La 20-a de junio estas la 171-a tago de la jaro (la 172-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 194 tagoj restas.
Je la 20-a de junio okazis, interalie:
Malgranda teksto==Eventoj==
- 451: En la batalo de Chalons Romia imperio kaj visigotoj sub gvido de Teodoriko la 1-a venkis hunojn, komandataj de Atilo la Huno, kaj haltigis ilian invadon al Gaŭlio
- 1214: Universitato de Oksfordo ricevis ĉarton
- Husmovado
- 1606: Grandprinclando Litovio: en Mahiljoŭ eksplodis ribelo (1606-1610) kontraŭ altrudo de la Bresta religia unio
- 1626: En japana urbo Nagasako sur brulŝtiparo pereis 9 jezuitoj
- 1629: Britoj konkeris la urbon Kebeko
- 1667: Klemento la 9-a iĝis papo
- 1774: Dum la kvina rusa-turka milito la rusa armeo venkis en batalo de Kozluĝa (proksime al Varna)
- 1782: Usona kongreso aprobis modelon de la Granda Sigelo de Usono
- 1788: En Danio oni abolis servutecon
- Franca revolucio:
- 1815: En Varsovio oni solene proklamis Polan Reĝlandon, kiu ĝis 1831 restis en persona unio kun la Rusia Imperio, kun propra konstitucio, parlamento, armeo, mono kaj la pola lingvo kiel ofica
- 1837: Viktoriana epoko komenciĝis: reĝino Viktoria surtroniĝis en Britio, kaj 63 jarojn regis la britan monarkion
- 1840: Samuel Morse ricevis de Usona Patenta Oficejo patenton por skriba telegrafo
- 1863: Okcidenta Virginio fariĝis la 35-a ŝtato de Usono
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: Italio deklaris militon al Aŭstrio
- 1870: Milito de la Trilanda Alianco finiĝis per subskribo de pactraktato (kun usona helpo) — ĝi estis la plej sanga konflikto en la historio de Latinameriko, precipe por Paragvajo
- 1877: Alexander Graham Bell instalis telefonon - unuan en la mondo
- 1880: Fjodor Dostojevskij faris la faman 45-minutan paroladon pri Aleksandr Puŝkin
- 1888: Papo Leono la 13-a en encikliko substrekis liberecon de la morala konscienco, sed tamen asertis: Senlima pensolibero kaj publika malkaŝo de parollibereco ne apartenas al homrajtoj
- 1890: En usona monatrevuo aperis unua versio de la romano La Portreto de Dorian Gray de Oscar Wilde
- 1893: Pollando: incendio de Andrychów detruis grandan parton de la urbo - granda pluvo ĝin savis
- 1894: Franca kuracisto kaj bakteriologo Alexandre Yersin malkovris kaŭzon de la pesto - poste la bakterio nomiĝos Yersinia pestis
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Arsinoo
- 1908: Germana Oficejo pri Markoj kaj Patentoj donis al Melitta Bentz patenton pri ŝia kafofiltrilo
- 1914: Unua germana batalŝipo nomata Bismarck surakviĝis
- Unua mondmilito
- 1919: Militista delegitaro de Ukraina Popola Respubliko subskribis pactraktaton kun la Dua Pola Respubliko
- 1920: Dua Pola Respubliko: en paroĥeja preĝejo en Wadowice estis baptita Karol Wojtyła, posta papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1922: Rezulte de plebiscito parto de Supra Silezio aliĝis al Pollando - Pola Soldataro solene eniras al Katowice
- 1928: Serbo el Montenegro pafmortigis en Beogrado du parlamentanojn de Kroata Kamparana Partio kaj grave vundis ties gvidanton Stjepan Radić, kiu mortis la 8-an de aŭgusto
- 1929: En siria tombejo en Halepo oni eltombigis postrestaĵojn de generalo Jozefo Bem kaj veturigis ilin al la pola urbo Tarnów, kie ili ekripozis en maŭzoleo
- 1931: Granda depresio: prezidento de Usono Herbert C. Hoover prezentis planon de unujara provizora prokrasto de la germana pago de militaj reparacioj al landoj ŝuldoŝarĝitaj por Usono
