la supra vira futbala ligo de Anglio From Wikipedia, the free encyclopedia
La F.A. Supra Ligo (pro kontrakto kun patrono, nomata ankaŭ Barclays Premier League en Britio kaj English Premier League internacie) estas liga konkurso por piedpilkaj kluboj en Anglio, situanta ĉe supro de angla ligsistemo, super La Futballigo, kaj tiel do la ĉefa konkurso de futbalo en Anglujo.
F.A. Supra Ligo | ||
nacia futbala ligo • profesia sporta ligo | ||
---|---|---|
Branĉo de | • sistemo de futbalaj ligoj en Anglio vd | |
Branĉoj | • 1992–93 FA Premier League • 1993–94 FA Premier League • 1994–95 FA Premier League • 1995–96 FA Premier League • 1996–97 FA Premier League • 1997–98 FA Premier League • 1998–99 FA Premier League • 1999–2000 FA Premier League • 2000–01 FA Premier League • 2001–02 FA Premier League • 2002–03 FA Premier League • 2003–04 FA Premier League • 2004–05 FA Premier League • 2005–06 FA Premier League • 2006–07 FA Premier League • 2007–08 Premier League • 2008–09 Premier League • 2009–10 Premier League • 2010–11 Premier League • 2011–12 Premier League • 2012–13 Premier League • 2013–14 Premier League • 2014–15 Premier League • 2015–16 Premier League • 2016–17 Premier League • 2017–18 Premier League • 2018–19 Premier League • 2019–20 Premier League • 2020–21 Premier League • 2021–22 Premier League • 2022–23 Premier League • 2023–24 Premier League • 2024–25 Premier League vd | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Fondita en | 20-a de februaro 1992 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
F.A. Premier League | |
Emblemo | |
landoj: | Anglio Kimrio |
konfederacio: | UEFA |
formacio: | 20-a februaro 1992 |
nivelo en la piramido: | 1 |
malpromocio al | FA Ĉampioneco |
hejmpokaloj | FA Pokalo Ligpokalo |
internaciaj konkursoj | Ligo de Ĉampionoj Eŭropa Ligo |
aktuala ĉampiono | Chelsea (2014-2015) |
televido | Sky TV, ESPN |
oficiala retejo: | www.premierleague.com |
Membroj 2010-2011 | |
La Supra Ligo konsistas el la 20 plej altaj futbalaj kluboj en la angla futbala ligsistemo. Ĝi kreiĝis en 1992, kiam la alta tavolo da futbalaj kluboj amase disigis sin de La Futballigo post kontrakti kun la (tiam) nova British Sky Broadcasting (BSkyB) por vendi televid-elsendajn rajtojn je tre favora prezo. La nova nomo indikis nenion novan pri la reguloj aŭ la strukturo de la ligo, ĝi estis simpla ekzerco en komerca restrukturado kaj propagandado de remarkita produkto. Ĝi ĉiel alie samis la supran dividon ekzistintan en la antaŭa jaro.
La Supra Ligo posedas multajn el la plej bonaj ludistoj en la mondo, inkluzive de neangloj. Ĝi estas la plej profita futballigo en la mondo, ĝia tuta enspezo estis £1,3 miliardoj en 2003–04 laŭ Deloitte, je pli ol 50 % pli granda ol la dua konkursanto, Serio A en Italio. Ĝia rango en UEFA-tabelo de Eŭropaj ligoj estas dua, surbaze de rezultoj en Eŭropaj matĉoj dum la lastaj kvin jaroj. Ĝin superis nur la Hispana Ligo Reĝa Hispana Futbal-Federacio (Real Federación Española de Fútbol), kaj dum 2004–05, estis la plej bona ligo.
En la Supra Ligo estas 20 kluboj. Dum ĉiu sezono, ĉiu klubo kontraŭludas ĉiun alian dufoje, unufoje ĉe propra stadiono, kaj unufoje vizitante la stadionon de alia, entute 38 matĉoj en ĉiu sezono por ĉiu klubo kaj 380 matĉoj por la ligo. Post ĉiu sezono, la tri malplej altaj teamoj estas malpromociitaj en la Ĉampionecon de Angla Futballigo. La du plej altaj teamoj de tiu ĉi ligo promociiĝas en la Supran Ligon, kune kun tria teamo - la gajninto en eta turniro inter 3-a kaj 6-a teamoj.
