La 20-a de februaro estas la 51-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 314 tagoj restas (315 en superjaroj).
Je la 20-a de februaro okazis, interalie:
- 1258: 10 tagojn post la konkero de Bagdado, masakrado de loĝantoj kaj detruo de la urbo, mongoloj mortigis la kalifon
- 1387: Okaze de la kristanigo de Litovio pola reĝo kaj grandduko de Litovio Ladislao la 2-a Jogajlo atribuis al szlachta privilegion – baptitaj militservantaj nobeloj ricevis bienojn de Latgalio, rajton al ilia administrado, liberan rajton al decido pri edzigo de filinoj kaj pri aliaj aferoj
- 1444: Pollando: Mrągowo ricevis plilarĝigitajn urborajtojn
- 1472: Skotlando aneksis, apartenantajn al Norvegio, Orkadojn kaj Ŝetlandajn Insulojn
- 1530: Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo kondamnis 95 tezojn de Marteno Lutero
- 1530: Sigismondo la 2-a kroniĝis vivente rege kiel reĝo de Pollando (kiel 9-a jara dum la regado de lia patro Sigismondo la 1-a)
- 1532: On subskribis polan-moldavan armisticon, finantan militon pri Kuti-regiono
- 1547: Abatejo Westminster: Eduardo la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1771: Bara Konfederacio: polaj defendantoj de armita kastelo venkis rusiajn trupojn de kolonelo Aleksandr Suvorov en batalo apud Lanckorona kastelo (distrikto Wadowicki)
- 1790: Leopoldo la 2-a iĝis arkiduko de Aŭstrio kaj reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario
- 1798: Papo Pio la 6-a estis forkondukita de Napoleona armeo al Sieno
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca-pola armeo post dumonata sieĝo konkeris Zaragozon
- 1810: En Mantuo ordone de Napoleono estis pafmortigita Andreas Hofer, gvidanto de la Tirola ribelo
- 1811: Aŭstrio anoncis bankroton - privatigo de naciaj havaĵoj
- 1813: Argentino: decida venko de Manuel Belgrano en la batalo de Saltaurbo
- 1816: Romo: premiero de la komika opero La barbiro de Sevilo de Gioachino Rossini en Teatro Argentina
- 1834: Teatra premiero de la magia fabelo La Malŝparulo de aŭstra dramisto Ferdinand Raimund
- 1835: Ĉilio: tertremo kun proksimuma grando 8,2 de magnitudo detruis Koncepcionon, kaj la rezultanta cunamo detruis la najbaran urbon Talcahuano
- 1846: Dispartigoj de Pollando: nokte de la 20-a/21-a de februaro komenciĝis la ribelo de Krakovo, kiu finis aŭtonomecon de la urbo
- 1856: Reĝlando Galicio kaj Lodomerio: oni malfermis fervojlinion Krakovo-Dębica
- 1865: Masaĉuseca Instituto de Teknologio inaŭguris sian agadon
- 1872: Nov-Jorko: inaŭguro de la Metropola Muzeo de Arto
- 1872: En Usono oni patentigis elektran lifton
- 1876: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Uno
- 1878: Leono la 13-a iĝis papo
- 1897: Bulgario: fervojlinio Sofio-Roman estis malfermita (109 km)
- 1901: Luigi Carnera malkovris asteroidon Argentino
- 1901: Rusa verkisto Lev Tolstoj estis ekskomunikita de la Rusa Ortodoksa Eklezio pro sia romano Resurekto
- 1909: En franca ĵurnalo "Le Figaro" aperis manifesto de italaj futuristoj
- 1915: San Francisco: Internacia ekspozicio komenciĝis
- Unua mondmilito:
- 1919: Józef Piłsudski iĝis ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko - Pola Leĝdona Sejmo voĉdonis samtage Etan Konstitucion por limigi lian regopovon
- 1920: Hispanio: en Madrido kreiĝas Instituto Cajal pri neurobiologia esplorado
- 1922: Vilna Sejmo voĉdonis pri aliĝo de Centra Litovio al Pollando
