La 19-a de decembro estas la 353-a tago de la jaro (la 354-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 12 tagoj restas.
Je la 19-a de decembro okazis, interalie:
- 1154: Henriko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1180: En Japanio budhisma templo Kōfuku-ji estis bruligita al cindroj dum sieĝo de Nara
- 1187: Klemento la 3-a iĝis papo
- 1283: Pollando: en franciskana preĝejo en Kalisz okazis konsekrado de Jakub Świnka kiel ĉefepiskopo de Gniezno
- 1490: Reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a nuptis dukinon Ana de Bretonio
- 1562: Francaj religiaj militoj: venko de katolika armeo super la hugenota en batalo de Dreux
- 1601: En pola-sveda milito pri Livonio la pola armeo komandata de Jan Zamoyski konkeris Valmiera
- 1652: Frondo: kardinalo Jean-François Paul de Gondi estis arestita kaj malliberigita en Kastelo de Vincennes
- 1666: Universitato de Lund fondiĝis en Svedio
- 1745: Dua jakobita ribelo: venko de skotaj ribelintoj en batalo de Clifton Moor (Kumbrio)
- 1771: En Savojo oni forigis subigecon de kamparanoj
- 1783: En Britio ekfunkciis unua kabineto de William Pitt, la plej juna ĉefministro en la historio de Unuiĝinta Reĝlando
- 1793: Napoleono Bonaparte estis nomumita generalo
- 1803: Oni permesis fondi Liceon de Krzemieniec (unue Volinia Gimnazio)
- 1804: En Ŝlesvigo-Holstinio oni nuligis subigitecon
- 1805: Pollando: Liceo de Krzemieniec fondiĝis
- 1842: Usono agnoskis sendependecon de Reĝlando Havajo
- 1843: Rakonto de Charles Dickens Kristnaska kanto aperis
- 1848: Hungara revolucio: pola generalo Józef Bem, ĉefkomandanto de la ribela hungara armeo, komencis vintran-printempan ofensivon kontraŭ Transilvanio
- 1863: Anglo Frederick Walton patentigis linoleumon
- 1879: Memuaro de bulgaroj el Makedonio estis subskribita - alparolo de 102 makedonaj bulgaroj al Mondpotencoj
- 1884: Romano La Aventuroj de Huckleberry Finn de Mark Twain estis publikigita en Kanado kaj Britio - la 18-an de februaro en Usono
- 1894: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Vieno
- 1909: Germana futbala klubo Borussia Dortmund fondiĝis
- 1913: Germana astronomo Adam Massinger malkovris asteroidon Taneto
- 1915: Kazimir Maleviĉ unuafoje montris 39 sencelajn pentraĵojn en Petrogrado, inkluzive la faman "Nigran kvadraton"
- Unua Mondmilito
- 1922: En Varsovio komenciĝis funebraj ceremonioj de murdita prezidento Gabriel Narutowicz (daŭris ĝis la 22-a de decembro)
- 1923: Dua Pola Respubliko: post demisio de la dua registaro de Wincenty Witos kreiĝis la dua registaro de Władysław Grabski
- 1926: Antanas Smetona iĝis prezidento de Litovio
- 1927: Josif Stalin kondamnis Lev Trockij al deporto
- 1928: Ratifo de la Traktato pri amikeco inter Pola Respubliko kaj Persa Imperio
- 1930: Rezulte de erupcio de vulkano Merapio sur Javo pereis ĉirkaŭ 1400 personoj
- 1930: Vjaĉeslav Molotov iĝis prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj de Sovetunio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: Oficejo de Ĝenerala Gubernio en Krakovo ordonis kolekti troviĝantajn en lernejoj polajn lernolibrojn pri historio kaj geografio kune kun pollingvajn legolibrojn kaj liveri ilin al difinitaj lokoj; en distriktoj de ĜG oni voĉdonis pri establo de germanaj lernejoj en ĉiu loko, kie troviĝas 8 infanoj de germana nacieco; Militkrimo: germana sekureca polico pafekzekutis en Radom 16 kaj en Poznań 5 polojn; Ĉina Fronto: ĉina 35-a Armeo ekatakis Baŭtoŭo apud Flava Rivero (ĝis 22-a de decembro)