La 4 plej altaj teamoj en la Supreco kvalifikas sin por la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. La 5-a teamo aŭtomate kvalifikas sin por UEFA-Pokalo, kaj 6-a kaj 7-a povas kvalifiki sin depende de la rezulto de la torniro por FA-Pokalo kaj la Lig-Pokalo.
Ekde 1993, la FA Supra Ligo havis patronon. La patrono havas la rajton nomi la ligon. Ĝis nun, ĉiuj patronoj uzas la nomon 'la Supreco' (Premiership, anglalingve). Ĉi-sube aperas listo de patronoj kaj nomoj uzataj de ili:
Sub la slogano "La Plej Granda Dramo Sur Tero", la FA Supra Ligo estas la plej populara kaj plej spektata sportligo en la mondo, sekvata de pli ol miliardo da homoj. Pli ol 260 alilandaj ludistoj ludas en la ligo, kaj 101 ludantoj de anglaj ligoj konkursis en la Futbala Mondpokalo 2002. Ĝi estas multe spektata eksterlande, kaj matĉoj estas dissenditaj televide en 150 landoj. Supra-ligaj teamoj kiel Manchester United kaj stelaj ludantoj kiel Thierry Henry, Steven Gerrard aŭ Ruud van Nistelrooy fariĝis tutmondaj eminentuloj. La Supra Ligo estas speciale populara en Skandinavio, kaj pramistoj kursigas "pramojn de piedpilko" por norvegaj subtenantoj dezirantaj spekti siajn plej ŝatatajn teamojn en matĉoj.
En 2000–01, la elcento de alilandaj ludistoj (tiuj, kiuj venas de ekster Britio) partoprenantaj la Suprecon estis 36. En la sezono 2004–05, tiu kalkulo pliiĝis al 45. La plej altan elcenton havas Arsenal, kies kalkulo estas 85 % (pliiĝinta de 64 % en 2000–01), kaj estas la plej alta por ĉiuj kluboj dum tiu periodo. Chelsea, aĉetita en 2003 de Roman Abramovich, perdis la duan rangon en tiu ĉi kategorio al Liverpool (72 %).
La FA Supra Ligo formiĝis la 20-an de februaro 1992 kaj okazigis sian unuan sezonon en 1992–93. Tiu ĉi signifis la disiĝon de la 104-jaraĝa Futballigo, kiu funkciis ĝis tiam en 4 klasoj. Kelkaj eventoj en la 1980-aj jaroj klare signis ke necesis profundaj ŝanĝoj. En Anglujo la sporto estis en sia plej kaduka stato de iam. Stadionoj disfaliĝis, mankis bonaj rimedoj por spektantoj, senordo oftis, kaj anglaj futbalaj teamoj estis malpermesataj en Eŭropa konkursado. La malnova Unua Klaso fariĝis borso por vendi ludistojn, kaj multaj akceptis pli profitajn financajn aranĝojn sur la kontinento.
Radikala restrukturado necesis, se angla piedpilko prosperu. Aperis la propono por establo de ligo, kiu eventuale allogu pli da mono al la sporto ĝenerale. La Interkonsento de la Fondintoj, subskribita la 17-an de julio 1991 de la plej sukcesaj kluboj, fiksis la bazajn principojn por la starigo de la FA Supra Ligo. La nova plej alta klaso estus komerce sendependa de la FA kaj la Futballigo. Tiel ĉi, la Supra Ligo estus libera negoci proprajn televidajn kaj patronajn kontraktojn.
En 1992 la Unuaklasaj kluboj amase detiris sin de la Futballigo kaj la 22-an de majo 1992 formiĝis la FA Supra Ligo kiel respondeclimigita kompanio havanta centran oficejon en la sidejo de la FA en Lancaster Gate.
En komenco la ligo havis 22 klubojn, tamen, pro insisto de FIFA, ke landaj ligoj reduktu la kvanton de matĉoj, la ligo reduktis sin al 20 kluboj en 1995, kiam 4 teamoj malpromociiĝis el la klaso kaj nur 2 teamoj promociiĝis. Okazas de tempo al tempo diskuto pri plu redukti la nombron al 18, sed ĉi tiam ne ekzistas konkretaj planoj tion fari.
