La 17-a de oktobro estas la 290-a tago de la jaro (la 291-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 75 tagoj restas.
Je la 17-a de oktobro okazis, interalie:
- -539: Persa reĝo Ciro la Granda eniris Babilonon, kie li liberigis judojn
- 1346: Reĝlando Anglio gajnis la batalon de Neville's Cross kontraŭ reĝlando Skotlando - skota reĝo Davido la 2-a iris al mallibero
- 1404: Inocento la 7-a iĝis papo
- 1456: Germanio: Universitato Ernst Moritz Arndt en Greifswald fondiĝis
- 1469: Hispana nobelo Fernando la 2-a nuptis Izabelan la 1-a
- 1483: Ĝenerala inkvizitoro de Kastilio Tomás de Torquemada estis krome nomumita de papo Siksto la 4-a ĝenerala inkvizitoro de Aragono
- 1600: Sveda armeo konkeris Pärnu - kadre de la pola-sveda milito (1600-1611)
- 1604: Germana astronomo Johannes Kepler komencis observon de la lasta ĝis nun supernovao en Lakta Vojo, poste nomata Kepler-Stelo
- 1610: Reims: Ludoviko la 13-a kroniĝis kiel reĝo de Francio kaj de Navaro
- 1655: Sveda diluvo: armeo de reĝo Karolo la 10-a Gustavo konkeris Krakovon
- 1662: Karlo la 2-a vendis Dunkirkon al Francio
- 1676: Pola-turka pactraktato en Żurawno (nun en Lviva provinco) - Pollando reakiris parton de teritorioj en Ukrainio kaj Podolio
- 1736: En Istanbulo estis subskribita turka-persa pactraktato
- 1740: Vitus Bering fondis Petropavlovsk-Kamĉatskij dum la dua ekspedicio al Kamĉatko
- 1777: Post la Batalo de Saratogo brita armeo gvidita de generalo John Burgoyne kapitulacis - turnopunkto en la Usona Milito de Sendependeco
- 1800: Karibio: angloj ekdominis super nederlanda kolonio Curaçao
- 1810: Germanio: en Munkeno okazis unua Oktobrofesto - okaze de geedziĝ-festoj de la reĝo Ludoviko la 1-a kun princino Therese von Sachsen-Hildburghausen
- 1845: Germanio: en Budyšin okazis premiera plenumo de la nacia himno de soraboj Bela Sorabio, verkita de Handrij Zejler kun muziko de Korla Awgust Kocor
- 1849: En Parizo mortis Frédéric Chopin
- 1850: En pariza Tombejo Père-Lachaise oni starigis tombo-monumenton al Ŝopeno - lia fratino forprenis lian koron al varsovia preĝejo Sankta Kruco
- 1855: Bessemer patentigis sian procezon por malmultekostigi ŝtalon
- 1863: Kongresa Pollando: Romuald Traugutt iĝis diktatoro de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1878: John A. Macdonald la duan fojon iĝis ĉefministro de Kanado
- 1888: En stacidomo apud Ĥarkovo okazis bombatenco kontraŭ imperiestro Aleksandro la 3-a — kelkdeko de personoj pereis, sed la imperiestro kun sia familio saviĝis
- 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Endimiono
- 1900: Bernhard von Bülow iĝis kanceliero de Germanio
- 1902: Unua usona aŭtomobilo Cadillac lanĉita en Detrojto
- 1904: En Svedio fondiĝis politika partio La Moderuloj
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Patroklo
- 1912: Unua Balkana milito:
- Unua Mondmilito
- 1919: Post fino de la unua mondmilito armitaj fortoj de Bulgario forlasis okcidentan Trakion, kie estiĝis protektorato de Triopa Entento
- 1919: Malfermo de la Metroo de Madrido
- 1919: Respubliko Alzaco-Loreno de Germana Imperiestra Regno estis malfondita de Francio
- 1924: En Pinsk malfermiĝis Muzeo de Belorusa Polesio
- 1926: Papo Pio la 11-a beatigis 191 martirojn el la Franca revolucio
- 1927: Dua Pola Respubliko: en Varsovio estis iniciatita Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin
- 1931: Usona krimulo Al Capone estis kondamnita al 11 jaroj da mallibero pro impostfraŭdo
- 1933: Albert Einstein alvenis por daŭra restado al Usono
