La Universitato de Lund – svede Lunds universitet , latine Universitas Lundensis - estas la publika universitato en la urbo Lund en suda Svedio . Ĝi oficiale estis fondita en la 19-a de decembro 1666 , sed jam ekde la jaro 1425 ekzistis antaŭformo de la hodiaŭa universitato, tiam nomata studium universale (do "universala studaro"). La universitato portas la kromnomon Academia Carolina kaj estas inter la plej grandaj de Skandinavio . Ĝi estas membro de la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj , angle League of European Research Universities , reto de science aparte altrangaj altlernejoj. Krom en la urbo Lund, okazas universitata branĉo en la urbo Helsingborg kun 3000 studentoj kaj la Teaterhögskolan (teatra altlernejo) en Malmö .
Rapidaj faktoj Lunds universitet, moto ...
Fermi
Samuel Pufendorf (1632-1694) germana juristo
Johan Jacob Döbelius (1674–1743) profesoro de medicino
Peter Estenberg (1686-1740) helenisto, profesoro, kaj konsilisto de la reĝo Stanisław Leszczyński el Pollando
Carolus Linnaeus (1707-1778) botanikisto kaj patro de la moderna taksonomio
Johan Gottschalk Wallerius (1709-1785) kemiisto kaj mineralogo
Anders Jahan Retzius (1742-1821) naturalisto.
Lars von Engeström (1751-1826) ŝtatestro kaj diplomato
Bengt Lidner (1757-1793) poeto
Thomas Thorild (1759-1808) poeto, kritikisto kaj filozofo.
Carl Fredrik Fallén (1764-1830) botanikisto kaj entomologo.
Erik Acharius (1757–1819) kuracisto kaj botanikisto
Esaias Tegnér (1782-1846) poeto, episkopo de Växjö
Axel Gustaf Gyllenkrok (1783-1865) zoologo.
Carl Adolph Agardh (1785-1859) naturalisto (botanikisto) kaj klerikulo, episkopo de Karlstad.
Johan Wilhelm Zetterstedt (1785-1874) entomologo.
Per Georg Scheutz (1785-1873) inĝeniero pri komputado
Elias Magnus Fries (1794-1878) mikologo
Anders Retzius (1796-1860) anatomiisto
John Ericsson (1803-1889) elpensisto
Anders Gustaf Dahlbom (1806–1859) entomologo.
Otto Lindblad (1809-1864) komponisto
Carl August Hagberg (1810-1864) lingvisto kaj tradukisto
Jacob Georg Agardh (1813-1901) botanikisto.
Arvid Posse (1820-1901) sveda ĉefministro
Martin Wiberg (1826-1905) elpensisto, maŝinoj generantaj je logaritma tabelo
Axel Möller (1830-1896) astronomo
Gustaf Retzius (1842-1919) anatomiisto.
Albert Victor Bäcklund (1845-1912) matematikisto kaj fizikisto
Hildegard Björck (1847-1920) unua virino kiu konkludis akademian gradon en Svedio
Knut Wicksell (1851-1926) ekonomikisto
Johannes Rydberg (1854-1919) fizikisto
Carl Charlier (1862-1934) astronomo, direktoro de la Observatorio de Lund
Elis Strömgren (1870-1947) astronomo, Directoro de la Observatorio de Kopenhago
V. Walfrid Ekman (1874-1954) oceanografo
Thomas Mann (1875–1955) novelisto (1949) kaj Nobelpremiito
Torgny Segerstedt (1876-1945) ĵurnalisto kaj erudiciulo pri kompara religio
Ernst Wigforss (1881-1977) lingvisto kaj politikisto
Manne Siegbahn (1886-1978) fizikisto
Marcel Riesz (1886-1969) matematikisto
Östen Undén (1886-1974) Rector Magnificus de la Universitato de Upsalo
Knut Lundmark (1889-1958) astronomo kaj direktoro de la Observatorio de Lund
Per Edvin Sköld (1891-1972) franca ministro
Gunnar Malmquist (1893-1982) astronomo
Frans Gunnar Bengtsson (1894-1954) verkist
Oskar Klein (1894-1977) fizikisto
Bertil Ohlin (1899-1979) liberala estro kaj ekonomikisto, Nobel premiito
Tage Erlander (1901-1985) sveda ĉefministro
Sten Broman sv:Sten Broman (1902-1983) muzikisto kaj muzik-kritikisto
Rune Elmqvist (1906-1996) elvolviganto de la unua movebla pasmarkilo
Gunnar Jarring (1907-2002) ambasadoro, diplomato de la Unuiĝintaj Nacioj kaj erudiculo pri turkaj lingvaĵoj
Sune Bergström (1916-2004) biokemiisto, Nobel premiito
Torsten Hägerstrand (1916-2004) kultura geografo
Lars Gårding (1919-) matematikisto
Carl Hellmuth Hertz (1920-1990) pioniro pri ultrasonografio
Judith Wallerstein (1921-2012) psikologo kaj esploristo
Vivi Vajda , paleontologo
plia bildo de la universitata ĉefkonstruaĵo
la universitata biblioteko