Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La graflando Cork (irlande Contae Chorcaí) estas la plej sudokcidenta kaj la plej multhoma graflando de la Respubliko Irlando. Ĝi estas kelkfoje kromnomita la "Ribela Graflando", ĉar la lokuloj subtenis la ribelulon Perkin Warbeck en 1491 kontraŭ la angla monarkio. Pli freŝdate, Cork ankaŭ ludis grandan rolon dum la Irlanda Milito de Sendependeco (1919-1921).
Graflando Cork | |||
---|---|---|---|
Graflando | |||
Flago | Blazono | ||
graflando de Irlando [+] | |||
Lando | Irlando | ||
Ĉefurbo | Cork | ||
- koordinatoj | 52° N, 9° U (mapo)52-8.75 | ||
Akvokolektejo | 7 500 km² (750 000 ha) [+] | ||
Areo | 7 500 km² (750 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 542 196 [+] (2016) | ||
Denseco | 72,29 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | IE-CO | ||
Graflando Cork | |||
Vikimedia Komunejo: County Cork [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La ĉefurbo de la graflando estas Cork, kiu estas la dua plej grava urbo de Irlando. La graflando situas en la provinco Munster.
Inter la vidindaĵoj, oni povas mencii Cobh, tio estas la haveno kie la irlandaj elmigrantoj enŝipiĝis por Usono, Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando aŭ Sud-Afriko. La plej okcidenta parto de la graflando, konita kiel "West Cork", estas populara loko por la turistoj, kiuj kutime vizitas la etajn vilaĝojn kaj insulojn de tiu regiono, ekzemple Sherkin Island, Clear Island aŭ Dursey Island. Mizen Head, en West Cork, estas la plej okcidenta loko de Irlando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.