- 1931: Karl Buresch iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 1932: Negocado pri kreo de dogana unio inter Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio komenciĝis
- 1933: Kanalo Blanka maro - Balta maro estis inaŭgurita - konstruata de politikaj malliberuloj de gulagoj
- 1939: Germana eksperimenta aviadilo Heinkel He 176 faris unuan testoflugon en la historio kiel reagaviadilo
- Dua mondmilito
- 1945: Tramtransporto en Varsovio refunkciis
- 1948: Pastroj de Katolika Eklezio en Ĉeĥoslovakio legis en preĝejoj mesaĝon de la ĉefepiskopo Josef Beran, ke la solena meso okaze de la elekto de nova prezidento la 14-an de junio ne signifis aprobon de la komunisma reĝimo flanke de la eklezio
- 1949: Papo Pio la 12-a anatemis komunistajn gvidantojn de Ĉeĥoslovakio
- 1950: Dua soveta okupado de Pollando: tutlanda nokta arestado de 5000 atestantoj de Jehovo fare de komunistaj regopovoj, kies reprezalioj daŭris de 1945-1956
- 1954: Ponto de Amikeco tra Danubo inter Bulgario kaj Rumanio ekfunkciis - liganta la urbojn Ruse kaj Giurgiu
- 1955: Plena suna eklipso videbla en Hinda Oceano, Srilanko, Sud-Orienta Azio, Filipinoj kaj Pacifiko
- 1957: Primaso Stefan Wyszyński proklamis komencon de la Granda Naŭperiodo, programo de la renovigo de religiaj, moralaj kaj naciaj valoroj por la jaroj 1957-1966 omaĝe al Miljariĝo de la kristanigo de Pollando en 1966
- 1960: Sendependiĝo de Federacio Malio, kiu post du monatoj dividiĝis al Malio kaj Senegalo
- 1963: Malvarma milito: en Ĝenevo oni subskribis funkciigon de la "varmega linio" Moskvo-Vaŝingtono inter la du mondpotencoj
- 1966: Kanado aĉetis de Sovetunio 95 milionojn da tunoj de tritiko
- 1969: Georges Pompidou iĝis prezidento de Francio
- 1969: Ĉeĥoslovakio: la registaro malfondis Studentan Asocion
- 1970: En Pollando estis arestitaj membroj de porsendependa grupo "Ruch" (1965-70), kiu planis eksplodigi en Poronin la monumenton al Lenin kaj bruligi ties muzeon
- 1973: Post 18 jaroj en ekzilo prezidento de Arentino Juan Domingo Perón revenis al sia lando
- 1974: Premiero de la usona krimfikcia filmo Ĉinio-urbo de Roman Polański
- 1975: Premiero de la usona horora filmo Makzeloj de Steven Spielberg
- 1976: En Eŭropa Futbal-Ĉampionado venkis Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo
- 1977: Menaĥem Begin iĝis ĉefministro de Israelo
- 1983: Pola roka grupo Lady Pank eldonis samtitolan debutan muzikalbumon, kiu montriĝis ŝlagra
- 1985: 8 personoj, en tio parlamentano, pereis en serio da bombatencoj faritaj de komunistaj partizanoj en Katmanduo kaj aliaj urboj de Nepalo
- 1990: Uzbekio proklamis deklaron de suvereneco
- 1991: Germania reunuiĝo: Federacia Parlamento per plimulto de 18 voĉdonoj decidis ŝanĝi la ĉefurbon de Bonn al Berlino
- 1992: Estonio: estona krono anstataŭis la sovetian rublon
- 1994: 26 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ Sanktejo de Imamo Reza en irana urbo Maŝhado
- 1997: Pola Sejmo voĉdonis pri trafika regularo
- 1997: Konsilio por Lingvopolitiko ĉe prezidento de Ukrainio aprobis projekton de kompleta programo "Ukraina lingvo"
- 2001: Pervez Musharraf fariĝis prezidento de Pakistano
- 2003: Fondaĵo Vikimedio fondiĝis en Sankt-Peterburgo (Florido) - ricevante ĉiujn rajtojn al Vikipedio kun ties fratinaj projektoj, domajna nomo kaj servilo
- 2006: En Parizo oni malfermis Muzeon de la kajo Branly pri eksterokcidentaj kulturoj - dediĉita al la artoj kaj civilizacioj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko
