papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Anastazio la 1-a estis papo ekde la 27-a de novembro 399 (laŭ Prospero Tiro de Akvitanio 398) ĝis decembro 401.
Anastazio | ||
---|---|---|
39-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Anastasius | |
Pontifiko | de 27-an de novembro 399 | |
ĝis ĉ. 19-a de decembro 401 | ||
Antaŭulo | Siricio | |
Sekvanto | Inocento la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 339 en Romo, Romia Imperio | |
Morto | ĉ. 19-a de decembro 401? en Romo, Orient-Romia Imperio | |
Tombo | Catacomb of Pontian [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Idoj | Inocento la 1-a vd | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Pri la vivo kaj la agoj de Anastazio la 1-a nur malmultaj informoj transdoniĝis. Nur tri leteroj estas konservitaj, en kiuj li aliĝas al la kondamno de Origeno. Inter liaj amikoj estis la sankta Aŭgusteno, la sankta Hieronimo kaj la sankta Paolino el Nola.
La kondamno de Origeno etendiĝis al la donatistoj. Li cenzuris la verkojn kiuj ne kongruas kun la kristana kosmologio, tiel inaŭguranta la kristanan cenzuron. Memore al tio, cenzuron oni foje kromnomas "Anastazinjo".
Hieronimo raportas, ke li estis la patro de sia posteulo Inocento la 1-a.
La relikvojn de la sankta Anastazio kune kun tiuj de lia posteulo Inocento en 846 la saksa duko Liudolf transportis al la Gandersheim, kie ili ĝis hodiaŭ ripozas en la kripto de la iama konventa preĝejo.
Lia memortago estas la 19-a de decembro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.