La 15-a de majo estas la 135-a tago de la jaro (la 136-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 230 tagoj restas.
Je la 15-a de majo okazis, interalie:
- 719: Papo Gregorio la 2-a transdonis al Wynfreth kristanan mision en Germanio, kiu sekve iros al frisoj
- 1004: Germana reĝo Henriko la 2-a kroniĝis en Pavio kiel reĝo de Italio
- 1252: Papo Inocento la 4-a eldonis buleon Ad extirpanda, en kiu li permesis torturi herezulojn
- 1306: Pollando dum feŭda dispartigo: pola duko Władysław Łokietek rekonkeris Vavelon, tamen Krakovo mem restis fidela al Bohemio - nur post morto de la reĝo Venceslao la 3-a (la 4-an de aŭgusto samjare) subiĝis
- 1323: Moravio: fondo de cisterciana monaĥejo en Malnova Brno (okcidenta kvartalo de la statuta urbo)
- 1501: Malkovro de Ameriko: ekspedicio de Miguel kaj Gaspar Corte-Real ekveturis al Novlando, Labradora Duoninsulo kaj Gronlando
- 1525: Germanio: per malvenko de ribelantaj kamparanoj finiĝis batalo de Frankenhausen
- 1602: Masaĉuseco: Bartholomew Gosnold iĝis unua eŭropano, kiu vizitis kabon Cod
- 1618: Germana astronomo Keplero formulis sian trian leĝon
- 1702: Milito de hispana sukcedo: Anglio, Nederlando kaj Germana Imperiestra Regno deklaris militon al Francio kaj Hispanio
- 1718: James Puckle, advokato en Londono, patentis unuan mitralon
- 1730: Robert Walpole fariĝis unua ĉefministro de Britio
- 1756: Sepjara milito komenciĝis - Reĝlando de Granda Britio deklaris militon al Reĝlando Francio (en ĝi pereis 900 mil ĝis 1 400 mil homoj)
- 1768: Traktato de Versailles: Ludoviko la 15-a aĉetis Korsikon de Ĝenova Respubliko
- 1792: Prago: starigo de katedro (fakultato) de la ĉeĥa lingvo kaj la ĉeĥa literaturo en la Universitato de Karolo
- Unua Koalicio-Milito
- 1800: En londona teatro okazis sensukcesa atenco kontraŭ reĝo Georgo la 3-a
- 1807: Napoleonaj Militoj: venko de la pola kavalerio de Pola-Itala Legio super prusa kavalerio en batalo de Struga (proksime al Wałbrzych)
- 1811: Paragvajo fariĝas sendependa de Hispana Imperio, al kiu ĝi apartenis kadre de Vicreĝlando de Río de la Plata (la 14-an/15-an de majo)
- 1848: Franca revolucio: reage al scio pri eksplodo de ribelo en Grandpolujo kontraŭ Reĝlando Prusio, en Parizo okazis manifestacio favora al sendependigo de Pollando
- 1848: Reĝlando de la du Sicilioj: Ferdinando la 2-a malfondis demokratian parlamenton anstataŭigante konstitucian registaron de Carlo Troya per kunmetita ekskluzive de konservistoj
- 1858: Londona operejo Royal Opera House remalfermiĝis
- 1889: Eiffel-Turo estis malfermita por la publiko
- 1891: Papaj dokumentoj: papo Leono la 13-a anoncis enciklikon Rerum Novarum (Pri la lastaj novaĵoj) - reage al plifortiĝantaj inter katolikoj socialismaj kaj komunismaj movadoj
- 1896: Vegetarismo: oni patentigis maizflokojn
- 1904: Rusa-japana milito: minportilo "Amur" sinkigis japanajn kirasŝipojn "Hatsuse" kaj "Yasima"
- 1905: Nevado: Lasvegaso fondiĝis
- 1910: En Hamburgo fondiĝis germana sporta klubo FC St. Pauli
- 1910: Itala nacia teamo de futbalo debutante gajnis 6 ĝis 2, kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo
- Unua mondmilito
- 1919: Soveta-Pola Milito: Fronto Litova-Belorusa formiĝis laŭ iniciato de Józef Piłsudski
- 1919: Greka-turka milito: armeo de Reĝlando Grekio okupaciis Smirnon, komencante militon kontraŭ Malgrandazio kun la anatolia parto de la Otomana Imperio, detruita dum la unua mondmilito
