La 12-a de aprilo estas la 102-a tago de la jaro (la 103-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 263 tagoj restas.
Je la 12-a de aprilo okazis, interalie:
- 65: Roma filozofo Seneko la pli juna estis devigita de imperiestro Nerono sinmortigi
- 241: Ŝapuro la 1-a iĝis kunreganto de Sasanida Imperio kun sia patro Ardaŝiro la 1-a
- 238: Romia imperiestro Gordiano la 2-a pereis defendante Kartagon kontraŭ legioj - lia kunreganta patro Gordiano la 1-a memmortiĝis post morto de la filo
- 467: Antemio iĝis Imperiestro de la Bizanca Imperio
- 627: Reĝo Edwin konvertiĝis al kristanismo danke al Paulinus, episkopo de Jorko
- 769: Papo Stefano la 3-a kunvokis koncilion, kiu dekretis pri elektado de papoj
- 1204: Dum la 4-a krucmilito, kaŭzita de papo Inocento la 3-a, oni konkeris Konstantinopolon, kaj dum 3 tagoj profanis sanktajn lokojn, murdis, seksperfortis kaj prirabis la urbon
- 1012: Ĉeĥa princo Oldřich el la dinastio Premyslidoj eksigis, blindigis kaj forpelis sian fraton Jaromír, kiu fuĝis al Pollando, kaj poste eksidis sur la trono
- 1296: Reĝo Mengrai fondis Ĉiang Mai, novan ĉefurbon de Lanna (norde de la nuna Tajlando)
- 1385: Dum duobla nupto en Cambrai, kiu daŭris 8 tagojn kun partopreno de 20 mil gastoj, filino de Filipo la 2-a edziniĝis kaj Johano la 1-a edziĝis
- 1557: Urbo Cuenca fondiĝis en Ekvadoro
- 1606: Union Jack, la nacia flago de la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Nord-Irlando, oficialiĝis
- 1609: Malaltaj Landoj reakiris sendependecon
- 1627: Venka por poloj pola-sveda batalo de Czarne komenciĝis
- 1633: Komenciĝis proceso de Galileo, kiu estis akuzita de inkvizicio pri herezo
- 1665: Unua mortinta viktimo de la granda pesto de Londono, kiu disvastiĝis ĝis la Granda incendio de Londono en 1666 kaj forprenis ĉirkaŭ 100 000 vivojn
- 1723: Pollando: Szczytno akiris urborajton
- 1794: Franca revolucio: en Parizo estis gilotinita ĉefepiskopo
- 1798: Dum kunsido en Araŭo 121 parlamentanoj de 10 kantonoj voĉdonis pri malfondo de Svisa Ĵurkomunumo kaj kreo de Helveta Respubliko
- 1802: Rusa generalo minacanta uzi armilaron devigis ĵuri kartvelan nobelaron kaj klerikaron kunvenintan en la katedralo Sioni en Tbiliso pri fideleco al caro
- 1822: Greka milito de sendependiĝo: trupoj de Otomana imperio komencis masakron de pli ol 20 000 loĝantoj de la insulo Ĥio, 50-60 mil estis prenitaj en mallibero
- 1835: En parko de Prago okazis unua moderna ĉevalvetkuro sur distanco de mejlo
- 1849: Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Hygiea
- 1850: Post likvido, fare de franca armeo, de Roma Respubliko revenis al la urbo papo Pio la 9-a
- 1861: Unua batalo pri Fort Sumter en Charleston, konkerita de la trupoj de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono - Usona Enlanda Milito komenciĝis en Suda Karolino
- 1869: Carlos Manuel de Céspedes estas nomumita prezidento de Kubo
- 1874: Aŭstro-hungara polusa ekspedicio malkovris Fligeli-kabon sur Rudolf-insulo de insularo Lando de Francisko Jozefo
- 1903: Unua urba aŭtomobilo kun eksplodmotoro ekfunkciis sur la itinero en Londono
