Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
"Tautiška giesmė" ("nacieca himno") estas la nacia himno de Litovio, en la litova lingvo ankaŭ konata sub la nomo de la tri komencaj vortoj "Lietuva, Tėvyne mūsų" (Litovio, patrujo nia) kaj kiel "Lietuvos himnas" (himno de Litovio). La melodion kaj tekston verkis Vincas Kudirka dum la jaro 1898, kiam Litovio ankoraŭ estis okupita fare de la Rusia Imperio. La kvindek-vorta poemo - laŭ stilo patosa - estis la esenco de la koncepto de Kudirka pri la ŝtato Litovio, la litova popolo kaj sia pasinteco. Mallonge post lia morto dum 1899, la himno estis unuafoje publike prezentita por litovoj vivantaj en Rusio.
Tautiška giesmė | ||
---|---|---|
Nacieca himno | ||
nacia himno | ||
lando | Litovio | |
kantoteksto | Vincas Kudirka, 1898 | |
muziko | Vincas Kudirka, 1898 | |
ekde | 1919 | |
muzika ekzemplo | ||
"Tautiška giesmė"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
La unua publika surscenigo en Litovio okazis en la tradicia litova ĉefurbo Vilno dum 1905, kaj ĝi iĝis oficiala nacia himno de dum 1919, jaron post kiam Litovio deklaris sian resendependiĝon dum 1918. Ankaŭ post kiam Litovio estis invadita kaj okupita fare de la ruĝa armeo de Sovetunio dum junio 1940, la himno komence restis. Nur dum 1950 la komunisma gvidantaro de la sovetunie instalita Litova Soveta Socialista Respubliko anstataŭigis la nacian himnon per propra komunisma himno. Ties teksto, verkita dum 1950 kaj modifita post la morto de Josif Stalin, temis pri la kunlaboro de ĉiuj popoloj de Sovetunio kaj kiel la komunismo "lumigos la mondon".
"Tautiška giesmė" estis reoficialigita kiel la nacia himno dum 1992, kiam nova konstitucio ekvalidis post la ŝtata resendependiĝo. La statuso de la kanto "Tautiška giesmė" kiel ŝtata himno estis solidigita dum 1999 pere de nacia leĝo.
Kiam la poemo Lietuva, Tėvyne mūsų verkiĝis, Litovio estis sub la kontrolo de la Rusia Imperio. Vincas Kudirka, medicina studento en la universitato de Varsovio, skribis kiel kolumnisto por la litova gazeto Varpas ("sonorilo"). En liaj artikoloj, Kudirka kuraĝigis la litovojn fieri pri sia kultura heredaĵo, diskutis la problemojn la Rusia Imperia regado kaŭzis por la litova loĝantaro, kaj kontraŭagis la provojn kulture rusigi la socion. Dum sia ĵurnalista laboro, li notis siajn pensojn kio estas Litovio kaj kio ĝi estu, kaj la rezulto estis la kvindek-vorta poemo Lietuva, Tėvynė mūsų (Litovio, patrujo nia).[1]
La poemo priskribis la heroan pasinton de Litovio kaj alvokis la civitanojn zorgi pri la lando, zorgi pri la homaro kaj vivi en honoro. Li ankaŭ instigis la landon iĝi fonto de lumiĝo kaj virto. Ĉar la teksto ne havis melodion, li sidiĝis kaj komponis akompanan muzikon ĵus antaŭ sia morto je tuberkulozo. Kaj la melodio kaj la teksto estis publikigitaj en la gazeto Varpas dum septembro 1898. Kiam li mortis dum 1899, en lian tomboŝtonon oni enĉizis la duan strofon de la himno (kvankam la imperiaj aŭtoritatoj poste detruigis la tomboŝtonon).[2]
Mallonge post la morto de Vincas Kudirka, la unua publika prezento de la poemo okazis dum koncerto en Sankt-Peterburgo, Rusio, dum 1899. La koncerto estis direktita fare de Česlovas Sasnauskas kaj estis vizitita ĉefe de litovoj tiuepoke multnombre loĝantaj en la imperia ĉefurbo. Ene de Litovio, la himno unue sursceniĝis dum la kunveno de la nacia parlamento Seimas la 3-an de decembro 1905.
Lietuva, Tėvyne mūsų, Tegul Tavo vaikai eina Tegul saulė Lietuvoj Tegul meilė Lietuvos |
Esperanta traduko Litovio, patrujo nia, Ke viaj infanoj iru Ke la suno en Litovio Ke la amo al Litovi' |
Poezia traduko (trad. Adomas Jakštas)[3] Litovuj’, patrujo nia, Iru ili nur laŭ vojoj Ho vi sun’ de Litovuj’, Kaj de Litovujo am’ |
Nacia glorkanto (trad. Petras Čeliauskas)[4] Litovi’, patrujo nia, Iru Via infanaro Hela sun’ de Litovi’, Amo al litova ter’ |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.