- 1923: Dua Pola Respubliko: en Krakovo bomba atenco al konstruaĵo kun redakcio de juda, eldonata pollingve „Nowy Dziennik” (Nova Ĵurnalo), kun cionisma karaktero kaj direktita al asimiliĝantaj judoj
- 1926: Kroata radiotelevido komencis regulan disaŭdigadon
- 1926: Maja puĉo: post cedo de la prezidento kaj ĉefministro, marŝalo de Pola Sejmo Maciej Rataj ekplenumis la postenon de prezidento kaj la nova ĉefministro iĝis Kazimierz Bartel
- 1928: Prezidento Antanas Smetona anoncis novan konstitucion de Litovio
- 1928: Premiero de senparola filmo Freneza aviadilo kun Miĉjo Muso, kreita de kartunisto Walt Disney
- 1930: Ellen Church kiel unua stevardino prizorgis pasaĝerojn de aviadilo de United Airlines fluganta de Oakland ĝis Ĉikago
- 1931: Papo Pio la 11-a eldonis enciklikon Quadragesimo anno - emfazanta korporaciismon
- 1935: Metrolinio Sokolniĉeskaja de la Metroo de Moskvo ekfunkciis
- 1940: Kalifornio: unua McDonald's-restoracio estas fondita
- 1940: Usona kemia konzerno DuPont komencis vendi nilonajn ŝtrumpojn, inventitajn de Wallace Caroak
- Dua mondmilito
- 1945: Pollando: du partizanaj taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo ekregis Pionki (nokte de la 15-a/16-a de majo)
- 1948: Fino de la 28-jara regado de Britio en Palestino - unua Arab-israela milito komenciĝis - unu tagon post la Deklaro de sendependeco de Israelo Egiptio, Transjordanio, Libano, Sirio, Irako kaj Saŭda Arabio invadis Israelon
- 1950: Pollando: aŭtoritatoj malfondis la Asocion de Pola Skoltismo komencante krei la sian kadre de la Asocio de Pola Junularo
- 1951: Czesław Miłosz, oficisto en pola ambasadejo en Parizo, informis dum gazetara konferenco pri rompo de kunlaboro kun komunistaj regopovoj kaj restado inter elmigrantaro
- 1951: Pollando: Golub-Dobrzyń urbiĝis rezulte de kunligo de du urboj
- 1951: Unua kontraŭalkohola arestejo en la Ĉeĥoslovakio kaj la mondo estis malfermita en Prago, fondita de Jaroslav Skála
- 1955: Franca ekspedicio kiel la unua grimpis al Makalu
- 1955: Aŭstrio reakiris suverenecon - en Vieno reprezentantoj de Granda kvaropo – Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio - subskribis aŭstrian ŝtatan traktaton
- 1957: Britio testis sian unuan hidrogenan bombon fariĝante tria atoma potenco de la mondo
- 1958: Sovetunio: lanĉo de artefarita satelito Sputnik 3
- 1972: Usono redonis al Japanio Rjukju-insularon
- 1977: Studenta Komitato de Solidareco fondiĝis en Krakovo, la unua sendependa studenta organizaĵo en la Pola Popola Respubliko - kreita rezulte de la mortigo de Stanisław Pyjas, studento de Jagelona Universitato, kies morto ĝis nun ne estas klarigita
- 1977: Pola kardinalo Karol Wojtyła konsekris en Nova Huta (nun kvartalo de Krakovo) preĝejon kun alvoko al Dipatrino Reĝino de Pollando - konstruata en laborista kvartalo ekde 1967, laŭ aspekto simila al la kapelo en Ronchamp, projektita de Le Corbusier, la preĝejo iĝis simbolo de kontraŭado de ateismo
- 1988: Afgana milito (1979-1989): komenciĝis evakuo de la soveta armeo el Afganio
- 1990: Pentraĵo Portreto de doktoro Gachet vendiĝis kontraŭ 82,5 milionoj da dolaroj
- 1991: Édith Cresson iĝis ĉefministrino de Francio (kiel la unua virino)
- 1993: La 38-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en irlanda urbeto Millstreet, Graflando Cork
- 2004: La 49-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Istanbulo