- 1913: Slovena verkisto Ivan Cankar lekciis pri Slovenoj kaj Jugoslavio en la urbodomo en Ljubljano - pro la enhavo de la prelego kaj lia supozata amo al la politika unio de jugoslavaj nacioj, estis kondamnita al semajno de mallibero
- Unua mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Lucko komenciĝis kunveno de poloj dum kiu fondiĝis Asocio de Terposedantoj de Volinio
- 1927: Ĉina enlanda milito komenciĝis — prezidanto de Kuomintango Ĉiang Kai-ŝek rompis kunlaboron kun la Komunista Partio de Ĉinio
- 1927: Litova diktatoro Antanas Smetona, post mocio de demisio al registaro flanke de parlamenta plimulto malfondis la parlamenton, kiu ne kunvenis ĝis 1936
- 1929: En franca ŝipfarejo en Havro oni surakvigis polan submarŝipon "Wilk" (Lupo)
- 1934: Sur Monto Vaŝingtono (Apalaĉaj Montoj) en usona subŝtato Nov-Hampŝiro oni mezuris plej grandan rapidecon de vento (blove) – 103 m/s (370,8 km/h)
- 1939: Albana parlamento voĉdonis, sub premo de okupacia itala armeo, detronigon de Zog la 1-a, unuiĝon kun Italio kaj donon de krono al Viktoro Emanuelo la 3-a
- Dua mondmilito
- 1940: nokte de la 12-a/13 de aprilo sovetaj regopovoj organizis la duan amasan deportadon de poloj el aneksitaj Orientaj Limregionoj; laŭ ordono de Supera Komandanto generalo Władysław Sikorski en Sirio komencis formiĝi Brigadoj de Karpataj Pafistoj; Operaco Weserübung: de Brest al Norvegio, tra Greenock, fornavigis unua konvojo de Grupiĝo A, decido de Aliancanoj alteriĝi en Trondheim-regiono; Svislando proklamis neŭtralecon
- 1941: Invado de Jugoslavio: en Balkana kampanjo germana armeo eniris vespere Beogradon, jugoslavia armeo retiriĝis, komenco de la retirigo de Armeo "Okcidenta Makedonio" el Korçë-regiono; Nord-Afrika kampanjo: germana skoltada grupo okupis nedefendatan Bardia
- 1942: Orienta Fronto: Adolf Hitler decidis ke celo de la unua etapo de somera ofensivo estos konkero de Voroneĵ; nokte de la 12-a/13-a de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1943: Tunizio: brita 8-a Armeo okupis Sousse
- 1944: Volinia masakro: taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo kun ukrainaj kvazaŭarmeaj taĉmentoj masakris pli ol 100 polojn en vilaĝoj Hucisko kaj Miedziaki (nun en Lviva provinco); Viktoro Emanuelo la 3-a anoncis per radio sian abdikon favore al sia filo Umberto la 2-a tuj kiam la aliancanoj eniros Romon; usona 8-a Aviada Armeo atakis Szczecin, kaj la 15-a denove bombis fabrikon de Messerschmitt en Wiener Neustadt; Orienta Fronto: en Norda Moldavio trupoj de la 2-a Ukraina fronto konkeris Fălticeni (Distrikto Suceava), kaj en Besarabio - Dubășari (Moldava Respubliko); Adolf Hitler ordonis plutenon de Sebastopolo kaj malpermesis ĝisfinan evakuadon de la 17-a Armeo el Krimeo; Nigra Maro: ĝis 16-a de aprilo unuoj de rumana kaj germana ŝiparo evakuis al Konstanco 9,6 mil rumanajn soldatojn, 36 mil germanajn, 16 mil orientajn soldatojn, 3,8 mil militkaptitojn kaj 1,6 mil civilulojn; sovetia aviado kaj ŝiparo atakis konvojojn; Litovio: sovetiaj partizanoj atakis kaj bruligis vilaĝon Bakaloriškės (komunumo Trakai)
