ĉeĥa esperantisto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
František OMELKA (nask. la 19-an de aŭgusto 1904 en Staré Město - mortis la 23-an de junio 1960 en Otrokovice) estis ĉeĥa instruisto, kiu verkis pedagogiajn studojn kaj librojn por infanoj, ĉefe en la ĉeĥa, sed kelkajn verkojn samtempe en Esperanto. El Esperanto li tradukadis en la ĉeĥan. Kiel instruisto li laboris en la municipoj Blatnice, Stříbrnice, Hluk, Otrokovice, Napajedla, Zlín kaj Prago.
František Omelka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1904 en Staré Město |
Morto | 23-an de julio 1960 (55-jaraĝa) en Otrokovice |
Mortokialo | Kancero |
Lingvoj | ĉeĥa • Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Františka Omelková |
Infano | Věra Kramářová |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1932–) verkisto de porinfana literaturo verkisto tradukisto prozisto |
Ankaŭ lia edzino Františka Omelková estis esperantistino, instruistino kaj verkistino.
František Omelka naskiĝis en familio de poŝtisto. En Uherské Hradiště li studis klasikan gimnazion, kie jam pruviĝis liaj talentoj literatura kaj studi lingvojn. Post abiturientiĝo li fariĝis poŝtisto, kvankam li sopiris vojaĝi tra la mondo. Tiutempe li konatiĝis kun Františka Omelková, sia estonta edzino (ŝi havis la saman familian nomon, kvankam ili ne estis parencoj). Ŝi ĵus finis pedagogian instituton en Přerov kaj tio inspiris lin aliĝi al la sama lernejo.
La junaj homoj enamiĝis, geedziĝis kaj instruis en vilaĝaj lernejoj de sia regiono. En 1932 ili ambaŭ lernis Esperanton. Samtempe ili komencis verki rakontojn por infanoj. En 1934 naskiĝis al ili propra infano, filino Věra (edziniĝinta Kramářová). František Omelka kelkajn siajn verkojn tradukis en Esperanto, kelkajn esperantaĵojn li male tradukis en la ĉeĥan. Lia "Alaska stafeto" estis tradukita ankaŭ en la germanan, islandan kaj nederlandan. Plie li verkis multajn verkojn pri pedagogio.
Post la milito liaj verkoj komence aperadis kaj estis tre sukcesaj, sed poste - dum socialismo - ili estis eliminitaj el la publikaj bibliotekoj kaj ne plu eldonataj. Pri la kialoj oni povas nur hipotezi. En 1960 lin mortigis kancero. Post lia morto en 1976 merite de lia edzino aperis ĉeĥlingve lia romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) pri la unua ekspedicio ĉirkaŭ la Tero, do pri Fernão de Magalhães. En la jaro 2000 la urbestro de Otrokovice atribuis al František Omelka la honoran civitanecon de la urbo "in memoriam" (memore, postmorte).
Pri Aventuroj de Antonio
|
En ĉeĥaj gazetoj F. Omelka publikigis ĉ. 110 rakontojn, ekz. En malnova kastelo, Tra aera oceano, Trifolio de Lukov, Rememoroj pri Beogrado, Letero al la patrino, Al la suno, El aŭtunaj vesperoj, Heroo, Oni serĉis ĝentlemanon, La sorto, Persistemo, Sango, Murdisto, Kriplulo, Piedo k.a.
Liaj pedagogiaj artikoloj havis ekz. jenajn temojn: Eduko de moralaj sentoj, Pedagogia takto, Mi batalis kontraŭ trompa kopiado, Pri la pureco de la gepatra lingvo, Familio kaj lernejo, La lernejo paŝas tra la vivo, Sindevontigo de lernejanoj, Kiel ni ekkonas niajn lernantojn, Instruistino, Laboro de klas-instruisto, Al la gepatroj por enpensiĝo, Bonulo kaj turmentulo, Pri edukado de infanoj al patriotismo, Tri specoj de punoj, Kiel instrui gramatikon kaj ortografion, La beleco de parolo estas en simpleco, Kiel instrui stilon, Kolekto de diagramoj por instrui geografion k.s.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.