- 2004: FIFA elektis Sud-Afrikon kiel organizanton de la Futbala Mondpokalo 2010
- 2005: Oni malkovris du novajn lunojn de Plutono, kiuj poste eknomiĝis Hidro kaj Nikso
- 2006: Giorgio Napolitano iĝis prezidento de Italio
- 2007: Peŝavaro: pro atenco de bombhomo mortis 25 personoj, 30 vundiĝis
- 2009: Muzeo de Trakia Arto estis oficiale malfermita en Simeonovgrad (Provinco Ĥaskovo) fare de la prezidento de Bulgario Georgi Parvanov kaj en ĉeesto de japanaj geprincoj
- 2012: François Hollande estis ĵurigita kiel prezidento de Francio
- 2015: En la revuo „Science” aperis artikolo pri malkovro de fiŝo (Lampris guttatus) kun fiksita korpotemperaturo
- 2017: Édouard Philippe iĝis ĉefministro de Francio
- 2018: Inaŭguro de la preskaŭ 19 km longa Krimea ponto liginta la Krasnodaran regionon (Rusio) kun la Krimea duoninsulo
- 2019: En Tel-Avivo estis atakita de konata israela arkitekto la pola ambasadoro Marek Magierowski
- 1553: Margareto de Valezio, reĝino de Francio kaj Navaro
- 1567: Claudio Monteverdi, itala komponisto, violonisto kaj opera kantisto (m. 1643)
- 1633: Sébastien Le Prestre de Vauban, franca militarkitekto (m. 1707)
- 1720: Miksa Hell, hungara astronomo latinlingva (m. 1792)
- 1773: Klemens von Metternich, aŭstra politikisto kaj diplomato (m. 1859)
- 1786: Louise Seidler, germana pentristino (m. 1866)
- 1817: Debendranath Tagore, bengala filozofo, fondinto de brahmoismo (m. 1905)
- 1820: Grímur Thomsen, islanda poeto kaj parlamentano
- 1828: Friedrich Müller, rumana teologo, historiisto, episkopo (m. 1915)
- 1833: Sofie Podlipská, ĉeĥa verkistino de aventuraj historiaj romanoj, tradukistino (m. 1897)
- 1838: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo, inspirita de la Skolo de Barbizon (m. 1907)
- 1845: Ilja Meĉnikov, rusa Nobelpremiita zoologo kaj mikrobiologo, malkovrinto de fagocitado (m. 1916)
- 1849: Ludwig von Jordan, germana pentristo kaj oficiro
- 1855: Leopold von Kalckreuth, germana pentristo
- 1856: L. Frank Baum, usona verkisto, konata kiel aŭtoro de porinfana libro La mirinda sorĉisto de Oz, esperantigita de Donald Broadribb (m. 1919)
- 1859: Pierre Curie, franca Nobelpremiita fizikisto esplorinta kristalojn kaj radioaktivecon (m. 1906)
- 1860: Ernst Wasserzieher, germana filologo, etimologo, leksikografo kaj pedagogo (m. 1927)
- 1862: Arthur Schnitzler, aŭstra verkisto kaj kuracisto (m. 1931)
- 1873: Pavlo Skoropadskij, ukraina politikisto kaj militisto apogata de germanoj, kontraŭbatalanta Ukrainan Popolan Respublikon (m. 1945)
- 1874: Richard Schirrmann, germana pedagogo kaj junulargasteja pioniro (m. 1961)
- 1890: Ferdynand Goetel, pola prozisto, dramisto, publicisto, atestanto de la Katin, kunlaborinta kun "Kultura", aktivulo de la pola PEN-klubo internacia (m. 1960)
- 1891: Miĥail Bulgakov, ukraina verkisto kaj dramisto, aŭtoro de La Majstro kaj Margarita, esperantigita de Sergio Pokrovskij, legebla rete en Esperanto (m. 1940)
- 1892: István Fóris, rumania hungara komunista aktivisto, ĵurnalisto (m. 1946)
- 1902: Anny Ondráková, ĉeĥa filma aktorino (m. 1987)
- 1903: Icek Jurysta, pola-juda esperantisto kaj tradukisto el la pola lingvo kaj jida, aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda, kontribuanta i.a. al "Sennaciulo", "Sennacieca Revuo" kaj "Literatura Mondo", murdita en la ekstermejo Aŭŝvico (m. 1942)
- 1903: Endre Kakassy, rumania hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (m. 1963)