- 1940: Germanaj regopovoj de Poznań malpermesis al poloj vendi tritikan farunon kaj produktitan de ĝi panon; Risto Ryti iĝis prezidanto de Finnlando, post morto de Kyösti Kallio; Mediteraneo: brita liniŝipo pripafis Vlorë
- 1941: Heinrich Himmler ŝanĝis labortendaron en Stutthof al koncentrejo por amasa ekstermo de judoj kaj poloj; en Poznań oni gilotinis 9 polojn
- 1942: Militkrimoj: germanoj en malliberejo en Katowice gilotinis 13 polojn, ĝendarmoj en distrikto Kozienicki pafmortigis 11 personojn, en tio 3 infanojn, kaj en Pietralewicze apud Słonim germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 90 personojn, i.a. jezuiton Adam Sztark, pro helpo al judaj orfaj infanoj kune kun apelacioj de ambono, kolektado de mono, eldonado de dokumentoj pri bapto; dum likvido de laborpostenoj por judoj en Kruszyna, apud Radom germanoj murdis 113 personojn, kiuj rezistis kaj provis fuĝi pro ekscio pri deporto al koncentrejo, pliaj 18 estis murditaj dum transporto; generalo Władysław Sikorski sendis leteron al papo Pio la 12-a kun peto interveni pro kondamnitaj al holokaŭsto polaj judoj
- 1943: Amasmurdoj: germanaj armitaj fortoj en Biłgoraj-regiono faris kontraŭpartizanan operacon kaj germana polico bruligis en Potok Górny (distrikto Biłgorajski) dekkelkajn domojn murdante ĉirkaŭ 20 loĝantojn, krome pafekzekutis en la distrikto 18 kaj en distrikto Sandomierski 10 personojn; en Potok Górny mortis pastro Błażej Nowosad, akuzita kaj torturita fare de SS Galizien pro helpo al partizanoj kaj judoj
- 1944: Generalo Leopold Okulicki fondis konspiran organizaĵon "Niepodległość" (Sendependeco); en Parizo finiĝis dutaga Libera Kunveno de Pola Elmigrantaro; ĉefurbo de Montenegro Podgorico estis liberigita; japana aviadila ŝipo Unryū estis torpedita kaj sinkigita sur Orientĉina maro de la submarŝipo USS Redfish - 1239 skipanoj pereis, 149 maristoj saviĝis; generalo Dwight D. Eisenhower subigis usonan armeon norde de germana enrompiĝo (1-a kaj 9-a Armeoj) al ordonoj de marŝalo Bernard Montgomery; en Adis-Abebo estis subskribita nova pakto inter Britio kaj Etiopio
- 1945: John Amery, brita faŝisto, kreinto de kunlaborisma Libera Brita Korpuso, estis pro perfido ekzekutita en la aĝo de 33 jaroj
- 1945: Aŭstrio la duan fojon iĝis respubliko
- 1945: Pola kemiisto, metalsciencisto kaj inventisto Jan Czochralski, malgraŭ senkulpigo de Speciala Punjuĝejo en Lodzo pri riproĉo de "kunlaborismo kun germanaj okupaciaj regopovoj por domaĝo de civiluloj, respektive Pola Ŝtato", ne ricevis konsenton de Senato de Varsovia Politekniko reveni al la laboro
- 1946: De franca atako de militŝipoj al Hajfongo komenciĝis la Unua Hindoĉina Milito - Ho Chi Minh atakas francojn en Hanojo
- 1950: Dalai-lamao fuĝis de Tibeto pro la ĉina invado
- 1950: Usona generalo Dwight D. Eisenhower iĝis ĉefa komandanto de NATO
- 1955: Aŭstrio reakiris sian plenan sendependecon post dekjara okupado fare de Aliancanoj (usona, brita, franca kaj sovetia) post la dua mondmilito
- 1955: Parlamento de Sudano akceptis deklaron pri sendependeco
- 1956: Brita kuracisto John Bodkin Adams estis arestita pro suspekto de seriaj murdoj
- 1961: Barato rekonkeris portugalan koloniojn Damano kaj Diuo kaj Goao
- 1965: Charles de Gaulle la duan fojon gajnis prezidentan baloton en Francio, venkante François Mitterrand
- 1966: Banko por Azia Disvolviĝo fondiĝis
- 1967: Ĉefministro de Aŭstralio Harold Holt estis deklarita morta post mistera malaperigo
- 1968: Malfermo de la Kanalo de Gento al Terneuzen inter la belga urbo Gento kaj Westerschelde (Nederlando)
- 1969: Premiero de la fimo Easy Rider pri la usona kontraŭkulturo en kinejoj de Germana Federacia Respubliko
