ĉiujara usona premiaro por kinejaj filmoj kaj televidaj elsendoj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Premio Ora Globo (angle Golden Globe Award) estas usona premio kiu ĉiujare rekompencas la plej bonajn filmojn, la plej bonajn televidajn fikciojn kaj la plej bonajn profesiulojn de la usona kinematografio kaj televido. Ili estas la televidaj ekvivalentoj de la Oskar-premioj (por la kino), Grammy Awards (por la muziko) kaj la Tony Awards (por la teatro) kaj konsistigas, kune kun la Oskar-premioj de la kino, unu el la ĉefaj kino-premioj en Usono.
Premio Ora Globo | ||
premiaro • honorigo | ||
---|---|---|
Branĉoj | • premio Ora Globo de la plej bona muzika aŭ komedia filmo • premio Ora Globo de la plej bona drama filmo • premio Ora Globo de la plej bona reĝisorado • premio Ora Globo de la plej bona vira ĉefaktoro en dramaj filmoj • premio Ora Globo de la plej bona vira ĉefaktoro en muzikaj aŭ komediaj filmoj • premio Ora Globo de la plej bona ĉefaktorino en dramaj filmoj • premio Ora Globo de la plej bona ĉefaktorino en muzikaj aŭ komediaj filmoj • Golden Globe Award for Best Supporting Actor – Motion Picture • premio Ora Globo de la plej bona subtena aktorino • premio Ora Globo de la plej bona filma scenaro • premio Ora Globo de la plej bona origina filma muziko • premio Ora Globo de la plej bona origina filma kanto • premio Ora Globo de la plej bona internacia ne-anglalingva filmo • premio Ora Globo de la plej bona plenlonga animacia filmo • premio Cecil B. DeMille de tutviva kariero • premio Ora Globo de la plej bona drama televida serio • premio Ora Globo de la plej bona komedia aŭ muzika televida serio • premio Ora Globo de la plej bona vira ĉefaktoro en dramaj televidaj serioj • premio Ora Globo de la plej bona vira ĉefaktoro en komediaj aŭ muzikaj televidaj serioj • premio Ora Globo de la plej bona ĉefaktorino en dramaj televidaj serioj • premio Ora Globo de la plej bona ĉefaktorino en komediaj aŭ muzikaj televidaj serioj • premio Ora Globo de la plej bona televida serieto aŭ filmo • premio Ora Globo de la plej bona vira aktoro en televidaj serietoj aŭ filmoj • premio Ora Globo de la plej bona aktorino en televidaj serietoj aŭ filmoj • premio Ora Globo de la plej bona subtena vira aktoro en televidaj serioj, serietoj aŭ filmoj • premio Ora Globo de la plej bona subtena aktorino en televidaj serioj, serietoj aŭ filmoj • premio Ora Globo de la plej bona dokumenta filmo • premio Ora Globo de la plej bona ne-usona anglalingva filmo • premio Ora Globo de la plej bona nova vira aktora stelulo de la jaro • premio Ora Globo de la plej bona nova aktorina stelulino de la jaro • premio Henrietta • premio Ora Globo de la plej bona promocio por la internacia interkompreniĝo vd | |
Organizanto | Foreign Press Association | |
Lando | Usono | |
Fondita en | 1944 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Aljuĝas ĝin ĵurio de ĉirkaŭ 90 ĵurnalistoj akredititaj ĉe HFPA (Hollywood Foreign Press Association, asocio de la eksterlanda gazetaro de Holivudo). La ceremonio Golden Globes (Ora Globoj) estas ĉiujare elsendita en pli ol 150 landoj tra la mondo.
Kune kun la Akademia Premio - Oskar-premio (angle: Academy Award, Oscar Award) por kinofilmoj kaj la Premio Emmy por televido ĝi estas la plej alta rekono en la kampo de kinaj kaj televidaj produktaĵoj. La Oraj Globoj (angle: Golden Globes) kutime estas aljuĝataj ĉirkaŭ du monatojn antaŭ la Akademiaj Premioj kaj do iel anticipas tiujn ĉi, kion koncernas la kinon.
La Premio Ora Globo estis fondita en 1944 por kinofilmoj kaj en 1956 vastigita al televido.
La kriterioj por elekti la ĵurianojn ofte estas kritikataj. Iuj asertas ke la nura kondiĉo estas konstante vivi en la regiono.
La 11-an de decembro 2017, Meryl Streep plibonigis sian rekordon por la plej multaj nomumoj (31), sekvita de John Williams[1] (26) kaj Jack Lemmon[2] (22). Meryl Streep ankaŭ tenas la rekordon por la plej multaj premioj kun 8 Oraj Globoj[3].
Ĉe la 74-a Oraj Globoj, la filmo La La Land rompis la nombran rekordon de Oraj Globoj por unu sola filmo, gajnante 7 premiojn dum siaj 7 nomumoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.