From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferdinand HOLBÖCK (naskiĝinta la 13-an de julio 1913 en Schwanenstadt, mortinta la 13-an de oktobro 2002 en Salcburgo) estis aŭstra teologo kaj romkatolika pastro. Lia frato estis Carl Holböck, profesoro pri kanona juro.
Ferdinand Holböck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1913 en Schwanenstadt |
Morto | 13-an de oktobro 2002 (89-jaraĝa) en Salcburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto katolika sacerdoto |
Estante filo de gastejestro-komercisto li frekventis ekde 1924 Borromäum-kolegion kie li kun grandaj laŭdoj trapasis la abiturientan ekzamenon en la 1932-a jaro. Post li eniris la porpastran seminarion salcburgan kaj studis en Romo ĉe Kolegio Germanicum-Hungaricum. Tie li ricevis licencion pri filozofio en la 10.7.1935. En la 30.10.1938 li ordinitis pastro en la kirko de la menciita kolegio kaj celebris la primicon je la Preĝejo Sankta Mario de animo.
En 1940 li laŭdege doktoriĝis ĉe Sebastian Tromp pri teologio. En 1941 li iĝis kapelpastro je Neumarkt am Wallersee, poste helpparoĥestro en Zell am Ziller/Distrikto Schwaz. Poste li fariĝis paroĥestro en Golling kaj en Bad Hofgastein. Post nomumiĝo religiinstruisto en la 15.9.1945 li deĵoris kelkajn jarojn ĉe Federacia porinstruistina klerigejo je Salcburgo. En 1946 Holböck habilitiĝis per laboraĵo pri dogmatiko (Das Decretum Firmiter des IV. Laterankonzils im Lichte der Engellehre der Frühscholastik). Pli malfrue li estis universitata docento ĉe Salcburga universitato. Eksterorda profesoreco pri dogmatiko sekvis en 1948, orda en 1956. Inter 1964 kaj 1965 li estis dekano ĉe la fakultato pri teologio. Ĝis emeritiĝo li en 1983 li instruadis en Salcburgo kaj docentis inter 1984 kaj 1988 pri dogmatiko ĉe la altlernejo de Monaĥejo Heiligenkreuz. Krom instruado li senĉese aktivis animzorgante. Inter 1961 kaj 1964 li estis estro de la salcburga porpastra seminario kaj inter 1973 kaj 1988 li anis ĉe la kapitulo de la Katedralo de Salcburgo.
Holböck estis estro de la Maria Kongregacio (por viroj) kaj pli ol du jarcentoj redaktisto de Österreichisches Klerusblatt. Holböck eldonis plurajn librojn kaj intencis publiciste tre pri la honorado de sanktuloj, aparte ankaŭ de la pli modernaj. Marion li treege honoradis laŭ Fátima-tradicio. Li verkis multajn hagiografiajn aĵojn. Li ankaŭ apogis la kongregacion Opus Sanctorum Angelorum,[1] kaj akompanis la Asocion de Sankta Jozefo (de Obritzberg-Rust) kaj konsiladis la eldonantojn de la konservativegan gazeton Der 13..
Por la pridisputata libro „Anneliese Michel und ihre Dämonen“ de Felicitas Goodman li skribis la antaŭparolon.[2][3] Tie li defendis la du (pro morto de la demonhavintoj) akuzitajn ekzorcistojn Ernst Alt kaj Arnold Renz („…die sicher frei sind von jeder moralischen Schuld“).[4] Anneliese Michel mortis en 1976 post 67 ekzorcoj. Krome asertis Holböck en la menciita antaŭparolo ke ja ekzistas demonoj kaj kapablus ekposedi homajn animojn. Tiukuntekste li citis teologojn ekz. Karl Rahner, Heinrich Schlier kaj Joseph Ratzinger substrekante ke opinio ke ekzistas demonoj kaj animposedado ekzistas kaj en la Nova Testamento kaj laŭ katolika tradicia teologio.
Holböck mortis en la aĝo de 90 jaroj sekve de akcidento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.