Jeanne Calment
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jeanne Louise CALMENT estas francino naskiĝinta la 21-an de februaro 1875 en Arles, mortis la 4-an de aŭgusto 1997 samloke je la aĝo de 122 jaroj, 5 monatoj kaj 14 tagoj (entute 44 760 tagoj).
Jeanne Calment | |
---|---|
![]() ![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jeanne Louise Calment |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1875 en Arles |
Morto | 4-a de aŭgusto 1997 en sama loko |
Mortokialo | Plena kadukiĝo |
Tombo | Trinquetaille Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Arles |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Nicolas Calment (en) |
Patrino | Marguerite Gilles (en) |
Edz(in)o | Fernand Calment (1896–1942) |
Infano | Yvonne Calment |
Okupo | |
Okupo | mastrumado |
Ŝi estis la plej veriĝita kaj konfirmita supercentjarulino de Francio kaj de la tuta mondo.[1] Ŝi atingis pli superan aĝlimon ol ekzemple Jiroemon Kimura (116-jara) kaj Luigi Cornaro (102-jara).
En la aĝo de 85 ŝi ankoraŭ komencis kurson pri skermo kaj ĝis la aĝo de 100 jaroj ŝi daŭre biciklis. Ĝis la aĝo de 110 ŝi vivis sola kaj poste en maljunulejo en Arles, Francio, kiu portas ankoraŭ ŝian nomon.
Jeanne Calment kaj Vincent Van Gogh
Jeanne Calmet akiris internacian famon kiam ŝi en la aĝo de 113 rakontis ke ŝi en ŝia junaĝo (je la aĝo 14 en 1889) renkontis Vincent van Gogh kiam li venis por aĉeti tolon en la ŝtofa butiko de ŝia onklo. Ŝi trovis lin "malpura, malbone vestita kaj obstina" kaj "malbela havante odoron de alkoholo". Okaze de la 100-a datreveno de la morto de Vincent van Gogh en 1990, aperis ampleksa intervjuo kun Calment.[2]
En 1965 Calment okupis rolon en la mallonga filmo Vincent Van Gogh : 'Darkness Into Light', kiu celis la varbadon por alia filmo pri la vivo de Vincent van Gogh : 'Lust for Life'. En la aĝo de 114 Jeanne Calment kunludis en filmo pri sia propra vivo, 'Vincent et moi', kiu igis ŝin la plej maljuna filmaktorino en la mondo.[3] En 1995 sekvis la dokumenta filmo 'Au-delà de 120 ans avec Jeanne Calment' (pli ol 120 jaroj kun Jeanne Calment).
Okaze de ŝia 121-a naskiĝdatreveno aperis kompaktdisko 'Maîtresse du temps' sur kiu Calment diras rememorojn sur fono de tekno-repo-muziko.[4]
Jeanne Calment kaj Esperanto
Kun sia edzo Fernand, ŝi lernis Esperanton.[5]
Literaturo
Ludwig Wegener, La arto fariĝi centjara, eld. Limburger Vereinsdrückerei - Esperanto-fako, unua eldono 1953, Limburg/Lahn, Germanio.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.