- 1760: Baal Ŝem Tov, rabeno kaj cadiko, kunkreinto de ĥasidismo en Pollando (n. 1698)
- 1772: Johann Werner Krauß, germana historiisto kaj superintendanto
- 1802: Martha Washington, edzino de George Washington (n. 1731)
- 1847: Friedrich Johann von Seebach, germana generalmajoro (n. 1767)
- 1847: Ernst Emil Hoffmann, germana entreprenisto, politikisto kaj bonfarulo (n. 1785)
- 1849: Maria Edgeworth, angla-irlanda romanverkistino (n. 1767)
- 1859: Ferdinando la 2-a, reĝo de Reĝlando de la du Sicilioj (n. 1810)
- 1873: Alessandro Manzoni, itala poeto kaj romanisto (n. 1785)
- 1873: Joseph Franz von Allioli, katolika teologo, bibliisto kaj orientalisto (n. 1793)
- 1885: Victor Hugo, franca verkisto, kunkreinto de la franclingva literaturo, reprezentanto de romantikismo, membro de la Académie française (n. 1885)
- 1894: Lajos Felméri, hungara pedagogo, verkisto, universitata profesoro (n. 1840)
- 1898: Edward Bellamy, usona verkisto kaj socialisto (n. 1850)
- 1901: Gaetano Bresci, itala anarkiisto pafmortiginta la reĝon Umberto la 1-a, kiu uzis kanonon kontraŭ manifestacio (n. 1869)
- 1910: Jules Renard, franca verkisto kaj poeto (n. 1864)
- 1937: Ferenc Balázs, rumania hungara verkisto, sociologo (n. 1901)
- 1939: Jiří Mahen, ĉeĥa verkisto, fondinto de la nuna Mahen-biblioteko en Brno, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1882)
- 1939: Ernst Toller, germana verkisto, sinmortiginto (n. 1893)
- 1943: Jan Kryst, pola soldato de Enlanda Armeo, atencinto kontraŭ oficiroj de Gestapo venĝe pro amasaj pafmortigoj de varsovianoj (n. 1922)
- 1964: Michał Tokarzewski-Karaszewicz, pola militisto, teozofo, kleriko de la Liberala Katolika Eklezio, kreinto kaj komandanto de la Servo al Venko de Pollando kaj poste komandanto de la Asocio de Armita Batalado dum la soveta okupado, kunkreinto de la Pola Subtera Ŝtato, ĉefa komandanto de la Pola Enlanda Armeo (n. 1893)
- 1967: Langston Hughes, usona verkisto, poeto, felietonisto (n. 1902)
- 1969: Ottó Indig, rumania hungara verkisto, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo (n. 1890)
- 1972: Boris Dumbovich, hungara kuracisto kaj kuracilesploristo (n. 1907)
- 1972: Margaret Rutherford, brita aktorino, konata kiel Miss Marple (n. 1892)
- 1974: Zoltán Nuridsány, hungara-armena pentristo (n. 1925)
- 1984: György Bodrogi, hungara korkuracisto, direktoro (n. 1906)
- 1988: Heinrich Zillich, germana kaj rumana verkisto (n. 1898)
- 1992: György Ránki, hungara komponisto laboranta en Hungara Radio kaj eksterlande (n. 1907)
- 1993: Otto Knöpfer, germana pentristo de Turingio (n. 1911)
- 1996: János Ábrahám, rumania hungara publicisto, verkisto (n. 1931)
- 1997: Stanisław Swianiewicz, pola ekonomikisto, historiisto, sovetologo, verkisto, unu el kelkaj postvivantoj kaj okulatestantoj de la masakro de Katin, atestanto ĉe la Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo (n. 1899)
- 2001: Jenő Fock, ĉefministro de Hungario (n. 1916)
- 2003: Salvador Gumà, kataluna-hispana esperantisto, aktivulo de SAT, UEA-delegito en Reus (n. 1901)
- 2004: Ruth Moline Culbert, usona instruistino, Esperanto-verkistino, kunlaboristino de ELNA (n. 1911)
- 2006: József Székely, rumania hungara skulptisto (n. 1929)
- 2006: Kōichirō Tomita, japana astronomo malkovrinta 9 asteroidojn (n. 1925)
- 2008: Harry Lange, german-usona filmdezajnisto (n. 1930)
- 2010: Martin Gardner, usona matematikisto, verkisto, iluziisto (n. 1914)
- 2013: Henri Dutilleux, franca komponisto, kontinuanto de Maurice Ravel, Claude Debussy kaj Albert Roussel laŭ sia persona stilo (n. 1916)
- 2017: Mickey Roker, usona ĵaza frapinstrumentisto (n. 1932)
- 2017: Nicky Hayden, usona motorciklisto de MotoGP, mondĉampiono (n. 1981)
- 2018: Philip Roth, usona romanverkisto (n. 1933)
- 2019: Eduard Punset, hispana kaj kataluna politikisto dum la Hispana transiro, ekonomikisto (n. 1936)
- 2020: Mory Kanté, gvinea kantisto (n. 1950)
- 2022: Hakim Bey, usona verkisto, historiisto pri kulturo, socia kritikisto, tradukisto, poeto kaj esoterulo kun anarkiaj konceptoj (n. 1945)
La 22-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):