La 2-a de januaro estas la 2-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 363 tagoj restas (364 en superjaroj).
- 69: Jaro de la kvar imperiestroj: Vitelio iĝis imperiestro de Romio - elektita de legianoj el Germania Superior, kiuj rifuzis ĵuri lojalecon al Galbo
- 366: Alemanoj transpaŝis glacikovritan Rejnon kaj invadis Romian Imperion
- 533: Johano la 2-a iĝis papo, unua kiu ŝanĝis sian nomon dum la elekto
- 1326: En Brodnica tri princoj de Mazovio kontraŭpole aliancis kun la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1452: Germanaj urboj Anklam, Demmin, Greifswald kaj Stralsund ricevis "oran privilegion" de aŭtonomeco
- 1481: Hispana leĝo malpermesis protekti persekutitojn de la Inkvizicio
- 1492: Reconquista:
- 1553: Peruo: Universitato de Sankta Marko ekfunkciis en Limo - la plej frua sur la Amerika kontinento
- 1570: Por venĝo kontraŭ sekreta paktado de urba konsilio de Velikij Novgorod kun la Granda Duklando de Litovio al Velikij Novgorod eniris caro Ivano la Terura fronte de taĉmentoj de opriĉninanoj, kiuj komencis daŭrantan 5 semajnoj rabadon kaj murdadon de miloj da loĝantoj
- 1585: Franca Katolika Ligo subskribis aliancan traktaton kun Hispanio
- 1635: Kardinalo Armand Jean du Plessis de Richelieu fondis Francan Akademion
- 1657: Pomerio: apud Chojnice okazis batalo inter polaj trupoj kaj la svedaj, kiuj atakis Polan Respublikon
- 1757: Britio konkeris Kolkaton en Barato
- 1776: Kadre de sia reformpolitiko, arkidukino Maria Tereza de Aŭstrio abolis torturojn en Aŭstrio
- 1781: Indianaj ribelantoj sub la komando de Tupak-Amaru la 2-a komencis sieĝon de Kusko
- 1788: Georgio fariĝis la 4-a ŝtato de Usono
- 1833: Britio reakiris kontrolon super Insuloj Falklandoj
- 1835: Gabrovo malfermis unuan sekularan lernejon en Bulgario
- 1843: En Dresdeno okazis premiero de la opero Fluganta nederlandano de Richard Wagner
- 1860: Dum kunsido de la Akademio de Sciencoj de Francio Urbain Le Verrier anoncis malkovron de hipoteza planedo Vulkano
- 1861: Vilhelmo la 1-a iĝis reĝo de Prusio post morto de sia pli aĝa frato Frederiko Vilhelmo la 4-a
- 1865: Urugvajo: armitaj fortoj de Brazila Partio kaj de Partido Colorado konkeris administran centron de departemento Paysandú, defendataj de urugvajanoj
- 1870: Novjorko: Broklina Ponto ekkonstruatas
- 1884: Esoterismo: estas elektita unua estraro de Brazila Spiritisma Federacio
- 1905: Rusa-japana milito: japanoj konkeris fortikaĵon Port Arthur
- 1905: Charles Dillon Perrine malkovris Elaron, lunon de Jupitero
- 1909: En nederlanda Elfstedentocht komenciĝis oficiala konkurso pri rapid-sketado
- 1913: Unua Balkana milito: turka garnizono sur la insulo Ĥio kapitulacis kaj la insulo iĝis parto de Grekio
- Unua mondmilito:
- 1916: Rusa astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Taŭriso
- 1919: Policisto de Detrojto inventis elektran semaforon
- 1919: Ribelo de Grandpolujo: poloj rekonkeris Nowy Tomyśl
- 1920: Supera Konsilio de Paca Pintkunveno akceptis Pakton Venizelos-Titton, laŭ kiu Norda Epiro estis cedita al Grekio
- 1920: Sub gvido de ĝenerala akuzisto A. Mitchell Palmer, agentoj de Usona Departmento de Justico komencis serion de atakoj kontraŭ radikalaj maldekstruloj kaj anarkiistoj en pli ol 30 urboj en 23 subŝtatoj
- 1921: Komunista partio de Luksemburgo estis fondita
- 1921: Brazila futbalteamo Cruzeiro Esporte Clube fondita en Bel-Horizonto