- 1971: Premiero de la brita filmo A Clockwork Orange
- 1972: Sesa kaj lasta luna misio de Programo Apollo finiĝis - Apollo 17 akvumis sur Pacifiko proksime al la insulo Samoo
- 1977: Dries van Agt iĝis ĉefministro de Nederlando
- Milita stato en Pollando:
- 1981: Pola ambasadoro en Usono Romuald Spasowski petis politikan azilon — unu jaron poste pola juĝejo kontumace kondamnis lin pro ŝtatperfido al mortpuno, senigo de publikaj rajtoj kaj konfiskado de havaĵoj
- 1982: Kondiĉa prokrasto de la stato fare de Ŝtata Konsilantaro (ekde la 31-a de decembro) - dum ĝi ĉirkaŭ 100 personoj estis mortigitaj, la ekonomio de la lando kolapsis kaj malfortiĝis "Solidareco"
- 1984: Britio kaj Ĉinio subskribas reiron de Brita Hongkongo en 1997 sub la ĉinan suverenecon
- 1985: Pola Popola Respubliko: fratoj Zielińscy, kiuj fuĝis el Pollando ricevis permeson al konstanta restado en Svedio
- 1986: Premiero de la milita filmo Platoon
- 1986: Sovetunia disidento Andrej Saĥarov revenis al Moskvo post 7-jara ekziligo - Miĥail Gorbaĉov persone telefonis al li en Gorjkij, kie li restis pro kritiko de sovetia agreso al Afganio
- 1989: Litovio: komence de kongreso la Komunista Partio de Litovio dividiĝis, la sendependan ekgvidis Algirdas Brazauskas
- 1991: Lasta distingo per la Ordeno de Ruĝa Stelo
- 1992: En Minsko komenciĝis renkontiĝo de belorusoj el Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- 1993: Gvineo: oficanta prezidento Lansana Conté gajnis unuan demokratian balotadon
- 1994: Svedio aprobis registritan partnerecon de samseksemuloj
- 1997: Premiero de Titanic de James Cameron, unu el la plej enspezigaj filmoj en la historio de kino
- 2001: La filmo La Kunularo de l' Ringo aperis en kinejoj
- 2001: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la dislokigon en Kabulo de almenaŭ 3000 soldatoj el internaciaj militfortoj
- 2003: Libia gvidanto Muamar Kadafi anoncis ĉesigon de produktado de nukleaj kaj kemiaj armiloj
- 2007: Siuoj nuligis indianajn traktatojn kun registaro de Usono proklamante apartigon disde la unio kaj kreo de Dakota Respubliko
- 2007: Korea Respubliko: Lee Myung-bak gajnis prezidentan balotadon
- 2009: Papo Benedikto la 16-a subskribis dekreton pri heroecaj virtoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj dekreton pri martireco de Jerzy Popiełuszko
- 2010: Belorusio: oficanta prezidento Aleksandro Lukaŝenko gajnis prezident-baloton
- 2011: Liĥtenŝtejno aliĝis al la Traktato de Schengen
- 2012: Park Geun-hye gajnis prezidentan baloton en Sud-Koreio kaj iĝis unua virino-prezidentino
- 2013: Gaia, eŭropa satelito taskita konstrui astronomian katalogon de ĉirkaŭ miliardo da astroj, estis lanĉita de Gviana kosmodromo
- Terorismo
- 2019: Abdelmaĝid Tebbun iĝis prezidanto de Alĝerio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1498: Andreas Osiander, germana luterana teologo, religia reformisto kaj erudiciulo (m. 1552)
- 1594: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (m. 1632)
- 1676: Louis-Nicolas Clérambault, franca komponisto kaj orgenisto (m. 1749)
- 1683: Filipo la 5-a, reĝo de Hispanio (m. 1746)
- 1723: Susanne von Klettenberg, germana verkistino kaj diakono (m. 1774)
- 1734: Johann Augustin Wagner, germana filologo kaj pedagogo (m. 1807)
- 1772: David Ricardo, angla ekonomikisto (m. 1823)
- 1790: William Parry, angla velisto, esploristo de Arkto (m. 1855)
- 1791: Ludwig von Döderlein, germana filologo, profesoro pri klasika filologio (m. 1863)
- 1799: Gábor Barra, hungara litografo kaj ŝtondesegnisto (m. 1837)