- 1932: André Tardieu la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1938: Retolatina lingvaro: romanĉa lingvo en referendumo iĝis la kvara ŝtata lingvo en Svislando
- 1938: Brita eksterafera ministro Anthony Eden demisiis
- 1938: Hispana Enlanda Milito: venko de naciista armeo en batalo de Teruelo
- 1938: Komenco de kelktaga vizito de ĉefministro de Prusio Hermann Goering en Pollando
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Gestapo, SS kaj Selbstschutz kadre de Aranĝo T4 pafekzekutis en Ościłów de distrikto Ciechanowski kelkcent invalidojn kun nekuraceblaj personoj, kaj apud Lublin 42 homojn; en monaĥejo de franciskanoj en Niepokalanów de la 12-a de decembro 1939 ĝis tiu ĉi tago kaŝiĝis ĉirkaŭ 1500 judoj; germana polico finis en Varsovio 5-tagan homkaptadon de poloj por ilia forveturigo al trudlaboro en Tria Regno; en Krakovo sur Vavelo ĉeeste de Hans Frank okazis premiero de dokumenta filmo de Fritz Hippler, Feldzug in Polen (Kampanjo en Pollando), projekciata en Tria Regno de la 6-a de februaro; Holokaŭsto: apud Parczew germanoj murdis ĉirkaŭ 400 polajn militkaptitojn - judojn, enterigitajn en la juda tombejo en Parczew; en Zakopane komenciĝis la 3-a konferenco de Gestapo kaj NKVD; NKVD eldonis direktivon por sendi 400 polajn oficirojn de militprizonoj al ĝiaj malliberejoj; en Sachsenhausen kadre de Intelektul-kampanjo, profesoro de Jagelona Universitato Leon Sternbach mortis, (arestita kune kun 100 aliaj profesoroj); eldonata en Rumanio bulteno ŝanĝis sian titolon al "Pola Rifuĝinto en Rumanio"; en Eastchurch (Kent) brigada generalo Józef Zając solene hisis polan flagon — rekonstrukomenco de pola aviado ĉe RAF;
- 1941: En Ĝenerala Gubernio aperis dispono germanigi nomojn de polaj setlejoj; Varsovia konspira "Biuletyn Informacyjny" notis, ke pasintsemajne komencis servi germana fabrika polico, kies tasko estas politika kaj polica superrigardo de laboristoj en publikaj kaj armeaj entreprenejoj; en Berlino okazis solena premiero de la filmo de Hans Bertram pri la septembra kampanjo de 1939 - Kampfgeschwader Lützow (Batalskadro Lützow); en Dresdeno Hans Frank subskribis disponon pri uzo de publikaj veturiloj en ĜG fare de judoj - nur kondiĉe de permesilo
- 1942: Oni fondis kunlaborisman Goralisches Komitee (Montarana Komitato), kies iniciatinto kaj unua prezidanto estis Wacław Krzeptowski - la komitato apogis germanigon en galicia distrikto Nowy Targ; Pola Rezistomovado: en Poznań Pola Enlanda Armeo detruis magazenojn de Wehrmacht en riverhaveno; Franca rezistado: en Francio konspire aperis malmaskiga libro La Silento de l' Maro de Jean Bruller rakontanta pri la konduto de francoj dum la germana okupado; Indonezia Fronto: japana armeo invadis portugalan kolonion Timoro alteriĝante en Kupango-regiono; Joseph Goebbels notis en sia taglibro, ke Hitler malpermesis al germanaj soldatoj en Pollando ligi societemajn kontaktojn kun poloj; Orienta Fronto: ĉe la Nord-Okcidenta Fronto la Ruĝa Armeo fermis ringon de ĉirkaŭigo de la germana 16-a Armeo, grupigita en Novgoroda provinco
- 1943: Germanaj regopovoj fiksis por Varsovio polican horon inter la 20-a vespere kaj la 5-a matene; en Varsovio aperis konspira revuo "Walka Młodych" (Batalo de Junuloj); en Ludwinów, distrikto Lubartów, pro kaŝado de judoj germana ĝendarmo pafmortigis virinon de familio Marciniak kun 2-jara juda knabino, kaj alian gravedan — iliaj 3 fratoj estis pafmortigitaj en Drozdów la 10-an de februaro kune kun kaŝiĝanta soveta soldato Konstantin Gorlov; Tria Batalo de Ĥarkovo komenciĝis - malvenka por la Ruĝa Armeo; Nacia Konsilio de Pollando en Londono unuanime voĉdonis pri neŝanĝeblo de la antaŭmilita pola-soveta landlimo; usona aviado atakis Napolon; Nordafrika Fronto: komandantaro de la 18-a Grupiĝo de Aliancitaj Armeoj el la britaj 1-a kaj 8-a Armeoj ekfunkciis
