Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Friedrich Johann Christian Heinrich von SEEBACH (naskiĝinta la 17-an de novembro 1767 en Eisleben[1], naskiĝinta la 22-an de majo 1847 en Vajmaro ĉe Altenburg[2] estis supera ĉevalaĵestro kaj prusia generalmajoro. Lia edzino estis Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach.
Friedrich Johann von Seebach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1767 |
Morto | 1-an de januaro 1847 (80-jaraĝa) |
Familio | |
Edz(in)o | Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach |
Infano | Amalie Winter |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Vajmare estis Seebach en 1790 ĉefleŭtenanto, ĉambra junkro kaj ĉevalaĵestro. Li krome karieris en 1802 (ĉambelano kaj majoro), 1808 (kolonelo), 1814 (supera ĉevalaĵestro) kaj en 1815 generalmajoro.[3]
Seebach estis amiko de grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiun li akompanis vojaĝe. En 1813, post kiam la grandduko eniris la kontraŭnapoleonan aliancon, Seebach komisiitis pri kreo de batalono de volontuloj. En 1811 Seebach starigis Altenburg-domegon en Vajmaro kiu iĝis, ankaŭ danke al Franz Liszt, kulturcentro. Lia tomo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.[4] La tomboŝtonenskribaĵo nomumis lin savinto de Vajmaro kontraŭ la francoj en 1813.
Seebach savitis en la 22.10.1813 dumbatale fare de sia hundino Belotte. En somero 1822 oni starigis por ĝi en la Altenburg-ĝardeno memorigŝtonon.[5]
Ekzistas interesa bildo pri ĉasadeliro de grandduko Karlo Aŭgusto el la jaro 1825 (Jagdgesellschaft mit Großherzog Carl August von Sachsen-Weimar-Eisenach) kiun pentris en 1831 Carl August Schwerdgeburth. Bedaŭrinde ne klaras kiu estas Seebach kaj kiu la ĉefforstisto Friedrich August von Fritsch.[6] Ŝia filino Amalie (1802-1879) iĝis konata verkistino. Ŝiaj gefratoj estis Helene (* 1807) kaj Gustav Wilhelm Adolf (1813-1862).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.