From Wikipedia, the free encyclopedia
František KYSELA (naskiĝis la 4-an de septembro 1881 en Kouřim - mortis la 20-an de februaro 1941 en Prago) estis ĉeĥa pentristo, grafikisto kaj industria figurartisto, profesoro kaj sekve ankaŭ rektoro de Artmetia Altlernejo en Prago.
František Kysela | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1881 en Kouřim |
Morto | 20-an de februaro 1941 (59-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Academy of Arts, Architecture and Design in Prague (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto ilustristo scenografo dezajnisto instruisto tipografo artinstruisto |
Li postlasis ampleksan verkaron en ĉiuj specoj de uzita arto. En siaj kreaĵoj li konfrontas tiutempan secesian kaj kubisman koncepton kun popola kaj nacia sentado (mozaikoj, vitraĵoj, surmuraj pentraĵoj, goblenoj, scenejprojektoj, ekspoziciaj internoj, juveloj, librografikaĵoj, afiŝoj). Li kontribuis ekz. al ornamo de Katedralo de sankta Vito en Prago, kastelo en Nové Město nad Metují kaj Naci adomo en Prostějov, kun Josef Gočár li kunlaboris pri projekto de Legiobanko en Prago, kun František Roth li rekonstruis Urban bibliotekon en Prago. El scenografiaj projektoj famigis lin tiuj por operoj de Bedřich Smetana. Por sia ciklo de goblenoj "Metioj", kiun li pretigis kun Marie Teinitzerová, posedantino de mondkonata goblena manufakturo en Jindřichův Hradec, li ricevis ĉefpremion kaj oran medalon dum Universala ekspozicio en Parizo en 1925.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.