- 1907: Rudolf Hanslik, aŭstra klasika filologo
- 1910: Otto Ambros, aŭstra reĝisoro kaj aktoro (m. 1979)
- 1911: György Fekete, rumania hungara juristo, redaktoro (m. 2002)
- 1911: Max Frisch, svisa germanlingva verkisto (m. 1991)
- 1912: Imre Drócsay, rumania hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2001)
- 1912: Ernő Salamon, rumania hungara poeto, murdita (m. 1943)
- 1915: Paul Samuelson, usona Nobelpremiita ekonomikisto, statistikisto kaj ekonometriisto difinanta nocion de la komuna bono kaj naturaj bonoj (m. 2009)
- 1916: Zofia Turowicz, pola aktivulino por sendependeco kaj instruistino de glisflugo de pakistana junularo (m. 2012)
- 1924: Árni Böðvarsson, islanda esperantisto (m. 1992)
- 1924: István Szekeres, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto (m. 1999)
- 1925: Ludmila Kasatkina, sovetia kaj rusia kina kaj teatra aktorino (m. 2012)
- 1928: Bob Mendes, flandra aŭtoro de krimromanoj (m. 2021)
- 1929: Zofia Banet-Fornal, pola historiistino pri Esperanto-teatro, verkistino, tradukistino kaj aktivulino de Esperanto-movado, spertulino pri Janusz Korczak kaj Zamenhof-familio, kunlaborantino de diversaj Esperanto-gazetoj (m. 2012)
- 1932: Ödön Bitay, rumania hungara redaktoro, publicisto, tradukisto (m. 2006)
- 1937: Madeleine Albright, usona ministrino de eksteraj rilatoj (m. 2022)
- 1938: Jerzy Jachowicz, pola ĵurnalisto kaj publicisto, unu el pioniroj de la pola esploranta ĵurnalismo
- 1939: Michaela Zelzer, aŭstra klasika filologino
- 1946: Mireille Grosjean, svisa instruistino de fremdaj lingvoj, muzikistino, spertulino pri interkultura edukado, kunprezidantino de Svisa Esperanto-Societo, prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, prelegantino kaj membro de Internacia Ekzamena Komisiono, estrarano de Scio Sen Bariloj, vicprezidantino de Franca Esperanto-Instituto, Esperantisto de la Jaro, gajnintino de la Premio Deguĉi, konata de dulingva blogo
- 1947: László Sarmaság, hungara pentristo kaj instruisto
- 1951: Frank Wilczek, usona Nobelpremiita fizikisto pro esplorado de forta nuklea forto inter elementaj partikloj
- 1953: Mike Oldfield, angla muzikisto kaj komponisto ludanta je pluraj muzikaj instrumentoj
- 1955: Ágota Kapui, rumania hungara poetino kaj tradukistino
- 1956: Zoltán Farkas, hungara fasonisto pri meblofarado
- 1956: Mirek Topolánek, ĉefministro de Ĉeĥio, kunpatrono de IJK 2009 en Liberec
- 1960: Alison Jackson, angla fotistino, filino de miliardulo, laŭreatino de BAFTA
- 1964: Lars Løkke Rasmussen, plurfoja ĉefministro de Danio
- 1964: Digna Ochoa, homrajta advokatino en Meksiko
- 1964: Brenda Novak, usona verkistino, aŭtoro de la serio Whiskey Creek
- 1967: Orlando Zapata Tamayo, kuba disidento, fastostrikanto (m. 2010)
- 1968: Cecilia Malmström, sveda politikistino, poliglotino, spertulino pri politika scienco
- 1996: Birdy, angla kantistino de sendependa roko
- 392: Valentiniano la 2-a, imperiestro de Romio, murdita (n. 371)
- 884: Mareno la 1-a, papo, elektita post mortigo de papo Johano la 8-a
- 925: Nikolao la 1-a, patriarko de Konstantinopolo, ortodoksa sanktulo (n. 852)
- 1157: Jurij Dolgorukij, grandduko de Kieva Regno, fondinto de Moskvo (n. en la 1090-aj jaroj)
- 1470: Karolo la 8-a, reĝo de Norvegio (1449-1450) kaj de Svedio. (n. 1408)
- 1586: Johann Jakob von Kuen-Belasy, arkiepiskopo kaj princo de Salcburgo
