La 13-a de oktobro estas la 286-a tago de la jaro (la 287-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 79 tagoj restas.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 13-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- -539: Kapitulaco de Babilono konkerita de la persa reĝo Kiro la 2-a
- 54: Nerono iĝis romia imperiestro post murdo de lia duonpatro Klaŭdio
- 1282: Krakova princo Leszek Czarny venkis en batalo de Narevo aliancitan armeon de litovoj kun formortinta balta tribo
- 1307: Laŭ ordono de la franca reĝo Filipo la 4-a oni arestis templanojn kun sekvestro de ilia bieno
- 1399: Henriko la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1534: Paŭlo la 3-a iĝis papo
- 1773: Charles Messier malkovris interagantan galaksion NGC 5194 en konstelacio Ĉashundoj
- 1775: Kontinenta kongreso decidis pri kreo de Kontinenta mararmeo
- 1792: Konstruado de Blanka Domo ĉe Vaŝingtono komenciĝis
- 1805: Malfermo de la Liceo de Krzemieniec - pollingva Volinia Ateno
- 1815: En Pizzo estis pafmortigita marŝalo de Francio Joachim Murat, estinta reĝo de Napolo
- 1843: En Nov-Jorko fondiĝis juda servoklubo B'nai B'rith, la plej malnova judisma organizaĵo ĝis nun aganta
- 1874: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Siwa
- 1879: Johann Palisa malkovris asteroidon Martha kaj usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters - Hersilia
- 1881: Unua konata konversacio en la moderna hebrea lingvo inter Eliezer Ben-Jehuda kaj liaj amikoj
- 1884: Dum internacia konferenco pri meridianoj longitudo trapasanta tra la Reĝa Observatorio de Greenwich estis difinita kiel Grenviĉa Meridiano
- 1887: Rusia astronomo Viktor Knorre malkovris asteroidon Pentesileo
- 1895: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidojn Arakno kaj Fama
- 1898: Usona astronomo Edwin Foster Coddington malkovris asteroidojn Ohio kaj Theodora
- 1911: Princo Arturo, filo de Viktoria, iĝis unua Guberniestro ĝenerala de Kanado reĝdevena, same unua Princo de Britio kaj Irlando
- 1912: Hoyerswerda: soraba minoritata organizaĵo "Domowina" fondiĝis en Germana Imperiestra Regno; Unua Balkana milito: serboj konkeris Skopjon; en Varsovio oni malfermis mariavitan tombejon en la kvartalo Wola
- 1914: Unua Mondmilito: Belga registaro translokiĝis al Havro; usona inventisto Garret A. Morgan patentigis gasmaskon
- 1915: Unua Mondmilito: En Konektikuto oni malfermis bazon de usona submarŝipa mararmeo
- 1917: Katolikismo: lasta revelacio de la Virgulino de Fátima kun videbla "miraklo de la suno", spektata de 100 000 loĝantoj de Portugalio
- 1918: Respubliko de Zakopane kreiĝis kaj ekzistis en ĉirkaŭaĵo de la pola urbo ĝis la 16-a de novembro, verkisto Stefan Żeromski estis elektita de la popola kunveno ties prezidanto; Mehmet Talat kun ministroj de Junaj Turkoj subskribis armisticon, finante partoprenon de Otomana Imperio en la milito
- 1919: Post fino de la mondmilito, Aliancanoj establis protektoraton en okcidenta Trakio
- 1921: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Armena Soveta Socialisma Respubliko, Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko kaj Kartvela Soveta Socialisma Respubliko subskribis kun la Granda Nacia Asembleo de Turkio traktaton de Kars por establi landlimojn inter Turkio kaj Suda Kaŭkazio
- 1923: Ĉefurbo de Turkio translokiĝis de Istanbulo al Ankaro; en citadelo de Varsovio terorisma komunista organizaĵo okazigis eksplodon, rezulte de kiu 28 personoj pereis kaj 89 vundiĝis
- 1926: Pollando: Juda Teatro en Krakovo inaŭguris agadon