- 1800: Józef Chodźko, pola topografo kaj geodeziisto, esploranto de Kaŭkazio (m. 1881)
- 1803: Samuel Friedrich Diez, germana pentristo (m. 1873)
- 1845: Henri Joseph Anastase Perrotin, franca astronomo (m. 1904)
- 1852: Albert Abraham Michelson, germana-usona fizikisto Nobelpremiita pro konstruo de mezur-aparato pri interfero de ondoj (m. 1931)
- 1861: Italo Svevo, itala verkisto (m. 1928)
- 1875: Mileva Marić, serba matematikistino kaj fizikistino, unua edzino de Albert Einstein (m. 1948)
- 1884: Antonín Zápotocký, ĉeĥa komunisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1957)
- 1886: Erna Kabdebó, hungara dramistino, deklamistino (m. 1972)
- 1891: Edward Raczyński, pola politikisto, diplomato, verkisto, prezidanto de Pollando en ekzilo (m. 1993)
- 1899: Martin Luther King, baptisma pastro kaj patro de Martin Luther King Jr. (m. 1984)
- 1900: Géza Féja, hungara verkisto, ĵurnalisto, pedagogo (m. 1978)
- 1902: Stojan Ĝuĝev, bulgara muzikologo, kunfondinto de pluraj Esperanto-grupoj, lekciisto de pluraj postmilitaj Someraj Universitatoj, redaktoro de "Bulgara Esperantisto", Honora Membro de UEA kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kunfondinto de Internacia Scienca Akademio Comenius (m. 1998)
- 1904: Ferenc Fiala, hungara politikisto, skermisto, ĵurnalisto (m. 1988)
- 1906: Leonid Breĵnev, ŝtatestro de Sovetunio (m. 1982)
- 1910: José Lezama Lima, kuba verkisto (m. 1976)
- 1910: Jean Genet, franca romanisto kaj poeto (m. 1986)
- 1915: Édith Piaf, franca kantistino kaj aktorino (m. 1963)
- 1920: Ota Sklenčka, ĉeĥa aktoro, filo de geesperantistoj Otto Sklenčka kaj Božena Sklenčková, membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 1993)
- 1921: Loránd Benkő, hungara lingvisto (m. 2011)
- 1929: Bob Brookmeyer, usona ĵazmuzikisto (m. 2011)
- 1929: Magda Muzsnay, rumania hungara ĵurnalistino, radioredaktorino (m. 2004)
- 1932: Bernhard Vogel, germana politikisto, ĉefministro de Turingio
- 1934: Pratibha Patil, unua prezidentino de Barato, guberniestrino de Raĝastano, membrino de Lok Sabha kaj Barata Nacia Kongreso
- 1938: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto kaj kantpoeto (m. 2007)
- 1941: Lee Myung-bak, prezidento de Sud-Koreio
- 1944: Richard Leakey, kenja paleoantropologo (m. 2022)
- 1949: Carlos Gomes Júnior, ĉefministro de Gvineo Bisaŭa
- 1953: Árpád Bartha, rumania hungara grafikisto, fotisto
- 1958: Limahl, brita popmuzika kantisto
- 1959: Maria Matios, ukraina poetino kaj verkistino, parlamentanino
- 1963: Til Schweiger, germana aktoro kaj reĝisoro
- 1972: Alyssa Milano, usona aktorino kaj kantistino
- 1980: Jake Gyllenhaal, usona kin-aktoro kaj produktoro
- 1983: Csaba Antal D., rumania hungara aktoro
- 1986: Ryan Babel, nederlanda futbalisto, membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo, rep-kantisto
- 1987: Karim Benzema, franca futbalisto, membro de la franca nacia teamo de futbalo
- 1991: Declan Galbraith, angla kantisto
- 211: Publius Septimius Geta, romia imperiestro
- 401: Anastazio la 1-a, papo, sanktulo
- 1111: Algazelo, araba filozofo, juristo, astronomo, islama teologo influinta la islaman filozofion, sufia mistikulo, aŭtoro de la polemikaĵo Nekohereco de filozofoj (n. 1058)
- 1122: Berardo da Teramo, itala episkopo, sanktulo, patrono de Teramo (n. 1099)
- 1370: Urbano la 5-a, franca benediktano, papo de Avinjono, beatigita (n. 1310)
- 1385: Bernabò Visconti, itala kondotiero kaj ŝtatestro (n. 1323)
- 1550: Johannes Caesarius, germana humanisto, filologo, erudiciulo, kuracisto, latinisto, helenisto kaj gramatikulo (n. 1468)