- 1945: detruo de Erfurto dum alianca amasa aeratako; aviado de Balta Ŝiparo atakis Piława; Okcidenta Fronto: Unua Kirasita Divizio de pola generalo Stanisław Maczek liberigis en Oberlangen militprizonon, en kiu estis 1717 virinoj - soldatinoj de Pola Enlanda Armeo dum la Ribelo de Varsovio; Itala Fronto: brita 5-a Armea Korpuso kaj pola 2-a Armea korpuso trairis riveron Santerno (Norda Italio); en Badenio franca 1-a Armeo okupis Baden-Baden kaj Rastatt, en Virtembergo usona 1-a Armeo konkeris Heilbronn; en Turingio trupoj de usona 3-a Armeo akceptis kapitulacon de Weimar, konkeris Frankfurt, en Saksio trairis riveron Elster apud Zeitz; en Hanovro-regiono brita 8-a Armea Korpuso ekregis Celle, kaj la brita 12-a Rethem, kanada 1-a Armea Korpuso eksturmis Arnhem; Viena Ofensivo: dum batalado inter germanaj kaj sovetiaj trupoj fajroj estigitaj de lokaj rabistoj disvastiĝis al tegmento kaj sonorilturo de la Katedralo de Sankta Stefano; en Slovakio trupoj de la 4-a Ukraina fronto ekregis Skalica; Balkana kampanjo: en Srem 1-a Armeo de la Jugoslava Popola Armeo trarompis la fronton konkerante Vulcovar, kaj komencis batali por la fina liberigo de Jugoslavio; registaro de Ĉilio deklaris militon al Japanio; Hispanio rompis diplomatiajn rilatojn kun Japanio; registaro de Rumanio dekretis pri puno de militkrimuloj
- 1946: Sirio sendependiĝis de Francio
- 1954: Bill Haley surbendigis kanton Rokenrolu ĉirkaŭ la horloĝo, konsiderata unua verkaĵo de rokenrolo
- 1955: Vakcino kontraŭ poliomjelito por infanoj, disvolvita de d-ro Jonas Salk, estis deklarita sekura kaj efika - pro paralizigaj kazoj kaj mortoj retirigita, kaj ekde 1962 sukcese reuzita
- 1956: Pola Popola Respubliko: revuo "Po Prostu" (Simple) priskribis vendejojn "malantaŭ flavaj kurtenoj" (alireblaj nur por komunistoj)
- 1961: Kosmokonkuro: sovetia kosmonaŭto Jurij Gagarin kiel unua homo dum kosmoflugo ĉirkaŭis la Teron sur ferdeko de Vostok 1
- 1961: Suda Kasaio proklamiĝis reĝlando
- 1970: En Biskaja Golfo sinkis dum haŭlado damaĝita soveta submara atomŝipo K-8 – 52-membra skipo pereis
- 1971: Oni komencis konstrui Metroon de Seulo
- 1975: De konkerita de Ruĝaj Kmeroj ĉefurbo de Kamboĝo Pnom-Peno usonanoj evakuis 276 laborantojn de sia ambasado
- 1980: Terry Fox, malsana je kancero, ekkuris maratone trans Kanadon, de Sankta Johano de Novlando direkte al Vankuvero
- 1981: Cape Canaveral: unua misio de Kosmopramo Columbia komenciĝis, daŭranta du tagojn
- 1982: Milita stato en Pollando: en Varsovio komencis disaŭdigi subtera, eksterleĝa Radio Solidareco (je la 21.00 el la kvartalo Ochota, kies kreintoj estis i.a. Zofia Romaszewska kaj Zbigniew Romaszewski, la disaŭdigaĵo daŭris 8,5 minutojn)
- 1987: Premiero de la filmo Fuĝo el Sobibor, realigita de Columbia Broadcasting System, pri ribelo en la germana ekstermejo en okupata Pollando
- 1991: En Varsovio oni fondis borson de valorpaperoj
- 1992: En Francio estis inaŭgurita la kvara amuzparko de Walt Disney
- 1993: Bosnia Milito: NATO-aviado komencis patroli malpermesitan flugzonon super Bosnio kaj Hercegovino
- 2005: Andrus Ansip iĝis ĉefministro de Estonio
- 2008: En sud-iraka Ŝirazo rezulte de bombeksplodo en moskeo 14 personoj pereis kaj 202 vundiĝis
- 2009: Kaŝpafistoj de usona mararmeo pafmortigis 3 el 4 somaliaj piratoj, malliberigantaj de 4 tagoj kapitanon de kidnapita ŝipo Maersk Alabama