- 1937: Hui, Dui kaj Lui, nevoj de Donaldo Anaso, unuafoje aperis en bildliteraturo
- Dua Mondmilito
- 1947: En Popola Pollando okazis malaltigo de aŭdebleco de nove funkcianta kultura programo II de Pola Radio pro agado de ĵamstacioj de sekureca servo
- 1947: Birmo sendependiĝis (de Britio)
- 1948: Stalinismo: katolikaj episkopoj eldonis paŝtistan leteron alvokante kredantojn esti fidelaj al la eklezio kaj kuniĝi kun pastroj kaj episkopoj kontraŭ la ŝtata premo
- 1951: En Argentino ekfunkciis televido
- 1952: Hispanio: Universitato de Navaro fondiĝis en Pamplono
- 1956: Brita reĝino Elizabeto la 2- oficiale funkciigis duan en la mondo (post la soveta en Obninsk) nuklean centralon en graflando Kumbrio
- 1956: Ŝaka batalo de la jarcento inter usonaj ŝakistoj 26-jara Donald Byrne kaj 13-jara Bobby Fischer
- 1958: 80 personoj pereis en katastrofo de aviadilo Tu-104A apud la urbo Kanaŝ en Ĉuvaŝio
- 1959: Sudafrika kompanio De Beers anoncis, ke ĝi produktis unuajn artefaritajn diamantojn
- 1961: Pariza masakro de pacema, kvankam eksterleĝa, manifestacio de 30 000 alĝeroj por sendependeco de Alĝerio - ĉirkaŭ 200 personojn mortigis franca polico, kiu estis ordonita de la prefekto Maurice Papon (estinta dummilita kunlaboristo), en 1998 francaj regopovoj konfesis 40 viktimojn
- 1964: Belorusa SSR: unua industria naftominejo malkovrita proksime al Reĉica
- 1967: Dum forkura provo al Okcidenta Berlino dronis en lago Nieder Neuendorfer See 24-jara Franciszek Piesik
- 1967: Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj: en Nov-Jorko okazis premiero de la rokenrola muzikalo Hair
- 1970: Anvar Sadat fariĝis prezidento de Egipto
- 1971: Pola monaĥo Maksimiliano Kolbe estis beatigita de papo Paŭlo la 6-a — patrono de katolikaj esperantistoj, malsategita en la koncentrejo Aŭŝvico
- 1973: Naftokrizo komenciĝis - dum la milito de Jom Kipur Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj enkondukis embargon al nafto
- 1979: Patrino Teresa ricevis Nobel-premion pri paco
- 1980: Vatikanurbo: Elizabeto la 2-a estis akceptita de papo Johano Paŭlo la 2-a kiel unua en la historio brita monarko
- 1989: En tertremo en ĉirkaŭaĵoj de San-Francisko 67 personoj pereis kaj 3757 vundiĝis
- 1990: Interreta filma datenbazo ekfunkciis en Interreto
- 1990: Kroatio: unua oficiala matĉo de la kroata nacia teamo de futbalo kontraŭ la usona nacia teamo de futbalo ludita kun la rezulto 2:1 por Kroatio
- 1994: Reĝino Elizabeto la 2-a kiel unua brita monarko post la unua mondmilito venis al Rusio
- 1995: Francino Jeanne Calment iĝis plej aĝa persono en la historio post trapaso de la aĝo de japano Shigechiyo Izumi (120 jaroj kaj 237 tagoj)
- 1997: Nova Konstitucio de Pola Respubliko ekvalidis
- 1999: Belorusio: "Libereca Marŝo" en Minsko kun pli ol 30 000 homoj subpremita de polico kaj armeanoj
- 2003: Carlos Mesa iĝis prezidento de Bolivio
- 2004: Referendumo modifis belorusan konstitucion, permesante al Aljaksandr Lukaŝenka kandidatiĝi por la sekva prezidenta periodo
- 2005: La dua ĉina skipa kosma misio Shenzhou 6 finiĝis post preskaŭ kvin tagoj
- 2006: Populacio de Usono atingis 300 milionojn de loĝantaro
- 2007: La 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso ricevis Oran Medalon de la Usona Kongreso
- 2009: Pakistana armeo komencis landan ofensivon en Vaziristano
- 2010: Papo Benedikto la 16-a kanonizis 6 beatigitojn
- 2016: Tibeta spirita gvidanto Tenzin Gyatso alvenis al Prago, kie li ĉeestis la 20-a an datrevenon de la konferenco Forumo 2000
- 2017: Milito kontraŭ la Islama Ŝtato: batalo de ar-Raka venka por la koalicio
