urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Suceava [suĉava] (hungare: Szucsáva; pole: Suczawa; germane: Sotschen [SOĉn], hebree שאָץ [ŝac] kiel la germana kaj jida vorto por "trezoro") estas urbo en nord-orienta Rumanio, ne malproksime de la ukraina landlimo. Ĝi estas la ĉefurbo de distrikto Suceava. Ĝi situas ĉe la samnoma rivero, 439 kilometrojn nord-oriente de București. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 84 322 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 622 loĝantoj/km².
Suceava | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego • universitata urbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Suceava | ||||
Alinome | Szucsáva (hungare) Sotschen [SOĉn] (germane) שאָץ [ŝac] (hebree) | ||||
Situo | 47° 39′ N, 26° 15′ O (mapo)47.65138888888926.255555555556 | ||||
| |||||
Alto super maro | 325 m | ||||
Poŝtkodo | 720224 | ||||
Loĝantaro | 84 322 (en 2021) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 146263 | ||||
Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ), grava centro de historie riĉa regiono. La rumana urbo Suceava situas en Karpatoj proksime al limo kun Ukrainio. En la urbo disvolviĝas celuloza–ligna industrio, ekzistas ankaŭ granda fervoja nodo. En la urbo loĝas multnombra pol-devena aro de elmigrintoj nomataj: „Polonia”. Historie ĝi estis ankaŭ hejmo de grandaj grupoj de hungarlingvaj, germanlingvaj kaj judaj urbanoj.
La 12-an de septembro de la jaro 2002 en Urba Muzeo, ĉe sonoj de la Eŭropa himno okazis celebrado pro subskribi Partnerecan Kontrakton inter Suceava kaj ĝia pola partnerurbo Sosnowiec. En la solenaĵo partoprenis delegacioj de ambaŭ urboj kun la Urbestro de Sosnowiec Kazimierz Górski kaj kun Vic-urbestro de Suceava Corneliu Vornicu ĉefrunte. La kontrakto pri partnereco premisas larĝan kunlaboron ne nur en la ekonomia kampo, sed ankaŭ en kultura, eduka kaj sporta. La urbanoj, konsciaj pri la fakto, ke Sosnowiec en la lasta jardeko de la 20-a jarcento ekstreme ŝanĝis sian ekonomian aspekton, intencas utiligi sosnowiec’ajn spertojn en restrukturado de propra industrio[mankas fonto]. Al la partneroj en Sosnowiec estas tre valoraj la spertoj de Suceava profiti de EU-monhelpo kaj la evoluigado de internacia kunlaboro.
Situo: nordorienta parto de Rumanio en distrikto Suceava (pole: Bukowina, ĉe limo kun Ukrainio).
La urbo Suceava estas ĝemelurbo de:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.