rumana skulptisto, fotisto kaj pentristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Constantin BRÂNCUȘI [konstantin' brınkuŝj'] naskiĝis la 21-an de februaro 1876 en la vilaĝo Hobița, distrikto Gorj, en la suda Rumanio. Li estis la ĉefa skulptisto de Rumanio kaj unu el la ĉefaj skulptistoj de la 20-a jarcento.
En 1902 li forlasis sian denaskan landon por studi eksterlande kaj ekde 1904 li loĝis en Parizo ĝis sia morto la 16-an de marto 1957 en Parizo, kie li estis enterigita en la pariza tombejo de Montparnasse.
Li postlasis ampleksan verkaron, videblan en multaj muzeoj en Eŭropo (ekzemple Centre Pompidou en Parizo) kaj Norda Ameriko. Multaj el liaj verkaĵoj estas en privataj kolektoj.
Lia plej impona skulptaĵaro troviĝas en la sudrumania urbo Târgu Jiu. Inter tiuj skulptaĵoj estas
- La tablo de la silento,
- La avenuo de la seĝoj,
- La pordego de la kiso,
- La senfina kolono.
Liaj aforismoj kaj mallongaj tekstoj aperis en Esperanto en broŝuro: Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuși. Berkeley: Eldonejo Bero, 1993.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.