From Wikipedia, the free encyclopedia
Alphonse Milne-Edwards (naskiĝis la 13-an de oktobro 1835 en Parizo, mortis la 21-an de aprilo 1900 samloke) estis franca mamulogo, ornitologo kaj krustulogo. Li estis de angla origino, nome la filo de Henri Milne-Edwards kaj nepo de Bryan Edwards, plantisto en Jamajko kiu setlis en Bruĝo (tiam en Francio).[1]
Milne-Edwards akiris gradon pri medicino en 1859 kaj iĝis helpanto de sia patro ĉe la Jardin des Plantes (plantoĝardeno) en 1876.[1] Li iĝis la direktoro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo en 1891, dediĉante sin ĉefe al fosilioj el birdoj kaj al profundmara esplorado. En 1881, li entreprenis enketon en la Gaskona Golfo kun Léopold de Folin kaj laboris ĉe la ŝipoj Travailleur kaj Talisman veture al la Kanarioj, Kaboverdo kaj Azoroj. Pro tio li ricevis ormedalon de la Reĝa Geografia Societo.[1]
Liaj ĉefaj ornitologiaj verkoj estas la jenaj Recherches Anatomiques et Paleontologiques pour servir a l'Histoire des Oiseaŭ Fossiles de la France publikita en du partoj en 1867 kaj 1872, Recherches sur la Faune ornithologique etiente des iles Mascareignes et de Madagascar 1866–1874 kaj Recherches pour servir à l'histoire naturelle des mammifères 1868–1874. Lia studo pro fosilioj kondukis lin al malkovro de tropikaj birdoj kiaj trogonoj kaj psitakoj el prahistoria Francio.[1] Li laboris kun Alfred Grandidier en L'Histoire politique, physique et naturelle de Madagascar.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.