- 2013: Malio: bomba atenco de du sinmortigantoj mortigis tri soldatojn el Ĉado kaj vundis dekojn da civiluloj ĉe foiro en Kidal
- 2014: Ĉilio: granda incendio de Valparaiso detruis pli ol 2 mil domojn mortigante 16 homojn kaj senhejmigante preskaŭ 10 mil
- 2014: Maosima ribelo en Barato: 14 personoj pereis rezulte de eksplodo de du apudvojaj bomboj metitaj de naksalitoj en urbo Bastar en subŝtato Ĉhatisgaro
- 2019: Pakistano: en atenco de sinmortiginto en Kveta 22 personoj pereis kaj ĉ. 50 vundiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1483: Antonio da Sangallo la Plijuna, itala arkitekto de renesanco, disĉiplo de Bramante (m. 1546)
- 1500: Joachim Camerarius, la Maljuna, germana poeto kaj humanisto (m. 1574)
- 1526: Marko Antono Mureto, franca humanisto, filozofo, eldonisto, tradukisto de la antikva greka, oratoro (m. 1585)
- 1577: Petro Paŭlo Rubens, flandra pentristo, desegnisto kaj diplomato, aŭtoro de 2000 pentraĵoj de baroko (m. 1640)
- 1748: Antoine Laurent de Jussieu, franca botanikisto ligita kun la Ĝardeno de la Plantoj en Parizo (m. 1836)
- 1773: Thomas Thomson, skota kemiisto, kuracisto kaj mineralogo, inventinto de aerometro (m. 1852)
- 1777: Henry Clay, usona advokato, politikisto kaj oratoro (m. 1852)
- 1777: Michael Filz, germana historiisto kaj benediktano (m. 1854)
- 1801: Joseph Lanner, aŭstra komponisto de romantikismo (m. 1843)
- 1807: Parley P. Pratt, usona poligamiisto, gvidanto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (m. 1857)
- 1823: Aleksandr N. Ostrovskij, rusa dramisto kaj tradukisto, esperantigata de Nikolaj Kabanov en "La Revuo" (m. 1886)
- 1831: Constantin Meunier, belga skulptisto kaj pentristo de naturalismo (m. 1905)
- 1844: Balthasar Kaltner, ĉefepiskopo salcburga/aŭstra teologo (m. 1918)
- 1863: Raul Pompeia, brazila ĵurnalisto, kronikisto, novelisto kaj dramverkisto (m. 1895)
- 1869: Maximilian Bittner, aŭstra orientalisto
- 1871: August Endell, germana arkitekto de secesio (m. 1925)
- 1871: Ioannis Metaxas, greka generalo, ĉefministro kaj diktatoro (m. 1941)
- 1873: Mihály Gyerkes, rumania hungara instruisto, redaktoro, lernolibroverkisto (m. 1942)
- 1877: Árpád Pásztor, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1940)
- 1879: Ralph Eliot, brita kvakero, esperantisto angliginta biografion Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, en Francio estis kasisto de la Kvakera Komitato por helpo al la Militviktimoj (m. 1926)
- 1881: Rudolf Ramek, aŭstra politikisto, kanceliero (m. 1941)
- 1891: Gyula Ferenczy, hungara komponisto, dramverkisto, teatroorganizinto kaj aktoro (m. 1962)
- 1903: Jan Tinbergen, nederlanda ekonomikisto, unua ricevinto de Nobel-premio pri ekonomiko (m. 1994)
- 1907: Sándor Bíró, hungara historiisto, edzo de Éva Váró Bíróné (m. 1975)
- 1908: Tibor Flórián, hungara poeto, laboristo de Radio Libera Eŭropo, sekretario de amerika grupo ĉe la PEN-Centro de Fuĝintaj Verkistoj (m. 1986)
- 1912: Lorjak, franca reklamfotisto, filmisto kaj verkisto, pioniro de Esperanto-filmo, kies Angoroj estis unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto, en kiu ĉefrolantoj estis aktoroj de la Internacia Arta Teatro, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj romanoj, i.a. Neologisme kaj Regulus (m. 1992)