- 1929: Belorusio: tramtransporto en Minsk ekfunkciis
- 1930: Testoflugo de la germana ŝarĝ-transporta aviadilo Junkers Ju 52
- 1936: Hungara astronomo György Kulin malkovris asteroidon Balatono
- 1939: Germana okupado de Pollando: en ekzekutoj de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro germanoj en arbaro apud Rypin murdis ĉirkaŭ 150 polojn; en Szamotuły germana polico pafekzekutis 5 polojn mortkondamnitajn venĝe laŭ "kolektiva respondeco"; germana polico pafmortigis apud Gniezno pastron, unu el organizantoj de la defendo de Kłecko; unua oficiala komuniko en okupata Varsovio pri plenumo de mortpuno pro posedo de armilo, kaŝita en loĝejo de ŝoforo; subtera Nacia Militista Organizaĵo fondiĝis kiel armeo de Nacia Partio, kiu ne subiĝis al Pola Enlanda Armeo, sed agnoskis polan registaron en ekzilo; Batalo de Atlantiko: du germanaj submarŝipoj sinkis - U-40 pro mara mino en Dover-kaleza Markolo (45 maristoj pereis el 48) kaj U-42 pro profunda bombo de britaj destrojeroj sud-okcidente de Irlando (26 personoj pereis el 46)
- 1940: Germanaj okupaciaj regopovoj kreis Statistikan Oficejon por Ĝenerala Gubernio; Pola Rezistomovado: en Varsovio aperis konspira revuo "Pionier" (Pioniro)
- 1941: Germana teroro: respondeculo pri sano en la registaro de Ĝenerala Gubernio rekomendis murdon de judoj malsanaj je tifo; Varsovion trapasis eskorto kun bolŝevikaj militkaptitoj, precipe azianoj, kies aspekto estis terura pro marŝo kaj malsato. Preterpasantoj ĵetintaj pomon aŭ cigaredon estis batataj de germanoj per vipoj, en Chełm kelkaj eĉ ĝismorte — Wehrmacht pafmortigis en Biała Podlaska 10 sovetajn militkaptitojn provantajn fuĝi de transporto; germanoj establis geton en Wieruszów; batalo pri Moskvo: Wehrmacht okupis Kalugon; Orienta Fronto: germana 3-a Kirasita Grupo ekregis Kalinin; en Vjazma-regiono establiĝis rezisto de la trupoj de Okcidenta Fronto kaj estinta Rezerva; ĉirkaŭigitaj trupoj de Brjanska Fronto daŭrigis trarompadon al siaj ĉefaj fortoj
- 1942: Operaco Reinhardt: germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj likvidis geton en Zdołbunów (nun en Rivna provinco) - ĉirkaŭ 1 700 judojn oni pafekzekutis apud vilaĝo Staromylsk; likvido de juda geto en Piotrków Trybunalski komencita; taĉmentoj de Ordnungspolizei bruligis vilaĝon en distrikto Kraśnik kaj deportis 37 virojn al koncentrejo Majdanek; germana polico en distrikto Biłgoraj parte bruligis polan vilaĝon kaj murdis 10 personojn; nokte germanoj forveturigis 50 virinojn de varsovia enketa malliberejo Pawiak al koncentrejo Aŭŝvico; Ministro pri justico en Tria Regno anoncis rajtigon de SS pri juĝaj verdiktoj, ĉar ordinaraj juĝejoj ne kapablis ekstermi polojn, rusojn, judojn kaj ciganojn; Aŭstralio kaj Sovetunio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1943: Germana polico pendumis en Radom 10 personojn venĝe pro mortigo de gestapano kaj ĝendarmo, kaj en malliberejo en Rawicz 10 polojn; policanoj kaj germanaj soldatoj pafekzekutis en Biała Podlaska 10 personojn kaj 14 en aliaj lokoj; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis en distrikto Kielce 200 junajn laboristojn, kaj taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el Zamość-regiono ekregis bluan policejon; juda partio Bundo en Pollando ricevis de la pola ekzila registaro 700 mil zlotojn; sinodo de ortodoksaj episkopoj kunsidanta en Varsovio mesaĝis kontraŭsovete; nova itala registaro de marŝalo Pietro Badoglio deklaris militon kontraŭ Germanio kaj Akso Berlino-Romo-Tokio; Aliancanoj (Usono, Britio kaj Sovetunio) publikigis komunan deklaron pri agnosko de Italio kiel "kunbatalanta" flanko; germana armeo venkis en la dutaga batalo de Lenino (Mahilova regiono) la polan-sovetan
