La 19-a de aŭgusto estas la 231-a tago de la jaro (la 232-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 134 tagoj restas.
Je la 19-a de aŭgusto okazis, interalie:
- -295: Romio: unua templo dediĉita al Venuso, diino de amo, belo kaj fekundeco ekstaris
- -43: Romia Respubliko: Aŭgusto Cezaro devigis Romian Senaton elekti lin konsulo
- 1274: Baldaŭ post reveno de la naŭa krucmilito, Eduardo la 1-a estis kronita reĝo de Anglio
- 1477: Venonta germana reĝo kaj imperiestro Maksimiliano la 1-a nuptis Burgonjan dukinon Maria
- 1458: Pio la 2-a iĝis papo
- 1531: Pola-moldava milito (1530-38): venko de polaj trupoj en la batalo de Gwoździec (apud Kolomeo)
- 1557: Pollando deklaris militon al Livonia Ordeno
- 1561: Reĝino Maria Stuart revenis de Francio al Skotlando
- 1562: Dum la litova-rusa milito pola armeo sub gvido de Stanisław Leśniowolski, reĝa oficisto de Różan, venkis en batalo de Nevel kelkoble pli grandan rusan armeon
- 1587: Sveda reĝido Sigismondo la 3-a Vasa estis elektita reĝo de Pollando - liaj pretendoj al la sveda trono kaŭzis duonjarcentajn militojn
- 1639: Tridekjara milito: venko de nederlanda armeo kontraŭ la hispana en batalo de Dunkirko
- 1666: Dua angla-nederlanda milito: angla ŝiparo detruis apud nederlanda insulo Terschelling 150 komercajn ŝipojn
- 1745: En Skotlando eksplodis la dua jakobita ribelo - princo Charles Edward Stuart levis jakobinan standardon en Glenfinnan dum provo reakiri la britan tronon por sia patro James Francis Edward Stuart
- 1767: Kievo: Preĝejo Sankta Anreo estis konsekrita
- 1772: Sveda reĝo Gustavo la 3-a post sensanga puĉo enkondukis kleran despotismon arestante membrojn de Ŝtata Konsilantaro
- 1782: Usona Milito de Sendependeco: brita-indiana armeo frakasis taĉmenton de milico de Kentukio en batalo de Blue Licks
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: rusa ambasadoro ratifis nome de imperiestrino Katarino la 2-a dispartigan pakton, laŭ kiu la Rusia Imperio aneksis 250 mil km² de teritorio, loĝita de 3 milionoj da homoj
- 1820: En Teatro ĉe la Vieno okazis premiero de la melodramo Die Zauberharfe de Franz Schubert
- 1826: Kongresa Pollando: el kunligo de Stara Częstochowa kaj Częstochówka urbo Częstochowa fondiĝis, la kvara laŭ grandeco post Varsovio, Lublin kaj Kalisz (spirita ĉefurbo de Pollando sub patroneco de la Nigra Madono)
- 1839: Oficiale akceptita invento de fotarto (dagerotipio inventita en Francio)
- 1839: Observatorio Pulkovo kiel steloobservatorio de la Rusia Akademio de Sciencoj ekfunkciis apud Sankt-Peterburgo
- 1851: Ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto Karel Havlíček Borovský estis alkondukita antaŭ kortumo en Kutná Hora pro verkado en la revuo "Slovan" - la ĵurio absolvis lin
- 1856: Usona inventisto Gail Borden patentigis kondensitan lakton
- 1870: Francia-Prusia Milito: sieĝo de Metz komenciĝis
- 1887: Plena suna eklipso videbla en Mezeŭropo, Siberio, Manĉurio kaj Japanio
- 1890: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Faetuzo; precize 3 jarojn poste li malkovris Palmon
- 1901: Okcidentaj Tatroj: sur la montopinto de Granda Giewont oni konsekris metalan krucon, videblan de Zakopane
- 1912: En Albanio komenciĝis interna milito inter kristanoj kaj islamanoj
- 1913: Franco Adolphe Pégoud kiel unua saltis de aviadilo kun paraŝuto
- Unua Mondmilito
- 1919: Afganio sendependiĝis (de Britio)
- 1920: Soveta-Pola Milito