- 1913: Gábor Jodál, rumania hungara komponisto, patro de Endre Jodál (m. 1989)
- 1915: Lujo Tončić-Sorinj, aŭstra-kroata diplomato kaj politikisto, membro de Aŭstra Popola Partio (m. 2005)
- 1926: James Hillman, usona psikologo, inspirita de la renesanca novplatonismo, koncentrita pri animo kaj animo de la mondo, kritikisto de politeisma psikologio de Carl Gustav Jung (m. 2011)
- 1933: Montserrat Caballé, kataluna oper-kantistino de pli ol okdek roloj (m. 2018)
- 1935: Erich-Dieter Krause, germana vortaristo, leksikografo kaj profesoro pri indonezia lingvo, membro de la Akademio de Esperanto kaj redakta komitatano de "Esperantologio" (m. 2023)
- 1936: Vlastimil Kočvara, ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA kaj ties prezidanto kiam okazis UK 1996, konata de la Manifesto de Prago, frato de esperantisto Drahomír Kočvara
- 1940: Herbie Hancock, usona ĵaza komponisto kaj pianisto
- 1942: Jacob Zuma, prezidento de Sud-Afriko, gvidanto de la Afrika Nacia Kongreso
- 1943: Csaba András, rumania hungara pentristo, filo de Kázmér Kurta
- 1943: Szabolcs Molnár, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata instruisto
- 1944: Karel Kryl, ĉeĥa kanzonisto, poeto, grafikisto kaj bardo de la Praga Printempo (m. 1994)
- 1945: Lee Jong-wook, korea kuracisto, direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (m. 2006)
- 1947: Tom Clancy, usona verkisto de spionadaj kaj militistikaj rakontoj, kreataj dum la malvarma milito kaj poste
- 1948: Joseph Martin Fischer ("Joschka Fischer"), germana politikisto
- 1950: Joyce Banda, prezidentino de Malavio
- 1953: Tanino Liberatore, itala bildliteraturisto, verkisto, ilustristo
- 1956: Herbert Grönemeyer, germana kantisto kaj aktoro
- 1957: Ferenc Tolvaly, hungara verkisto, filmreĝisoro, entreprenisto
- 1957: András Visky, rumania hungara poeto, verkisto, reĝisoro
- 1958: Sarolta Solcan, rumania hungara historiistino
- 1961: Lisa Gerrard, aŭstralia kantistino, membrino de la muzikgrupo Mortintoj Povas Danci
- 1971: Shannen Doherty, usona aktorino (m. 2024)
- 1978: Luca Argentero, itala televida, filma kaj teatra aktoro
- 1979: Claire Danes, usona aktorino, laŭreatino de Golden Globe kaj Emmy-premio
- 1980: Erik Mongrain, kanada gitaristo kaj komponisto
- 1994: Saoirse Ronan, irlanda aktorino
- 65: Seneko la Juna, romia oratoro, poeto, verkisto kaj filozofo, adepto de stoikismo, filo de Seneko la pli aĝa (n. -4)
- 238: Gordiano la 1-a, imperiestro de Romio (n. ĉirkaŭ 159)
- 238: Gordiano la 2-a, imperiestro de Romio (n. ĉirkaŭ 192)
- 352: Julio la 1-a, papo kunvokinta sinodon en hodiaŭa Sofio, sanktulo
- 371: Zenono de Verono, episkopo de Verono el Ĉerĉelo, sanktulo (n. 300)
- 1530: Johanino la Beltranida, princino de Asturio, reĝino de Portugalio (n. 1462)
- 1555: Johana de Kastilio, reĝino de Kastilio, filino de Katolikaj Gereĝoj (n, 1479)
- 1639: Robert Carey, angla nobelo, parlamentano (n. ĉirkaŭ 1560)
- 1673: Andreas Reyher, germana pedagogo kaj presisto (n. 1601)
- 1704: Jacques Bénigne Bossuet, franca verkisto, ekleziulo kaj predikisto (n. 1627)
- 1763: József Hermányi Dienes, hungara reformita pastro, verkisto (n. 1699)