- 1922: Apostola Seĝo dekretis konfirmante agadon de Pia Asocio de la Kavaliroj de Senmakula, kies kreinto estis pola franciskano Maksimiliano Kolbe
- 1925: Aŭtonoma provinco Monta Badaĥŝano kreiĝis oriente de Taĝikio
- 1926: Unua bulteno pri veterprognozo en Litovio eldonita
- 1929: Kanado kaj Usono interkonsentis en Otavo protektadon de Niagara Akvofalaro
- 1929: Pola flugkompanio LOT komencis transporti pasaĝerojn laŭ 5 enlandaj fluglinioj kaj la eksterlanda Katowice-Brno-Vieno
- 1933: Post 7 jaroj lastaj taĉmentoj de la usona armeo forlasis Nikaragvon
- 1939: Adolf Hitler iĝis Persono de la Jaro por la usona semajnrevuo "Time"
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana episkopo Splett malpermesis en enkorpigita al Tria Regno diocezo de Chełmża celebradon de diservoj en la pola lingvo; en Varsovio kreiĝis konspiraj Taĉmentoj pri Sabotado-Flankatako ĉe la Asocio de Polaj Sindikatistoj
- 1941: Poznań: germana polico en kelkaj entreprenejoj publike torture batis dekkelkajn polajn laboristojn pro malfruiĝo al laboro; oni komencis fari fotojn al germana propaganda filmo Heimkehr pri la germana malplimulto en Pollando; Vatikana Radio komencis ĉiusemajnan disaŭdigon por poloj el Usono kaj Kanado; ofica "Dziennik Polski" el Londono informas pri refunkciigo de Supera Milita Lernejo, kun partopreno de ĉeĥaj oficiroj; "Wieści Polskie" el Budapeŝto informas pri orfejo por polaj infanoj kaj patrinoj en Crikvenica; 12-a germana armeo komencis koncentriĝi en Rumanio; Luftwaffe atakis Cardiff, nokte de la 2-a/3-a de januaro; en Obersalzberg okazis renkontiĝo de bulgara ĉefministro Bogdan Filov kun Adolf Hitler, ĉe kiu estis atingita interkonsento por aliĝo de Bulgario al Pakto de Trio
- 1942: Arthur Greiser sekrete ordonis liberigi Provincon Vartlando de judoj; Gestapo arestis polan karikaturistinon Maja Berezowska pro denunco, ke ŝi desegnis Hitleron en pariza gazeto "Ici Paris" en 1936; regopovoj de Ĝenerala Gubernio likvidis katolikan feston Epifanio; en Grudziądz komencis aperi gazeto "Der Gesellige", kiu aperis ĉi tie dum la dispartigoj de Pollando kun la sama titolo; Sudokcidenta Pacifiko: Japana imperia armeo konkeris la ĉefurbon de Filipinoj - Manilo, filipina-usona armeoj retiriĝis al Bataano; 33 germanaj spionoj estis kondamnitaj al plurjara mallibero; Latvio: puna ekspedicio de Tria Regno bruligis vilaĝon Audriņi (Rezekne) kaj mortigis ĉirkaŭ 200 latvojn pro kaŝado de soldatoj de la Ruĝa Armeo, kiuj eskapis el kaptiteco; Okcidenta Fronto: la 43-a armeo konkeris Malojaroslavec; Krimeo: post liberigo de Kerĉo kaj Teodozio la Ruĝa Armeo ekdefendis Koktebelo-linion; Libio: la 2-a sudafrika divizio apogata de pola regimento de artilerio konkeris Bardia
- 1943: Pola Rezistomovado en Grabówka (distrikto Hrubieszowski) liberigis de komunuma arestejo dekkelkajn personojn (post kelkaj horoj 5 revenis al policejo, en tio 2 judinoj); distrikto Lipski: en vilaĝo Boiska germanaj ĝendarmoj murdis du polajn familiojn pro helpo al judoj; Pola Enlanda Armeo eksplodigis fervojan trakon ĉirkaŭ Varsovio; Prezidento de Pollando en ekzilo turnis sin al papo Pio la 12-a kun peto "kondamni ekstermadon de judoj kaj poloj"; Sudokcidenta Pacifiko: sur Papuo-Nov-Gvineo Usona Terarmeo de la 1-a usona Armea Korpuso konkeris Buna (provinco Oro)