- 1741: Vitus Bering, dana mar-esploristo (n. 1680)
- 1797: Francesco Sabatini, itala arkitekto (n. 1722)
- 1807: Friedrich Melchior Grimm, germana verkisto kaj diplomato (n. 1723)
- 1815: Benjamin Smith Barton, usona botanikisto, naturalisto kaj kuracisto (n. 1766)
- 1815: Christian Julius Wilhelm Mosche, germana pedagogo kaj rektoro (n. 1766)
- 1837: Gábor Barra, hungara ŝtondesegnisto (n. 1799)
- 1848: Emily Brontë, angla verkistino kaj poetino, enestanta en Angla Antologio (n. 1818)
- 1850: Caroline Junot, germana edukistino kaj lernejfondintino
- 1851: Joseph Mallord William Turner, brita pentristo, pejzaĝisto, akvarelisto kaj gravuristo (n. 1775)
- 1907: György Bartók, hungara reformita episkopo, eklezia verkisto (n. 1845)
- 1911: Eleonore Heerwart, germana pedagogino kaj infanĝardenpionirino (n. 1835)
- 1915: Alois Alzheimer, germana psikiatro kaj neŭropatologo, konata de Alzheimer-malsano (n. 1864)
- 1916: Thibaw Min, lasta reĝo de Birmo (n. 1858)
- 1936: Juan de la Cierva, hispana pioniro de aviado (n. 1895)
- 1940: Kyösti Kallio, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1873)
- 1942: Oszkár Bárd, hungara kuracisto kaj verkisto (n. 1893)
- 1942: Adam Sztark, pola jezuito, justulo inter la popoloj, servisto de Dio, murdita (n. 1907)
- 1946: Paul Langevin, franca fizikisto, kreinto de teorio pri paramagnetismo kaj diamagnetismo (n. 1872)
- 1953: Robert Andrews Millikan, usona fizikisto, Nobelpremiita pri baza elektra ŝarĝo kaj lumelektra efiko (n. 1868)
- 1954: Ede Meggyes, hungara instruisto, eklezia tradukisto (n. 1912)
- 1954: Frans Gunnar Bengtsson, sveda verkisto (n. 1894)
- 1959: István Balogh, hungara notario kaj dramverkisto (n. 1876)
- 1962: Béla Kovrig, hungara politikisto, hungara/usona sociologo (n. 1900)
- 1962: Friedrich Vordemberge-Gildewart, germana pentristo
- 1966: Ehm Welk, germana maristo, ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1884)
- 1969: Sándor Tompa, hungara aktoro (n. 1903)
- 1971: Ottavio la Mura, itala fervojisto kunfondinta en Torino filion de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (n. nekonata)
- 1975: René Maheu, franca filozofo, diplomato, ĝenerala direktoro de Unesko (n. 1905)
- 1980: Héctor José Cámpora, argentina dentokuracisto, prezidento de Argentino (n. 1909)
- 1996: Adomas Vaitilavičius, litova kuracisto, mikrobiologo, estrarano de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio, UEA-delegito, fakdelegito pri esperantologio kaj mikrobiologio, lekciisto en Universalaj Kongresoj kaj partoprenanto de preskaŭ ĉiuj Baltiaj Esperanto-Tendaroj, redaktoro de "Litova Stelo" kaj de Uniĝo (Unuiĝo) kaj Amikeco (n. 1915)
- 1996: Marcello Mastroianni, itala aktoro (n. 1924)
- 2000: György Györffy, hungara historiisto (n. 1917)
- 2000: Antal Végh, hungara verkisto skandalema (n. 1933)
- 2009: Kim Peek, usona erudiciulo eidetik-memora (n. 1951)
- 2011: Miklós Boskovits, hungara profesoro pri arthistorio (n. 1935)
- 2012: Nakazawa Keiji, japana bildliteraturisto (n. 1939)
- 2012: Peter Struck, germana politikisto kaj ministro (n. 1943)
- 2013: Herb Geller, usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj aranĝisto (n. 1928)
- 2015: Kurt Masur, germana dirigento ligita kun opozicio en GDR (n. 1927)
- 2015: Erwin Reiter, aŭstra skulptisto (n. 1933)
- 2016: Andrej Karlov, rusia diplomato, ambasadoro en Sud-Koreio kaj Turkio, murdita (n. 1954)
- 2021: Robert H. Grubbs, usona kemiisto Nobelpremiita (n. 1942)
La 19-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):