- 1944: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo en Twerdynie (Volina provinco) batalis kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo - 13 polaj soldatoj pereis; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Rudno (Podlaĥio) 5 personojn; membroj de la norvega rezistmovado sinkigis en lago Tinnsjå pramon kun 16 tunoj da peza akvo, necesa por produkti germanan atombombon; usona armeo konkeris atolon Eniwetok sur Marŝala Insularo; en koncentrejo Gross-Rosen germanoj pafekzekutis 23 aktivulojn de subtera skoltismo el Poznań kaj Grandpolujo; en Bouligny apud Piennes reprezentantoj de 7 polaj organizaĵoj fondis Polan Komitaton de Nacia Liberigo en Orienta Francio; nokte de la 20-a/21-a de februaro RAF atakis Stutgarton kaj Luftwaffe Londonon
- 1945: Ruĝa Armeo okupis Krosno Odrzańskie; germana entrepreno Karpathen-Ol-Gesellschaft GmbH forveturigis de Pollando al Tria Regno ĝis tiu ĉi tago industriajn aparatojn kun valoro de 21,8 mln da markoj; en koncentrejo Neuengamme mortis 4 poloj kaj pola judo; en Neuhaus okazis renkonto de Hans Frank kun fuĝintaj de Pollando naziaj altranguloj; Prezidio de la Monda Asocio de Poloj el Eksterlando protestis kontraŭ voĉdonoj de la konferenco de Jalto; Sudokcidenta Pacifiko: de la 19-a/20-a de februaro la 182-a regimenta grupo alteriĝis sur la insulo Samaro kaj apudaj insuletoj; usona 8-a Aviada Armeo atakis Nurenbergon; nokte de la 20-a/21-a de februaro soveta aviado atakis Szczecin, Stargard kaj Vroclavon
- 1946: Rezulte de eksplodo en minejo de terkarbo en Bergkamen en germana Ruhr-regiono 405 ministoj pereis
- 1947: Lanĉita de Usono raketo V-2 unuafoje en la historio veturigis bestojn en la kosmon
- 1948: Popola Pollando: unua postmilite pramŝipa terminalo ekfunkciis inter Świnoujście kaj Trelleborg (Svedio)
- 1948: Malvarma milito: en Ĉeĥoslovakio komenciĝis komunista puĉo, demisiis nekomunistaj ministroj — la 25-an de februaro la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio transprenis regopovon
- 1952: Grekio aliĝis al NATO
- 1962: La kosmoŝipo Friendship 7, parto de la programo Merkuro de la usona kosmo-administracio, orbitis la Teron - John Glenn iĝis unua usonano ĉirkaŭinta la Teron
- 1964: Rabato: Maroko kaj Alĝerio kontraktis pacon definitive finantan la landliman sablomiliton
- 1978: Leonid Breĵnev estis distingita per la plej alta batalordeno - la Ordeno de Venko
- 1986: Sovetunio lanĉis kosmostacion Mir
- 1987: Mehmet Ali Ağca estis kondamnita de itala tribunalo al ĝismorta malliberigo
- 1988: Parlamento de Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo en Azerbajĝano anoncis aliĝon al Armenio - milito en Montara Karabaĥo komencita
- Revolucioj de 1989
- 1991: En Nederlando estis lanĉita programlingvo Pitono
- 1992: Anglio: F.A. Supra Ligo fondiĝis
- 2001: En Britio oni malkovris aftan febron ĉe 20 porkoj
- 2003: Vikipedio: naskiĝtago de litovlingva Vikipedio - unua litova artikolo, "komputilo", kreiĝis en la libera enciklopedio
- 2005: Portugala Socialista Partio de José Sócrates gajnis absolutan plimulton en frua ĝenerala balotado
- 2005: Hispanio en referendumo akceptis Eŭropan Konstitucion