- 1944: Taĉmento de Ukraina Ribela Armeo el Volinio masakris 60-100 polojn kaj ukrainojn de miksaj familioj en vilaĝo Bołdury (nun en Lviva provinco), 20-40 personojn oni forkaptis kaj tuj poste apudaj ukrainaj kamparanoj forveturigis postlasitan bienon - sen reago de germanaj okupantoj; Pola Enlanda Armeo: taĉmento de leŭtenanto Jan Borysewicz frakasis en Staje paraŝutistan grupon mortigante 3 sovetajn paraŝutistojn; en koncentrejo Buchenwald kreiĝis konspira unuo de la Pola Laborista Partio; per amfibia albordiĝo surgrundiĝis 7200 usonaj soldatoj al Papuo-Nov-Gvineo; unua bataluzo de helikopteroj: tri aviadiloj konstruitaj de Igor Sikorski eskortis britan konvojon sur Atlantiko
- 1945: Provizora Registaro de Pollando sendis al la soveta registaro peton pri starigo de diplomatiaj rilatoj; en Inowrocław oni entombigis ĝis tiu ĉi tago 258 personojn, viktimoj de puna laborejo de sekureca polico - mortintaj en la periodo ekde la 28-a de oktobro 1941; Usona Sekretario de Ŝtato deklaris, ke Usono plu agnoskas Polan ekzilan registaron en Londono; al Moskvo alvenis delegitaro de Provizora Nacia Registaro de Hungario, rajtigita al paroloj pri armistico; en Ardenoj usona 4-a Kirasita Divizio larĝigis koridoron liganta Bastogne kun ĉefaj fortoj de usona 3-a Armeo; Okcidenta Fronto: en Vogezoj centra kaj dekstra alo de usona 6-a Armea Korpuso komencis retiriĝon al Maginot-linio; nokte de la 2-a/3-a de januaro Reĝa aerarmeo atakis Nurenbergon kaj Ludwigshafen - centro de Nurenbergo estis bombita de Aliancanoj rezulte de kio ĉ. 90% de mezepokaj konstruaĵoj detruiĝis
- 1951: Novaj membroj por Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj elektitaj el Turkio, Nederlando kaj Brazilo
- 1954: Barato fondis Ordenojn Bharat Ratna kaj Padma Vibhuŝan
- 1959: Kosmodromo Bajkonur: Lanĉo de Luna 1, soveta kosmosondilo, kiu superis graviton de la Tero, atingis la duan kosman rapidecon
- 1961: Sur pinto de la vulkano Haleakalā oni registris rekorde malaltan temperaturon de la aero sur Havajo (−10 °C)
- 1963: Vjetnama milito: Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto gajnis unuan gravan venkon super Sud-Vjetnamio kaj Usono proksime al vilaĝo Apbak
- 1967: Ronald Reagan iĝis guberniestro de Kalifornio
- 1968: Kaburbo: Christiaan Barnard faris la duan transplantadon de koro - paciento travivis 19 monatojn
- 1973: Komenco de la diurna program-dissendo de la Pola Radio
- 1982: Milita stato en Pollando:
- 1983: Soveta kantistino Alla Pugaĉova unuafoje prezentis kanton "Miliono da skarlataj rozoj"
- 1984: Sidejo de Brazila Spiritisma Federacio translokiĝis al Braziljo
- 1984: Franclingva internacia televidkanalo TV5 Monde ekfunkciis
- 1988: Kanado kaj Usono interkonsentis komercan traktaton NAFTA
- 1992: Ĉina Popola Respubliko starigis diplomatiajn rilatojn kun Uzbekujo, la unua postsoveta respubliko de Centra Azio
- 2002: Levy Mwanawasa iĝis prezidento de Zambio
- 2005: Preskaŭ du miliardoj da dolaroj jam estis rekorde elspezitaj por helpi viktimojn de cunamo en la Hinda Oceano, unu semajnon post la tertremo en Hinda Oceano en 2004
- 2006: En germana kuracloko Bad Reichenhall pro fortega neĝado kolapsis tegmento super sketejo - pereis 15 personoj, en tio 12 infanoj, 34 vundiĝis
- 2008: Naftokrizo: prezo de nafto unuafoje atingis en la monda merkato la nivelon de 100 usonaj dolaroj kontraŭ barileto
- 2010: Dum interetna konflikto en Sudano rezulte de atako de nueroj al paŝtejoj de dinkaoj 139 personoj pereis kaj 54 vundiĝis - atakantoj rabis 5 mil animalojn
