From Wikipedia, the free encyclopedia
NAGY Olga (nadj) estis rumanuja hungara folkloristino, romanverkistino, porjunulara verkistino naskita en Ernei la 2-an de januaro 1921 kaj mortinta en Sfântu Gheorghe la 3-an de novembro 2006. Ŝi estas la patrino de aktorino Szidónia Krizsovánszky.
Olga Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1921 en Ernei |
Morto | 3-an de novembro 2006 (85-jaraĝa) en Sfântu Gheorghe |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Infano | Szidónia Krizsovánszky |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Olga Nagy la mezlernejon finis en Târgu Mureş (1939). Unu jaron ŝi studis en reformita teologio en Kluĵo, poste ŝi akiris diplomon de bazlerneja instruisto (1944). Ŝi instruis en Kisiklód (1940-44), Szék (1945-51), dume ŝi finis la fakon de hungara lingvo kaj literaturo kaj etnografio en Universitato Bolyai de Kluĵo (1948). Ŝi estis interna kunlaborantino de Utunk (1952-53), Dolgozó Nő (1953-58). Ŝi estis esploristino, ĉefesploristino de Rumana Scienca Akademio, poste inter 1958-73, ĝis sia pensiiĝo de la folklorinstituto en Kluĵo. Ŝi doktoriĝis en 1978 per disertacio A hiteles népmese esztétikája (La estetiko de aŭtentika popolfabelo). Ŝi estis ano de Rumana Verkistfederiĝo, ekde 1990 de la Kriza János Néprajzi Társaság, honora ano de la Hungara Etnografia Asocio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.