Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Akademio de Belartoj de Francio (france Académie des beaux-arts) estis kreita per la edikto de la 21-a de marto 1816. Ĝi heredis de la Reĝa Akademio de Pentrado kaj Skulptado (1648), de la Akademio de Muziko (1669) kaj de la Reĝa Akademio de Arkitekturo (1671).
Akademio de Belartoj de Francio | ||
---|---|---|
national art academy (en) | ||
Informoj | ||
fondodato | 21-a de marto 1816 | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)48.8572222.336889 | |
lando | Francio | |
urbo | Parizo, Francio | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Adrien Goetz (en) (2024–2024) Michaël Levinas (mul) (2023–2023) Astrid de La Forest (en) (2022–2022) Alain-Charles Perrot (en) (2021–2021) Jean Anguera (en) (2020–2020) vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
jura formo | national public establishment of an administrative nature vd | |
| ||
Sekve de la nuligo de la malnovaj akademioj fare de la franca Revolucio de 1789, estis kreitaj en la Instituto de Francio, tri klasoj, el kiuj « Literaturo kaj belartoj » kun ok sekcioj (gramatiko, malnovaj lingvoj, poezio, antikvaĵoj kaj monumentoj, pentrado, skulptado, arkitekturo, kaj fine muziko kaj deklamado). La edikto de la konsuloj de la 3-a de brumero 11 (25-a de oktobro 1802) dividis tiun klason en tri novajn el kiuj la klaso de belartoj. Tiu lasta klaso konsistigis la bazon de la nova Akademio en 1816. Per la leĝo pri esplorado de 2006, la Akademio de belartoj plu estas morala persono je publika juro kun aparta statuto.
La Akademio estas dividita en ok sekciojn. La disiĝo de la foteloj inter la sekcioj maloftege estis modifita en la 20-a jarcento ; kreita en 1985, la 7-a sekcio estis provizita per foteloj el aliaj sekcioj (1-a, 2-a, 3-a, 5-a kaj 6-a). En 1998, ankaŭ la fotelo de la pentristo Yves Brayer, mortinta en 1990, estis transdonita, kompensita per reveno al la 5-a sekcio de la fotelo okupita de Jean Prodromidès.
De 2005, la Akademio enhavas 57 fotelojn : kvin foteloj estis kreitaj en 1998 (2-a, 3-a, 5-a, 6-a kaj 7-a sekcioj), poste du en 2005, por la nove kreita sekcio fotado.
Prezidanto por 2014 : Claude Abeille, skulptisto. Nur 46 foteloj estis atribuitaj en la 1-a de aprilo 2014. La lasta ŝanĝiĝo estis la morto de Chu Teh Chun la 25-an de marto 2014.
Plej malnova vaka fotelo : 5-a fotelo de sekcio pentrado, vaka ekde la morto de Georges Rohner la 3-an de novembro 2000 (pluraj blankaj balotoj okazis).
Eksterlandaj asociitoj : 16 foteloj (el kiuj du estas vakaj). Korespondantoj (francaj kaj eksterlandaj) : 57 foteloj.
Sekcio | Fotelo | Membro | Elektodato aŭ de vakiĝo |
---|---|---|---|
1-a sekcio : Pentrado La fotelo 1 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1998. La fotelo 3 estis transdonita al la 3-a sekcio en 1967. La fotelo 12 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1987. La fotelo 14 estis transdonita al la 5-a sekcio en 1967. | |||
2 | Pierre Carron | 1990 | |
4 | Jean Cortot | 2001 | |
5 | Vaka | 2000 | |
6 | Vaka | 2012 | |
7 | Vladimir Velickovic | 2005 | |
8 | Guy de Rougemont | 1997 | |
9 | Vaka | 2014 | |
10 | Vaka | 2013 | |
11 | Arnaud d'Hauterives | 1984 | |
13 | Yves Millecamps | 2001 | |
2-a sekcio : Skulptado La fotelo 4 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1985. | 1 | Jean Cardot | 1983 |
2 | Claude Abeille | 1992 | |
3 | Jean Anguera | 2013 | |
5 | Eugène Dodeigne | 1999 | |
6 | Gérard Lanvin | 1990 | |
7 | Pierre Edouard | 2008 | |
8 | Antoine Poncet | 1993 | |
9 | Brigitte Terziev | 2007 | |
3-a sekcio : Arkitekturo La fotelo 8 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1985. | 1 | Jacques Rougerie | 2008 |
2 | Vaka | 2011 | |
3 | Aymeric Zublena | 2008 | |
4 | Roger Taillibert | 1983 | |
5 | Claude Parent | 2005 | |
6 | Vaka | 2008 | |
7 | Alain-Charles Perrot | 2013 | |
9 | Paul Andreu | 1996 | |
10 | Yves Boiret | 2002 | |
4-a sekcio : Gravurado | 1 | Érik Desmazières | 2008 |
2 | Pierre-Yves Trémois | 1978 | |
3 | Vaka | 2013 | |
4 | René Quillivic | 1994 | |
5-a sekcio : Muzika komponado | 1 | Laurent Petitgirard | 2000 |
2 | Jean Prodromidès | 1990 | |
3 | Michaël Levinas | 2009 | |
4 | Gilbert Amy | 2013 | |
5 | François-Bernard Mâche | 2002 | |
6 | Édith Canat de Chizy | 2005 | |
7 | Charles Chaynes | 2005 | |
8 | Thierry Escaich | 2013 | |
6-a sekcio : Liberaj membroj La fotelo 9 estis transdonita al la 7-a sekcio en 1985. La foteloj 2 kaj 12 estis nuligitaj. | 1 | William Christie | 2008 |
3 | Hugues Gall | 2002 | |
4 | Vaka | 2007 | |
5 | Michel David-Weill | 1982 | |
6 | Marc Ladreit de Lacharrière | 2005 | |
7 | Vaka | 2008 | |
8 | Pierre Cardin | 1992 | |
10 | Henri Loyrette | 1997 | |
11 | Patrick de Carolis | 2010 | |
13 | François-Bernard Michel | 2000 | |
7-a sekcio : Arta kreado en kino kaj aŭdvido | 1 | Régis Wargnier | 2007 |
2 | Roman Polanski | 1998 | |
3 | Jean-Jacques Annaud | 2007 | |
4 | Vaka | 2012 | |
5 | Vaka | 2006 | |
6 | Jeanne Moreau | 2000 | |
8-a sekcio : Fotado | 1 | Lucien Clergue | 2006 |
2 | Yann Arthus-Bertrand | 2006 | |
Ĉesigita en 1943, la publikigo de la protokoloj de la Akademio de Belartoj estis relanĉita en 2001 kun la publikigo de la memuaro de Agnès Goudail en la lernejo de ĉartoj (france "École des chartes") kadre de eldona entrepreno lanĉita en la Lernejo de Ĉartoj de Jean-Michel Leniaud. Tri volumoj estis eldonitaj de la societo pri historio de franca arto por la periodo 1796 ĝis 1810. De 2001 ĝis 2008, naŭ volumoj aldoniĝis :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.