- 2016: En Sauda Arabio, pro partopreno en la araba printempo 2011, 47 personoj pereis en amasa ekzekuto (i.a. Nimr al-Nimr, ŝijaisma ŝejĥo kaj imamo)
- 2019: Danio: 8 personoj pereis kaj 16 vundiĝis en trajna katastrofo sur Granda-Belto-ponto
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 313-a tago de la rusa agreso al Ukrainio: en okupata Makijivko en Donecka provinco la lastan tagon de malnova jaro pereis en kazerno ĉ. 400 mobilizitaj rusoj, kaj ĉ. 300 estis vunditaj; pasintan tagon rusoj faris 51 aeratakojn kontraŭ Ukrainio; dum nokta kontraŭaviada alarmo, kiu daŭris 4 horojn kaj 8 minutojn, super Kievo estis paffaligitaj 22 celoj; apud Melitopolo okazis eksplodo en bazo de Rusia armeo; ukrainaj-rusaj bataloj pri strategia vojo Svatove-Kreminna daŭras; stabestro de Armitaj fortoj de Ukrainio informis, ke Ukrainio reakiris 40% de okupitaj teritorioj kaj la nuna frontlinio etendiĝas tra 1500 km
- Mondreago: Estonio transdonis al Ukrainio ilaron por malminigo;
- 2023: 678-a tago de la rusa agreso:
- Ukraina aerdefendo paffaligis super Kievo pli ol 70 raketojn kaj 15 senpilotajn aviadilojn — en la rusa atako al Kievo, ties provinco kaj Ĥarkivo 4 personoj pereis kaj 92 estis vunditaj; ukraina stabestro Valerij Zaluĵnij informis ke sistemoj Patriot detruis ĉiujn 10 supersonajn raketojn Kinĝal
- Mondreago: revuo "Forbes" kalkulis, ke la hodiaŭa atako al ukrainaj urboj kostis Rusion 620 mln da dolaroj
- 1408: Bazilo Besariono, greka kleriko, bizanca filozofo tradukinta de la greka al latino Metafizikon de Aristotelo, reprezentanto de renesanca platonismo, patriarko de Konstantinopolo (m. 1472)
- 1642: Mehmedo la 4-a, sultano de la Otomana Imperio (m. 1693)
- 1727: James Wolfe, brita generalo (m. 1759)
- 1732: František Xaver Brixi, ĉeĥa orgenisto kaj komponisto (m. 1771)
- 1765: Charles Hatchett, angla kemiisto, malkovrinto de niobio (m. 1847)
- 1772: Miklós Jankovich, hungara artkolektanto, historiisto, bibliografo (m. 1846)
- 1777: Christian Daniel Rauch, germana skulptisto (m. 1857)
- 1783: Christoffer Wilhelm Eckersberg, dana pentristo (m. 1853)
- 1784: Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), germana duko de la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao (m. 1844)
- 1802: Wilhelm Dindorf, germana filologo (m. 1883)
- 1810: Albrecht Höland, germana politikisto kaj muzikinstrumenta produktanto
- 1822: Rudolf Clausius, germana fizikisto kaj matematikisto enkondukinta nocion de entropio (m. 1888)
- 1830: Henry Morrison Flagler, usona entreprenisto, kunkreinto de Standard Oil (m. 1913)
- 1830: Ernst Ludwig Dümmler, germana historiisto (m. 1902)
- 1834: Bazilo Perov, rusa pentristo (m. 1882)
- 1834: Friedrich Louis Dobermann, germana oficisto kaj hundobredisto (m. 1894)
- 1836: Mendele Sforim, litovia judo, patro de jida literaturo kaj unu el pioniroj de la hebrea literaturo (m. 1917)
- 1837: Milij Aleksejeviĉ Balakirev, rusa komponisto, pianisto, dirigento (m. 1910)
- 1841: Józsiás Molnár, hungara entreprenisto kaj politikisto (m. 1903)
- 1858: Josef Kainz, aŭstra aktoro (m. 1910)
- 1862: Michał Doliwo-Dobrowolski, pola-rusa inĝeniero, elektroteknikisto kaj inventisto enkondukinta teknikon pri trifaza elektra kurento (m. 1919)
- 1866: Elise Ottesen-Jensen, norvega-sveda seks-edukistino, ĵurnalisto (m. 1973)
- 1868: Lajos Bilinszky, rumania hungara lernolibroverkisto (m. 1940)
- 1870: Ernst Barlach, germana skulptisto kaj verkisto (m. 1938)
