From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl Wilhelm DINDORF (naskiĝinta la 2-an de januaro 1802 en Leipzig, mortinta samloke la 1-an de aŭgusto 1883) estis germana filologo.
Wilhelm Dindorf | |
---|---|
"Oratoraĵoj", verko de Demosteno, publikigita de Wilhelm Dindorf, 1887. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1802 en Leipzig |
Morto | 1-an de aŭgusto 1883 (81-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana • latina • antikva greka |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Alma mater | Thomas-lernejo je Lepsiko |
Familio | |
Patro | Gottlieb Immanuel Dindorf |
Frat(in)o | Ludwig Dindorf |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo literaturhistoriisto literatursciencisto klasikisto universitata instruisto redaktisto |
Estante la plej maljuna filo de la lingvisto kaj teologo Gottlieb Immanuel Dindorf li frekventis la lepsikan Tomaso-lernejon kaj la Monaĥejan lernejon de Roßleben. Poste li studis ĝis 1828 klasikan filologion ĉe la Universitato de Lepsiko. Christian Daniel Beck transdonis lin plurajn laborojn. En 1827 li vokitis unu jaron kiel kuratoro je la Reĝa Prusia Biblioteko Berlinon. Reveninte Lepsikon li doktoriĝis pri filozofio kaj magistriĝis.
Inter 1828 kaj 1833 Dindorf estis eksterorda profesoro pri literaturhistorio en Lepsiko. Post kiam la esperoj je posteulado de Beck sur la katedro pri helena kaj latina literaturoj rompiĝis li tute retiriĝis de la altlernejo. Poste li sukcese agadis kiel verkisto kaj privata docento. Li publikigis multajn eldonojn de antikvaj helenaj tekstoj kiuj ĝuis multajn eldonojn kaj reimpresitis ofte ĝis la 20-a jarcento. En 1846 li iĝis koresponda membro de Prusa Akademio de Sciencoj.[1] Lia pli juna frato Ludwig Dindorf ankaŭ konata filologo estis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.