- 1920: Rusia Enlanda milito: la Tambova ribelo komenciĝis kiel la plej granda rusa ribelo kontraŭ bolŝevismo — trupoj de Miĥail Tuĥaĉevskij kruele murdis 70 mil kamparanojn kaj dum du jaroj oni malsatigis ĉ. 170 mil rusajn kamparanojn
- 1920: Nokte de la 19/20 de aŭgusto la Dua Silezia Ribelo eksplodis
- 1927: Rusa Ortodoksa Eklezio agnoskis Sovetunion
- 1934: 89,9% de civitanoj de Germanio referendumis por kreo de la oficejo de Führer, kiu inkluzivus komandanton kaj kancelieron
- 1936: Granda Teroro en Sovetunio: komenciĝis unua el tri "Procesoj de Trockija-Zinovjeva terorisma centro" — oni mortkondamnis kaj tuj ekzekutis 16 akuzitojn, inkluzive de Grigorij Zinovjev kaj Lev Kamenev
- 1939: En Berlino ministroj pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov subskribis germanan-sovetan komercan traktaton
- Dua Mondmilito
- 1948: Rezolucio n-ro 56 de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj traktis la problemon pri Palestino
- 1953: En aranĝita de CIA kaj MI6 puĉo estis faligita demokratie elektita ĉefministro de Irano Mohamed Mosadek; plenan regopovon transprenis Mohamed Reza Pahlavi
- 1955: Usono: mortigaj indundoj kaŭzitaj de Uragano Diane
- 1960: Usona piloto de spionaviadilo Lockheed U-2 Gary Powers, pafalterigita la 1-an de majo samjare, estis kondamnita je 10-jara enprizonogo pro spionado
- 1965: Federacia Respubliko Germanio kaj Israelo ligis diplomatiajn rilatojn
- 1965: Legado de la verdikto de la dua proceso de Aŭŝvico-skipanoj okazis en Frankfurto ĉe Majno
- 1969: Amasaj protestoj komenciĝis en multaj partoj de Ĉeĥoslovakio okaze de la unua datreveno de la Invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion kiel esprimo de malkontento pri politiko de la nova komunisma gvidantaro - finitaj la 21-an de aŭgusto kun kvar mortintoj
- 1977: Sovetia astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ malkovris kometon el la familio de Jupitero
- 1977: En Lucko oni malfermis monumenton al Lesja Ukrajinka
- 1983: Milita stato en Pollando: aŭtoritatoj malfondis la suspenditan Asocion de Polaj Literaturistoj riproĉante al ties gvidantoj agadon kontraŭ strukturoj de socialisma ŝtato
- 1985: Papo Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis en Kazablanko kun reĝo de Maroko Hasano la 2-a
- 1989: Ryszard Kaczorowski iĝis lasta prezidento de Pollando en ekzilo
- 1989: Tuteŭropa pikniko okazis apud Sopron ĉe la landlimo inter Hungario kaj Aŭstrio
- 1990: Sur teritorio de Moldava Respubliko proklamiĝis Gagauzio
- 1991: Aŭgusta puĉo: Miĥail Gorbaĉov estis elpostenigita per hejmaresto dum feriado en Foroso — ortodoksaj komunistoj, gvidataj de vic-prezidanto Gennadij Janajev, deklaris krizostaton en Sovetunio
- 1999: Dekoj da miloj de serboj en Beogrado postulis eksiĝon de Slobodan Milošević el la posteno de prezidento
- 2000: Rusio: en Moskvo oni solene konsekris la rekonstruitan Katedralon de Kristo Savinto
- 2002: En Ĉeĉenio (Rusio) islamistoj paffaligis helikopteron Mi-26 — pereis 118 soldatoj
- 2002: Lasta pilgrimado de la papo Johano Paŭlo la 2-a al sia patrio finiĝis en Kalwaria Zebrzydowska
- 2003: En Irako bombo preskaŭ detruis stabejon de la Unuiĝintaj Nacioj en Bagdado - mortis ne malpli ol 24 personoj inter ili estro de la stabejo, speciala reprezentanto Sérgio Vieira de Mello. Proksimume 100 personoj estis vunditaj