- 1944: en Moskvo okazis interparoloj kun sovetaj regopovoj, Winston Churchill, Stanisław Mikołajczyk kaj reprezentanto de la Pola Komitato de Nacia Liberigo, kunrespondeca pri la dua soveta okupado de Pollando; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Ruĝa Armeo konkeris Rigon — sekvis enkorpigo de Latvio al Sovetunio kun laŭvica deporto de latvoj al Siberio
- 1945: En Germanio fondiĝis konservativa Kristan-Sociala Unio en Bavario
- 1950: Premiero de la usona filmo All About Eve reĝisorita de Joseph L. Mankiewicz
- 1952 Gramatiko de la makedona literatura lingvo de Blaĵe Koneski estis eldonita de Ŝtata Eldonejo
- 1956: en Pola Popola Respubliko ĉefministro Józef Cyrankiewicz disponis pri ĉeso de kolektado, fare de pripersonaj laborfakoj, konfidencajn informojn pri laboristoj
- 1958: En Vatikano okazis entombigo de papo Pio la 12-a
- 1966: Bocvano kaj Lesoto aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1967: Rumanio: unua internacia kolokvo dediĉita al la skulptarto de Constantin Brâncuși komenciĝis en Bukareŝto
- 1970: Fiĝioj aniĝis al UN; Ĉina Popola Respubliko kaj Kanado ligis diplomatiajn rilatojn
- 1972: Anda flugakcidento - post 72 tagoj oni savis 16 personojn el la 45 flugintaj pasaĝeroj
- 1977: 4 palestinaj teroristoj en Somalio forkaptis aviadilon de Lufthansa postulante liberigon de 11 membroj de la Frakcio Ruĝa Armeo
- 1978: Svazilando: proklamo de konstitucio
- 1982: Ĉe la brazila-paragvaja limo sur la rivero Parano oni finis konstruadon de la akvobaraĵo Itajpuo; Milita stato en Pollando: dum solidareca manifestacio en Nowa Huta (nun parto de Krakovo) estis pafmortigita junulo
- 1983: Komunista puĉo en Grenado
- 1983: Soveta-afgana milito: venĝe pro mortigo de soveta soldato sovetiaj trupoj mortigis 126 loĝantojn de vilaĝoj Kolĉabad, Muŝkizai kaj Timur Kalaĉa
- 1983: Usonaj vendejoj ricevis unuan en la mondo poŝtelefonon
- 1984: Unua provo fare de sekurecservoj murdi apud Olsztynek pastron de "Solidareco" Jerzy Popiełuszko
- 1990: Libana interna milito, daŭranta ekde 1975, finiĝas
- 1991: Militkrimo: en etna purigado en Široka Kula apud Gospić lokaj ribelemaj serboj brutale mortigis 40 kroatojn
- 1991: En Bulgario okazis unua postmilite libera parlamenta voĉdono
- 1995: Embargo de Grekio kontraŭ la eksa Jugoslavia respubliko Nord-Makedonio estis nuligita
- 1999: Belorusio: en Vicebska regiono Johano Paŭlo la 2-a establis diocezon (unu el kvar)
- 2003: Albana Vikipedio startis
- 2005: Lanĉo de Ubuntu 5.10, nomita Breezy Badger
- 2006: Bengala ekonomikisto kaj pioniro de mikrokreditoj Muhammed Yunus kaj fondita de li Gramin-Banko ricevis Nobelpremion pri paco
- 2006: Irako: Islama Ŝtato fondiĝis
- 2006: Ban Ki-moon iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 2006: Papo Benedikto la 16-a private renkontiĝis kun la 14-a Dalai-Lamao Tenzin Gyatso
- 2009: Pollando: Mariusz Kamiński estis demisiita kiel ĉefo de Centra Kontraŭkorupta Ofico
- 2009: En la revuo "Current Biology" aperis artikolo pri vegana araneo, pruvanta ke ĝi estas unua konata al la scienco herbovora araneo
- 2010: Ĉilio: mineja akcidento apud Copiapó finiĝis - 33 malliberigitaj ministoj alvenis al la surfaco post 69-taga restado subtere
- 2012: Prezidento de Maŭritanio Mohamed Ould Abdel Aziz vundiĝis rezulte de pripafo de la eskorto
- 2016: Maldivoj anoncis sian decidon retiriĝi de la Komunumo de Nacioj