- Protestado en Irano
- 2009: Akropolo (Ateno): Akropola Muzeo malfermiĝis, ampleksante arkaikan epokon, grek-romian antikvon kaj malfruan antikvecon
- 2010: Juan Manuel Santos gajnis prezidentan balotadon en Kolombio
- 2010: En hungara urbo Rákóczifalva falis pluvo da ranoj
- 2012: Antonis Samaras iĝis ĉefministro de Grekio
- 2013: Brazilo: protestoj en 69 urboj amasigis 1,55 milionon da homoj
- 2020: En Verĥojansk ene de la polusa cirklo oni notis rekordan temperaturon 38 °C
- 2022: Unua festado de la Nacia Tago de Sileziaj Ribeloj — laŭ iniciato de pola prezidento Andrzej Duda
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: juĝejo en Lvovo eksterleĝigis politikan partion "Opozicia Platformo – Por Vivo”
- 2023: parlamento de Slovakio agnoskis holodomoron kiel genocido de ukrainoj fare de Sovetunio
- 1389: Johano de Lankastro, angla admiralo kaj reĝido (m. 1435)
- 1469: Gian Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano (m. 1494)
- 1485: Johannes Bugenhagen, germana humanisto, luterana teologo, reformisto kaj edukisto (m. 1558)
- 1566: Sigismondo la 3-a Vasa, reĝo de Svedio kaj Pollando, grandduko de Litovio, translokiginta la ĉefurbon de Pollando de Krakovo al Varsovio (m. 1632)
- 1634: Karlo-Emanuelo la 2-a, duko de Savojo (m. 1675)
- 1674: Nicholas Rowe, angla poeto kaj dramisto (m. 1718)
- 1705: Gottlob Friedrich Wilhelm Juncker, germana kaj ruslanda historiisto kaj verkisto (m. 1746)
- 1760: Richard Wellesley, brita politikisto kaj diplomato, kolonia administranto en Brita Hindio (m. 1842)
- 1786: Marceline Desbordes-Valmore, franca poetino kaj aktorino (m. 1859)
- 1793: Aleksander Fredro, pola komediverkisto, la plej granda en la pola literaturo, memoraĵisto, poeto, framasono, kreanta en la epoko de romantikismo (m. 1876)
- 1803: Lajos Asbóth, hungara generalo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1882)
- 1804: Wilhelm Johann Albert von Tettau, germana juristo kaj historiisto (m. 1894)
- 1807: Johann Christian Hertzer, germana arĥitekto kaj politikisto (m. 1884)
- 1816: Carl Grebe, germana forstfakulo (m. 1890)
- 1819: Jacques Offenbach, franca komponisto, aŭtoro de fama opero (m. 1880)
- 1820: Zsigmond Czakó, hungara aktoro kaj dramverkisto (m. 1847)
- 1824: Frigyes Podmaniczky, hungara verkisto, politikisto, teatrestro, framasono (m. 1907)
- 1827: Erzsébet Fráter, edzino de hungara verkisto Imre Madách (m. 1875)
- 1844: Hermann Grosch, germana elektroinĝeniero (m. nekonata)
- 1848: Antal Vékony, hungara verkisto, reverkinta la epopeon de Miklós Zrínyi (m. 1903)
- 1848: Josef Václav Myslbek, ĉeĥa skulptisto, kreinto de la novtempa ĉeĥa skulptarto (m. 1922)
- 1870: Siegfried Eduard Spielmann, svisa esperantisto, doktoro pri politik-ekonomiaj sciencoj, honora prezidanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (m. 1938)
- 1881: István Szentgyörgyi, hungara skulptisto kaj instruisto de Hungara Belarta Universitato (m. 1938)
- 1884: Johannes Heinrich Schultz, germana neŭrologo, aŭtoro de manlibroj pri neŭrozoj kaj hipnoto (m. 1970)
- 1885: Andrzej Gawroński, pola poligloto, hindeŭropisto, orientalisto, sanskritologo, hindologo, tradukisto de robaioj (m. 1927)
- 1887: Kurt Schwitters, germana poeto, pentristo kaj artisto (m. 1948)
- 1891: Károly Keresztes, hungara komponisto, gazetredaktoro (m. 1944)