- 2003: Israelo: bombisto de Hamas mortigis en homplena publika buso en kvartalo de Jerusalemo 24 homojn kaj vundis pli ol 130 aliajn - inter ili estis multaj infanoj de Ortodoksa Judismo
- 2004 - Ĉefministro de Hungario Péter Medgyessy anoncas sian demision
- 2005: Pierre Nkurunziza iĝis prezidento de Burundo
- 2008: Milito en Afganio: 10 francaj soldatoj mortis kaj pli ol 20 vundiĝis en batalo kun talibanoj
- 2009: Ne malpli ol 95 personoj mortis kaj ĉirkaŭ 500 vundiĝis en serio de bombatencoj en Bagdado
- 2010: Lastaj usonaj bataltaĉmentoj forlasis Irakon
- 2013: Radikalaj islamanoj en Sinajo atakis busetojn kun nearmitaj policanoj ekzekutante 25 el ili
- 2014: Pola scienca nano-satelito "Heweliusz" enorbitigis la Teron pere de ĉina lanĉo-veturilo de kosmodromo Tajuano por esplori, kadre de aŭstra-kanada-pola projekto, 200 stelojn plej lumecajn
- 2017: Barato: 23 personoj pereis kaj 156 vundiĝis pro elreliĝo de trajno en Khatauli (Utar-Pradeŝo)
- 2022: En Pola Sejmo oni rememorigis, ke Rusio kadre de Riga traktato ne redonis al Pollando pli ol 70 mil numismaĵojn, signifan nombron de gobelinoj, standardojn de Polaj Legioj en Italio, 10 mil gravuraĵojn — oni ankaŭ ne redonis arkivon de Grandprinclando Litovio kiel "atribuitan al soveta arto"
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 177-a tago de rusa agreso: La pasintan tagon en la suda fronto Rusio perdis 76 soldatojn kaj 3 tankojn; laŭ brita ministerio Ĥarkivo estas unu el la plej ofte pripafataj urboj (dum la lastaj du tagoj 21 personoj pereis) — tago de la funebro; laŭ ukraina Ĝenerala Stabo rusoj perdis en Ukrainio 44 700 soldatojn, 1 899 tankojn, 4 195 kirasitajn veturilojn, 1 016 artileriajn sistemojn, 266 raketajn elpafilojn, 141 kontraŭaviadajn sistemojn, 234 aviadilojn, 197 helikopterojn, 795 senpilotajn aviadilojn, 190 krozmisilojn, 15 surakvajn unuojn, 3 130 veturilojn (inkluzive de cisternoj) kaj 94 unuojn de specialaj armiloj; ukraina armeo refoje, post riparo, trafis ponton de Kaĥovka super Dnipro; separistoj de Donecka Popola Respubliko informis, ke kun rusia armeo "liberigis" du lokojn en Donbaso
- Mondreago: En la Monda Tago de Humanitara helpo Britio decidis transdoni 15 mln da britaj pundoj por rifuĝintoj en Pollando kaj Ukrainio; ambasadejo de Usono en Prago informis, ke Ĉeĥio ricevos 8 helikopterojn pro la armea kontribuo al Ukrainio; nova helpo de Usono por Ukrainio (775 mln da dolaroj; i.a. observaj longdistancaj senpilotaj aviadiloj, haubizoj, permanaj kontraŭkirasitaj misiloj kaj unuafoje kirasitaj batalveturiloj); Reuters: post atako al Krimeo rusoj perdis duonon de aviado de la Nigramara floto de Rusio; "Die Welt": Berlino de lastaj 10 semajnoj ignoras petojn de Ukraino pri armiloj; Britio: Rusio ne havas moralan rajton por kunsidi en G20, dum daŭras ĝia agreso al Ukrainio
- 2023: En nokta atako Rusio sendis al Ukrainio 17 senpilotajn aviadilojn, 15 estis paffaligitaj; en matena terorisma atako de balistikaj misiloj al centro de Ĉernihivo 7 personoj pereis kaj 129 estis vunditaj, inkluzive de 15 infanoj kaj 15 policanoj; ukraina senpilota aviadilo atakis armean aerodromon en rusia Novgoroda provinco, kie ekestis incendio kaj estis damaĝita atakaviadilo; Ukrainion vizitis usona ĉasaviadilo F-16 — ukrainaj pilotoj komencis fluglernadon