- 2006: Flago de Kongo Kinŝasa oficialiĝis
- 2013: NASA anoncis malkovron de la plej malgranda ekstersunsistema planedo Kepler-37b
- 2014: Aneksado de Krimeo al Rusio: en Krimeo aperis "verdaj hometoj" (en uniformoj sen soldataj rangoj) — la dato memorigita sur rusaj medaloj
- 2014: Eŭromajdano: en Kievo rezulte de bruligo pere de brulboteloj de la okupita de opozicio muzika lernejo 75 personoj pereis kaj 567 estis vunditaj — kune kun atako de milico kaj speciala taĉmento Berkut, kies 13 membroj estis mortigitaj
- 2018: Ŝtata entombigo de la pola reĝisoro kaj scenaristo Antoni Krauze, aŭtoro de filmoj pri komunistaj krimoj el la plej nova historio de Pollando
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 362-a tago de rusa agreso: pasinttage Rusia armeo 78 fojojn pripafis 5 lokojn en Sumia provinco kaj mem perdis 820 soldatojn kaj 6 tankojn; nokte ukraina armea spionagentejo informis, ke antaŭ vizito de Joe Biden en Pollando, Rusio komencas ekzercadon de nukleaj fortoj; Ĝenerala Akuzistaro: rusa milito mortigis ne malpli ol 461 infanojn, kaj 924 estis vunditaj (sen donitaĵoj el okupataj teritorioj); Volodimir Zelenskij: Baĥmut ne estos defendata kontraŭ ĉia prezo; Dmitro Kuleba dankis pere de Tvitero al Estonio pro la propono de "komunaj senperaj aĉetoj de armiloj kaj municio"; rusoj detruis en Hulajpole (apud Polohi) ĉiujn grandajn konstruaĵojn, inkluzive de du lernejoj; Valerij Zaluĵnij: frontlinio en la milito kontraŭ Rusio atingis longecon de 3 mil km
- Mondreago: turnopunkta surpriza vizito de prezidanto de Usono Joe Biden en Kievo por konfirmi senhezitan apogon al Ukrainio, pri kio la regopovoj de Rusio estis informitaj kelkajn horojn antaŭ alveno — promesita porarmea helpo estos valora 500 mln da dolaroj; ĉeĥoj komencis kolekton de mono por elpafilaro RM-70 por Ukrainio — sub la slogano "Donaco al Putin" dum kvar matenaj horoj kolektis pli ol 2 mln da ĉeĥaj kronoj); dua kunveno de kontraŭuloj de Putin (i.a. de estintaj parlamentanoj) komencita en Varsovio; Microsoft helpos senpage al Ukrainio postkuri rusajn krimulojn; Japanio anoncis kroman helpon por Ukrainio (5,5 mld da dolaroj); portalo The Moscow Times informis, ke rusaj registaraj aviadiloj transportas sen lauteco korpojn de mortfalintaj soldatoj;
- 1358: Leonor de Aragono kaj Sicilio, reĝino de Kastilio kaj Leono (m. 1382)
- 1469: Tomaso de Vio, itala kardinalo, teologo kaj tomisto (m. 1534)
- 1523: Jan Blahoslav, ĉeĥa humanisma protestantisma teologo, historiisto kaj verkisto (m. 1571)
- 1743: Anna Laetitia Barbauld, angla poetino, eseistino kaj verkistino de porinfana literaturo (m. 1825)
- 1745: Johann Peter Salomon, germana violonisto, komponisto, dirigento (m. 1815)
- 1751: Johann Heinrich Voß, germana poeto kaj tradukisto (m. 1826)
- 1759: Johann Christian Reil, germana kuracisto kaj pionira psikiatro (m. 1813)
- 1793: József Thewrewk, hungara antikvaĵkolektisto, verkisto (m. 1870)
- 1813: Zsigmond Ormós, hungara arthistoriisto, verkisto (m. 1894)
- 1819: Alfred Escher, svisa politikisto kaj entreprenisto, trifoja prezidento de la Nacia Konsilio de Svisio (m. 1882)
- 1842: István Szentgyörgyi, hungara, rumania hungara aktoro (m. 1931)
- 1844: Ludwig Boltzmann, aŭstra fizikisto konata de la konstanto de Boltzmann (m. 1906)
- 1844: Mihály Munkácsy, hungara pentristo kreanta en stilo de la skolo de Barbizon (m. 1900)
- 1848: Leon Barszczewski, pola topografo, geologo, etnografo, arkeologo, natursciencisto, glaciologo kaj fotisto, kolonelo en rusa armeo (m. 1910)
