From Wikipedia, the free encyclopedia
Eduardo Chillida Juantegui [ĉijIda] (Donostio, 10-a de januaro de 1924 – San Sebastián, 19-a de aŭgusto de 2002) estis skulptisto hispana.
Juna 18-jaraĝa en 1942 preparas sian eniron al studoj de arkitekturo, sed rezignis kaj dum unu jaro li estis futbalisto de la eŭska teamo Real Sociedad de Fútbol, dum lia patro estis prezidanto de la teamo; fakte li estis golulo. Poste li ekpentris en Madrido kaj komencis sian karieron kiel skulptisto.
Li translokiĝis poste al Parizo kie ekverkis per skulptaĵo el gipso. Tiam komencis lia rivaleco kun la skulptisto kaj pentristo Jorge Oteiza, ambaŭ konstruismaj. Jorge Oteiza akuzis na Eduardo Chillida pri plagiato de siaj verkoj kaj pri ties malakcepto de influo de la eŭska skolo. Ambaŭ skulptistoj repaciĝis nur en 1997 en Chillida Leku.
En 1951 li revenis definitive al Donostio. Chillida realigis sian unuan verkon el fero, Ilarik, kaj tiun materialon jam uzos porĉiame.
Eduardo Chillida: Escritos. La Fábrica Editorial Arkivigite je 2022-02-09 per la retarkivo Wayback Machine, Madrid 2005.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.