Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elaro estas neregula satelito de Jupitero.
Elaro | |
Natura satelito de Jupitero (VII) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Jupitero VII[1] |
Nomita laŭ | Elara vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Charles Dillon Perrine[1] |
Dato de malkovro | 2-a de januaro 1905[1] |
Loko de malkovro | Observatorio Lick[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 11 676 677 km |
Discentreco | 0,21 |
Klinangulo | 26,63° (rilate al la ekliptiko) 30,66° (rilate al la jupitera ekvatoro) |
Periodo | 257,77 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 86 km[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~8,7 × 1017 kg 2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze) 0,031 m/s2 52 m/s |
Rotacia periodo | nekonata |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~124 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
0,04 (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 16,3[2] |
Ĝi estas malgranda objekto. Se, kiel la aliaj satelitoj de la himalia grupo, ĝia albedo estas 0,04 kaj ĝia denso 2,6 g/cm3 oni povas ĉirkaŭkalkuli ĝian grandon al 86 km kaj ĝian mason al 8,7 × 1017 kg.
Ĝi estis malkovrita la 2-an de januaro 1905 de Charles Dillon Perrine en la observatorio Lick [3] (Kalifornio, Usono) dum li pristudis fotojn de Himalio, kiun li mem malkovris antaŭ.
Ĝi ricevis la nomon Jupitero VII (la nuna sistemo de maldaŭraj nomoj ne estis tiam uzata), kaj ricevis sian nunan nomon nur en 1975.
En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon de Elaro [4], laŭ Elara, amatino de Zeŭso kaj patrino de la giganto Titjoso
Ĝi estas ano de la himalia grupo, grupo de kvin satelitoj, kies orbitoj havas grandan duonakson inter 11 160 000 kaj 12 555 000 km, kaj klinangulon inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.