- Mondreago: dum usona-japana-sudkorea pintkuveno Joe Biden diris: Konsekvencoj de la milito en Ukrainio transiras foren ekster Eŭropo kaj opiniis, ke rusoj jam malgajnis; Volodimir Zelenskij vizitadas Svedion, kiu transdonas la 13-an armean helpofaskon al Ukrainio, kiu ankaŭ produktos svedajn batalveturilojn por infanterio (pli frue 50 jam estis transdonitaj); laŭ brita spionagentejo ukraina armeo dum la lasta semajano progresis sude, direkte al Berdjansko kaj Melitopolo; UN kaj Francio kondamnis la rusian atakon al teatro kaj universitato en Ĉernihivo; "The Telegraph": Ĉinio armiligas Rusion per helikopteroj, senpilotaj aviadiloj, optikaj celiloj kaj metaloj — dum jaro kaj kvarono sendis al diversaj firmaoj dekojn da miloj de pakaĵoj
- 232: Probo, imperiestro de Romio, militisto, fininta konstruon de Aŭrelia Murego, murdita (m. 282)
- 1570: Salomone Rossi, itala renesanca komponisto el kortego de Mantuo (m. 1630)
- 1596: Elizabeto Stuart, princino de Reĝlando de Anglio, ĉeĥa reĝino (m. 1662)
- 1631: John Dryden, angla poeto, kortega poeto de Stuartoj (m. 1700)
- 1689: Samuel Richardson, angla verkisto, konata de epistola romano (m. 1761)
- 1741: Madamo du Barry, franca grafino kaj reĝa amatino (m. 1793)
- 1745: Johan Gottlieb Gahn, sveda kemiisto, kiu malkovris manganon (m. 1818)
- 1750: Johann Georg August Galletti, germana instruisto, historiisto kaj verkisto (m. 1828)
- 1829: Edward Moran, usona pentristo de primaraj pentraĵoj (m. 1901)
- 1830: Julius Lothar Meyer, germana kemiisto kaj kuracisto kontribuinta al Perioda Tabelo (m. 1895)
- 1833: István Kápolnai Pauer, hungara oficiro, historiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1896)
- 1845: Edmond de Rothschild, franca bankisto, kolektisto kaj mecenato de arto (m. 1934)
- 1848: Gustave Caillebotte, franca pentristo kaj mecenato de impresionismo (m. 1894)
- 1849: Joaquim Nabuco, brazila politikisto, diplomato, historiisto, juristo kaj ĵurnalisto (m. 1910)
- 1853: Aleksej Brusilov, rusa generalo (m. 1926)
- 1871: Orville Wright, usona pioniro de aviado (m. 1948)
- 1881: George Enescu, rumana komponisto, violonisto kaj instruisto (m. 1955)
- 1883: Coco Chanel, franca fondintino de la modo-firmao Chanel (m. 1971)
- 1885: Jakob Stefanĉiĉ, slovena advokato, eldonanto de nacilingvaj broŝuroj, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kontribuinta al fondiĝo de "La Suda Stelo", kunlaborinto de "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto", Enciklopedio de Esperanto (m. 1974)
- 1886: Bronisław Kuhl, pola esperantisto el Krakovo, konata de recenzoj kaj kritikoj en "Pola Esperantisto", "British Esperantist", "La Bela Mondo", "Universo" k. a., tradukisto (m. 1955)
- 1887: Anna Gyllsdorff, sveda artistino kaj esperantistino, tradukistino (m. nekonata)
- 1889: János König, hungara profesoro de komerca lernejo, gvidanto de Esperanto-movado en Miskolc (m. nekonata)
- 1893: Stefan Starzyński, pola politikisto, ekonomikisto, oficiro, prezidanto de Varsovio, murdita (m. 1939)
- 1893: Kamil Giżycki, pola inĝeniero, militisto kontraŭbatalanta bolŝevikojn en Siberio, verkisto kaj esplor-vojaĝisto al okcidenta Afriko (m. 1968)
- 1893: Kalle Väisälä, finnlanda matematikisto, profesoro de la Universitato de Tartu, esperantisto (m. 1968)
- 1894: Gábor Vágó, hungara, rumania hungara skulptisto (m. 1968)
- 1902: Ogden Nash, usona poeto, konata de absurdaj tekstoj (m. 1971)
- 1904: František Omelka, ĉeĥa instruisto kaj pedagogo, Esperanto-verkisto kaj tradukisto (m. 1960)