- 2019: Polaj Justuloj inter la popoloj ekiras al 5-taga pilgrimado al Sankta Lando
- 2019: En Vatikano Papo Francisko agnoskis gvidanton de anglo-katolikismo John Henry Newman sanktulo
- 2022: 232-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: Pasinttage okazis 21 aviadaj bombadoj kaj 104 raketaj pripafoj de Ukrainio fare de Rusia armeo kontraŭ pli ol 40 lokoj; ukrainoj paffaligis 5 sturmajn helikopterojn, 21 senpilotajn aviadilojn kaj detruis sude 5 deponejojn de municio; oni certigis liveron de kurento en la tuta Ukrainio; al Ukrainio 20 soldatoj revenis de rusa mallibero; en Ĥarkiva provinco oni trovis korpojn de 3 civiluloj, unu mortigita per pafo al kapo — en la provinco estis malliberigitaj kelkaj rusiaj soldatoj; rusia armeo murdis dirigenton de filharmonio en okupata Ĥersono - septembre rifuzis kunlaboron kaj malaperis ukraina helpilo, kion fari kaze de atestanto aŭ viktimo de militkrimo, aperis. Mondreago: Prezidanto de la Monda Banko informis, ke fine de oktobro ĝi transdonos al Ukrainio 530 milionojn da dolaroj — ĉi-jare Kievo de la banko ricevis 11 miliardojn da dolaroj; Rusio: magazeno de armilaro en Belgorodo eksplodis — ukraina armeo informis pri la eksplodo ne prenante sur sin respondecon pro la incidento; Josep Borrell: Se Rusio atakos Ukrainion per atombombo, Okcidento "neniigos" ĝian armeon; de la jarkomenco pli ol tri mil rusoj ne povis eniri al Pollando, pasinttage oni permesis alveni al 34; BBC: unuaj konfirmitaj mortoj de rusoj, tuj post mobilizo senditaj al fronto (5 viroj el Suda Uralo)
- 2023: 597 tago de la rusa agreso en Ukrainio: Dum la lastaj 4 tagoj rusia armeo okupis ĉ. Avdijivka 4,5 km² — perdis ne malpli ol 50 kirasitaj veturiloj; en rusa atako al centro de Pokrovsk unu persono pereis, 13 estis vunditaj; du rusaj ŝipoj estis atakitaj per ukrainaj senpilotaj maraj aviadiloj; direkte al Zaporiĵa provinco rusaj trupoj estis detranĉitaj de livero de municio kaj brulaĵo. Mondreago: Pola-rusa ŝtatlimo kun Kaliningrada provinco estis sekurigita per elektronika barilo — gardatan ŝtatlimon kun Belorusio provis trapasi 59 fremdlandanoj; Blanka Domo: septembre Nord-Koreio sendis al Rusio pli ol 1000 kontenerojn kun armilaro; en Nederlando 4 firmaoj kaj 8 personoj estis punitaj pro partopno en konstruo de Krimea ponto
Naskiĝoj
- 1162: Eleonoro de Anglio (Reĝino de Kastilio) (m. 1214)
- 1453: Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), filo de Henriko la 6-a (Anglio) (m. 1471)
- 1676: Apafi la 2-a, reganto de Transilvanio (m. 1713)
- 1771: Johann Fischer von Waldheim, germana anatomo, entomologo kaj paleontologo (m. 1853)
- 1791: Giuseppe Bianchi, itala astronomo (m. 1866)
- 1792: Moritz Hauptmann, germana komponisto kaj pedagogo (m. 1868)
- 1794: Anselm Hüttenbrenner, aŭstra komponisto kaj muzikkritikisto (m. 1868)
- 1814: Jules Quicherat, franca historiisto kaj arkeologo (m. 1882)
- 1821: Rudolf Virchow, germana patologo, antropologo kaj higienisto (m. 1902)
- 1822: Karl Martin Reinthaler, germana komponisto (m. 1896)
- 1824: Oskar Hensoldt, germana kartografo kaj pejzaĝarĥitekto (m. 1900)
- 1835: Alphonse Milne-Edwards, franca zoologo, paleontologo kaj ornitologo (m. 1900)
- 1837: Rudolf Mayer, ĉeĥa poeto (m. 1865)
- 1839: Rudolf Ley, germana entreprenisto kaj inventisto (m. 1901)
- 1871: Paul Federn, aŭstra kuracisto kaj psikoanalizisto (m. 1950)
- 1878: Stepan Ŝahumjan, rusia ĵurnalisto kaj revoluciulo, ekzekutita (m. 1918)
- 1881: Kálmán Csathó, hungara verkisto kaj reĝisoro (m. 1964)