- 1858: Konstantin Ivanoviĉ Ŝidlovskij, rusia kuracisto, aktivulo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (m. 1920)
- 1871: Endre Puky, hungara politikisto kaj ministro pri eksteraj aferoj (m. 1941)
- 1875: Marie Marvingt, franca atletino, montgrimpistino, aviadistino, ĵurnalistino kaj verkistino, poliglotino kun konateco de Esperanto (m. 1963)
- 1877: Antoni Wiwulski, pola arkitekto kaj skulptisto, aŭtoro de Grunwalda Monumento en Krakovo (m. 1919)
- 1880: Jacques d'Adelswärd-Fersen, franca nobelo, dando, verkisto kaj poeto (m. 1923)
- 1886: Béla Kun, hungara komunisto, gvidanto de Hungara Sovetrespubliko (m. 1939)
- 1886: Siegfried Kötscher, germana pentristo (m. 1954)
- 1888: Georges Bernanos, franca verkisto apartenanta al la movado Revivigo katolika (m. 1948)
- 1894: Miklós Fleischer, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1958)
- 1894: Jarosław Iwaszkiewicz, pola verkisto kaj tradukisto, justulo inter la popoloj (m. 1980)
- 1902: Ansel Adams, usona fotisto, aŭtoro de libroj pri fotarto (m. 1984)
- 1905: József Zimán, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1997)
- 1909: Heinz Erhardt, germana aktoro, komikulo, muzikisto kaj poeto (m. 1979)
- 1912: Ede Meggyes, hungara instruisto, eklezia tradukisto (m. 1954)
- 1912: Pierre Boulle, franca verkisto (m. 1994)
- 1913: Árpád Szántó, rumania hungara fizikisto, kunlaboranto de fizika vortaro rumana-hungara (m. 1978)
- 1917: János Xántus, rumania hungara geografo (m. 1982)
- 1921: Tibor Gáspár, rumania hungara tekstillaboristo, fotisto, ĵurnalisto, redaktoro kaj porjunulara verkisto
- 1925: Robert Altman, usona filmreĝisoro (m. 2006)
- 1925: Harry Glück, aŭstra arkitekto kaj scenejfaranto (m. 2016)
- 1927: Roy Cohn, usona advokato kaj kontraŭkomunisto (m. 1986)
- 1927: Ibrahim Ferrer, kuba kantisto kaj muzikisto (m. 2005)
- 1927: Sidney Poitier, baham-usona aktoro (m. 2022)
- 1928: Sándor Kovács, rumania hungara biologo kaj muzeologo (m. 1984)
- 1934: Kurt Wölfflin, aŭstra verkisto kaj pedagogo
- 1937: Robert Huber, germana Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pro kristalografio
- 1941: Buffy Sainte-Marie, kanada-indiana kantistino, muzikistino, komponistino, pentristino kaj edukistino
- 1945: Edit Mózes-Finta, rumania hungara artistino
- 1945: George Smoot, usona Nobelpremiita kosmologo kaj astrofizikisto, malkovrinto de neizotropecoj de la maldensa kosma fono
- 1948: Radosław Piwowarski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro
- 1949: Jiří Drahoš, ĉeĥa kemiisto, prezidanto de la Akademio de Sciencoj de Ĉeĥio, sendependa kandidato por prezidenta baloto
- 1949: Ivana Trump, usona entreprenistino, verkistino kaj modelo (m. 2022)
- 1951: Gordon Brown, ĉefministro de Britio
- 1954: Patty Hearst, usona riĉulino, ostaĝo, bank-rabisto, aktoro
- 1956: Ferenc Bréda, rumania hungara poeto, verkisto, tradukisto
- 1962: Jelizaveta Glinka, rusia kuracistino, homrajta aktivulo kaj filantropo (m. 2016)
- 1965: Thomas Kemmerich, germana politikisto kaj juristo
- 1966: Cindy Crawford, usona foto-modelino, aktorino
- 1967: Kurt Cobain, usona rok-kantisto kaj gitaristo de la grupo Nirvana, sinmortiginto (m. 1994)
- 1974: Judit Józsa, hungara ceramikistino, verkistino
- 1974: Ophélie Winter, franca kantistino kaj aktorino
- 1985: Julia Volkova, rusia kantistino kaj aktorino konata de pop-muzika duopo t.A.T.u.