- 2018: Krimeo: masakro en la Kerĉa politeknika kolegio - 21 personoj pereis, ĉ. 50 vundiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 236-a tago de la rusa agreso: prezidanto de Ukrainio: Pasinttage Mararmeo de Ukrainaj Fortoj de Ukrainio likidis 13 rusiajn soldatojn, aerdefendan sistemon Tor, sistemon de kontraŭaviadaj raketoj, 2 tankojn kaj alian armilaron de la malamiko; dum 12 horoj de la pasinta vespero 37 rusiaj senpilotaj aviadiloj estis detruitaj; nokte kaj matene estis atakita norda kaj meza parto de Ukrainio - 85% de krozmisiloj detruitaj, damaĝita energetika infrastrukturo; Kievo atakita per 28 senpilotaj aviadiloj, produktitaj en Irano, 23 faligitaj, en la centro pereis 4 homoj; raketa atako al kritika infrastrukturo de Vinico; 108 ukraininoj kaj 110 civitanoj de Rusio estis liberigitaj kadre de interŝanĝo de militkaptitinoj (du ukraininoj preferis resti en Rusio); oni informis, ke en liberigita Liman estis ĝis nun elterigitaj 187 korpoj, en tio 35 soldatoj kaj 152 civiluloj
- Mondreago: NATO komencis en Belgio ciklan ekzercadon pri nuklea detenado, kiun partoprenas aviado de 14 ŝtatoj; en Norvegio estis arestitaj 4 rusianoj pro fotado de sekretaj objektoj; Marina Ovsjannikova fuĝis de hejma aresto eksterlanden; kontraŭspionejo en Ĉeĥio informis pri rusia agento aganta ĉe ĵurnalistoj kaj politikistoj; Konsilio de Eŭropa Unio establis Mision de Armea Apogo favore al Ukrainio; EU transdonis al Ukrainio la 6-an helpofaskon de 500 mln da eŭroj kadre de Eŭropa Instrumento por la Paco; Hungario unusola en EU rifuzis instrui ukrainajn soldatojn; nova ambasadoro de Ukrainio alvenis al Germanio; en Jejsko rusia aviadilo SU-34 falis al kolektiva loĝejo
- 2023: 601-a tago de la rusa agreso: 9 rusaj helikopteroj, elpafilo de aerdefendo, deponejo de municio kaj speciala aviada armilaro kune kun aviokurejoj estis detruitaj dum ukraina nokta pripafo de aerodromoj apud okupata Lugansko (oriente) kaj Berdjansko (sude); Ĝenerala Akuzistaro de Ukrainio informis, ke de la invadkomenco 508 infanoj pereis kaj 1 136 estis vunditaj; en 96 stacidomoj de Ukrainio oni malfermis "punktojn de senflekseco" (ejoj por ŝarĝi poŝtelefonojn, ligiĝi kun interreto kaj varmiĝi); de la invadkomenco en Ukrainio estis perditaj ĉ. 289 430 rusiaj soldatoj, 4 979 tankoj, 9 405 kirasitaj veturiloj, 6 936 artileriaj sistemoj, 814 raketelpafiloj, 547 kontraŭaviadaj sistemoj, 318 aviadiloj, 317 helikopteroj, 5 291 senpilotaj aviadiloj, 1 533 krozmisiloj, 20 surakvaj unuoj, unu submarŝipo, 9 293 veturiloj (kun cisternoj) kaj 982 unuoj de speciala rusa armilaro
- Mondreago: "Wall Street Journal": Usono sekrete sendis al Ukrainio raketojn ATACMS kun atingo de 160 km — la sciigo estis konfirmita de la prezidanto de Ukrainio kaj Blanka Domo; Voice of America: laŭ Usona Armeo ĉiuj 31 tankoj Abrams alvenis al Ukrainio; en Pekino Vladimir Putin marĝene de 3-a Internacia Forumo "Iniciato Zono kaj Vojo" renkontiĝis kun prezidento de Vjetnamio kaj ĉefministro de Hungario
- 1253: Ivo Hélory de Kermartin, bretona sanktulo (m. 1303)
- 1577: Dmitrij Poĵarskij, nacia heroo de Rusio (m. 1642)
- 1629: Baltasar Carlos, hispana reĝido (m. 1646)
- 1696: Aŭgusto la 3-a, princo-elektisto de Saksio, reĝo de Pollando (m. 1763)
- 1719: Jacques Cazotte, franca verkisto (m. 1792)
- 1725: John Wilkes, angla ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1797)
- 1725: Adolf Friedrich Harper, germana pentristo (m. 1806)
- 1740: András Dugonics, hungara-kroata pastro, verkisto, profesoro (m. 1818)