- 1899: Jean Moulin, franca juristo, kunkreinto kaj estro de la franca rezistado dum la dua mondmilito, delegito de Libera Francio, arestita kaj mortinta dum germanaj torturoj, entombigita en la Panteono de Parizo (m. 1943)
- 1900: Ernő Szabó, hungara aktoro kaj reĝisoro (m. 1966)
- 1914: Erzsébet Barabássy, rumania hungara teatrokritikistino (m. 1973)
- 1909: Errol Flynn, aŭstralia-usona aktoro (m. 1959)
- 1922: György Jánosházy, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 2015)
- 1924: Chet Atkins, usona gitaristo de kontreo (m. 2001)
- 1925: György Csávossy, rumania hungara poeto, dramverkisto, vinberkultura fakulo (m. 2015)
- 1925: András Kovács, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 2017)
- 1928: Eric Dolphy, usona ĵazmuzikisto, multinstrumentisto (m. 1964)
- 1928: Jean-Marie Le Pen, franca politikisto, fondinto kaj gvidanto de Front National, eŭrodeputito
- 1930: Magdalena Abakanowicz, pola skulptistino (m. 2017)
- 1931: Olympia Dukakis, usona aktorino (m. 2021)
- 1933: Katarzyna Łaniewska, pola aktorino, kontraŭkomunista aktivulino
- 1933: Mihály Mester, rumania hungara pedagogo, universitata instruisto, fakverkisto, tradukisto
- 1934: Hédy Lubik, hungara harpistino, altlerneja instruistino
- 1934: Miklós Józsa, rumania hungara pedagogo, lokhistoriisto, lernolibroverkisto
- 1940: Eugen Drewermann, germana teologo, verkisto kaj psikoterapiisto
- 1945: Daniela Hlaváčová, ĉeĥa aktorino
- 1946: Xanana Gusmão, unua prezidento de Orienta Timoro
- 1947: Wojciech Roszkowski, pola ekonomikisto
- 1949: Lionel Richie, usona kantisto kaj aktoro
- 1950: Nuri al-Maliki, ĉefministro de Irako, vicprezidanto de la Islama Daŭa-Partio
- 1952: Vikram Seth, barata verkisto
- 1954: Ilan Ramon, israela kosmonaŭto, kolonelo (m. 2003)
- 1954: Mária Roth-Szamosközi, rumania hungara psikologino
- 1959: Ildikó Ungvári Zrínyi hungara teatrologino, estetikistino, fakverkistino
- 1967: Nicole Kidman, aŭstralia-usona aktorino kaj kantistino
- 1967: Angela Melillo, itala aktorino
- 1967: András Lovasi, hungara gitaristo, komponisto kaj ŝlagrokantisto
- 1968: Mateusz Morawiecki, pola menaĝero, bankisto kaj politikisto, ĉefministro
- 1970: Andrea Nahles, germana politikistino en la Ministraro tria de Angela Merkel
- 1970: Moulay Rachid, princo de Maroko, diplomato
- 1973: Tymoteusz Onyszkiewicz, pola poeto, verkisto, filozofo, esoterulo
- 1994: Zuzanna Bijoch, pola modelino kunlaboranta kun pluraj vestfasonistoj kaj fakrevuoj
- 451: Teodoriko la 1-a, reĝo de Regno Visigota
- 840: Ludoviko la 1-a, reĝo de frankoj kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 778)
- 1597: Willem Barentsz, nederlanda esploristo, malkovrinto de Urso-insulo kaj Spicbergo (n. ĉirkaŭ 1550)
- 1605: Fjodor Borisoviĉ Godunov, caro de Rusio, murdita (n. 1589)
- 1794: Félix Vicq-d'Azyr, franca kuracisto, malkovrinto de principo pri homologio, kreinto de kompara anatomio (n. 1746)
- 1820: Manuel Belgrano, argentina politikisto kaj militisto (n. 1770)
- 1837: Vilhelmo la 4-a, reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando kaj reĝo de Hanovro (n. 1765)
- 1849: Sámuel Sükösd, hungara reformita pastro, verkisto (n. 1818)
- 1850: Mihály Antal, hungara lingvisto, bibliotekisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1792)
- 1863: Joseph Russegger, aŭstra geologo, vojaĝisto, profesoro, estro de Salminejo Wieliczka (n. 1802)
- 1883: Alois Vojtěch Šmilovský, ĉeĥa verkisto kaj gimnazia profesoro (n. 1837)