- 1777: Claude-Prosper Jolyot de Crébillon, franca romanverkisto, filo de Prosper Jolyot de Crébillon (n. 1707)
- 1782: Pietro Metastasio, itala poeto kaj libretisto, konata de pluraj operoj (n. 1698)
- 1817: Charles Messier, franca astronomo, unua kiu kreis katalogon de nebulozoj kaj stelamasoj (n. 1730)
- 1858: Siegfried Wilhelm Dehn, germana muzikteoriisto, eldonisto, instruisto pri kontrapunkto, bibliotekisto (n. 1799)
- 1864: Ferenc Sbüll, hungara katolika pastro, slovena poeto (n. 1825)
- 1867: Johann Christian Friedrich Tuch, germana orientalisto kaj teologo (n. 1806)
- 1871: Géza Dósa, hungara pentristo, kies pentraĵoj troviĝas en muzeo de Târgu Mureș kaj Hungara Nacia Galerio (n. 1846)
- 1879: August von Fligely, aŭstra oficiro kaj kartografo (n. 1810)
- 1885: Karl Stieler, germana verkisto
- 1890: Carl Grebe, germana forstfakulo (n. 1816)
- 1897: István Szilágyi, hungara instruisto, verkisto, akademiano (n. 1819)
- 1927: Léon Denis, franca spiritisto, daŭriginto de la penso de Allan Kardec, konata de esperantlingva versio de La kialo de l' vivo (n. 1846)
- 1938: Teodoro Ŝaljapin, rusa kantisto, basulo, krom Enrico Caruso la plej granda kantisto de la 19-a/20-a jarcento (n. 1873)
- 1944: Alois Musil, ĉeĥa arabisto, bibliisto, vojaĝisto kaj verkisto, foje kontraŭulo de Thomas Edward Lawrence (n. 1868)
- 1945: Franklin D. Roosevelt, prezidento de Usono realiginta New Deal dum la Granda Depresio, partoprenanto de Jalta konferenco (n. 1882)
- 1945: Vilém Mathesius, ĉeĥa lingvisto (strukturisto) kaj historiisto pri literaturo (n. 1882)
- 1961: Imre Sarkadi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto aperinta en Hungara Antologio (n. 1921)
- 1963: Kazimierz Ajdukiewicz, pola filozofo kaj logikisto okupiĝanta pri sciteorio, reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo, membro de Pola Scienca Akademio (n. 1890)
- 1965: La Bela Otero, hispana dancistino, aktorino kaj amaĵistino de Belle Époque (n. 1868)
- 1971: Igor Tamm, sovetia fizikisto Nobelpremiita pro klarigo de la Ĉerenkov-radiado (n. 1895)
- 1972: C. W. Ceram, germana ĵurnalisto kaj verkisto populariganta arkeologion (n. 1915)
- 1974: Béla Botár, hungara poeto kaj tradukisto, patro de Attila Botár (n. 1915)
- 1975: Josephine Baker, franca kantistino, aktorino kaj dancistino (n. 1906)
- 1981: Herbert Jansky, aŭstra orientalisto
- 1995: Ezra Clark Stillman, usona lekciisto kaj kulturataŝeo en Bruselo, membro de IALA, kie li publikigis sian lingvoprojekton Interlingvao, kontribuinta al Dekdu Poetoj (n. 1907)
- 1999: Friedrich Koja, aŭstra juristo kaj ekonomikisto (n. 1933)
- 2002: Gábor Máté, rumania hungara estetikisto, tradukisto (n. 1933)
- 2006: Rajkumar, barata aktoro, ofte nomata sudbarata John Wayne (n. 1929)
- 2007: Lóránt Szalman, rumania hungara dirigento (n. 1929)
- 2007: Arne A. Ambros, aŭstra fizikisto, orientalisto, islamologo (n. 1942)
- 2009: Vytautas Mažiulis, litova lingvisto, fakulo pri praprusa lingvo (n. 1926)
- 2010: Alice Miller, svisa psikologino okupiĝanta pri mistraktado de infanoj (n. 1923)
- 2011: Gerd-Klaus Kaltenbrunner, aŭstra kulturfilozofo kaj verkisto
La 12-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):