Klubo |
Pozicio 2010–11 |
En 1-a ligo ekde... |
1-a divizio ĉampionadoj |
Lasta ĉampionado |
---|---|---|---|---|
Arsenala,b | 3-a | 1919–20 | 13 | 2003–04 |
Aston Villaa,b | 16-a | 1988–89 | 7 | 1980–81 |
Chelseaa,b | 6-a | 1989–90 | 4 | 2009–10 |
Evertona,b | 7-a | 1954–55 | 9 | 1986–87 |
Fulham | 9-a | 2001–02 | 0 | n/a |
Liverpoola,b | 8-a | 1962–63 | 18 | 1989–90 |
Manchester Citya | 1-a | 2002–03 | 3 | 2011–12 |
Manchester Uniteda,b | 2-a | 1975–76 | 19 | 2010–11 |
Newcastle United | 5-a | 2010–11 | 4 | 1926–27 |
Norwich Citya | 12-a | 2011–12 | 2 | n/a |
QPRa | 17-a | 2011–12 | 0 | n/a |
Reading | 1-a; ĉampioneco | 2012–13 | 0 | n/a |
Southamptona | 2-a; ĉampioneco | 2012–13 | 0 | n/a |
Stoke City | 14-a | 2008–09 | 0 | n/a |
Sunderland | 13-a | 2007–08 | 6 | 1935–36 |
Swansea City | 11-a | 2011–12 | 0 | n/a |
Tottenham Hotspura,b | 4-a | 1978–79 | 2 | 1960–61 |
West Bromwich Albion | 10-a; | 2010–11 | 1 | 1919–20 |
West Ham United | 3-a; ĉampioneco | 2012–13 | 0 | n/a |
Wigan Athletic | 15-a | 2005–06 | 0 | n/a |
a: Fondinta membro
b: Konkursis en ĉiuj sezonoj de Supra Ligo
sezono | ĉampiono | sezono | ĉampiono | sezono | ĉampiono | sezono | ĉampiono | sezono | ĉampiono | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1992–93 | Manchester United | 1993–94 | Manchester United | 1994–95 | Blackburn Rovers | 1995–96 | Manchester United | 1996–97 | Manchester United | ||||
1997–98 | Arsenal | 1998–99 | Manchester United | 1999–00 | Manchester United | 2000–01 | Manchester United | 2001–02 | Arsenal | ||||
2002–03 | Manchester United | 2003–04 | Arsenal | 2004–05 | Chelsea | 2005–06 | Chelsea | 2006–07 | Manchester United | ||||
2007–08 | Manchester United | 2008–09 | Manchester United | 2009–10 | Chelsea | 2010–11 | Manchester United | 2011–12 | Manchester City | ||||
klubo |
urbo |
malpromociita |
klubo |
urbo |
malpromociita |
klubo |
urbo |
malpromociita | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Barnsley F.C. | Barnsley | 1997–98 | Birmingham City | Birmingham | 2010–11 | Blackburn Rovers | Blackburn | 2011–12 | ||
Blackpool F.C. | Blackpool | 2010–11 | Bolton Wanderers | Bolton | 2011–13 | Bradford City | Bradford | 1998–99 | ||
Burnley F.C. | Burnley | 2009–10 | Charlton Athletic | Londono | 2006–07 | Coventry City | Coventry | 2000–01 | ||
Crystal Palace | Londono | 2004–05 | Derby County | Derby | 2007–08 | Hull City | Hull | 2009–10 | ||
Ipswich Town | Ipswich | 2001–02 | Leeds United | Leeds | 2003–04 | Middlesbrough | Middlesbrough | 2008–09 | ||
Nottingham Forest | Nottingham | 1998–99 | Oldham Athletic | Oldham | 1993–94 | Portsmouth F.C. | Portsmouth | 2009–10 | ||
Sheffield United | Ŝefildo | 2006–07 | Sheffield Wednesday | Ŝefildo | 1999–00 | Swindon Town | Swindon | 1993–94 | ||
Watford F.C. | Watford | 2006–07 | Wimbledon F.C. | Londono | 1999–00 | Wolverhampton Wanderers | Wolverhampton | 2011–12 | ||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.