- 1906: Philo Taylor Farnsworth, usona inventisto (m. 1971)
- 1907: Jiří Srnka, ĉeĥa violonisto kaj komponisto (m. 1982)
- 1910: István Sinkovics, hungara historiisto, profesoro (m. 1990)
- 1914: Lajos Baróti, hungara futbalisto, trejnisto (m. 2005)
- 1921: Gene Roddenberry, usona scenaristo kaj televida produktoro (m. 1991)
- 1926: Luis Serrano Pérez, hispana esperantisto, kunorganizanto de la Esperanto-movado en kataluna urbo Sabadell (m. 2016)
- 1930: Waltraut Schulz, germana kantistino (m. 2017)
- 1935: László Oltyán, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1990)
- 1942: István Csucsuja, rumania hungara historiisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo
- 1944: Jenő Knézy, hungara ĵurnalisto pri sporto (m. 2003)
- 1944: Jakob von Uexküll, sveda-germana filatelisto kaj filantropo, fondinto de la Premio de ĝusta vivo
- 1946: William J. Clinton, prezidento de Usono 1993-2001
- 1946: János Román, rumania hungara pedagogo, lingvisto, publicisto kaj loknomkolektisto
- 1952: Tamás Gergely, rumania hungara novelisto, redaktoro
- 1957: Márta Sebestyén, hungara kantistino de popolkantoj
- 1957: Ervin Székely, rumania hungara ĵurnalisto, politikisto
- 1962: Hermina Csata, rumania hungara pentristino, tekstilistino
- 1969: Olga Barabás, rumania hungara reĝisorino, scenejdekoraciistino kaj kostumdezajnistino
- 1969: Matthew Perry, uson-kanada aktoro (m. 2023)
- 1970: Fat Joe, usona rapisto
- 1980: Csilla Albert, rumania hungara aktorino
- 14: Aŭgusto Cezaro, unua imperiestro de Romia Imperio (n. 63 a.K.)
- 440: Siksto la 3-a, papo, verkinta leterojn al Aŭgusteno de Hipono, sanktulo
- 1186: Ĝofredo la 2-a (Bretonio), filo de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1158)
- 1493: Frederiko la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1415)
- 1506: Aleksandro Jagiellon, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando (n. 1461)
- 1580: Andrea Palladio, itala arkitekto kaj teoriisto de arkitekturo (n. 1508)
- 1657: Frans Snyders, flandra pentristo (n. 1579)
- 1662: Blaise Pascal, franca matematikisto, fizikisto kaj filozofo pri religio, mistikulo, kontribuinta al asekura matematiko, konata de La paskala veto kaj Paskala kalkulilo aganta laŭ dekduuma sistemo kaj dudekuma sistemo (n. 1623)
- 1680: Johano Eudes, franca katolika pastro, sanktulo (n. 1601)
- 1704: Jane Leade, angla mistikulino (n. 1623)
- 1753: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto (n. 1687)
- 1765: Axel Fredrik Cronstedt, sveda kemiisto, kunfondinto de la moderna mineralogio, malkovrinto de nikelo kaj zeolitoj (n. 1722)
- 1777: Johann Christian Polycarp Erxleben, germana naturalisto (n. 1744)
- 1783: Franz Xaver Messerschmidt, german-aŭstria skulptisto (n. 1736)
- 1793: Pál Makó, hungara matematikisto, fizikisto, profesoro, jezuita monaĥo, pastro, abato, kanoniko (n. 1723)
- 1819: James Watt, skota inĝeniero kaj inventisto, pliboniginto de vapormaŝinoj (n. 1736)
- 1856: Charles Gerhardt, franca kemiisto, kiu klasifikis kemiajn kombinaĵojn kaj sintezis aspirinon (n. 1816)
- 1884: Jakub Bursa, ĉeĥa popola artisto, masonisto kaj konstruisto (n. 1813)
- 1887: Spencer Fullerton Baird, usona ornitologo kaj iktiologo (n. 1823)
- 1891: Gestur Pálsson, islanda verkisto, reprezentanto de realismo, enestanta en "La Tradukisto" (n. 1852)
- 1891: Theodor Aman, rumana pentristo kaj grafikisto (n. 1831)