- 1759: Andrej Voroniĥin, rusa pentristo kaj arkitekto, kreinto de la rusa variaĵo de empiro (m. 1814)
- 1760: Henri de Saint-Simon, franca historiisto, filozofo (m. 1825)
- 1794: Gottlieb Wagner, germana gastejestro kaj vitejisto (m. 1878)
- 1796: Leopold Kupelwieser, aŭstra pentristo (m. 1862)
- 1799: Friedrich Ludwig Keller, svisa jursciencisto, politikisto, akademiano (m. 1860)
- 1801: Samuel Ustazade Silvestre de Sacy, franca verkisto, ĵurnalisto kaj juristo (m. 1879)
- 1803: Ferenc Deák, hungara politikisto kontribuinta al aŭstra-hungara interkonsento (m. 1876)
- 1804: József Nagysándor, generalo, martiro de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1813: Georg Büchner, germana verkisto kaj naturisto (m. 1837)
- 1820: Édouard Roche, franca matematikisto kaj astronomo (m. 1883)
- 1842: Sámuel Borbély, hungara pedagogo, lernejestro, verkisto (m. 1915)
- 1850: Alwin Langenhan, germana pedagogo kaj paleontologo (m. 1916)
- 1856: Rudolfo van Oppenraay, nederlanda jezuito kaj latinlingva verkisto (m. 1936)
- 1864: Robert Lansing, usona ministro de eksterlandaj aferoj 1915-1920 (m. 1928)
- 1865: Lucjan Żeligowski, pola generalo, ŝtatestro de Respubliko de Centra Litovio (m. 1947)
- 1869: Philipp Kosack, germana filatelisto (m. 1938)
- 1873: Alfred Polgar, aŭstra-usona verkisto, tradukisto, satiristo, kritikisto (m. 1955)
- 1879: Elisabeth Streller, germana padomigristino kaj regionhistoriistino (m. 1939)
- 1883: Alexander Sutherland Neill, skota pedagogo, kreinto de reforma instruejo Summerhill (m. 1973)
- 1890: József Boros, hungara-germana kuracisto, internisto, profesoro (m. 1962)
- 1892: Otakar Jeremiáš, ĉeĥa muzikkomponisto, dirigento kaj pedagogo (m. 1962)
- 1893: Charles Pichon, franca literaturisto, ĵurnalisto, fondinto de la Franca Federacio de Junaj Esperantistoj, kunlaboranto de "La Revuo" kaj "Juneco", redaktoro de la kongresa bulteno de UK 1914 (m. nekonata)
- 1898: Simon Vestdijk, nederlanda prozisto, poeto kaj eseisto (m. 1971)
- 1898: Shinichi Suzuki, japana violonisto kaj muzikpedagogo (m. 1998)
- 1903: Nathanael West, usona verkisto kaj scenaristo (m. 1940)
- 1904: Emil Gherasim, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1946)
- 1907: János Antal, hungara/rumania hungara poeto, verkisto (m. 1943)
- 1912: Johano Paŭlo la 1-a, papo (m. 1978)
- 1914: Albert Márkos, rumania hungara komponisto (m. 1981)
- 1915: Arthur Miller, usona verkisto (m. 2005)
- 1917: Marsha Hunt, usona aktorino (m. 2022)
- 1918: Rita Hayworth, usona aktorino kaj dancistino (m. 1987)
- 1920: Montgomery Clift, usona aktoro (m. 1966)
- 1920: Miguel Delibes, hispana verkisto] (m. 2010)
- 1922: Luiz Bonfá, brazila komponisto, kantisto kaj gitaristo (m. 2001)
- 1923: Barney Kessel, usona ĵaz-gitaristo (m. 2004)
- 1928: Roman Kotlarz, pola pastro, opoziciisto, servisto de Dio (m. 1976)
- 1928: Ottó Ádám, hungara reĝisoro kaj teatrestro (m. 2010)
- 1928: Jenő Váncsa, hungara agronomo, ministro (m. 2016)
- 1930: László Feszt, rumania hungara grafikisto, profesoro (m. 2013)
- 1933: William Anders, usona astronaŭto (m. 2024)
- 1935: Irena Jun, pola aktorino kaj reĝisorino
- 1936: Imre Vizi, rumania hungara matematikisto kaj pedagogo (m. 2020)
- 1942: László Borbély rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1944: Margit Bordy, rumania hungara pentristino, poetino
- 1946: Adam Michnik, pola ĵurnalisto kaj publicisto
- 1949: Owen Arthur, ĉefministro de Barbado 1994-2008 (m. 2020)
- 1955: Vjaĉeslav Boĉarov, rusia militisto, partopreninto de liberigo de ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano
