From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes REUCHLIN [rojhlin] (naskiĝis en Pforzheim, la 29-an de januaro 1455; mortis en Stuttgart, la 30-an de junio 1522) germana humanisto, helenisto kaj hebreisto, kiu granda parto de sia vivo fariĝis la centro de ĉiuj studoj grekaj kaj hebreaj en Germanio.
Johannes Reuchlin | ||
---|---|---|
Germana humanisto | ||
Persona informo | ||
Johannes Reuchlin | ||
Naskiĝo | 29-a de januaro 1455 en Pforzheim, Badeno, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 30-a de junio 1522 en Stuttgart, Virtembergo, Sankta Romia Imperio | |
Tombo | Leonhardskirche (en) vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina • hebrea • germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Familio | ||
Patro | Georg Reuchlin (en) vd | |
Patrino | Elisabeth Eck (en) vd | |
Gefratoj | Dionysius Reuchlin (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo tradukisto universitata instruisto verkisto teologo juristo vd | |
Laborkampo | Hebreiko vd | |
Aktiva en | Tübingen • Heidelberg • Ladenburgo vd | |
Doktoreca konsilisto | Johannes Argyropoulos vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia verko rudimenta linguae hebraicae (rudimentoj de la hebrea lingvo, 1506) estis signifa por intensigi la studon de tiu lingvo en Eŭropo. (Alia titolo donata por tiu verko estas De Rudimentis Hebraicis = pri hebreaj rudimentoj.)
La patro de Reuchlin, Georg, estis administranto de dominikana monaĥejo. Reuchlin laŭ tiama kutimo tradukis sian germanan nomon (Johannes Reuchlin [rojhlin] ) al la helena formo Kapnion (= "fumeto", germane Räuchlein, prononcata tre simile al Reuchlin).
Reuchlin lernis la hebrean de Jakob ben Jeĥiel Loans kaj estis la unua germano, kiu science okupiĝis pri tiu lingvo. Pro tio li estis konsultita de imperiestro Maksimiliano, kiam Johannes Pfefferkorn proponis la detruon de ĉiuj hebreaj libroj kiel rimedon konverti la judojn al kristanismo. Reuchlin demonstris, ke ekzistas hebreaj libroj de alta valoro, kaj oponis la detruadon.
Kiam disvastiĝis la konvinko, ke la kabalo kaj la Talmudo ne enhavas ion kontraŭ-kristanisman, Papo Leono la 10-a deklaris, ke tiu opinio estas herezo. Tio efektive malpermesis al Reuchlin publike esprimi sian konvinkon.
Reuchlin estis la elstara germana reprezentanto de humanismo. Lia naskiĝurbo Pforzheim ekde 1955 ĉiun duan jaron atribuas la premion Reuchlin por laboroj en la spirito de humanismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.