Komuna bono kaj naturaj bonoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komuna bono kaj naturaj bonoj estas filozofia-teknika-kuiltura sintagmo koncernanta diversajn konceptojn apartenantajn al diversaj medioj de la moderna sciencaro. En la plej komuna popola nocio estas difinita komuna bono specifa bono kiu estas kunpartigita ĉe ĉiuj membroj de aparta komunumo: kunposedo kaj civitana uzo. Okazas difinoj pri komuna bono ankaŭ en la filozofia medio, en tiuj de la etiko, de la politika scienco, de la religio kaj de la jurfilozofio.[1]
La mezepokaj okcidentaj (interesus konsideri ankaŭ la spekulativaĵojn de la orienta filozofoj) filozofoj akceptis kaj plipruvis la aristotelan koncepton pri komuna bono [2]
Tiu koncepto estis esprimita en filozofia-religia kampo, de Tomaso de Akvino, en la Summa Theologiae, verkita inter la jaroj 1265 kaj 1274, en kiu estas dirate, rilate la esencon de leĝo, ke tiu ĉi "nenialio estas ol preskribo de la racio, koncerne la komunan bonon, promulgita de la gvidanto de la komunumo" (I pars, q. 90, a. 4), pliasertante ke la komuna bono estas ankaŭ komuna celo.
En alia similsenca komento de la Sumo de teologio, Q.29 artt. 37-42, ĉiam referencante al la komuna bono, li subtenas la licecon de la mortopuno baziĝante sur la nepreco konservi la komunan bonon. La teologo, tamen, instruis ke tiu puno estas aljuĝenda nur al la kolpulo pri gravegaj krimoj, dum ĝuste en tiu epoko oni kutimis ĝin uzi facile kaj kun granda diskrecio.
Ĉe mezepokaj pensuloj, kaj precipe ĉe la modernaj kaj samtempaj, estas elvokitaj la diversaj dimensioj el la diversaj sciencoj de la koncepto pri komuna bono. Ĉe tiuj lastaj estas akcentata la devo defendi kaj protekti la komunajn ĉiuspecajn naturajn krudmaterialojn por permesi la vivon ankaŭ de la posteuloj. Vidu: Laudato si'.
En filozofio la koncepto pri komuna bono varias kaj relativas. Ĝi, foje, esprimas ideon, enton aŭ alion, utilan al la tuta komunumo. Oni pensu al la stoikistoj kiuj kredis je la ekzisto de la "logos" (spirita energio) kaj je ties ordiga agado: en tiu stato la logos estas la garantianto de la absoluta komuna bono, Laŭ aliaj filozofoj la komuna bono identiĝas kun la "la bono de la plimulto" (Hegelo). Grava kaj senfina disputo trairas la filozofiajn klingojn: ĉu temas pri komuna bono kiam tiu ĉi postulas la vivperdon de komunano?
La komunaj bonoj aŭ kumposedoj (angle commons) estas bonoj utiligataj de pluraj homoj, inter kiuj – pro diversaj motivoj – kreiĝas malegalecoj kaj malegalajn konsumojn ĉar la konsumo de iu aktoro limigas la konsumon al aliaj.[3]: temas pri rimedoj kiuj ĝenerale mankas je limigoj en la aliro kaj nepraj por la pluvivo de la homa vivo. Sed eniras en la politika sfero ankaŭ la naturaj resursoj ekspluatataj de malmultaj dum ili apartenas al ĉiuj.
Hodiaŭ la temo pri la komuna bono trovis novan disvolviĝon, ankaŭ per la puŝo de la aktualeco de temoj kiel la ekologiaj sistemoj aŭ la perdo de la biodiverseco, ĉiuj bonoj kumunaj al tuta homaro. Vidu: Laudato si' [4].
Diversaj religioj zorgis kaj difinis, el sia vidpunkto, la komunan bonon. La Katolika Eklezio, ekzemple, en unu el la Konstitucioj fontintaj el la Dua Vatikana koncilio, proponas jenan difinon por la Komuna bono: “La tuto de la kondiĉoj de la sociala vivo kiu ebligas jen al la sociaj grupoj jen al la individuoj atingi sian perfektecon pliplene kaj plirapide”. (Gaudium et Spes)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.