- 1958: Zsolt Láng, rumania hungara verkisto, redaktoro
- 1960: Philippe Sands, brit-franca juristo
- 1966: Antoni Dudek, pola politikologo kaj historiisto
- 1971: Ángela Nzambi, verkistino kaj homrajtaj aktivulino el Ekvatora Gvineo
- 1972: Eminem, usona aktoro kaj repmuzikisto
- 1972: Tarkan, turka pop-artisto
- 1979: Kimi Räikkönen, finna aŭtosportisto
- 1980: Orsolya Gergely, rumania hungara sociologino
- 532: Bonifaco la 2-a, papo
- 866: Al-Mustain, abasida kalifo (n. 836)
- 1456: Nicholas Grenon, francoflandra komponisto, kantisto, kleriko kaj muzikpedagogo (n. ĉirkaŭ 1385)
- 1552: Andreo Osiandro, germana luterana erudicilulo (n. 1498)
- 1586: Philip Sidney, angla verkisto, soldato kaj kortegano (n. 1554)
- 1705: Ninon de Lenclos, franca beletristino, liberpensulino kaj skandalistino (n. 1616)
- 1740: Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio (n. 1693)
- 1757: René Antoine Ferchault de Réaumur, franca sciencisto (n. 1683)
- 1799: Johann Georg Schlosser, germana juristo kaj verkisto (n. 1739)
- 1806: Jean Jacques Dessalines, imperiestro de Haitio, murdita (n. 1758)
- 1837: Johann Nepomuk Hummel, aŭstra komponisto (n. 1778)
- 1849: Ŝopeno, pola komponisto kaj pianisto (n. 1810)
- 1873: Adolf Bube, germana poeto kaj arkivisto (n. 1802)
- 1887: Gustav Robert Kirchhoff, germana fizikisto (n. 1824)
- 1895: Friedrich Moritz Stapff, germana geologo (n. 1836)
- 1910: Kurd Lasswitz, germana verkisto, sciencisto, instruisto kaj filozofo (n. 1848)
- 1931: Viktor Hawlik, aŭstrogermana komerca konsilanto kaj esperantisto, vicprezidanto de Internacia Esperanto-Muzeo (n. 1876)
- 1934: Santiago Ramón y Cajal, hispana histologo Nobelpremiita, pioniro pri neŭroscienco (n. 1852)
- 1934: Adolf Hölzel, aŭstra kaj germana pentristo (n. 1853)
- 1938: Karl Kautsky, ĉeĥa-germana ĵurnalisto kaj filozofo, teoriulo de marksismo(n. 1854)
- 1941: József Fogel, hungara historiisto (n. 1884)
- 1941: Friedrich Marx, germana klasika filologo (n. 1859)
- 1943: Stefan Starzyński, pola ekonomikisto, oficiro, politikisto, murdita (n. 1893)
- 1944: Adolf Schmidt, germana geofizikisto esploranta teran magnetismon, publikiginta fakverkojn en Esperanto (n. 1860)
- 1951: Bernhard Kellermann, germana verkisto (n. 1879)
- 1957: Avetik Isahakjan, armena verkisto kaj poeto (n. 1875)
- 1962: Natalja Gonĉarova, rusa pentristino (n. 1881)
- 1966: Cléo de Mérode, franca dancistino (n. 1875)
- 1967: Pu Yi, lasta imperiestro de Ĉinio, ĝardenisto kaj arkivisto (n. 1906)
- 1973: Ingeborg Bachmann, aŭstra verkistino (n. 1926)
- 1978: Giovanni Gronchi, prezidento de Italio (n. 1887)
- 1978: Jean Améry, aŭstra verkisto (n. 1912)
- 1980: Richard Gavin Reid, kanada politikisto, ĉefministro de Alberto (n. 1879)
- 1983: Herbert Roth, germana komponisto, interpretisto de popola muziko, aŭtoro de la himno de Turingio - Rennsteig (n. 1926)
- 2005: Ba Jin, ĉina verkisto, eseisto, anarkiisto, tradukisto kaj esperantisto, konata de la romano Frosta Nokto kaj novelo Aŭtuno en la Printempo, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kunlaboranto de "El Popola Ĉinio", membro de Honora Patrona Komitato de UEA (n. 1904)
- 2010: Tibor Toró, rumania hungara atomfizikisto kaj lekciisto (n. 1931)
- 2012: Sylvia Kristel, nederlanda aktorino kaj modelo (n. 1952)
- 2018: Ara Güler, armen-turka fotisto (n. 1928)
- 2019: Alicia Alonso, kuba dancistino (n. 1920)
- 2024: Vaso Papandreu, greka politikistino, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1944)
La 17-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):