- 1622: Petrus Plancius, nederlanda astronomo, kartografo kaj predikisto (n. 1552)
- 1734: Sebastiano Ricci, itala pentristo de rokoko (n. 1659)
- 1740: Ephraim Chambers, angla verkisto kaj enciklopediisto (n. 1680)
- 1815: Sándor Szacsvay, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1752)
- 1851: Johann Traugott Leberecht Danz, germana teologo kaj historiisto (n. 1769)
- 1857: Vasilij Tropinin, rusa portretisto kreinta pli ol mil portretojn (n. 1776)
- 1863: Stefan Sabinin, rusa teologo (n. 1789)
- 1874: Mózes Keserű, hungara astronomo, bibliotekisto (n. 1801)
- 1881: Franz von Dingelstedt, germana verkisto kaj dramaturgo (n. 1814)
- 1886: Emily Dickinson, usona poetino, kies inspirfontoj estis William Blake, Ralph Waldo Emerson kaj la Biblio, konata en la anglalingva literaturo (n. 1830)
- 1887: Imre Kéry, hungara kuracisto kontraŭbatalanta epidemiojn (n. 1798)
- 1891: Polikárp László, hungara franciskano, teologo (n. 1849)
- 1891: Gyula Szász, hungara poeto kaj tradukisto publikiginta nur en gazetoj (n. 1866)
- 1896: Friedrich Dittes, germana pedagogo, disĉiplo de Friedrich Eduard Beneke (n. 1829)
- 1896: Victor Vlad Delamarina, rumana verkisto, poeto kaj vojaĝisto (n. 1870)
- 1905: Móric Szilasi, hungara lingvisto kaj profesoro en la Universitato de Koloĵvaro (n. 1854)
- 1922: Sándor Erdély, hungara politikisto, ministro (n. 1839)
- 1922: Emil Kazár, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1843)
- 1927: József Mihály, hungara ĵurnalisto, kuracisto kaj instruisto (m. 1853)
- 1928: Friedrich Fuldner, germana juristo kaj verkisto
- 1931: Leon Petrażycki, pola, sovetia juristo, filozofo, sociologo, etikisto kaj logikisto, humanisto (n. 1867)
- 1935: Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ, rusa pentristo kaj artteoriulo, fondinto de suprematismo, aŭtoro de la abstrakta pentraĵo Nigra kvadrato (n. 1878)
- 1948: Edward Flanagan, irlanda pastro fondinta en la usona Nebrasko flegejon por senhejmaj infanoj kaj junuloj (n. 1886)
- 1965: Károly Szász, rumania hungara arkivisto, arthistoriisto (n. 1919)
- 1966: Venceslau Brás, prezidento de Brazilo promulginta la unuan civilan kodekson (n. 1868)
- 1977: István Nyireő, hungara bibliotekisto (n. 1893)
- 1982: Jenő Ádám, hungara komponisto, dirigento (m. 1896)
- 1991: Hans Andre, aŭstra skulptisto kaj pentristo (n. 1902)
- 1992: Lilla Szépréti, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (n. 1937)
- 1997: Friedl Volgger, sudtirola politikisto kaj ĵurnalisto (n. 1914)
- 2005: Natalja Gundareva, soveta kaj rusia aktorino (n. 1948)
- 2008: Willis Eugene Lamb, usona fizikisto Nobelpremiita pro kvantuma teorio, mezuristo de spektraj linioj (n. 1913)
- 2010: John Shepherd-Barron, skota inventisto, kreinto de bankaŭtomato (n. 1925)
- 2010: Oliver Mazodze, zimbabva esperantisto, Cseh-instruisto, partoprenanto de UK 1990, kunlaboranto de Kuba Esperanto-Asocio, fondinto de Zimbabva Esperanto-Instituto, membro de Internacia Ekzamena Komisiono (n. 1966)
- 2012: András Dancsuly, rumania hungara eduksciencisto, universitata profesoro (n. 1921)
- 2014: Jean-Luc Dehaene, flandra kristandemokrata politikisto, ĉefministro de Belgio (n. 1940)
- 2016: André Brahic, franca astronomo, fizikisto kaj astrofizikisto, malkovrinto de la ringoj de Neptuno (n. 1942)
- 2020: Juan Genovés, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1930)
La 15-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):