- 1873: Tereza de Lisieux, franca karmelanino, doktoro de la Eklezio, katolika sanktulino (m. 1897)
- 1873: Anton Pannekoek, nederlanda astrofizikisto, marksista teoriisto (m. 1960)
- 1878: Lehman Wendell, usona dentisto, honora membro de ELNA (m. 1977)
- 1883: Pál Benczédi, hungara bibliotekisto, historiisto, tradukisto (m. 1966)
- 1884: Paul Boulet, franca dogan-oficisto kaj esperantisto, vortaristo, tradukisto (m. nekonata)
- 1895: Folke Bernadotte, sveda oficiro, diplomato kaj filantropo, murdita (m. 1948)
- 1896: Dziga Vertov, rusia kinoreĝisoro de dokumentaj filmoj (m. 1954)
- 1907: János Duka, rumania hungara folkloristo (m. 1990)
- 1907: Tadeusz Żenczykowski, pola juristo kaj publicisto, laboranto de la Buroo de Informado kaj Propagando ĉe Pola Enlanda Armeo, vicdirektoro de pola sekcio de Radio Libera Eŭropo (m. 1997)
- 1908: Aladár Kovách, hungara historiisto kaj verkisto (m. 1979)
- 1910: Ulrich Becher, germana verkisto kaj pentristo (m. 1990)
- 1912: József Király, rumania hungara aktoro (m. 1994)
- 1914: Noor Inayat Khan, barata princino, verkistino kaj telekomunikistino, brita spionino, torturata de Sicherheitsdienst kaj ekzekutita en koncentrejo Dachau (m. 1944)
- 1918: Maharishi Mahesh Yogi, barata fizikisto kaj guruo, populariganto de transcenda meditado (m. 2008)
- 1920: Isaac Asimov, usona verkisto de sciencfikcio, aŭtoro de hipotezaj tri leĝoj de robotiko (m. 1992)
- 1920: Armand Pien, flandra veter-prognozisto (m. 2002)
- 1921: Olga Nagy, rumania hungara folkloristino, verkistino (m. 2006)
- 1926: Vira Vovk, ukraina poetino kaj tradukistino (m. 2022)
- 1928: Ernő Blénesi, rumania hungara redaktoro kaj ĵurnalisto
- 1928: Tibor Oláh, rumania hungara komponisto (m. 2002)
- 1928: Daisaku Ikeda, japana verkisto kaj filozofo, prezidanto de fratina budhista organizaĵo al Soka Gakkai (m. 2023)
- 1932: Ádám Dankanits, rumania hungara kulturhistoriisto (m. 1977)
- 1935: Katalin Kosztándi, hungara pentristino
- 1937: János Szőcs, rumania lokhistoriisto, muzeologo
- 1938: András Lokodi, rumania hungara fakverkisto pri faru-tiun-vi-mem
- 1938: Robert Smithson, usona artisto (m. 1973)
- 1940: Zbigniew Romaszewski, pola fizikisto, politikisto, senatano, opozicia aktivulo en Pola Popola Respubliko, kreinto de Interven-Buroo ĉe Komitato por Defendo de Laboristoj, kreinto de Radio Solidareco (m. 2014)
- 1944: Péter Eötvös, hungara komponisto, dirigento
- 1945: Slobodan Praljak, hercegovina politikisto kaj generalo (m. 2017)
- 1946: Katalin Szőcs, rumania hungara kemiistino
- 1948: Tony Judt, brita historiisto (m. 2010)
- 1951: Jan Fischer, ĉefministro de Ĉeĥio
- 1951: Tamás Sztojka, rumania hungara kuracisto, lokhistoriisto
- 1957: Emil Burján, rumania hungara skulptisto, poeto
- 1960: Urasaŭa Naoki, japana mangao-verkisto
- 1967: Tia Carrere, usona aktorino, modelulino, kantistino
- 1976: Paz Vega, hispana aktorino
- 136: Telesforo, greka papo, martiro, sanktulo
- 1620: Johano Sigismundo, elektoprinco de Brandenburgio (n. 572)
- 1732: Peter Hohmann, germana komercisto (n. 1663)
- 1783: Johann Jakob Bodmer, svisa verkisto germanlingva kaj literaturteoriisto (n. 1698)
- 1801: Johann Kaspar Lavater, svisa pastoro, teologo kaj verkisto, okupiĝanta pri fiziognomiko (n. 1741)
- 1819: Maria Luiza de Parmo, reĝino de Hispanio (n. 1751)
- 1831: Barthold Georg Niebuhr, germana historiisto, kunfondinto de filologia-kritika historioscienco (n. 1776)
