distrikto (rumane județ) en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Suceava [suĉava] estas distrikto (rumane județ) en la nord-orienta Rumanio, en la provinco Bukovino. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Suceava. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 642 551 loĝantoj sur areo de 8 553 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².
Distrikto Suceava | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Suceava |
Regiono | rumania Bukovino |
mallonge | SV |
Telefono | +40×30... |
Areo |
8 553 km² (2-a rango) |
Loĝantaro | 642 551 (stato de 2021, 7-a rango) |
Loĝdenso | 75/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: distrikto Botoșani; sud-oriente: distrikto Iași; sude: distriktoj Neamț kaj Harghita; sud-okcidente: distrikto Mureș; okcidente: distriktoj Bistrița-Năsăud kaj Maramureș; norde: Ukrainio.
Nicolae Macovei, aŭtoro kaj Monato-redaktoro, estas delegito de UEA en Vatra Dornei. En la distrikta ĉefurbo Suceava mem vivas interalie Ionel Bodale (en la e-ista mondmapo Arkivigite je 2023-12-01 per la retarkivo Wayback Machine kaj en Facebook).
|
|
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.