- 1883: Aleksandr Jegorov, sovetia militestro kaj marŝalo, ekzekutita (m. 1939)
- 1887: Jozef Tiso, katolika pastro, prezidento de Slovaka ŝtato respondeca pri deportado de judoj, militkrumulo (m. 1947)
- 1895: Kurt Schumacher, germana politikisto, gvidanto de Socialdemokratia Partio de Germanio (m. 1952)
- 1895: Walter Lippmann, germana advokato, membro de Amerika Esperanto-Akademio (m. nekonata)
- 1896: Kálmán Erdélyi, hungara ĵurnalisto (m. 1950)
- 1900: Jenő Horváth, hungara pastro, verkisto, poeto (m. 1989)
- 1904: Jutta Hecker, germana filologino kaj verkistino (m. 2002)
- 1907: Margit Dajka, hungara aktorino (m. 1986)
- 1909: Art Tatum, usona pianovirtuozo kaj noviganto de ĵazo (m. 1956)
- 1910: Papaĝi, barata guruo (m. 1997)
- 1921: Yves Montand, franca aktoro kaj kantisto (m. 1991)
- 1922: György Rózsa, hungara bibliotekisto, diplomato (m. 2005)
- 1923: András Nagy, hungara skulptisto (m. 1984)
- 1924: Ignat Florian Bociort, rumana esperantisto, lekciisto de la rumana lingvo, rumana literaturo kaj monda literaturo, enkondukinto de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en filologiajn fakultatojn, kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de Rumanio, aŭtoro de E-lerniloj, interlingvisto, profesoro de AIS, honora membro de UEA (m. 2015)
- 1925: Margaret Thatcher, ĉefministrino de Britio 1979-1990 (m. 2013)
- 1926: Miloslav Rybín, slovaka esperantisto instruinta per Cseh-metodo en Liptov-regiono (m. 1995)
- 1926: Ray Brown, usona ĵaz-basisto kaj komponisto (m. 2002)
- 1926: Barna Borsos, rumania hungara aktoro
- 1927: Lee Konitz, usona saksofonisto de moderna ĵazo (m. 2020)
- 1934: Nana Mouskouri, greka kantistino, ambasadorino de UNICEF
- 1935: Éva Ajtay, rumania hungara pentristino, grafikistino (m. 1959)
- 1935: Antonín Přidal, ĉeĥa tradukisto, verkisto, publicisto kaj universitata pedagogo (m. 2017)
- 1936: Christine Nöstlinger, aŭstra verkistino (m. 2018)
- 1937: Zoltán Molnár, rumania hungara pentristo (m. 2000)
- 1940: Levente Csutak, rumania hungara grafikisto kaj ilustristo
- 1941: Bob Hunter, kanada ĵurnalisto, prezidanto de Greenpeace (m. 2005)
- 1941: Paul Simon, usona kantisto kaj kantverkisto
- 1945: Dési Bouterse, surinama armeestro, politikisto kaj prezidanto de Surinamo
- 1946: Miklós György Jakubinyi, rumania hungara romkatolika ĉefepiskopo
- 1948: Nusrat Fateh Ali Khan, pakistana kantisto (m. 1997)
- 1950: Tadeusz Doktór, pola psikologo kaj sociologo de religio, spertulo pri novaj religiaj movadoj, teoriulo pri astrologio kaj populariganto de jogo (m. 2007)
- 1954: Antal Jánosi, rumania hungara grafikisto
- 1954: Mordechai Vanunu, israela fizikisto, gajninto de la Premio de ĝusta vivmaniero
- 1957: Tibor Szabó, hungara aktoro
- 1958: Ĝamal Ĥaŝokĝi, saud-arabia ĵurnalisto kaj politika komentisto, murdita (m. 2018)
- 1968: Sándor Barabás, rumania hungara violonisto, koncertmajstro
- 1970: Paul Potts, brita kantisto (tenoro)
- 1974: Sándor Olivér Murányi, hungara verkisto kaj luktoartisto
- 1975: Júlia Vallasek, hungara literaturhistoriistino, tradukistino
- 1977: Susanne Hennig-Wellsow, germana politikistino
- 1988: Václav Pilař, ĉeĥa futbalisto
- 1989: Alexandria Ocasio-Cortez, usona politikistino el Demokratia Partio, membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
Mortoj
- 54: Klaŭdio, romia imperiestro, historiisto, la lasta homo konanta etruskan lingvon (n. -10)
- 1119: Alano la 4-a, duko de Bretonio (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1240: Razia Sultana, sultanino de Delhia Sultanlando (n. ĉirkaŭ 1205)