- 1884: Václav Beneš Třebízský, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, katolika pastro, rete legebla en Esperanto (n. 1849)
- 1905: Gyula Szapáry, hungara grafo, ĉefministro de Hungario (n. 1832)
- 1915: Emil Rathenau, germana pionira industriisto pri elektro (n. 1838)
- 1919: Tivadar Csontváry Kosztka, hungara pentristo kaj apotekisto (n. 1853)
- 1920: Dmitrij Ivanovskij, rusa mikrobiologo, malkovrinto de virusoj (n. 1864)
- 1923: Francisco Villa, meksika revoluciulo, nacia heroo (n. 1878)
- 1929: Viktor Olgyai, hungara grafikisto kaj pentristo, avo de Gábor Karátson (n. 1870)
- 1933: Clara Zetkin, germana socialistino kaj feministino (n. 1857)
- 1947: Wilfred Hudson Osgood, usona zoologo laboranta en Muzeo Field en Ĉilio (n. 1875)
- 1955: Werner von Fichte, germana policisto kaj verkisto, gvidanto de duonmilitista nazia Sturmabteilung (n. 1896)
- 1958: Kurt Alder, germana Nobelpremiita kemiisto (n. 1902)
- 1966: Georges Lemaître, belga pastro, matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la teorio pri praeksplodo (n. 1894)
- 1968: Zdeněk Štěpánek, ĉeĥa oficiro de Ĉeĥoslovakaj legioj en Siberio, aktoro, reĝisoro kaj dramverkisto (n. 1896)
- 1971: Heinrich Friess, germana instruisto, partopreninta esperantlingvan ata-ita-diskuton, edukinta denaskajn Esperanto-parolantojn (n. 1901)
- 1973: András Daday, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (n. 1889)
- 1973: Márton Keleti, hungara reĝisoro (n. 1905)
- 1978: Antal Kapusy, rumania hungara kuracisto, scienca publicisto, tradukisto (n. 1929)
- 1988: István Környey, hungara kuracisto, patologo, kirurgo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1901)
- 1989: Kaarlo Kurko, finna soldato kaj verkisto, partoprenanto de la Finna Enlanda Milito, pola-bolŝevika milito kaj kiel fremdula legiano batalanta kontraŭ Respubliko Rif (n. 1899)
- 1989: George Bidwell, brita verkisto pri beletrigitaj biografioj loĝinta en Pollando (n. 1905)
- 1992: Árpád Toszó, rumania hungara inĝeniero pri bestbredado (n. 1936)
- 1995: Emile Cioran, rumana-franca verkisto kaj filozofo, teoriisto pri nihilismo, pesimisma kaj antinaskisma (n. 1911)
- 1996: Pál Soós, rumania hungara kemiisto, kunverkinta libron pri Ferenc Nyulas (n. 1920)
- 1998: Conrad Schumann, fuĝinto de GDR post konstruo de la Berlina muro dum la malvarma milito, sinmortiginto (n. 1942)
- 2002: Erwin Chargaff, aŭstria biokemiisto, esploristo de DNA (n. 1905)
- 2004: Hanns Cibulka, germana verkisto, poeto, rakontisto, populara en GDR (n. 1920)
- 2005: Jack Kilby, usona nobelpremiita fizikisto kaj inĝeniero, inventinto de integra cirkvito (n. 1923)
- 2009: Neda Aga-Soltan, irana studentino, partoprenantino de protestoj en Irano, murdita (n. 1982)
- 2011: Magomet Isajev, soveta profesoro pri lingvistiko, orientalisto kaj esperantologo, prezidinto de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kunaŭtoro de la Lernolibro de lingvo Esperanto, priskribita en la libro Vojaĝo en Esperanto-lando (n. 1928)
- 2014: Zoltán Fülöp, rumania hungara instruisto, sportĵurnalisto (n. 1932)
- 2016: Edgard Pisani, franca politikisto, membro de la Komisiono Thorn (n. 1918)
- 2018: Sándor Kányádi, rumana-hungara poeto, tradukisto, kunlaboranto de la porinfana revuo "Sunradio" (n. 1929)
- 2021: Joanne Linville, usona aktorino (n. 1928)
- 2024: Donald Sutherland, kanada aktoro (n. 1935)
La 20-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):