- 1988: Rihanna, barbada ritmenblusa kantistino
- 702: Ĥan Bahlum la 2-a, majaa reĝo (n. 635)
- 1054: Jaroslavo la Saĝa, granda princo de Kieva Regno (n. ĉirkaŭ 978)
- 1171: Konan la 4-a, duko de Bretonio (n. 1138)
- 1194: Tankredo, reĝo de Sicilio (n. 1138)
- 1258: Al-Musta'sim, lasta abasida kalifo de Bagdado, murdita (n. 1213)
- 1429: Giovanni di Bicci de' Medici, itala komercisto kaj bankisto, fondinto de la dinastio Mediĉoj en Florenco (n. ĉirkaŭ 1360)
- 1431: Marteno la 5-a, papo (n. 1368)
- 1513: Johano la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1455)
- 1552: Anne Parr (grafino de Pembroke), fratino de Catherine Parr, la sesa edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1514)
- 1695: Johann Ambrosius Bach, germana muzikisto (n. 1645)
- 1773: Karlo Emanuelo la 3-a de Savojo, reĝo de la regno de Sardio (n. 1701)
- 1778: Laura Bassi, itala fizikistino, filozofino kaj anatomo, aŭtorino de signifaj laboraĵoj pri mekaniko kaj fluidodinamiko, unua virino en la historio de Eŭropo engaĝita kiel profesoro de altlernejo (n. 1711)
- 1790: Jozefo la 2-a, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1741)
- 1810: Andreas Hofer, itala nacia heroo, ekzekutita (n. 1767)
- 1822: Joanna Angélica de Jesus, brazila monaĥino kaj heroino (n. 1761)
- 1864: Keresztély András Zipser, aŭstra natursciencisto kaj pedagogo okupiĝanta ĉefe pri geologio, mineralogio kaj entomologio (n. 1783)
- 1871: Paul Kane, irlanda-kanada pentristo (n. 1810)
- 1895: Frederick Douglass, usona sklavo, gvidanto de aboliciismo, oratoro, verkisto kaj eldonisto (n. 1818)
- 1907: Henri Moissan, franca Nobelpremiita kemiisto ricevinta fluoron, karbonidon, hidridon, molibdenon, volframon, uranion, vanadon (n. 1852)
- 1920: Robert Peary, usona esploristo de la geografia norda poluso (n. 1856)
- 1932: Stanislav Vráz, ĉeĥa vojaĝisto, kolektisto kaj verkisto (n. 1860)
- 1933: Kobajaŝi Takiĝi, japana verkisto, membro de la Japana Komunista Partio (n. 1903)
- 1935: Juul Karnas, flandra esperantisto, membro de La Verda Stelo, premiito de Internaciaj Floraj Ludoj, tradukisto, redaktoro de "Flandra Esperantisto", prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo (n. 1902)
- 1941: George Minne, belga skulptisto (n. 1866)
- 1941: Endre Puky, hungara politikisto kaj ministro (m. 1871)
- 1941: František Kysela, ĉeĥa pentristo, grafikisto kaj industria figurartisto, rektoro (n. 1881)
- 1949: Mária Berde, rumania hungara verkistino, poetino (n. 1889)
- 1953: Vydūnas, litova verkisto, instruisto, filozofo, teozofo, panteisto, nacia aganto en Orienta Prusio (n. 1868)
- 1961: Percy Grainger, aŭstralia pianisto kaj komponisto (n. 1882)
- 1963: Ferenc Fricsay, hungara dirigento (n. 1914)
- 1964: Károly Rátkai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1895)
- 1966: Chester William Nimitz, usona admiralo (n. 1885)
- 1968: Anthony Asquith, angla filmreĝisoro (n. 1902)
- 1969: Ernest Ansermet, svisa dirigento, komponisto kaj teoriisto de muziko (n. 1883)
- 1972: Maria Goeppert-Mayer, usona Nobelpremiita fizikistino okupiĝinta pri la teorio de atomkerno (n. 1906)
- 1976: René Cassin, franca Nobelpremiita juristo, diplomato kaj politikisto, kunkreinto de Unesko, ĉefa aŭtoro de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (n. 1887)
- 1987: Edgar P. Jacobs, belga bildliteraturisto (n. 1904)
- 1996: Tōru Takemitsu, japana komponisto (n. 1930)
- 1996: Solomon Asch, pola-usona geŝtalt-psikologo kaj pioniro de socia psikologio (n. 1907)
- 1999: Sándor Plugor, rumania hungara grafikisto (n. 1940)
- 2003: Jerzy Passendorfer, pola filmreĝisoro (n. 1923)
- 2004: Jiří Ruml, ĉeĥa ĵurnalisto, aktivulo de kontraŭkomunista opozicio (n. 1925)
- 2015: Friedrich Zawrel, aŭstra varliveristo kaj atestanto de naziaj krimoj (n. 1929)
La 20-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):