From Wikipedia, the free encyclopedia
Vostok 1 (ruse Восток-1, Oriento 1 aŭ Oriento 1) estis la unua kosmoflugo de la Programo Vostok kaj la unua homa kosmoflugo en la historio. La kosmokajuto Vostok 3KA estis lanĉita la 12-an de Aprilo, 1961, el la Kosmodromo Bajkonur portante la sovetan kosmonaŭton Juri Gagarin, kio faris lin la unua homo kiu iris en la ekstera spaco, nome per suborbita flugo.
La orbita kosmoflugo konsistis el ununura orbito ĉirkaŭ la Tero kio superflugis la supra atmosfero je 169 km je ties plej malalta punkto. La flugo daŭris 108 minutojn de lanĉo ĝis surteriĝo. Kiel planite, Gagarin paraŝutis surgrunde aparte de sia kajuto post esti ĵetata de 7 km alto.
Ekzistis zorgoj ke la enorbitaj kosmoflugrekordoj de la misio por tempodaŭro, alteco kaj maso levita ne estus agnoskitaj fare de la Fédération Aéronautique Internationale (FAI), la normgordanta kaj rekorda korpo de la monda en la kampo, kiu tiutempe postulis ke la piloto alteriĝi ene de la kosmoŝipo, kaj ne par sia paraŝuto.[1] Laŭ pasintaj FAI-difinoj, ĉi tiu misio estus konsiderita "nekompleta" kosmoflugo.[2][3] Tamen, la kosmoflugrekordoj estis atestitaj kaj reasertitaj fare de la FAI, kiu reviziis siajn regulojn, kaj agnoskis ke la decidaj ŝtupoj de la sekura lanĉo, orbito, kaj reveno de la piloto estis plenumitaj.[4] Gagarin estas internacie rekonita kiel la unua homo en la kosmo kaj la unua orbitanta la Teron.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.