- 1465: Giovanni da Capestrano, itala juristo, predikisto kaj sanktulo (n. 1386)
- 1562: Claude de Sermisy, franca komponisto (n. 1490)
- 1605: Teodoro Beza, franca teologo (n. 1519)
- 1694: Johann Christoph Pezel, germana komponisto kaj urbofajfisto (n. 1639)
- 1694: Samuel Pufendorf, germana juristo, filozofo, ekonomikisto, ŝtatestro kaj historiisto (n. 1632)
- 1715: Nicolas Malebranche, franca pastro kaj filozofo (n. 1638)
- 1815: Joaĥimo Murat, franca kavaleria generalo (n. 1767)
- 1822: Antonio Canova, itala skulptisto, pentristo, arkitekto (n. 1757)
- 1825: Maksimiliano la 1-a Jozefo, duko de Bavario (n. 1756)
- 1869: Charles-Augustin Sainte-Beuve, franca verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1804)
- 1882: Arthur de Gobineau, franca filozofo, vojaĝisto, verkisto, diplomato, teoriisto de rasismo (n. 1816)
- 1895: Franklin Leonard Pope, usona inĝeniero kaj inventisto, esploristo (n. 1840)
- 1899: Aristide Cavaillé-Coll, franca orgenkonstruisto (n. 1811)
- 1909: Francisco Ferrer, hispana-kataluna liberpensulo, ekzekutita (n. 1859)
- 1917: Sándor Halmágyi, hungara verkisto, jursciencisto (n. 1832)
- 1927: Karin Thilander, sveda orgenistino kaj esperantistino inter blinduloj, edzino de Harald Thilander (n. 1866)
- 1937: Kazimierz Nowak, pola vojaĝisto, fotisto kaj raportisto (n. 1897)
- 1941: František Bílek, ĉeĥa skulptisto, grafikisto, mistikulo (n. 1872)
- 1953: Sergej Beljavskij, rusa astronomo (n. 1883)
- 1957: Erich Auerbach, germana-juda filologo, kompara literatursciencisto, romanistikisto (n. 1892)
- 1961: Dun Karm, malta pastro kaj nacia poeto (n. 1871)
- 1968: Mihály Milán, hungara antropologo (n. 1900)
- 1971: János Kemény, rumania hungara verkisto, literaturorganizanto, teatrestro, mecenato (n. 1903)
- 1974: Tibor Bottlik, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1884)
- 1981: Antonio Berni, argentina pentristo, grafikisto kaj murpentristo (n. 1905)
- 1983: Ilona Jagamas, rumania hungara ĵurnalistino, rakontistino (n. 1919)
- 1987: Walter Houser Brattain, usona fizikisto, Nobel-premiito, kunkreinto de transistoro (n. 1902)
- 1995: Béla Varga, hungara pastro, parlamentano, elmigrinta organizanto de Radio Libera Eŭropo, kontraŭkomunisto (n. 1903)
- 1999: Michael Hartnett, irlanda poeto (n. 1941)
- 2002: Margit Klára Szabó, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino (n. 1915)
- 2002: Ferdinand Holböck, aŭstra teologo kaj romkatolika animzorganto (n. 1913)
- 2003: Olle Olsson, sveda esperantisto, aktivulo de Sveda Esperanto Federacio, honora membro de UEA kaj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (n. 1909)
- 2005: István Eörsi, hungara verkisto, tradukisto, politika eseisto (n. 1931)
- 2008: Guillaume Depardieu, franca aktoro (n. 1971)
- 2012: Donald Broadribb, aŭstralia-usona teologo, orientalisto, filozofo, psikoanalizisto, tradukisto el la angla, greka kaj hebrea, vortaristo kaj terminologo, redaktoro de pluraj Esperanto-gazetoj, honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1933)
- 2015: Mária Adonyi Nagy, rumania hungara poetino, tradukistino (n. 1951)
- 2016: Dario Fo, itala Nobelpremiita dramisto kaj satiristo (n. 1926)
- 2016: Phumiphon Adunjadet, reĝo de Tajlando (n. 1927)
- 2023: Louise Glück, usona poetino Nobelpremiita (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Teofilo el Antioĥio, kristana apologeto, sepa patriarko de Antioĥio
- Pollando: Tago de donanto de osta medolo - ekde 2002
Tagoj de semajno
La 13-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.