From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes CAESARIUS (1468-1550) (* Jülich, en la 1468 - Kolonio, en la 19-a de decembro 1550) estis germana humanisto, filologo, erudiciulo, kuracisto, latinisto, helenisto kaj gramatikulo.
Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Kolonjo en la 9-a de decembro 1491 kiel malriĉa studento el Jülich. Poste, li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Parizo, kie la humanisto Jacobus Faber Stapulensis (1450-1536)[1] estis lia profesoro, diplomiĝinte en 1496 kaj akirinte sian diplomon je Majstro pri Artoj en 1498. En la venontaj jardekoj li instruis en la lernejo de Sankta Lebuino, en Deventer, krom publikigis kelkajn verkojn de Lefèvre. En 1508, li akompanis Hermann von Neuenahr, la maljuna (1492-1530) al Italio kaj uzis tiun oportunon por studi la grekan en Bulonjo. Post lia reiro en 1510, li ekis private instrui la grekan kaj la latinan, en Kolonjo. En 1512-13, li instruis kurson pri la greka en Münster. Li ree vizitus Münster en 1518, sed, antaŭe li reiris al Italio kie li diplomiĝis pri medicino en Sieno, en la 12-a de oktobro 1513. Pluraj el sia lernantaro fariĝis renomaj, same kiel Henricus Glareanus (1488-1563)[2], kiu en 1515, dediĉis al li sian panegiron al la imperiestro Maksimiliano la 1-a. Petrus Mosellanus (1493-1524)[3] ankaŭ dediĉis al li sian tradukon Plutos de Aristofano[4], krom Agrippa von Nettesheim (1486-1535)[5], Gerardus Listrius (1488-1546)[6][7] kaj Heinrich Bullinger (1504-1575)[8].
La rilato inter Caesarius kaj Erasmo komencis en 1515, kiam la humanisto vizitis Bazelon kaj ĵuse troviĝis ĉe Glareanus, lia eksa lernanto. La grupo baldaŭ pligrandiĝis kun la eniro de alia lernanto de Caesarius, Neuenahr, kiu sekve fariĝis intima amiko de ambaŭ. En 1516, Erasmo dediĉis al Caesarius sian tradukaĵon de la unua libro pri greka gramatiko de Teodoro Gaza (1398-1475)[9]. Caesarius dankis la dediĉon kaj petis lian apogon por la afero de Johannes Reuchlin (1455-1522), kies diskutado li engaĝiĝis. Kiam Erasmo kaj sia profesoro Jacobus Faber Stapulensis disputadis, Caesarius malĝojiĝis, tamen li ne havis simpation je alia kontraŭulo: Diego López de Zúñiga y Velasco (1510-1564)[10].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.