- 1839: Josef Krasoslav Chmelenský, ĉeĥa poeto kaj libretisto (n. 1800)
- 1858: Ernestine von Wildenbruch, germana salonistino (n. 1805)
- 1861: Frederiko Vilhelmo la 4-a, reĝo de Prusio (n. 1795)
- 1868: Christoph Schmidt, germana entreprenisto pri kreskaĵoj (n. 1803)
- 1877: Jonathan McCully, kanada politikisto, patro de la Konfederacio (n. 1809)
- 1884: Margarethe von Bülow, germana verkistino
- 1892: George Biddell Airy, angla matematikisto, astronomo, profesoro, malkovrinto de astigmatismo (n. 1801)
- 1907: Otto Benndorf, germana kaj aŭstra arkeologo
- 1908: Kálmán Rimanóczy, hungara arkitekto (n. 1840)
- 1913: Magda Ferentzi, hungara verkistino (n. 1890)
- 1915: Károly Goldmark, aŭstra-hungara komponisto, violonisto kaj muzika pedagogo (n. 1830)
- 1917: Edward Tylor, angla kvakero, antropologo, profesoro (n. 1832)
- 1921: Theobald von Bethmann Hollweg, kanceliero de Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Prusio (n. 1856)
- 1922: Wilhelm Herrmann, germana teologo, etikisto, profesoro (n. 1846)
- 1936: Rudolfo van Oppenraay, nederlanda jezuito kaj latinlingva verkisto (n. 1856)
- 1939: Roman Dmowski, pola politika verkisto, diplomato-poligloto, gvidanto de nacia liberiga movado, kreinto de la moderna patriotismo (n. 1864)
- 1945: Irén Gulácsy hungara verkistino (n. 1894)
- 1948: Vicente Huidobro, ĉilia poeto, reprezentanto de kreadismo (n. 1893)
- 1968: Cuno Hoffmeister, germana astronomo, kataloginto de meteorfluoj (n. 1892)
- 1971: Jerzy Zarzycki, pola reĝisoro kaj filma scenaristo filmiganta sieĝon de Varsovio kaj la ribelon de Varsovio (n. 1911)
- 1976: Éva Balogh, hungara aktorino kaj deklamistino (n. 1934)
- 1977: Juan de Oyarzábal, meksika esperantisto kaj atomfizikisto, laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA, aŭtoro de poemo Ĉe l' bordo de l' rivero (n. 1913)
- 1977: Erroll Garner, usona ĵaza pianisto kaj komponisto de la ĝenroj svingo kaj bibopo (n. 1921)
- 1989: Eddie Heywood, usona ĵazpianisto kaj komponisto de svingo (n. 1915)
- 1992: Géza Jakab, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1904)
- 1995: Siad Barre, prezidento de Somalio (n. 1919)
- 1997: Janina Kotarbińska, pola filozofino, logikistino, ligita kun Lvova-Varsovia skolo (n. 1901)
- 1998: Janusz Chmielewski, pola lingvisto, ĉinologo, fakulo pri la ĉina logiko, tradukinta taoisman verkon de Ĝuangzio (n. 1916)
- 2000: Nat Adderley, usona ĵaz-kornetisto, trumpetisto, komponisto kaj bandestro (n. 1931)
- 2008: Délio Pereira de Souza, brazila esperantisto, kunfondinto de Esperanto-asocio en Rio-de-Ĵanejro kaj de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz (n. 1918)
- 2011: Dénes Székely, hungara dancisto, koreografo (n. 1935)
- 2013: Karel Čáslavský, ĉeĥa historiisto kaj filma arkivisto (n. 1937)
- 2016: Michel Delpech, franca kantisto (n. 1946)
- 2016: Nimr al-Nimr, saudarabia imamo, ajatolo, defendanto de homrajtoj en Regiono Ŝarkija de Sauda Arabio, ekzekutita kun aliaj 46 kondamnitoj (n. 1959)
- 2018: Thomas S. Monson, usona kleriko, prezidanto de mormonoj (n. 1927)
- 2021: Cléber Eduardo Arado, brazila futbalisto (n. 1972)
- 2021: Brian Urquhart, asista ĝenerala sekretario de UN, ricevinto de Premio Zamenhof (n. 1919)
- 2022: Richard Leakey, kenja paleoantropologo (n. 1944)
- 2023: Ken Block, usona raliisto (n. 1967)
La 2-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):