- 1897: Gyula Horváth, hungara politikisto kaj publicisto, fondinto de la gazeto Magyar Hírlap (n. 1843)
- 1905: William Adolphe Bouguereau, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1825)
- 1912: Béla Mátrai Betegh, hungara aktoro, laborejestro, reĝisoro (n.1846)
- 1913: Eduard Weichberger, germana pentristo (n. 1843)
- 1923: Vilfredo Pareto, itala ekonomikisto, inĝeniero kaj sociologo (n. 1848)
- 1929: Alphonse Carles, franca pioniro de internacia Esperanto-movado, fondinto de Esperanto-grupo en Béziers, iniciatinto de la instituto de esperantaj konsuloj, de kiu poste elkreskis Delegita reto de UEA, kunfondinto de UEA, honora membro de UEA (n. 1867)
- 1929: Sergej Djagilev, rusa nobelo, impresario de la Rusaj Baletoj (n. 1872)
- 1936: Federico García Lorca, hispana verkisto, reprezentanto de la Generacio de la 27a, murdita (n. 1898)
- 1937: Gyula Pekár, hungara verkisto, ĵurnalisto, politikisto (n. 1867)
- 1954: Alcide De Gasperi, unua ĉefministro de la Itala Respubliko (n. 1881)
- 1967: Hugo Gernsback, luksemburg-usona inventisto, pioniro de amatora radio, aŭtoro de la termino sciencfikcio (n. 1884)
- 1970: Paweł Jasienica, pola verkisto (n. 1909)
- 1971: Walther Victor, germana politikisto, eldonisto kaj verkisto (n. 1895)
- 1975: Tihamér Vujicsics, serba-hungara komponisto (n. 1929)
- 1977: Groucho Marx, usona komediisto (n. 1895)
- 1985: Isaj Dratwer, pola judo, kuracisto kaj bakteriologo, propagandisto de Esperanto-movado en Mahiljoŭ, fondinto de Varsovia Esperanto-Societo, verkanta por "Heroldo de Esperanto", "Literatura Mondo" kaj "Pola Esperantisto", organizanto de UK 1937 kaj UK 1959, redaktoro de E-elsendoj de Pola Radio, ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, aktivulo de Neŭtrala Esperanto-Movado, tradukisto, aŭtoro de la libro Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj (n. 1905)
- 1988: Erzsi Palotai, hungara verkistino, deklamistino kaj tradukistino (n. 1907)
- 1989: Géza Képes, hungara poeto, tradukisto, edukisto (n. 1901)
- 1990: István Sinkovics, hungara historiisto (n. 1910)
- 1994: Linus Pauling, usona kemiisto, kunkreinto de molekula horloĝo, dufoja Nobelpremiito pri esploro de kemiaj ligoj kaj pacaktivado (n. 1901)
- 2002: Eduardo Chillida, hispana skulptisto (n. 1924)
- 2003: Gabriella Angi, hungara aktorino (n. 1961)
- 2003: Sérgio Vieira de Mello, brazila diplomato, murdita (n. 1948)
- 2004: Mihály András Sarkadi, rumania hungara artisto, redaktoro (n. 1927)
- 2005: Aušra Augustinavičiūtė, litova psikologino kaj ekonomikistino, fondintino de socioniko (n. 1927)
- 2008: Levy Mwanawasa, prezidento de Zambio, prezidanto de Organizaĵo por Afrika Unueco (n. 1948)
- 2014: Simin Behbahani, irana poetino, aŭtorino de gazaloj (n. 1927)
- 2016: Donald Henderson, usona epidemiologo klopodanta elradikigi variolon (n. 1928)
- 2017: Brian W. Aldiss, angla verkisto de sciencfikcio (n. 1925)
- 2020: Borys Paton, ukraina sciencisto, elektrinĝeniero, profesoro, aŭtoro kaj kunaŭtoro de pli ol 720 inventoj, en tio 500 eksterlandaj patentoj, de pli ol 1200 artikoloj kaj 20 monografioj, honora civitano de Kievo kaj Mariupolo, unua heroo de Ukrainio (n. 1918)
- 2020: Slade Gorton, usona senatano (n. 1928)
- 2021: Chuck Close, usona fotorealisma pentristo kaj fotisto (n. 1940)
- 2023: John Warnock, usona komputilisto, inventinto de pdf (n. 1940)
La 19-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):