Quedlinburg
komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Quedlinburg - jen germane, esperantigite Kvedlinburgo[1] - estas la administra centro de la distrikto Harco en Germanio. Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de la mezalta montaro Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 23 313 loĝantojn.

Quedlinburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urba komunumo de Germanio Hansa urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 06484 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 277 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 193 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 48′ N, 11° 9′ O (mapo)51.79166666666711.147222222222 [+] | ||||
Alto | 130 m [+] | ||||
Areo | 120,45 km² (12 045 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Quedlinburg [+] | |||||
Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesanca urbodomo kaj la Rolando, la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti-preĝejo kaj la Brühl-parko.
Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio ekde 1994 apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Dum pli ol okcent jaroj, grava loka institucio estis la abatinejo Quedlinburg, fondita en 936 sub la Liudolfidoj kaj malfondita en 1802 dum la sekularigo.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Vidindaĵoj
Muzeoj
- Ständerbau (Muzeo pri trabfaka konstruado)
- Kastela muzeo
- Katedrala trezoro
- Klopstock-Muzeo
- Feininger-Galerio
- Lignoverma muzeo
- Mezgermana muzeo de modelfervojoj kaj ludiloj
- Muzeo pri vitropentrado kaj metiartoj
Preĝejoj
- Ägidii-preĝejo
- Benedikti-preĝejo (Marktkirche)
- St. Blasii-preĝejo
- St.-Johannis-preĝejo
- St.-Johannis-kapelo
- St.-Mathilde-preĝejo
- Nikolai-preĝejo
- St. Servatii-preĝejo (iama abatinuja preĝejo, Stiftskirche, poste kastela preĝejo)
- Wiperti-preĝejo
Konstruaĵoj
- Romanika fondaĵa preĝejo St. Servatius
- Kastelo
- Ständerbau (trabfaka konstruaĵo el la 14-a jarcento)
- Historia foirplaco
- Urbodomo
- Salfeldt-a palaco
Urbomuro kun urboturoj
- Schreckensturm(= timiga turo) - en ĝi troviĝas torturejo kaj ublieto. Vizitebla kaj por kuraĝuloj loĝebla (du modernaj hotelĉambroj)
- Lindenbein-a turo (Alta turo) - kun galerio
- Schweinehirtenturm (= porkvartista turo)
- Gänsehirtenturm (= anservartista turo)
- Kaiserturm (imperiestra turo
- Turm opp'n Tittenplan (bovinvartista turo)
- Kruschitzkyturm
- Pulverturm
- Mertensturm
- Spiegelsturm
La Rolando antaŭ la urbodomo La urbodomo Rigardo al Quedlinburg Rigardo al la kastela monto kun St. Servatii
Famaj gefiloj de la urbo
- Johann Andreas Quenstedt (1617-1688), reprezentanto de la luterana ortodoksio
- Dorothea Erxleben (1715-1762), la unua germana kuracistino
- Johann Heinrich Rolle (1716-1785) komponisto kaj muzikpedagogo
- Friedrich Gottlieb Klopstock (1724-1803) fondinto de la t.n Erlebnisdichtung (= travivaĵa poezio) kaj de la germana "malracionalismo"
- Carl Friedrich Cramer (1752-1807) filologo pri antikvaj lingvoj kaj lingvisto
- Johann Heinrich Besser (1775-1826) eldonisto
- Johann Christoph Friedrich GutsMuths (1759-1839) "patro" de la germana gimnastikado
- Johann Christian Friedrich Tuch, orientalisto
- Carl Ritter (1779-1859) fondinto de la scienca geografio
- Julius Wolff (1824-1910) honora civitano, poeto kaj aŭtoro
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.