sistemo de vertikala transporto From Wikipedia, the free encyclopedia
Lifto estas aparato, kiu estas destinita por levi kaj mallevi aĵojn kaj pasaĝerojn en vertikala ŝakto.
Laŭ Francisko Azorín lifto estas Aparato por suprenlevi personojn aŭ objektojn, al la diversaj etaĝoj de domo aŭ konstruo.[1] Li indikas etimologion el la latina elevare (levi).[2]
Ĝi konsistas el:
(Ŝakto ne estas montrita)
La kajuto pendas en la ŝakto per la kablo. La kablo iras tra la kondukilo kaj en la alia fino de la kablo pendas kontraŭpezilo. La motoro per la kondukilo povas movi la kajuton.
La rega aparato regas pordojn de la kajuto kaj la motoron.
Operacio de lifto estas en tiu ordo:
Speciala tipo da lifto estas la paternosterlifto. Ĝi konsistas el senfina ĉeno kun kajutoj sen pordo kiu daŭre malrapide movas.
Laŭ Plena Vortaro, kontraŭe al la angla lingvo, elevatoro havas alian signifon ol lifto, kaj estas aparato por suprenlevi pezajn ŝarĝojn, varojn, eĉ ŝipojn.
Ankaŭ Francisko Azorín agnoskas la terminon elevatoro kiel Levigilo, lifto por ŝarĝoj, por varoj.[3] Kaj li indikas etimologion el la latina elevare el ex + levare (fore levi).[4]